franĉiz-o

5 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Feb 1, 2012, 7:15:42 AM2/1/12
to ° listo 'la bona lingvo'
Laŭ PIV la vorto "franĉizo" estas la parto de la valoro de asekurita aĵo, kiun la asekuristo ne pagas en okazo de damaĝo. Ekzemple, en kelkaj aŭtomobilaj asekuroj oni ne repagas difektojn sub la valoro de 50 euroj.

Laŭ alia uzo "franĉizo"  estas la "ludonado/luprenado de nomo" por ekzemple malfermi vendejon kiel unu de ĉeno kunla sama nomo.

Kion ni povas proponi ĉi-rilate?

Amike

Renato


--

Renato Corsetti
Via del Castello, 1, 00036 Palestrina, Italujo,
ren...@esperanto.org

Anna Lowenstein

unread,
Feb 1, 2012, 8:48:54 AM2/1/12
to la-bona...@googlegroups.com

Eble tio estas “ne-asekurita proporcio” aŭ simile.

“Franchise” en la angla havas la signifon, kiun Renato donas sube. En PIV tio estas kovrita de la vorto “Licenso” (OA 8): Permeso ekspluati patenton, produkti difinitajn varojn aŭ plenumi alian agadon, pri kiu la licencdonanto posedas ekskluzivajn rajtojn.

(Notu tamen difinon 3 de la vorto Licenco: Escepta malobeo al gramatika aŭ poezia regulo.)

Anna


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: mercoledì 1 febbraio 2012 13.16
A: ° listo 'la bona lingvo'
Oggetto: (la bona lingvo) franĉiz-o

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

Leo De Cooman

unread,
Feb 1, 2012, 2:21:39 PM2/1/12
to la-bona...@googlegroups.com
Op 1/02/2012 14:48, Anna Lowenstein schreef:
Eble tio estas “ne-asekurita proporcio” aŭ simile.

Tiun signifon havas la vorto "franchise", kiun parolantoj de la nederlanda prunteprenis el iu fremda lingvo, supozeble el la franca.
Laŭ mi ne temas pri "proporcio", sed pri fiksita nerepagota sumo, fakte neasekurita sumo.

Foje mi vidis la vorton kombinita kun butiko, sed ne precize sciis, pri kio temis.


Amike salutas Leo

Harri Laine

unread,
Feb 1, 2012, 4:11:35 PM2/1/12
to la-bona...@googlegroups.com
Leo De Cooman skribis, 1.2.2012 21:21:

>> Eble tio estas “ne-asekurita proporcio” aŭ simile.
>
> Tiun signifon havas la vorto "franchise", kiun parolantoj de la
> nederlanda prunteprenis el iu fremda lingvo, supozeble el la
> franca. Laŭ mi ne temas pri "proporcio", sed pri fiksita nerepagota
> sumo, fakte neasekurita sumo.

Mi lernas interesajn aferojn. La radikon "franĉiz" mi neniam
bezonis, kaj ne povis imagi por ĝi tian signifon (jes ja alian).

Se mi ĝuste komprenis, estas tio, kion niaj asekuristoj nomas
per "omavastuu", t.e. (sumo aŭ proporcio de) "propra respondeco".
El la vidpunkto de la asekura kompanio oni povas nomi ĝin
ankaŭ la "subtrahendaĵo", "subtranhenda sumo (aŭ proporcio)" aŭ
"forkalkulota (el la kompenso)". (Mi pensas, ke la angla
termino estas "deductible", kvankam Vikipedio referencas el la
franca "Franchise (assurance)" al "Co-insurance", kio ŝajnas
esti alia afero.)

Simpla kaj taŭga vorto estus ankaŭ "propra risko", "risko de
asekurato" (laŭ modelo de la sveda kaj aliaj lingvoj).

La germana eble diras "Selbsbehalt" aŭ "Selbsbeteiligung".
Ankaŭ tiuj povus doni bonajn modelojn, se iu germanlingvano
volos cerbumi sur tiu bazo. Almenaŭ tiuj vortoj ŝajnas al
mi pli klaraj ol la absolute netravidebla, nenion diranta
"franĉiz". Krome, mi pensas ke tiu asekura signifo de
"franĉiz" estas nur malvaste internacia.

En ĉi tiu diskuto (tamen malpli ol en la diskuto pri
"vorko") mi volus havi ekzemplojn pri la vorto, ĉu pri
uzo de la vorto en reala Esperanto, ĉu pri alilingvaj
frazoj kiujn iu nepre volas traduki per "franĉiz". Eble
ni tute ne bezonas unu vorton por unu franca termino, se
la aferon ĉiam eblas facile diri per alia maniero.

Amike
Harri

Leo De Cooman

unread,
Feb 1, 2012, 5:35:18 PM2/1/12
to la-bona...@googlegroups.com
Op 1/02/2012 22:11, Harri Laine schreef:

> Simpla kaj taŭga vorto estus ankaŭ "propra risko", "risko de
> asekurato" (laŭ modelo de la sveda kaj aliaj lingvoj).

Tiu frazo pensigas min pri la flandra (nederlanda) termino "remgeld"
(bremsmono) uzata por indiki la sumon, kiu ne estas repagata de la
pormalsanula kaso al paciento, kiu vizitis kuraciston. Ĝi fakte similas
al tiu asekura franĉizo.

Amike salutas Leo

Antonio De Salvo

unread,
Feb 2, 2012, 3:05:07 AM2/2/12
to la-bona...@googlegroups.com
En itala lingvo, oni momas "franchigia" (elp. frankigxa) la sumo, kiu restas je sxargxo de la asekurito okaze de akcidento; la vorto devenas el la radiko franc- (elp. frank-), koneksa kiun la franka popolo, kiu estis rigardata kiel "libera", kontraste kun la submetitaj popoloj.
Cetere, ankoraux en la nuntempa itala lingvo "franco" (elp. franko) signifas, interalie, libera, sena, do oni diras "franco di porto" por diri "sen pago de transporto", kaj oni parolas pri "franchigia" por diri "senpageco" aux "senimposteco" (tiel, franchigia postale = senpageco de posxtaj kostoj; franchigia doganale = senpageco de doganaj impostoj, sendoganeco).
Mi aldonas, ke la itala "affrancatura" (esperante, "afranko") havas la saman devenon: temas ja pri la pago per kiu oni igas "senpaga" la liveron de posxtajxo (pratempe, la kosto de la posxta servo estis je sxargxo de la ricevanto, do la sendinto, se li volis liberigi la adresaton je tiu sxargxo, "afrankis" = antauxpagis la koston, tiel senpagigante la servon por la adresato).

En la itala, la kontribuo pagenda de la malsanulo por ricevi (principe senpagan) kuracadon estas komunuze nomata per la angla termino "ticket"; gxia oficiala nomo, tamen, estas "partecipazione alla spesa" = partopreno en la elspezo.

Tute alia afero estas tio, kio en la itala oni komunuze nomas per la angla termino "franchising", esperante "francxizo" (la oficiala termino estas "affiliazione commerciale" = komerca filiigxo"). Gxi estas kontrakto, per kiu iu entrepreno havigas al aliaj entreprenoj, kontraux pago, la rajton prezentigxi al la publiko sub la emblemo/ nomo de la "patrina" entrepreno, kvazaux ili estus unu el gxiaj filioj.

Gxis
Antonio

-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Leo De Cooman
Inviato: mercoledì 1 febbraio 2012 23:35
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: R: (la bona lingvo) franĉiz-o

Amike salutas Leo

--

Renato Corsetti

unread,
Feb 2, 2012, 5:11:18 AM2/2/12
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:

>   En itala lingvo, oni momas "franchigia"...

Dankon al ĉiuj intervenintoj. Mi provis verki linion por resumi la diskuton:

franĉiz·o → (en asekuroj) propr·a risk·o, ne·asekur·it·a part·o; (en komerco) lu·don·ad·o/pren·ad·o de komerc·a nom·o

Ŝanĝoproponoj bonvenaj.

Amike

renato
--

--------------------
Renato Corsetti
renato....@uniroma1.it
--------------------

mar...@melburno.org.au

unread,
Feb 2, 2012, 6:27:14 AM2/2/12
to la-bona...@googlegroups.com
El Marcel:
Ci pravas pri la simileco de la "remgeld" kaj la *franchizo. Sed ni
certe ne povas uzi por ambau "bremsmono", char la nederlanda termino
estas mallogika kaj malklera. Tute ne temas pri "bremsado". "Remgeld"
devus esti io kia "mempago" au "mempagparto" au "neasekurkovrajho".
Salutojn el Marcel.

Antonio De Salvo

unread,
Feb 2, 2012, 6:41:20 AM2/2/12
to la-bona...@googlegroups.com
Mi sxatas "mempaga parto", aux "mempagoparto".
Gxis
Antonio


-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di mar...@melburno.org.au
Inviato: giovedì 2 febbraio 2012 12:27
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: R: (la bona lingvo) franĉiz-o

Pjer

unread,
Feb 2, 2012, 5:10:07 PM2/2/12
to la bona lingvo
Ĉu : ne·asekur·it·a, aù : ne·asekur·ot·a parto.
Ĉar fakte ĝi okazos nur post akcidento!

Aliparte ankaù en la franca, oni trovas:
franchise postale : poŝta senpageco

Amike, Pjer.

Renato Corsetti

unread,
Feb 3, 2012, 4:25:00 AM2/3/12
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:


>  Mi sxatas "mempaga parto", aux "mempagoparto".

Ankaŭ mi trovas ĝin bona, nur iom dubas ĉu ĝi havas la intencatan signifon "mempag(end)a parto".

Leo De Cooman

unread,
Feb 3, 2012, 3:46:49 PM2/3/12
to la-bona...@googlegroups.com
Op 3/02/2012 10:25, Renato Corsetti schreef:

> > Mi sxatas "mempaga parto", aux "mempagoparto".
>
> Ankaŭ mi trovas ĝin bona, nur iom dubas ĉu ĝi havas la intencatan
> signifon "mempag(end)a parto".
Ne estas klare, ke tiu "mem" en la kunmetita vorto estas la asekurato.


Amike salutas Leo

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages