Kun granda bedauxro kaj doloro mi devas konstati, ke mia tempo kaj mia
labor-kapacito ne plu suficxas, por ke mi restu membro de cxi tiu listo kaj
de la listo de redaktantoj.
La decidiga kauxzo de mia elekto estas, ke dum jxusa kunsido de "World
Braille Council" (monda konsilantaro pri brajlo) oni donis al mi - kaj mi
konsentis preni sur min - plurajn laborigajn taskojn. Mi farigxis prezidanto
de "teknika subkomitato" de la konsilantaro. "Teknika" praktike signifas
"normiga". Kvankam la brajla skribo estas universala kiel skribsistemo,
ekestis malsamaj brajlaj notacioj en malsamaj lingvoj: ecx tiaj ne
lingvo-specifaj aferoj, kiel interpunkciaj signoj, specialaj brajlaj
markiloj kiel indikiloj de majusklo, de emfazo ktp., por ne paroli pri
"novaj" signoj kiel @, \ ktp., ekhavis malsamajn simbolojn en malsamaj
lingvoj. Tasko de la normiga subkomitato estus provi reatingi universalecon
ankaux en tiuj aspektoj de la brajla sistemo. Mi jam havas ioman konon de la
uzo de brajlo en kelkaj lingvoj, kaj per miaj E-aj kontaktoj mi povas
kolekti informojn ankaux pri aliaj lingvoj. Mia unua tasko kiel prezidanto
de la teknika subkomitato do estus "desegni la mapon" de diverslingvaj
brajlaj uzoj, kaj poste eventuale proponi unuecigon - kaj igi homojn
kompromisi!
Alia tasko de la konsilantaro estas verki novan eldonon de la libro "World
Braille Usage" (monda brajla uzo), kies lasta eldono aperis en 1990 kaj
enhavas donitajxojn, kiuj ecx tiam estis eraraj. Post tiam la brajlo de
pluraj lingvoj reformigxis, i.a. per difinado de brajlaj simboloj por
"novaj" signoj. Mi havas kiel bazon la verkon "Naciaj literoj", kiu aperis
en E-o en la 1930-aj jaroj, kaj manlibrojn pri brajlo en diversaj lingvoj.
Mi intencas kompletigi kaj aktualigi tiun materialon almenaux por tiuj
lingvoj, kiuj uzas la latinan alfabeton kaj estas kovritaj de la
Unicode-tabelo "Latin Extended A". Ankaux por tiu kompilado mi intencas uzi
E-amikojn, kiuj mem uzas brajlon.
Alia tasko estas adapti al brajlo la reviziojn de la Internacia Fonetika
Alfabeto, kiu ricevis sian brajlan version en 1932. Dum la kunveno de la
konsilantaro mi eksciis, ke usona blinda profesoro pri lingvoscienco jam
ellaboris reviziitan brajlan version. Mi devas esplori, cxu gxi efektive
tauxgas.
Mi konstatas, ke cxi tiu laboro, kiu ja iom urgxas, por mi ne estas
kombinebla kun aneco en la bonlingvaj diskutlistoj, kiuj nun postulas de mi
multegan tempon, ne nur por legado de la mesagxoj, sed ankaux por konsultado
de vortaroj, por pripensado, kaj jen kaj jen por skribado. Mi multon lernis
per tiuj aktivecoj, kaj kelkfoje mi pensas, ke mi ecx povis per io valora
kontribui al la diskutoj. Mi dauxre simpatias kun la cxefa "linio" de la
listoj. Skribante cxi tion, mi jxus legis la artikolon de Anna Lowenstein
aperintan en la oktobra numero de Esperanto pri la poezio, kiu detruas nian
lingvon. Mi povus 100-%-e subskribi la artikolon!
Ne ofte mi sentas min devigita libervole rezigni pri aktiveco, kiu placxas
al mi, kaj en kiu mi ecx sentas min utila. Tial estas al mi dolorige devi
peti Renaton forigi min el cxi tiu listo kaj el tiu de la redaktantoj. Mi
tamen ne volas meti min tute ekster la bonlingvan movadon. Do, se iu listano
sxatus konsulti min pri iu konkreta aux principa demando, mia retmesagxujo
ankoraux estas malfermita, sed la nunan lavangon de mesagxoj mi ne povas
manipuli.
Bonlingve via,
Otto Prytz
--
Pilar MENÉNDEZ / Otto PRYTZ <pil...@online.no>
Arnstein Arnebergs vei 16
NO-0274 Oslo
tel. +47-22555038 (+47-91161765)
Mi farigxis prezidanto de "teknika subkomitato" de la konsilantaro.
Tial estas al mi dolorige devi peti Renaton forigi min el cxi tiu listo kaj el tiu de la redaktantoj.
se iu listano sxatus konsulti min pri iu konkreta aux principa demando, mia retmesagxujo ankoraux estas malfermita
Mi tre bedauxras pro la “foriro” de Otto, kie skontribuoj estis por mi cxiam tre instruaj.
Samtempe mi gratulas pro liaj novaj taskoj, kiujn tutcerte li kapablos plenumi kun la kutima kompetenteco kaj ekvilibro.
Kore salutas
Antonio De Salvo, Italujo
Da: la-bona...@googlegroups.com
[mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: lunedì 9 novembre 2009 17.33
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) "Cigno-kanto", adiauxo
Kunlaboro kun vi en la listo estis pura ĝuado, aparte post nia persona
interkonatiĝo en Bjalistoko. Mi ankaŭ multegon lernis el viaj kontribuoj,
fakaj kaj homecaj, al la listo! Dankon por ambaŭ!
Nun mi ĝojas kune kun vi - aŭ almenaŭ por vi, se vi ankoraŭ ne povas
dediĉi vin al ĝojo - ĉar vi ekhavis ŝancon kontribui al projektoj, kiuj
certe
estas gravegaj, ankoraŭ pli gravaj ol nia bonlingva (kaj verŝajne ankaŭ
"klasikesperanta", aŭ ne?) laboro.
La dua tialo de mia ĝojo estas, ke vi tamen nur fermis la pordon al vi
por eviti la ĉiaman trablovon de mesaĝoj, sed ne ŝlosis ĝin por niaj
individuaj fakaj kaj amikaj enblovoj. Se mi povus iel ajn helpi vin en viaj
rilatoj
kun la slovenaj brajlouzantoj, vi povas kalkuli je mi.
Dezirante al vi plej multflankan sukceson en viaj novaj agadoj,
elkore salutas vin
Tomaž
Kompreneble, mi ege bedauxras, ke mi ne plu povas regule
legi mesagxojn de Otto cxi tie. Kvankam ankaux mi jam ne
kapablas cxion tralegi en la bonlingva listo, mi cxiam
kaptas la okazon legi ion el li.
Eble mi povas cxi tie malkasxi ekziston de mia privata,
sekreta "referenckadro" por la kvalito de ies esperanta
lingvoscio kaj sobra jugxkapablo. Mi ekhavis ideon pri
gxi, kiam mi estis revizianto por "Monato" kaj do mem
korektadis skribajxojn de aliaj. Mi ne cxiam estis
kontenta pri la manuskriproj, kaj iam reveme lasis miajn
pensojn libere flugi.
La bazo de tiu mia propra ekzamensistemo, kie mi mem estas
la sola jugxanto, estas unu simpla demando: Cxu mi
petus tiun homon revizii mian propran tekston antaux
ol publikigi gxin? -- Tia korektado ja estas tre bezonata,
cxar estas malfacile rimarki siajn proprajn erarojn
aux malbonstilajxojn.
Mia referenckadro estas trisxtupa. Por sukcesi sur la plej
alta nivelo, la kandidato devas plenumi cxi tiun kondicxon:
"Mi danke akceptas reviziadon fare de tiu homo, kaj petas
lin sendi la reviziitan manuskripton ne plu al mi por
kontrolo de la sxangxoj, sed rekte al la presejo por
publikigo."
Otto estas unu el la vere malmultegaj esperantistoj, kiujn
mi akceptis en tiun plej altan rangon, por kiu, ekzemple,
ne suficxas esti Akademiano. -- Gxis nun ecx li mem ne
sciis tion. Mi do sendas kopion ankaux al li, cxar povas
esti, ke Renato jam forigis lian nomon el cxi tiu posxtlisto.
Cxion bonan por Otto en la laboro pri brajlo!
Amike
Harri