junto

5 views
Skip to first unread message

J-K Rinaldo el Padova.IT.EU

unread,
Nov 10, 2009, 8:16:54 AM11/10/09
to ED-LBLdiskutlisto
Post priparolo kun Leo De Cooman, mi proponas aldoni

- junto -> kunig(-aĵ)-o, inter-fiks(-aĵ)-o
- junti -> kun-ig-i, inter-fiks-i

J-K Rinaldo

Renato Corsetti

unread,
Nov 10, 2009, 9:16:56 AM11/10/09
to la-bona...@googlegroups.com
J-K Rinaldo:
- junto -> kunig(-aĵ)-o, inter-fiks(-aĵ)-o
- junti -> kun-ig-i, inter-fiks-i
En ordo lau' mi. Kion diras la ceteraj?

Amike

Renato


J-K Rinaldo el Padova.IT.EU

unread,
Nov 11, 2009, 7:25:53 AM11/11/09
to ED-LBLdiskutlisto
ĉu aldoni
- kluĉ-i --> laŭgradkupli

Vere mi preferus oficialigi la vorton. Ŝajnas al mi iom ridinde diri
- laŭgrada kuplilo, anstataŭ "kluĉilo";
- pedalo de laŭgradkuplilo, anstataŭ "kluĉpedalo";
- laŭgrade (mal)kupli, anstataŭ "(mal)kluĉi".

J-K

Renato Corsetti

unread,
Nov 11, 2009, 9:56:48 AM11/11/09
to la-bona...@googlegroups.com, ° listo 'oficialigindaj radikoj'

- kluĉ-i --> laŭgradkupli

Vere mi preferus oficialigi la vorton. 
Mi ne scias pri motoroj kaj eble Leo povas helpi. Legante en PIV mi kredas ke la simpla kupli povus taŭgi, sed aliflanke la koncepto estas tre baza por stirado. eble proponu difinon en la listo d eoficialigindaj radikoj.

Leo bonvolu diri en ĉi tiu listo, kion li pensas pri alternativo al "kluc-i".

Amike

Renato


Leo De Cooman

unread,
Nov 11, 2009, 1:01:34 PM11/11/09
to la-bona...@googlegroups.com
J-K skribis:

Almenaŭ se oni konsentus pri malpli detala:
- kluĉ-i --> kupl-i ktp.
En la nederlanda kluĉilo de aŭtomobilo nomiĝas "koppeling".
"Maŝinfaka Esperanto-vortaro" de Wüster mencias nur "kupl-" germane
"kupplen" ktp.

Mi konsentas, ke oficialigo de "kluĉ-" estas preferinda, se oni trovus la
detala "laŭgrada kuplilo" necesa.

La vorto kluĉi estas angladevena, dum ekzemple la reta vortaro Majstro
retradukas ĝin kiel "to couple, to engage". (Tiu lasta signifo eble ne
respondas al la difino donita de PIV).

Amike salutas
Leo

Renato Corsetti

unread,
Nov 11, 2009, 1:53:30 PM11/11/09
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:
kluĉ-i --> kupl-i     
En la nederlanda kluĉilo de aŭtomobilo nomiĝas "koppeling".
"Maŝinfaka Esperanto-vortaro" de Wüster mencias nur "kupl-" germane 
"kupplen" ktp.
Mi ne havus ion kontraŭ tiu linio, kaj eĉ favorus ĝin (mi finfine lernis la signfion de "kupli"). Mi demandas min, kiom vasta intertempe iĝis la praktika uzado de "kluĉ-".

amike

renato


Leo De Cooman

unread,
Nov 11, 2009, 2:13:09 PM11/11/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato skribis:
Mi demandas min, kiom vasta intertempe iĝis la praktika uzado de "kluĉ-".

Mi demandis per Guglo pri "kluĉilo" (nepre necesas la citiloj, kiam estas ĉaplitero en serĉvorto!) kaj "kuplilo"
 
Kluĉilo:  2240 trafoj
kuplilo: 888 trafoj
 
Plori ne helpas!
 
Amike salutas
Leo
 

Renato Corsetti

unread,
Nov 11, 2009, 4:16:17 PM11/11/09
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:
Plori ne helpas!
Bone. Do, bonvolu en la alia listo pretigi du-linian difinon kaj por "kluĉ-i" kaj por "kupli".

amike

Renato

J-K Rinaldo el Padova.IT.EU

unread,
Nov 12, 2009, 4:35:52 AM11/12/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato Corsetti skribis:

>> - junto -> kunig(-aĵ)-o, inter-fiks(-aĵ)-o
>> - junti -> kun-ig-i, inter-fiks-i
>>
> En ordo lau' mi. Kion diras la ceteraj?
>
Ŝajne ne estas pli bona solvo
J-K Rinaldo

Antonio De Salvo

unread,
Nov 12, 2009, 12:06:46 PM11/12/09
to la-bona...@googlegroups.com

Renato Corsetti:

>> - junto -> kunig(-aĵ)-o, inter-fiks(-aĵ)-o
>> - junti -> kun-ig-i, inter-fiks-i

J-K Rinaldo:


>Ŝajne ne estas pli bona solvo


La proponitaj terminoj rilatas al nur unu el la multaj signifoj de junto/ junti; krome, "kunigi" estas tro gxenerala, kaj "interfiksi" tro speciala.
Laux mi "junto" meritus oficialigon.
Gxis
Antonio


J-K Rinaldo el Padova.IT.EU

unread,
Nov 13, 2009, 7:31:00 AM11/13/09
to la-bona...@googlegroups.com
Responde a Antonio De Salvo

>>> - junto -> kunig(-aĵ)-o, inter-fiks(-aĵ)-o
>>> - junti -> kun-ig-i, inter-fiks-i
> La proponitaj terminoj rilatas al nur unu el la multaj signifoj de junto/ junti; krome, "kunigi" estas tro gxenerala, kaj "interfiksi" tro speciala.
> Laux mi "junto" meritus oficialigon.
Por informo mi aldonas la konsiderojn de Leo De Cooman
> En sia "Konciza etimologia vortaro" André Cherpillod skribis:
> junto: H junto F joint <- L junctus, participo de jungere "jungi"
[H=hispana, F=franca, L=latina]
>
> En REVO:
> 1. Meĥanika aŭ elektra interfaco, kunigilo de cirkvitoj, kabloj,
tuboj aŭ interspaco inter du kunigitaj ŝtonaj, brikaj, metalaj > aŭ
lignaj pecoj, kiun oni plenigas per gluo, mastiko, mortero.
> 2. La kunigo mem.
>
> En PIV mi ĵus legis sub "veldi": kunfiksi du metalajn pecojn,
ardigante ilin tiel, ke la junto fariĝas flueca, kaj poste
> kunforĝante ilin kiel unu tuton ...
>Mi ankaŭ legis sub "luti" kaj "brazi", sed tie la vorto ne estas uzita.
>
> Ne klaris al mi ĉu la ringoj aŭ aliformaj pecoj el mola substanco
(ofte el kauĉuko, plasto, kartono, ..., foje el mola kupro) > uzataj por
hermetike fermi tubarojn ĉe iliaj kunigoj ankaŭ estas "juntoj". Iu tia
peco estas la (ofte kupra) peco, kiun oni
> muntas inter la kulaso kaj la cilindrobloko de eksplodmotoro. France
"joint de culasse", nederlande "koppakking".
> Elirante de la nederlanda "pakking" mi trovis en la traduka vortaro
ŝtopgarnaĵo, ŝtopringo, ŝoptgarnaĵa ringo. Mi do
> supozas, ke "junto" ne taŭgas por tiaj ringoj.
>
> Pri la diversaj signifoj en PIV:
> 1- en la nederlanda "voeg". Laŭ vortaro EO-NL-EO: junto
> 2- la kunigo mem. La la vortaro "voegen" = junti
> 3- la geologia termino...
> 4- elektronike. Angle "junction".
> 5- lingve...
> 6- inter dikatorecaj homoj. Laŭ la hispana vorto "junta", kiu estas
ankaŭ uzata en la nederlanda.
>
> Ekzistas anatomia medicina termino "suturo", kiu nederlande ankaŭ
estas tradukita kiel "naad"... evidente ankaŭ kuniĝo
> aŭ kunigo.

J-K Rinaldo

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages