indigxeno

0 views
Skip to first unread message

Antonio De Salvo

unread,
Jul 9, 2008, 1:16:48 PM7/9/08
to la-bona...@googlegroups.com

Komparante divers-lingvajn tradukojn de la Biblio kun la zamenhofa esperanta versio, mi trafis en Levidoj 23,42.

 

Tie mi trovis, en esperanto:

cxiu INDIGXENO en Izrael logxu en lauxboj

 

angle: all the NATIVE-BORN in Israel shall live in booths

 

germane: wer EINHEIMISCH ist in Israel, der soll in Laubhütten wohnen

 

hispane: todo NATIVO de Israel vivirá en tabernáculos

 

itale: tutti quelli che saranno NATIVI d’Israele dimoreranno in capanne

 

 

Mi konkludis, ke versxajne la vorto “indigxeno” (rilatigita al homo) povas havi du signifojn:

1)     laux NPIV: homo, kies supozataj prapatroj logxis en la sama lando jam de nememorebla tempo;

2)     laux Biblio: homo, kiu konstante logxas en la lando, en kiu li naskigxis (vidu la supran ekzemplon).

 

Se tiel, cxar en la listo oni indikas sendistinge:

indiĝen-o = pra-loĝanto, lok-ul-o

 

eble oni devus klarigi la diferencon.

 

Rugxhautaj indianoj (ankaux tiuj nuntempaj) estas pralogxantoj de Norda Ameriko; usonano aux kanadano naskigxinta kaj vivanta en Kanado/ Usono estas lokulo.

Same: auxstraliaj aborigenoj estas pralogxantoj; nuntempaj auxstralianoj naskigxintaj kajn vivantaj en Auxstralio estas lokuloj.

 

Gxis

Antonio De Salvo

 

 

Renato Corsetti

unread,
Jul 9, 2008, 3:10:44 PM7/9/08
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:


eble oni devus klarigi la diferencon.

Mi provis klarigi per viaj vortoj.

Renato



~ ~ ~
Renato Corsetti  [Korseti], Via del Castello, 1, IT-00036 Palestrina, Italujo, <renato....@esperanto.org>
~ ~ ~

Antonio De Salvo

unread,
Jul 9, 2008, 3:34:30 PM7/9/08
to la-bona...@googlegroups.com

 

Antonio:

eble oni devus klarigi la diferencon.

 

Renato:


Mi provis klarigi per viaj vortoj.

Antonio:

 

Harfenduloj eble povus sugesti inversigon de unu frazo; anstataux, kiel mi mem skribis, (homo, kiu konstante loĝas en la lando, en kiu li naskiĝis)

homo, kiu naskigxis en la lando, en kiu li konstante logxas.

Faru laux via bontrovo.

Gxis

Antonio

 



Renato Corsetti

unread,
Jul 9, 2008, 3:43:05 PM7/9/08
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:


Harfenduloj . . .
homo, kiu naskigxis en la lando, en kiu li konstante logxas.

Mi s'ang'is la aferon.

Renato

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages