bijekcio

2 views
Skip to first unread message

Marcos Cramer

unread,
Mar 3, 2008, 4:28:39 PM3/3/08
to la-bona...@googlegroups.com

Do eĉ en la prononco inter la sonoj kaj la literoj ne estas matematika
rilato "bijection" (kiel nomi en Esperanto, tiun rilaton de la teorio
de la aroj?)

Lau ReVo kaj PIV "bijekcio", lau la Komputada Leksikono "dissurjheto" (ghi uzas ankau "disjheto" por "enjekcio" kaj "surjheto" por "surjekcio"). Lau mi "bijekcio", "enjekcio" kaj "surjekcio" estas utilaj novradikoj, por kiuj ne eblas trovi koncizajn sufiche logikajn kunmetajhojn (la kunmetajhoj el la Komputada Leksikono estas tute nelogikaj).

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Mar 3, 2008, 4:59:55 PM3/3/08
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:


Lau mi "bijekcio", "enjekcio" kaj "surjekcio" estas utilaj novradikoj, por kiuj ne eblas trovi koncizajn sufiche logikajn kunmetajhojn (la kunmetajhoj el la Komputada Leksikono estas tute nelogikaj).

Mi g'ojus scii pri kio temas. El REVO mi konkludis ke bijekcio estas "rilato unu al unu", sed vers'ajne mi ne komprenis.

Amike

Renato



~ ~ ~
Renato Corsetti/Korseti, Via del Castello, 1, IT-00036 Palestrina
~ ~ ~

Adam Raizen

unread,
Mar 4, 2008, 5:59:21 PM3/4/08
to la-bona...@googlegroups.com
On 3/3/08, Renato Corsetti <renato....@gmail.com> wrote:
> Marcos:

>
> Lau mi "bijekcio", "enjekcio" kaj "surjekcio" estas utilaj novradikoj, por
> kiuj ne eblas trovi koncizajn sufiche logikajn kunmetajhojn (la kunmetajhoj
> el la Komputada Leksikono estas tute nelogikaj).

Ili ne devas esti lauvorte logikaj. Ili nur devas elvoki la ideon, kaj
chiuj komprenos, ke temas pri faka uzo.

> Mi g'ojus scii pri kio temas. El REVO mi konkludis ke bijekcio estas "rilato
> unu al unu", sed vers'ajne mi ne komprenis.

Enjheto/enjekcio estas funkcio kiu rilatigas chiun aferon al aparta
valoro. T.e, ghi ne rilatigas du malsamajn aferojn al la sama valoro.
Tial oni diras, ke ghi estas "unu al unu". Alivorte, ghi estas
renversebla.

Surjheto/surjekcio estas funkcio kiu rilatigas ion al chiu afero.
T.e., por chiu afero, eblas trovi ion, kiu rilatas al ghi per la
funkcio.

Bijekcio, eble dujheto au ambaujheto, estas funkcio, kiu estas kaj
enjheto kaj surjheto. T.e., ghi atingas chiun aferon po unu fojon per
io. Se ekzistas ambaujheto inter du aroj, ili estas kvante samgrandaj.

--
Adam Raizen <adam....@gmail.com>
Got sente?

Renato Corsetti

unread,
Mar 5, 2008, 5:21:28 AM3/5/08
to la-bona...@googlegroups.com
"bijekcio", "enjekcio" kaj "surjekcio"

Enjheto/enjekcio estas funkcio
Surjheto/surjekcio estas funkcio
Bijekcio, eble dujheto au ambaujheto, estas funkcio

Do, kvankam mi iompli komprenis, mi ne kurag'as diri ion. C'u vi proponas difinitajn liniojn de la speco:

enjekcio = enjxeto?

Kion signifas, cetere, "Got sente?" en via subskribo?

Amike

Renato

adam....@gmail.com

unread,
Mar 5, 2008, 1:33:20 PM3/5/08
to la-bona...@googlegroups.com
On 3/5/08, Renato Corsetti <renato....@gmail.com> wrote:
>
> >"bijekcio", "enjekcio" kaj "surjekcio"
>
> >Enjheto/enjekcio estas funkcio
> >Surjheto/surjekcio estas funkcio
> >Bijekcio, eble dujheto au ambaujheto, estas funkcio
>
> Do, kvankam mi iompli komprenis, mi ne kurag'as diri ion.

Supozu, ke estas du grupoj (aroj) da esperantistoj, komencantoj kaj
spertuloj, kaj la spertuloj adoptas komencantojn por helpi al ili
lerni la lingvon. Por ke ni parolu pri funkcioj de spertuloj al
komencantoj, supozu, ke neniam spertulo adoptas pli ol unu
komencanton.

Se neniu komencanto estas adoptita de pli ol unu spertulo, kaj eble
iuj komencantoj restas neadoptitaj, tio estas enjekcio, funkcio unu al
unu (de spertuloj al komencantoj).

Se ĉiu komencanto estas adoptita de iu (neniu restas sen spertulo),
sed povas esti, ke iuj komencantoj estas adoptitaj de pluraj
spertuloj, tio estas surjekcio.

Se ĉiu komencanto estas adoptita de ekzakte unu spertulon (neniam nul,
neniam pli), tio estas bijekcio, kaj kompreneble devas esti sama
kvanto da komencantoj kaj spertuloj.

> C'u vi
> proponas difinitajn liniojn de la speco:
>
> enjekcio = enjxeto?

Mi ĵus kontrolis en ReVo kaj ĝi diras:

enjekcio --> disĵeto
surjekcio --> surĵeto
bijekcio --> dissurĵeto

Mi konsentas kun ĝi, ke la metaforo ĉe 'disĵeto' estas multe pli bona
ol ĉe 'enĵeto', do la suprajn liniojn mi metus.

> Kion signifas, cetere, "Got sente?" en via subskribo?

Temas pri ŝerco, kiu postulas iom da klarigo. "Sente" estas japana
vorto, kiu signifas pli malpli 'unue ludanta' (laŭ la klarigo, kiun mi
legis). En la ludo goo (kaj sendube ankaŭ en aliaj ludoj), sente
signifas la kapablon movi kie ajn oni volas sur la tabulo, sen devi
respondi al la antaŭa movo de la kunludanto, kaj tio estas grava
strategia avantaĝo. En Usono antaŭ multaj jaroj (eble ankoraŭ, mi ne
scias) estis reklamkampanjo por lakto, kun la devizo 'Got milk?'. Tio
fariĝis ŝablono por diversaj ŝercaj devizoj por io serĉata aŭ
dezirata.

Renato Corsetti

unread,
Mar 5, 2008, 1:41:19 PM3/5/08
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon, Adam! C'u vi estas instruisto en lernejoj kun problemaj infanoj? C'ar nun mi preskau' komprenis la aferon.

enjekcio --> disjxeto
surjekcio --> surjxeto
bijekcio --> dissurjxeto

Mi pretas provizore enskribi ilin. Marcos, kion vi diras?



reklamkampanjo por lakto, kun la devizo 'Got milk?'

Dankon pro la klarigo?

Renato

Renato Corsetti

unread,
Mar 5, 2008, 1:59:48 PM3/5/08
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon pro la klarigo?

estis:

Dankon pro la klarigo!

Renato

Marcos Cramer

unread,
Mar 5, 2008, 3:58:00 PM3/5/08
to la-bona...@googlegroups.com
enjekcio --> disjxeto
surjekcio --> surjxeto
bijekcio --> dissurjxeto

Fakte ReVo rekomendas listigas la vortojn jene:

disjxeto = enjekcio
surjxeto = surjekcio
dissurjxeto = bijekcio

Do gxi efektive malrekomendas la kunmetitajn formojn.

Marc Bavant, la chefrespondeculo pri matematikaj terminoj en ReVo klarigis tion jene (en sia artikolo "Matematika terminologio: ĉu matura finfine?"):

> ĉu la logika senco de "disĵeto" (nome : ago ĵeti disen) metafore kovras la intencitan signifon (nome : bildigo,
> kiu ne „ĵetas" malsamajn elementojn al la sama bildo) ? Dubinde, ĉar disĵetante manplenon da sablo oni pli
> zorgas pri vasteco de la kovrita surfaco, ol pri la fakto, ke du sableroj neniam falu en la saman kaveton. Ankoraŭ
> pli ĝena estas "surĵeto". Malgraŭ la fakto, ke la angla ŝatas la metaforon "onto-mapping", transprenitan ankaŭ de
> la rusa (отображение „на"), ni agnosku, ke ĵetante pilkon sur tablon, oni neniel sukcesas kovri la tutan
> tablon per la pilko. Nenio do logike pravigas la prefiksan uzon de "sur" por doni la celitan sencon.

Mi konsentas kun Marc Bavant, kaj vidas chi tie kazon kie novradikoj vere necesas.

Se ni tamen listigos iujn alternativojn, ni faru tion maksimume kun la simbolo "=", sed certe ne kun "-->".

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Mar 5, 2008, 4:25:56 PM3/5/08
to la-bona...@googlegroups.com
Bone, Marcos! Ni supozu ke ni enmetas la tri liniojn:

enjekcio = disjxeto
surjekcio = surjxeto
bijekcio = dissurjxeto

Sed se ni volus enmeti ankorau' pli klarajn samsignifaj'ojn, c'u ni rajtus cerbumi pri io de la speco unu-al-unu/unu-al-pluraj, ktp?

Renato

Marcos Cramer

unread,
Mar 5, 2008, 5:28:38 PM3/5/08
to la-bona...@googlegroups.com
Sed se ni volus enmeti ankorau' pli klarajn samsignifaj'ojn, c'u ni rajtus cerbumi pri io de la speco unu-al-unu/unu-al-pluraj, ktp?

"unu-al-unu-funkcio" eble taugus kiel malpli formala esprimo por "enjekcio". Por  "surjekcio" oni eble povus uzi "chion-celanta funkcio" en malpli formala lingvajho. Sed la kunmetajho "chion-celanta unu-al-unu-funkcio" jam estus tro monstra por esti neformala anstatauigo por "bijekcio"...

Marcos

Adam Raizen

unread,
Mar 5, 2008, 5:35:10 PM3/5/08
to la-bona...@googlegroups.com
2008/3/5 Marcos Cramer <marcos...@gmail.com>:

> Se ni tamen listigos iujn alternativojn, ni faru tion maksimume kun la
> simbolo "=", sed certe ne kun "-->".

Ghi estas same nelogika en la angla au la hebrea, kaj sendube en
multaj aliaj lingvoj, kie oni kutime diras ion kiel 'la funkcio estas
sura', entute sen mencii la latinan fakvorton. Mi ne supozas, ke oni
chesos diri tiel, ech se la norma nomo por la afero estus 'surjekcio'.
Fakte, en la hebrea, oni apenau uzas la latinajhojn. Eble iuj uzas
ilin, sed mi chiam audis, ke oni nomas ilin 'funkcia al'
(sur-funkcio), 'funkcia hhad-hhad-erkit' (unu-al-unu-funkcio), kaj
'funckia hhad-hhad-erkit ve`al' (unu-al-unu- kaj sur-funkcio). Do tiu
faka uzo de 'sur' vivas kaj viglas, kaj ne estas shtonigitajho en la
latina fontvorto.

Diri, ke enjekcio estas 'disa' estas io nova en Esperanto, sed certe
estas pli tauga, ol diri ke ghi estas 'ena', kaj kompletigas la
vortfaran terenon chi-kampe.

Precipe, 'enjekcio', 'surjekcio', kaj 'bijekcio' estas el la tipo de
novradikoj plej malplachaj al mi, t.e., ili havas videblan kaj logikan
vortfontan ligon, sed ne estas kunmetitaj en Esperanto, estas aparte
lernendaj, kaj ne eblas plu disvolvigi ilin per la vortfaraj principoj
de la lingvo.

Renato Corsetti

unread,
Mar 5, 2008, 6:05:52 PM3/5/08
to la-bona...@googlegroups.com
Mi reprovu post la lastaj mesag'oj:

enjekci-o = dis-jxet-o, unu-al-unu-funkci-o
surjekci-o = sur-jxet-o, chi-o-n-cel-ant-a funkci-o, sur-a funkci-o
bijekci-o = dis-sur-jxet-o, chi-o-n-cel-ant-a unu-al-unu-funkci-o, funkci-o unu-al-unu kaj sur-a

Cetere kiu uzas c'i tiujn funkciojn? C'u matematikistoj?

Amike

Renato

Marcos Cramer

unread,
Mar 6, 2008, 2:39:43 PM3/6/08
to la-bona...@googlegroups.com
enjekci-o = dis-jxet-o, unu-al-unu-funkci-o
surjekci-o = sur-jxet-o, chi-o-n-cel-ant-a funkci-o, sur-a funkci-o
bijekci-o = dis-sur-jxet-o, chi-o-n-cel-ant-a unu-al-unu-funkci-o, funkci-o unu-al-unu kaj sur-a


En ordo; tiel vi povas registri ilin.

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Mar 6, 2008, 3:04:30 PM3/6/08
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:

> tiel vi povas registri ilin.

Registritaj

Renato

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages