flar-tabako

7 views
Skip to first unread message

ro-esp

unread,
Mar 27, 2012, 5:18:54 PM3/27/12
to la-bona...@googlegroups.com
Mi jxus legis pri "vorto de la tago" de lernu.net kiu memorigis ion al mi.
Mi proponas linion

flartabako-->snuftabako

Ja tute klaras ke de tiu tabakon oni ne nur uzas la flaron, sed ke oni
snufas la tabakon.

gxis, Ronaldo N

--
http://www.esperanto.net http://www.moneyasdebt.net

Marcos Cramer

unread,
Mar 27, 2012, 6:22:15 PM3/27/12
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo skribis:

> Mi proponas linion
>
> flartabako-->snuftabako

Certe "flartabako" ne taŭgas. Sed "snufi" estas neoficiala, kaj ni
havas la jenan linion:

snuf·i → en·spir·i, en·naz·i

Laŭ mi devus esti "ennazigi" anstataŭ "ennazi". Por la tabako laŭ mi
sufiĉas "naztabako". Kion opinias la aliaj?

Amike,
Markos

Renato Corsetti

unread,
Mar 28, 2012, 3:16:19 AM3/28/12
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon, Ronaldo kaj Marcos!

Provizore mi registris:

flar·tabak·o → naz·tabak·o

Kritikoj bonvenaj.

Amike

Renato


--

renato corsetti
via del castello, 1 00036 palestrina, italujo
ren...@esperanto.org

Vastalto

unread,
Mar 28, 2012, 3:29:40 AM3/28/12
to la-bona...@googlegroups.com
Simple mi ne komprenas neceson de la linio.

Vastalto

Renato Corsetti <renato....@virgilio.it> skribis:

Anna Lowenstein

unread,
Mar 28, 2012, 4:33:51 AM3/28/12
to la-bona...@googlegroups.com
Mi konsentas kun Vastalto. Rajtas ekzisti pluraj manerioj nomi la saman aferon - ĉiuj esprimoj estas ĝustaj, kaj unu ne estas pli bona ol alia. (Sed el la diversaj proponoj, mi malplej ŝatas "Naz-tabako".)
Anna

-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Vastalto
Inviato: mercoledì 28 marzo 2012 9.30
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) flar-tabak-o

Vastalto

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

Marcos Cramer

unread,
Mar 28, 2012, 4:56:41 AM3/28/12
to la-bona...@googlegroups.com
Vastalto skribis:

> Simple mi ne komprenas neceson de la linio.

La problemo kun la esprimo "flartabako" estas, ke oni ne konsumante
tiun tabakon oni ne simple flaras ĝin, sed entiras ĝin en la nazon.
Tio estas tute alia afero, sed ŝajne tiun distingon konfuzis la
persono, kiu elpensis "flartabako".

Ne estas tipa ekzemplo de vorto por SSV, do mi ne kontraŭus tute ne
listigi ĝin. Sed se mi devus paroli pri tio, mi ja nomus ĝin
"naztabako", kaj ne "flartabako" aŭ "snuftabako".

Amike,
Markos

Vastalto

unread,
Mar 28, 2012, 5:52:17 AM3/28/12
to la-bona...@googlegroups.com
Ekzemple:
La princino haste elŝovis tabakujon kaj tiel brue enflaris tabakon, ke
mi eĉ ektremis. (LA UNUA AMO, Ivan Turgenev)

Mi pensas, ke ŝi provis "flartabakon".

Vastalto

Marcos Cramer <marcos...@gmail.com> skribis:

Anna Lowenstein

unread,
Mar 28, 2012, 6:21:36 AM3/28/12
to la-bona...@googlegroups.com
Ĉu iu jam proponis "spirtabako"? Ĉar fakte oni enspiras ĝin.
Anna

-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Vastalto

Inviato: mercoledì 28 marzo 2012 11.52


A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) flar-tabak-o

Ekzemple:

Renato Corsetti

unread,
Mar 28, 2012, 6:35:43 AM3/28/12
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon al ĉiuj nefumantoj! Mi aliĝas al ilia kampanjo kaj provizore forprenas la linion.

Marcos Cramer

unread,
Mar 28, 2012, 6:42:24 AM3/28/12
to la-bona...@googlegroups.com
Anna skribis:

> Ĉu iu jam proponis "spirtabako"? Ĉar fakte oni enspiras ĝin.

La objekto de "enspiri" laŭ mi kutime estas io nesolida, ekzemple aero
aŭ fumo. Oni ja enspiras la fumon de la kutima tabako, do "spirtabako"
povus pensigi ankaŭ pri la kutima tabako.

Ĉi tie temas pri ennazigo de io solida. Se oni ne akceptas la
neoficialan "snufi", tiam laŭ mi nur "ennazigi" taŭgas por tio. Oni do
povus diri "ennazigotabako". Sed laŭ mi sufiĉas la pli konciza
"nazotabako".

Amike,
Markos

Leo De Cooman

unread,
Mar 28, 2012, 9:06:11 AM3/28/12
to la-bona...@googlegroups.com
Op 28/03/2012 0:22, Marcos Cramer schreef:

> Laŭ mi devus esti "ennazigi" anstataŭ "ennazi". Por la tabako laŭ mi
> sufiĉas "naztabako". Kion opinias la aliaj?

Temas pri polvo farita el tabakfolioj. Ĉu ne utilas aldoni tiun radikon?
Ekzemple: "(nazo)-tabak-polvo"

Amike salutas Leo

Harri Laine

unread,
Mar 28, 2012, 12:28:17 PM3/28/12
to la-bona...@googlegroups.com
Renato Corsetti skribis, 28.3.2012 13:35:

> Dankon al ĉiuj nefumantoj! Mi aliĝas al ilia kampanjo kaj provizore
> forprenas la linion.

Mi esperas, ke vi por eterne forprenis la linion.

Nia diskutejo jam estas tumultejo de lingvoreformistoj
por kiuj nenion signifas tradicia, bona Esperanto. Ĵusa
ekzemplo estis la diskuto pri "dank' al", kies rezulto estis
tre malbonaŭgura: restas forrekomendo en la SSV-listo.

Kaj nun, ne plaĉas al iuj plilogikigistoj la vorto
"flartabako", plej tradicia (Zamenhofa k.s.) ! Prefere oni
ŝanĝu sian (mis)komprenon pri la vorto "flari" ol la malnovan
bonan vorton. "Flari tabakon" aŭ "enflari tabakon" estis
longe uzataj. La vorton "enflari" eĉ PIV registras kun
la signifo "ennazigi".

"Flartabako" estas plene logika (laŭ la lingva logiko)
nomo por tiu varo.

Se iu volas nomi la pulvoron "naztabako" aŭ eĉ "snuftabako",
tio ja ne estu malpermesita, sed por tio oni ne bezonas nian
rekomendon.

Amike

Leo De Cooman

unread,
Mar 28, 2012, 2:14:38 PM3/28/12
to la-bona...@googlegroups.com
Op 28/03/2012 12:42, Marcos Cramer schreef:

> Ĉi tie temas pri ennazigo de io solida. Se oni ne akceptas la
> neoficialan "snufi", tiam laŭ mi nur "ennazigi" taŭgas por tio. Oni do
> povus diri "ennazigotabako". Sed laŭ mi sufiĉas la pli konciza
> "nazotabako".
Kiam mi estis infano, mi foje vidis ĉe miaj praonklino vizitantinonj,
kiu havis specialan ujeton kun tia tabakpolvo. Ili ne enspiris la
polvon, sed enigis ĝin per la fingroj.

Amike salutas Leo

Renato Corsetti

unread,
Mar 28, 2012, 2:18:52 PM3/28/12
to la-bona...@googlegroups.com
Harri:
>   Mi esperas, ke vi por eterne forprenis la linion.
Poreterne! Mi ĵuras.

mar...@melburno.org.au

unread,
Mar 29, 2012, 5:46:51 AM3/29/12
to la-bona...@googlegroups.com
El Marcel:
Mi samopinias ke kelkfoje oni en Esperanto povas havi du vortojn por
unu afero, sed mi pensas ke en 'ciuj tiaj kazoj 'ceestas nuanca
signifodiferenco.
Neniam fuminta post ol forlasi la mezlernejon, mi ne estas certa, sed
mi supozas, ke la precipa sentumo ankau 'ce la tabakfumado estas la
flaro. Do ankau tabako por fumati estas "flartabako". En tiu 'ci kazo
ni do ne povas uzi "flartabako" n por la speciala naztabako. Mi
memoras ja mian avon pu'santa tian naztabakon en sian nazon, kaj mi
kredas ke 'ciu tia tabako, ja en grajnoj, pu'satas en la nazon, kaj
nenien alie.
Konsekvence ni do povas uzi nur "naztabako" kaj ne "flartabako, kaj
tial ne necesas havi 'gin en la listo.
Amike, Marcel.

mar...@melburno.org.au

unread,
Mar 29, 2012, 5:52:17 AM3/29/12
to la-bona...@googlegroups.com
'Car oni uzas la flarsentumon ankau 'ce la fumado de tabako, la nura
termino ebla estas lau mi "naztabako". Kaj 'gi ne bezonas esti en la
listo.
Amike, Marcel.


> Dankon al ĉiuj nefumantoj! Mi aliĝas al ilia kampanjo kaj provizore
> forprenas la linion.
>
> Amike
>
> Renato
>
>
> --
>

> /renato corsetti/
> /via del castello, 1 00036 palestrina, italujo/
> /ren...@esperanto.org/

mar...@melburno.org.au

unread,
Mar 29, 2012, 6:03:55 AM3/29/12
to la-bona...@googlegroups.com
'Car la precipa sentumo ankau 'ce tabakfumado estas "flari", mi
opinias ke oni ne povas uzi "flartabako", sed nur "naztabako",
Pro tio la vorto ne bezonas esti en la listo.
Amike, Marcel.


mar...@melburno.org.au

unread,
Mar 29, 2012, 7:13:03 AM3/29/12
to la-bona...@googlegroups.com
Mi tute samopinias, ja ankau fumtabako estas "flartabako" 'car la
precipa sentumo por fumi estas flari. Do la nura, ne enlistiginda,
vorto estas "naztabako".
Amike, Marcel.

mar...@melburno.org.au

unread,
Mar 29, 2012, 7:17:10 AM3/29/12
to la-bona...@googlegroups.com
Mi tute samopinias, 'car ankau la fumtabako estas "flartabako", 'car
la precipa sentumo ankau 'ce fumi estas flari. Do la nura eblo estas
la vorto "naztabako".
Amike, Marcel.

mar...@melburno.org.au

unread,
Mar 29, 2012, 7:18:40 AM3/29/12
to la-bona...@googlegroups.com
> Dankon al ĉiuj nefumantoj! Mi aliĝas al ilia kampanjo kaj provizore
> forprenas la linion.
>
> Amike
>
> Renato
>
>
> --
>
> /renato corsetti/
> /via del castello, 1 00036 palestrina, italujo/
> /ren...@esperanto.org/

mar...@melburno.org.au

unread,
Mar 29, 2012, 7:20:40 AM3/29/12
to la-bona...@googlegroups.com

mar...@melburno.org.au

unread,
Mar 29, 2012, 7:24:23 AM3/29/12
to la-bona...@googlegroups.com

mar...@melburno.org.au

unread,
Mar 29, 2012, 7:25:06 AM3/29/12
to la-bona...@googlegroups.com

Marcos Cramer

unread,
Mar 29, 2012, 1:43:46 PM3/29/12
to la-bona...@googlegroups.com
Post legado de la konvinka mesaĝo de Harri, mi nun ankaŭ pensas ke
preferindas tute ne havi linion pri "flartabako" en SSV.

Harri skribis:

> Nia diskutejo jam estas tumultejo de lingvoreformistoj
> por kiuj nenion signifas tradicia, bona Esperanto.

Mi mem ankaŭ foje havas tiun impreson. Min ne tiom ĝenas nia rekomendo
pri "danke al", kiu ŝajne aparte ĝenas Harri-n, sed tamen mi pensas ke
povus esti preferinde, se ni en SSV kaj en niaj diskutoj pri ĝi ĉi tie
pli klare koncentriĝas al tiuj nenecesaj novradikoj aparte kritikitaj
de Piron en La bona lingvo. Per plia koncentriĝo al tiu temo, ni povas
fari pli bonan laboron pri ĝi kaj povas pli harmonie kunlabori kun
homoj, kiuj samopinias kun ni pri ĝi sed eble malsamopinias pri aliaj
detaloj de Esperanto. Kion opinias la aliaj pri ĉi tiu propono?

Amike,
Markos

Renato Corsetti

unread,
Mar 29, 2012, 5:08:56 PM3/29/12
to la-bona...@googlegroups.com
Markos:
>   Kion opinias la aliaj pri ĉi tiu propono?
En ordo laŭ mi.

mar...@melburno.org.au

unread,
Jul 11, 2012, 9:05:15 PM7/11/12
to la-bona...@googlegroups.com
El Marcel:

Mi samopinias kun Markos.
Amike, Marcel.

Renato Corsetti

unread,
Jul 12, 2012, 3:26:12 AM7/12/12
to la-bona...@googlegroups.com
Eble mi malbone serĉis, sed ŝajnas ke ni neniam registris linion pri tio.

Ĉu

flar-tabk-o = naz-tabak-o?

Renato

Leo De Cooman

unread,
Jul 12, 2012, 1:46:09 PM7/12/12
to la-bona...@googlegroups.com
Op 12/07/2012 9:26, Renato Corsetti schreef:
> Ĉu
>
> flar-tabk-o = naz-tabak-o?

Mankas a en flar-tabAk-o

Amike salutas Leo

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages