-- Renato Corsetti Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo renato....@esperanto.it
Por la mezurunuo mi sugestas "man-longo".
"longo" en PIV estas "etendo de iu aŭ io mezurata laŭ la plej granda
dimensio."
span-o (mezurunuo) -> man-long-o
>ᅵᅵ span-o (mezurunuo) -> man-long-oTio ŝajnas al mi bona. Ĉu ni povus kompletigi la linion, ekzemple per
mi ne cxehavas gxin cxi tie
>
> Por la mezurunuo mi sugestas "man-longo".
sxajnas akceptebla
> From: Renato Corsetti <renato....@virgilio.it>
>
> span-o -> (parto de ponto) ark-aj^-o ?
arkajxo ne necesas. Eble interbord(a distanc)o, interkolona distanco.
en la nederlanda ni uzas parencan vorton por la distanco inter du
flugilpintoj, de birdo aw aviadilo (spanwijdte - span-largx-o)
gxis, Ronaldo N
Tio ŝajnas al mi bona. Ĉu ni povus kompletigi la linion, ekzemple per> span-o (mezurunuo) -> man-long-o
span-o -> (mezurunuo) man-long-o; (parto de ponto) ark-aĵ-o ?
Jes. Inter la dika kaj la eta (ĉar oni ne scias kiu estas la unua kaj
la kvina, mi pretas veti ke internacie oni kalkulas ilin malsame ;))
Do:
span-o -> (mezurunuo) man-larĝ-o; (parto de ponto) ark-aĵ-o
Dankon!
Iu komentis ion pri arkaĵo, eble oni devos ankoraŭ foje ŝanĝi la linion
(pri arĥitekturaj aferoj mi tre malmulte scias).
Eduardo.
ro-esp:
>arkajxo ne necesas. Eble interbord(a distanc)o, interkolona distanco.
>en la nederlanda ni uzas parencan vorton por la distanco inter du
flugilpintoj, de birdo aw aviadilo (spanwijdte - span-largx-o)
Laux mi, "arkajxo" estas tauxga kaj konciza termino.
Spano (en la itala “arco”, aux “arcata”, aux “campata”, aux “luce”) povas rilati al:
1) distanco inter du bordoj (se la ponto havas nur unu arkajxon);
2) distanco inter bordo kaj meza piliero (se la ponto havas du arkajxojn);
3) distanco inter piliero kaj piliero (se la ponto havas pli ol du arkajxojn).
En la suba bildo, videblas ponto en Verono (Italujo) kun kvin arkajxoj laux la tipoj 2 kaj 3.
Koncerne la distancon inter du flugilpintoj, laux PIV tio devus nomigxi “enverguro” (en la itala gxi estas “apertura alare”, lauxvorte “flugila malfermiteco”)
Gxis
Antonio

Laux mi, "arkajxo" estas tauxga. . .
Ĉu vi povus aldoni la ligilojn anstataŭ enmeti la tutan bildon? Por
tiuj kiuj ne ĉiam estas bone konektitaj (kiel mi) la ŝargado povas daŭri
longe ... Kaj ligilo same bone utilos por tiuj kiuj ja volas kontroli
la koncernan aferon.
-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Eduardo Trápani
Inviato: domenica 12 giugno 2011 16:46
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) R: span-o
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
span·o → (mezur-unuo) man·larĝ·o; (parto de ponto) ark·aĵ·o
Mi ne aldonus "kruda". Ne estas nia tasko taksi mezurunuojn. Ekzemple
"kilogramo" ne estas tre science difinita ...
Pri la konstruaĵo eble: arklarĝo? arkamplekso?
En vortaro alilingva mi trovas jenan difinon: spano=parto de ponto aŭ arkaĵo
inter du vertikalaj subtenoj.
span·o → /(mezur-unuo)/ man·larĝ·o; /(parolante pri konstruaĵo)/ ark·aĵ·larĝ·o
Eduardo.
--
Mi kontrolis Vikipedion, Tekstaron, Komputekon, PIV kaj Revo (span, spano,
spanon, spana, spanan, spane, spanas/is/os/us). Tiu alia ĝenerala signifo en la
esperanta ne aperas ie ajn krom en jenaj du frazoj de Vikipedio:
"La plej granda spano de flugiloj" (Titolo: Rekordoj de mamuloj)
"Preskaŭ 200 poemoj de 55 poetoj spanas 9 jarcentojn de nacia poezio" (Titolo:
Antologio)
Laŭ mi ne indas konsideri tiun alian ĝeneralan sencon. Se oni ĝin tamen volas
tion fari mi sugestas "amplekso" kiel tradukon.
Amike, Eduardo.
PD: Oni uzas la vorton en aliaj frazoj, sed mi ilin ne komprenas:
"Ekzemple premita spano malpli emas kolapsi ..." (Titolo: Lignoteksturo)
"La geologia subaĵo, rompa tereno kaj granda spano de la supermaraj altecoj ..."
(Titolo: Malgranda Fatro)
Trabon mi ne nomus arko. Cetere ne temas pri larĝo.
Amike salutas Leo
Ankaŭ mi ne. Kiel vi alvenis al trabo???
> Cetere ne temas pri larĝo.
Ne. Vi pravas. Eble amplekso taŭgas tamen?
En Konstru-forumo 10 oni priparolis la vorton en la ĉi-suba teksto:
Nova temo 17 – spano, spanejo. Tradukante eseon de la ĉeĥa verkisto Jan
Balabán, mi bezonis tra-
duki la vorton trakt (en la germana ankaŭ Trakt, angle bay). Post longa
hezitado mi uzis la nomon spanejo,
kiu estas derivaĵo de la jam uzata spano (PIV 2: distanco inter du
apogpunktoj de volbo, plafono aŭ inter du
pilieroj de pontarko k.s.). Spanejo estas libera spaco en unu etaĝo de
domo kun laŭlonga porta (apoga) si-
stemo, kies horizontalaj dimensioj estas spano kaj fronta longo de la
domo. Vian ĉu aprobon, ĉu alian solvon
mi petas sendi al mi baldaŭ. La eseo aperos en la aŭgusta La Ondo de
Esperanto.
Laŭ mia kompreno, se domo longas ekz. 15 m kaj larĝas ekz. 5 m, oni
evidente metas 5m (aŭ iom pli) longajn trabojn sur la du murojn por
subteni la etaĝan plankon. Ĉi-kaze la spano estus 5m. Kio estas spanejo,
mi ne scias.
Amike salutas Leo
Laŭ la priskribo de "spano" en PIV estas la distanco inter du
apogpunktoj de ..., plafono, .... Nu, plafono konsistas interalie el
traboj, portataj ekzemple de muroj.
Mi ankaŭ ponvintus skribi ke plafonon mi ne nomus arko, ĉu ne?
>> Cetere ne temas pri larĝo.
> Ne. Vi pravas. Eble amplekso taŭgas tamen?
Eble jes, sed mi preferus la vorton "distanco", kiam temas pri lineara
dimensio.
Amike salutas Leo
Jes, multajn aferojn vi estus povinta skribi per tia rezonado ...
> >> Cetere ne temas pri larĝo.
>
> > Ne. Vi pravas. Eble amplekso taŭgas tamen?
>
> Eble jes, sed mi preferus la vorton "distanco", kiam temas pri lineara dimensio.
Bonege! Bonvolu skribi la tutan proponon tiel ke ni povos iri al la venonta SSV!
Dankon, Eduardo.
Bonege! Bonvolu skribi la tutan proponon tiel ke ni povos iri al la venonta SSV!
ark' arc | arch, bow | Bogen | дуга | łuk.
ark'aĵ' voûte | vault | Gewölbe | сводъ | sklepiente.
Laux mi, "arkajxo" estas tauxga. . .
Dankon al Antonio kaj al ĉiuj antaŭaj intervenintoj. Mi nun provizore registris:
span·o → (mezur-unuo) man·larĝ·o; (parto de ponto) ark·aĵ·o
La vorto "ark/ajh/o" estas tre bona Esperanta vorto, sed. . .
Min mirigas, ke ghi aperas chi tie.
Neniu vortaro aŭ rimarkinda uzado pravigas la "ĝeneralan" signifon (kiu tamen
estus tre utila el kunmetema vidpunkto). Mi nur trovis du ekzemplojn de tia
uzado en la tuta Vikipedio kaj neniun en Tekstaro, Revo, PIV, ... Ĉu indas
aldoni tiel maloftegan kaj fuŝan uzadon? Mi preferus ne fari tion, neniu certas
ke niaj listoj ĉiam estos legitaj maldekstre dekstren.
span·o → /(baza mezur-unuo)/ man·larĝ·o; /(parolante pri konstruaĵo)/
apog·distanc·o;
Eduardo.
> ᅵNeniu vortaro aŭ rimarkinda uzado pravigas la "ĝeneralan" signifon (kiu tamen estus tre utila el kunmetema vidpunkto).ᅵ Mi nur trovis du ekzemplojn de tia uzado en la tuta Vikipedio kaj neniun en Tekstaro, Revo, PIV, ...ᅵ Ĉu indas aldoni tiel maloftegan kaj fuŝan uzadon?ᅵ Mi preferus ne fari tion, neniu certas ke niaj listoj ĉiam estos legitaj maldekstre dekstren.