periodo de tri jaroj

6 views
Skip to first unread message

Johan Derks

unread,
Aug 13, 2012, 4:23:03 PM8/13/12
to Tutmondeca-Esperanto, la-bona...@googlegroups.com
Karaj,
Mia periodo de sekretario de Tutmondeca Esperanto, tri jaroj, estas finita.
Tio estas senpezigo por mi.
Trarigardante la klopodojn, kiujn mi faris por funkciigi kaj vigligi la asocion, mi povas konkludi, ke mi tute malsufichis.
- preparado kaj trifoja shangho de statutoj
- klopodado instigi homojn pri pagado de kotizo
- invitado al mia kunestrarano plenumi - en maniero, kiu lau mi estas la nura respondeca - la regulojn de la statuto
- akra diskutado inter Renato Corsetti, Marcos Cramer kaj mi en majo 2012 pri la rilato inter la agadlisto "la bona vortaro" kaj la centra listo "Tutmondeca Esperanto", kiu enhave daure turnighis chirkau la de mi forte sentata bezono doni spacon al diskutado ankau surbaze de aliaj principoj ol la "facileco de Esperanto", precipe de la rajto apliki la 15an regulon de la Fundamenta Gramatiko kaj de la (jura) signifo de decidoj kaj rekomendoj de la Akademio de Esperanto.
- post majo mi faris iujn konkretajn sugestojn pri laboro farenda por fari tutmondeca...@yahoogroups.org, www.bonalingvo.org kaj la-bona...@googlegroups.com pli nuancitaj forumoj pri la evoluo de la lingvo, sed mi ne ricevis ehhon de mia kunestrarano.
 
Mi bedauras diri, ke Renato ne donas la impreson lau liaj mesaghoj ankorau kredi en la utilo de faka asocio.
Tiam evidente ankau sekretario ne povas funkcii.
La fakto, ke Renato devas doni multege da tempo al multaj aliaj taskoj, kiujn li ofte brile plenumas, vershajne ludas gravan rolon al tio.
Ankau la postenperiodo de Renato nun finighis. Li petis en antaua mesagho pri ankau kandidato por prezidanteco,
sed mi pensas, ke neniu anoncos sin, certe ne, se li ne klare diros ke li eksighos kaj ne plu estos kandidato.
 
Tio estas mia opinio pri la pasinta periodo. Mi iel esperas ke aliaj jughos alie, pli pozitive, pri ghi kaj ke vere estos kandidatoj,
kiuj interesighos pri sistemeca influado al la evoluo de Esperanto, sed ne lau la fanatika kaj unuflanka metodo, kiun aplikas la-bona...@googlegroups.com.
 
Renato kaj mi kune pagos la kostojn de la kunveno en Hanojo, kiu estis praktike sensignifa,
pro la maloportuna horo en la programo de la kongreso kaj pro manko je strukturo en la prezidado.
 
Servoprete,
 
Johan Derks
 
 

Renato Corsetti

unread,
Aug 14, 2012, 3:35:23 AM8/14/12
to la-bona...@googlegroups.com, Johan Derks, Tutmondeca-Esperanto
Johan:
|   Mia periodo de sekretario de Tutmondeca Esperanto, tri jaroj, estas finita.
Dankon, Johan, pro ĉio, kion vi faris dum ĉi tiuj tri jaroj.
| . . . sed ne lau la fanatika kaj unuflanka metodo, kiun aplikas la-bona...@googlegroups.com.
Mi devas tamen defendi la listanojn de "la bona lingvo", kiuj laboras nek fanatike nek unuflanke.

La membroj de "Tutmondeca Esperanto" decidos, kion fari pri la asocio estonte.

Amike

Renato


--

renato corsetti
via del castello, 1 it-00036 palestrina, italujo
ren...@esperanto.org

mar...@melburno.org.au

unread,
Sep 15, 2012, 8:13:41 AM9/15/12
to la-bona...@googlegroups.com
> Johan:
>> | /Mia periodo de sekretario de Tutmondeca Esperanto, tri jaroj, estas
>> finita./
> Dankon, Johan, pro ĉio, kion vi faris dum ĉi tiuj tri jaroj.
>> | /. . . sed ne lau la fanatika kaj unuflanka metodo, kiun aplikas
>> la-bona...@googlegroups.com
>> <mailto:la-bona...@googlegroups.com>./
> Mi devas tamen defendi la listanojn de "la bona lingvo", kiuj laboras
> nek fanatike nek unuflanke.
>
> La membroj de "Tutmondeca Esperanto" decidos, kion fari pri la asocio
> estonte.
>
> Amike
>
> Renato
>
'Cu utilas kaj sa'gas nomi kontrauajn opiniojn "fanatikaj kaj
unuflankaj", kaj impliki ke oniaj propraj opinioj ne estas tiaj?
Amike, Marcel.
>
> --
>
> /renato corsetti/
> /via del castello, 1 it-00036 palestrina, italujo/
> /ren...@esperanto.org/
>
> --
> la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
> http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
>


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages