demando pri la suahila

2 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Dec 5, 2007, 4:51:52 AM12/5/07
to la-bona...@googlegroups.com

Nino Vessella raportas ke en fabelo en kiuj parolas bestoj, ili uzas
la smajn klas-markilojn kiel homoj, en fabelo en kiu parolas la
steloj kaj la luno ankau' ili uzas la personajn indikilojn:

>"Nyota na Mwezi wamsalimie Baba yao kabla hawajalala= La steloj kaj
>la luno salutu sian patron antau' ol iri dormi.

La indikilo wa estas tiu por homoj.

Aliflanke Serikali (registaro) konservas sian klas-indikilon.

"Serikali ya Italia ina(i)penda serikali ya Tanzania".

La itala registaro amas la tanzanan registaron.

Aliflanke la afero malsimplig'as c'ar la klas-indikilo -i- nntempe en
la suahila ofte estas preterlasata (oni kutime preterlasas inkilojn
de la klasoj nehomajn), sed se g'i estas uzata g'i estas tiu d ela
klaso de registaro.

Amike

Renato

PS. Nino samtempe substrekas ke la sola g'usta formo de la vorto
svahila estas suxahila.

~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
Renato Corsetti/Korseti, Via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo,
<renato....@esperanto.org>
~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~

Bertilo Wennergren

unread,
Dec 5, 2007, 5:15:21 AM12/5/07
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:

> Nino Vessella raportas ke en fabelo en kiuj parolas bestoj, ili uzas
> la smajn klas-markilojn kiel homoj, en fabelo en kiu parolas la
> steloj kaj la luno ankau' ili uzas la personajn indikilojn:

> [...]

Dankon pro la informoj! Tre interese.

--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>

Marcos Cramer

unread,
Dec 5, 2007, 8:55:48 AM12/5/07
to la-bona...@googlegroups.com
La indikilo wa estas tiu por homoj.

Aliflanke Serikali (registaro) konservas sian klas-indikilon.

Jes, tiel estas.

Aliflanke la afero malsimplig'as c'ar la klas-indikilo -i- nuntempe en
la suahila ofte estas preterlasata (oni kutime preterlasas inkilojn
de la klasoj nehomajn), sed se g'i estas uzata g'i estas tiu d ela
klaso de registaro.

Tio kion oni foje forlasas estas la objekta markilo -i- (ne la subjekta markilo i-). Mi dubas ke tio estas moderna evoluo. Lau mia gramatiklibro kaj personaj spertoj, oni forlasas la objektan markilon, kiam la objekto estas nedifinita kaj uzas ghin kiam la objekto estas difinita (do ghi plenumas similan funkcion kiel antau-objekta artikolo en europaj lingvoj). Vershajne la divido neniam estis vere sama kiel tiu de difinita/nedifinita artikolo en europaj lingvoj (chiuokaze la diversaj europaj lingvoj malsamas iom rilate al tio), sed certe estas iu paralelo. En la menciita ekzemplo "Serikali ya Italia ina(i)penda serikali ya Tanzania", la objekto estas klare difinita, sed eble oni povas tamen forlasi la objektan markilon ghuste char la difiniteco ne bezonas esti aparte markita.

PS. Nino samtempe substrekas ke la sola g'usta formo de la vorto
svahila estas suxahila.

Kaj mi substrekas ke "suxa" estas sonsinsekvo fremda al Esperanto (kaj ech kontraufundamenta). Dekomence chiam ekzistis la kutimo esperantigi [w]-sonojn per "v" (au malofte per "u") kiel en "Vashingtono" au "Urugvajo"; do "svahila" sekvas tiun kutimon ("suahila" ankau estus akceptebla, sed "suxahila" certe ne).

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Dec 5, 2007, 9:15:56 AM12/5/07
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:

>Tio kion oni foje forlasas estas la objekta markilo -i- (ne la
>subjekta markilo i-).

Certe. Fakte mia atento en tiu okazo estis ne por la subjekta markilo
en la verbo sed por la internma, la objekto.

>En la menciita ekzemplo "Serikali ya Italia ina(i)penda serikali ya
>Tanzania", la objekto estas klare difinita, sed eble oni povas tamen
>forlasi la objektan markilon ghuste char la difiniteco ne bezonas
>esti aparte markita.

Mi volonte kredas tion, kaj povas ec' esti ke mi mem miskomprenis la
klarigon de Nino, kiuj aliflanke pli mapli kongruas kun viaj.

>"suxa" estas sonsinsekvo fremda al Esperanto

En ordo. Mi nur kopiis tion, c'ar li petis min kopii.

Amike

Renato

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages