Re: Mi grantulas vin.

0 views
Skip to first unread message

Johan Derks

unread,
Oct 16, 2011, 4:25:03 AM10/16/11
to 银庚 季, la-bona...@googlegroups.com
Estimata sinjoro Ji Yin'geng,
Mi ricevas guston de io mokema en viaj vortoj.
Chu vere vi povas konkludi el tiuj du frazoj, ke mi estas erudicia kaj fama?
Mi same admiras la chinojn kiuj lernis milojn (averaghe 7000 mi legis) da ideogramoj.
Mi mem malmultege komprenas la araban skribon, sed neniun chinan signon. Pri pinjin mi produktis iun dokumenton,
nome kiel transskribi la pinjinan skribmanieron al Esperanto.
Cetere mi ne tute konsentas pri la priskribo de mia prelego, kiel faris ghin Renato Corsetti.
Chu vi jam estas membro de la retdiskutlisto la-bona...@googlegroups.com ?
Chu mi membrigu vin?
Ni bezonas ankau malgrandulojn!
 
Amike,
 
Johan Derks
 
----- Original Message -----
From: 银庚 季
Sent: Sunday, October 16, 2011 2:41 AM
Subject: Mi grantulas vin.

Estimata S-ro,
En la revuo Esperanto, p.199, estas la frazoj: La tutmondiĝo kaj la reto postulas, ke antaŭ ol enkonduki novan radikon oni almenaŭ informiĝu, kiel oni diras tion en la ĉina, en la indonezia, en la japana, el la araba ktp. Pri tio prelegis Johan Derks, kiu provas antaŭenigi la ideojn esprimitajn dum la lastaj jaroj de Andreas Kueck. Pruviĝis, ke vi estas grandulo, erudiciulo kaj famulo. Mi vin elkore gratulas pro via erudicio. 
                                                                malgrandulo Ji Yin'geng

Johan Derks

unread,
Oct 16, 2011, 4:28:14 AM10/16/11
to la-bona...@googlegroups.com
Pardonu!
Mi ne rimarkis ke sinjoro Ji Yin'geng jam estas membro de la-bona-lingvo kaj erare sendis la respondon al la listo.
 
Johan Derks
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

Renato Corsetti

unread,
Oct 16, 2011, 4:29:40 AM10/16/11
to la-bona...@googlegroups.com, Johan Derks, 银庚 季
Karaj Ji Yin'geng kaj Johan,

kiam mi ricevos la konsenton de s-ro Ji Yin'gene, mi volonte sendigos al li la inviton aliĝi al nia listo.

Amike

Renato


-- 
Renato Corsetti
Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
renato....@esperanto.it
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages