pulovro k.t.p.

0 views
Skip to first unread message

mar...@melburno.org.au

unread,
Oct 5, 2016, 6:37:06 AM10/5/16
to la-bona...@googlegroups.com

El Marcel: 

     Jes, Antonio,  ci pravas pri la greka deveno de helikoptero, sed mi pensis ke la usonanoj unue uzis la vorton. Sed nun mi kredas cin, ke la francoj unue uzis la vorton, 'car la usonanoj ver'sajne ne estus uzantaj grekajn vortojn por tiu 'svebpova flugma'sino (aw 'svebflugma'sino aw e'c 'svebma'sino). El kiu lingvo, franca aw angla, Esperanto prenis la vorton, mi ne scias. Malgraw la deveno, mi tamen preferas la pli mallongan kaj kredas, ke 'gi ne estas malfacile ekkomprenebla. 'Ciukaze mi baldaw ne plu uzos la vortojn helikoptro nek pulovro, 'car ni trovos alternativojn el Fundament'ecaj radikoj.

     Pri "pulovro":  la diferenco inter "pullover" kaj "sweater" unuflanke kaj "cardigan" kaj "jacket" aliflanke estas, ke cardigan kaj jacket estas splitpovaj en la antawo kaj ke pullover kaj sweater ne estas splitpovaj kaj tial ne havas butonojn ktp., kaj do devas surmetati trans la kapon. La diferenco inter cardigan kaj jacket estas nur ke plejofte cardigan estas lana, dum la jacket povas esti el 'cia 'stofo. Ne estas diferenco inter pullover kaj sweater.

     Mi do proponas, ke jacket estu JAKO kaj ke cardigan estu LANJAKO, kaj ke pulovro kaj svetro (ree: NE svetero) estu NESPLITPOVA JAKO aw SENSPLITJAKO.

Amike,      Marcel. 

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages