Smarta'joj.

4 views
Skip to first unread message

mar...@melburno.org.au

unread,
Aug 5, 2016, 7:12:22 AM8/5/16
to la-bona...@googlegroups.com
Pri "smartfono":

Uzi la vorton "sa'g-" aw la vorton "lert-" estas la plej malbona
solvo por "smartphone" kaj aliaj. Anglaj specialistoj klarigis al mi,
ke "smart" ne havas figuran sencon, kaj ke smartphone origine ricevis
la nomon 'car 'gi estas pli "smart" ol la antawaj. Post kelka tempo,
kiam la nunajn anstatawas pli moderna, la nunaj "smartphones" ne plu
estos "smart". Eble "smarterphones", pli kleraj telefonoj, eble
enplantitaj sub la hawton. Do mi neniel uzus la vortojn "sa'g" aw
"kler".
Nun oni evidente uzas "smart" por pluraj aliaj aferoj, pro diversaj
tialoj. Kelkaj 'car ili uzas la komputilon nun. Por aliaj "smart"
estas nur reklamvorto signifanta ke la objekto estas pli moderna aw
simple alia. Por 'ci lastaj oni uzu simple "bonegaj" aw "modernaj".
Por tiuj nun funkciantaj perkomputile la aldono "komputil" sufi'cas.
La vorton "po'skomunikilo", kiun mi proponis antaw kelkaj monatoj, mi
nun trovas tro malforta kaj tro 'generala.
Mi opinias ke por "smartfono" eblas nur "komputilpo's(tele)fono" aw
"po's(parol)komputilo" aw "po'srettelefono".
Amike, Marcel.

Leo De Cooman

unread,
Aug 6, 2016, 6:54:55 AM8/6/16
to la-bona...@googlegroups.com
Op 5/08/2016 om 13:12 schreef mar...@melburno.org.au:
> Mi opinias ke por "smartfono" eblas nur "komputilpo's(tele)fono" aw
> "po's(parol)komputilo" aw "po'srettelefono".
Se oni ellasas "tele" el "komputilpo's(tele)fono" la leganto povos
kompreni... poŝan fonon, kiu iel rilatas al komputilo, ĉu ne?
Mi do forigus la krampojn.
Laŭ mi ekzistas problemo pri "fono", kiu similas al tiu pri "metro":
"Voltmetro" tute ne estas metro. "Gramofono" ne estas fono de gramo.

Ĉu ni kolektu similajn radikojn? Jen jam "fon", "metr".

Amike salutas Leo
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages