Hanojo

2 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Aug 16, 2012, 5:05:24 PM8/16/12
to °listo 'lbl', °listo 'la bona teksto', °listo 'oficialigoj', °listo 'klasikaj landnomoj', °lbml, °listo 'te', ° listo 'redaktantoj'
Du kunvenoj okazis en Hanojo  kunligitaj kun nia agado:
- ero de la kleriga lundo "komprenante unu la alian..."
- kunveno de Tutmondeca Esperanto

La ĉefaj eroj de tiuj du kunvenoj estis:
- prezento de Johan Derks pri sia programo por scii pri la eŭropeco aŭ tutmondeco de difinitaj radikoj;
- prelego de Cho Chaoming (Abengo) pri esperantigado de komunaj aziaj konceptoj;
- prelego de Nguyen Xuan Thu pri esperantigado de vjetnamaj personaj kaj lokaj nomoj;
- prelego de Marcel Leereveld pri kelakj gramatikaj punktoj.

Okazis ankaŭ iom amuza ekzerciĝo kun la publiko, kiu devis respondi al demandoj pri dirmanieroj okcidentaj kaj orientaj, kio evidentigis ke reciproka komprenebleco ne ekzistas. Sur la vandoj de la salono pendis tre bele faritaj bildoj kun tiaj dirmanieroj kaj klarigoj pri ilia ekesto. Johan Derks faris ilin kaj portis ilin el Nederlando.

Kompreneble estis ankaŭ multaj intervenoj de la publiko kaj debatoj. Nun ni devas pretigi nin por la nova labor-jaro.

Amike

Renato

PS. Okazxis ankaŭ kunveneto en la EEU-kongreso en Galivo (Irlando) kaj okazos prezentado de nia laboro ankaŭ en la itala kongreso, ek de ĉi tiu semajnfino.





--

renato corsetti
via del castello, 1 it-00036 palestrina, italujo
ren...@esperanto.org

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages