----Original Message----
From: camille.
or...@gmail.com
Date: 30-Nov-2010 12:35
To: "la bona lingvo"<la-bona-
lin...@googlegroups.com>
Subj: (la bona lingvo) Malnovaj monoj
Saluton,
Ĉu jam estas esperantaj tradukoj por monoj, ĉefe malnovaj ?
Mi serĉas
speciale taŭgan tradukon por mono uzita en Anglujo dum la 14-
a
jarcento, franclingve k. laŭvorte "rozeca noblo"... ?!!
Dankon pro
informoj el mezepoka ekonomio !!
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas
ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.
org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
> Se mi devus traduki literaturan tekston, mi simple dirus
> "ora monero". Tio sufichus por klarigi al leganto pri kio temas. Se vi
> nepre volas traduki la esprimon lauvorte, mi mem supre diris "roza
> noblo". Tio ne estis pripensita solvo, sed venis al mi nature dum mi
> skribis.
Mi iom esploretis pri tiuj moneroj. Montriĝis, ke ekzistas tuta familio
da tiaj "nobloj": ora, roza k.t.p. Ŝajne ili ricevis sian nomon pro la
nobleco de la uzata oro. Ankaŭ mi opinias, ke "roza noblo", "roznoblo",
"ora noblo", "ornoblo" estas bone uzeblaj nomoj, se oni volas precize
nomi la specon de monero.
Sed notindas, ke plej verŝajne ĝis nun neniu iam ajn uzis en Esperanto
nomojn de tiuj moneroj. Niaj proponoj do estas nuraj proponoj. Ĝis
nun mankas establitaj Esperantaj nomoj de tiuj, kaj de multegaj aliaj,
historiaj monspecoj.
--
Bertilo Wennergren
bert...@gmail.com http://bertilow.com