kahheksio, kahhekta

1 view
Skip to first unread message

Marcos Cramer

unread,
Jan 5, 2008, 12:23:08 PM1/5/08
to la-bona...@googlegroups.com
La jenaj linioj altiris mian atenton, char la gramatika kategorio estas malsama che ambau flankoj de la "=":

kahxekt-a = komplet-a mal-san-iĝ-o
kahxeksi-a = komplet-a mal-san-iĝ-o

Kiam mi iom esploris la aferon, por proponi pli taugajn alternativojn, mi rimarkis, ke la PIV-a difino malghustas. Ja la intencita signifo de "kahheksio" certe estas tiu de la vorto cachexia/cachexie/Kacheksie; tiu vorto lau kvar diverslingvaj versioj de la Vikipedio signifas ne-intencitan ekstreman malnutrighon kaj maldikighon kun malbonaj efikoj che la muskoloj kaj sekva malfortigho. Tial mi proponas jenan linion

kahxeksi-o = mal-san-ec-a mal-dik-igh-o

Por "kahxekta" mi proponus "malsane maldik(eg)a". Char "kahheksio" ne estas malrekomendita per "-->", sed nur per "=", ni ankaux povus mencii "kahheksia" kiel alternativon. Char vere estas stultege (kaj kontrau-Fundamente) enkonduki du  apartajn radikojn por tiu faka koncepto, mi certe proponas uzi "-->" che "kahhekta", do jene:

kahxekta --> mal-san-e mal-dik-(eg)-a, kahxeksi-a

Kion opinias la aliaj?

Marcos


Renato Corsetti

unread,
Jan 5, 2008, 12:42:12 PM1/5/08
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:

>Kion opinias la aliaj?

Mi provizore akceptis viajn proponojn, kiuj s'ajnas al mi pli bonaj
ol la teksto, kiu estis tie.

Amike

Renato

~ ~ ~
Renato Corsetti/Korseti, Via del Castello, 1, IT-00036 Palestrina
Italujo <renato....@esperanto.org>
~ ~ ~

ts

unread,
Jan 5, 2008, 3:42:41 PM1/5/08
to la bona lingvo
>kahxekta --> mal-san-e mal-dik-(eg)-a, kahxeksi-a
>Kion opinias la aliaj?

En ordo por mi

Thierry


ts

unread,
Jan 5, 2008, 4:59:27 PM1/5/08
to la bona lingvo


> >kahxekta --> mal-san-e mal-dik-(eg)-a, kahxeksi-a

Eble tamen, ne temas nur pri maldikigho, povas ankau temi pri
malfortigho.
Kaj eblus elkribli "kahxeksi-".

kahxeksi-o -> mal-san-ec-a mal-dik-igh-o, (mal-san-ec-a) mal-fort-ec-
o, mal-dik-ec-o kaj mal-fort-ec-o
kahxekta --> mal-san-e mal-dik-(eg)-a, (mal-san-e) mal-fort-a, mal-dik-
a kaj mal-fort-a



Thierry

Renato Corsetti

unread,
Jan 6, 2008, 6:51:58 AM1/6/08
to la-bona...@googlegroups.com
Thierry (kiu vere havas la nomon " Tjeri' ")

>Eble tamen, ne temas nur pri maldikigho, povas ankau temi pri
>malfortigho.

Por mi tio, pri kio vi kaj Marcos interkonsentas, estas en ordo.
Temas pri vortoj tiom fakaj!

Keyhan Sayadpour

unread,
Jan 8, 2008, 7:04:55 AM1/8/08
to la-bona...@googlegroups.com
Karaj:
 Mi konsentas kun cxiuj rimarkoj kaj rekomendoj de Marcus.
 
Sincere,
Keyhan Sayadpour

 
On 1/6/08, Renato Corsetti <renato....@gmail.com> wrote:

Thierry (kiu vere havas la nomon " Tjeri' ")

>Eble tamen, ne temas nur pri maldikigho, povas ankau temi pri
>malfortigho.

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages