gramatik-shangh-proponoj....

0 views
Skip to first unread message

Marcos Cramer

unread,
Aug 5, 2008, 8:53:54 AM8/5/08
to la-bona...@googlegroups.com
Mi opinias, ke ni ne bezonas chi-forume diskuti pri proponoj, kiuj celas shanghi partojn de la gramatiko fiksitajn en la Fundamento, precipe se la proponoj venas de iu, kiu ankorau ne bone regas nian gramatikon.

Amike,

Marcos

Nguyen Xuan Thu

unread,
Aug 5, 2008, 9:03:17 AM8/5/08
to la-bona...@googlegroups.com
Mi tute samopinias kun Marcos kaj proponas, ke la administranto de la listo cxesigu tiun sterilan diskuton.
Tre respekte,
Thu

2008/8/5 Marcos Cramer <marcos...@gmail.com>

Renato Corsetti

unread,
Aug 5, 2008, 9:05:52 AM8/5/08
to la-bona...@googlegroups.com
Thu:


la administranto de la listo cxesigu tiun sterilan diskuton.

Tion mi provos fari. Pierre, bonvolu legi iom pli en Esperanto pri c'i tiuj temoj kaj poste reprezentu viajn proponojn.

Amike

Renato


~ ~ ~
Renato Corsetti  [korseti], Via del Castello, 1, IT-00036 Palestrina, Italujo, <renato....@esperanto.org>
~ ~ ~

Tom Juval

unread,
Aug 5, 2008, 9:38:04 AM8/5/08
to la-bona...@googlegroups.com
Mi opinias, ke ni ne pridiskutu aferojn kiuj ne estas parto de nia
temaro, sed ke ni akceptu kontribuojn ankaux de tiuj kiuj ne bone
regas esperantan gramatikon (kiu ja estas - malgraux nia volo kaj
kredo - por iuj malfacila). Cxi-rilate, Pierre diris kelkajn
interesajn aferojn. Eble ni ne celas sxangxon de la gramatiko kaj ni
ne pridiskutu ilin, sed mi gxojas pri la atentigo (ecx se foje apenaux
legebla).

Amike,

Tom.

pierre

unread,
Aug 5, 2008, 10:40:42 AM8/5/08
to la bona lingvo
Mi vin komprenas, do mi ne ĝenos plu al vi ĉiuj

Ĝis kaj bonan laboron
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages