automataj shanghoj en transigo de ReVo al la Bonlingva Vortaro

2 views
Skip to first unread message

Marcos Cramer

unread,
Dec 9, 2008, 6:35:50 PM12/9/08
to la-bona...@googlegroups.com
Saluton karaj,

mi nuntempe programas komputilan programon, kiu aŭtomate transigos tiujn ReVo-artikolojn, pri kiuj ni ne havas linion, al la Bonlingva Vortaro (tiu vortar-projekto, kiun mi iniciatis, kaj kiu celas unuapaŝe kunligi nian liston kun ReVo por krei uzeblan vortaron bonlingvisman/skemisman, pluredaktotan poste).

Unu ŝanĝo, kiun mi planas aŭtomate fari al la difinoj en ReVo, estas la anstataŭigo de "specio" kaj "genro" per "speco" kaj "specaro" ĉe biologiaj artikoloj (laŭ la rekomendoj de nia listo). Ĉar fari tiajn aŭtomatajn ŝanĝojn estas pli facile nun ol kiam la artikoloj jam estos transigitaj, mi volas scii, ĉu estas aliaj vortoj multe uzataj en ReVo-difinoj, kiujn ni anstataŭigu per bonlingvaj alternativoj. Se vi rimarkis tiajn vortojn, nepre informu min kiel eble plej baldaŭ.

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Dec 10, 2008, 3:46:01 AM12/10/08
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
mi nuntempe programas komputilan programon, kiu aŭtomate transigos tiujn ReVo-artikolojn, pri kiuj ni ne havas linion, al la Bonlingva Vortaro (tiu vortar-projekto, kiun mi iniciatis, kaj kiu celas unuapaŝe kunligi nian liston kun ReVo por krei uzeblan vortaron bonlingvisman/skemisman, pluredaktotan poste).
Tre bone, Marcos. Tia vortaro estas ege bezonata, kaj ni ĉiuj certe kunlaboros.

mi volas scii, ĉu estas aliaj vortoj multe uzataj en ReVo-difinoj, kiujn ni anstataŭigu per bonlingvaj alternativoj. Se vi rimarkis tiajn vortojn, nepre informu min kiel eble plej baldaŭ.
Mi ne povas bone kontroli en REVO nun. Ĉu ili havas "animalo" por "besto"?

Amike

Renato


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages