rikoĉet-i

1 view
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Jun 10, 2011, 5:15:01 PM6/10/11
to °listo 'lbl'
Leo trovis ke en difinita rusa vortaro enestas la radiko "rikoĉet-i". por kiu li proponas la linion:

rikoĉeti --> re-salt-i.

Kion vi opinias? Ĉu vi jam renkontis la radikon "rikoĉet-"?

Amike

Renato
-- 
Renato Corsetti
Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
renato....@esperanto.it

Eduardo Trápani

unread,
Jun 10, 2011, 8:20:18 PM6/10/11
to la-bona...@googlegroups.com
> Leo trovis ke en difinita rusa vortaro enestas la radiko "rikoĉet-i".
> por kiu li proponas la linion:
>
> rikoĉeti --> re-salt-i.
>
> Kion vi opinias? Ĉu vi jam renkontis la radikon "rikoĉet-"?

Neniam ajn, kaj ĝi ne estas en PIV, Jen ŝajna kulpinto:

MAGIISTO DE SMERALDA URBO
http://tululu.ru/read13080/7/

"Gingema ensorĉis mian toporon kaj ĝi rikoĉetis de arbo kaj forhakis
mian maldekstran gambon."

Jes, ni aldonu tiun linion. Mi dubis pri la transitiveco de tiu verbo
sed ĝi estas ja netransitiva do: "resalti" estas ĝusta.

Amike, Eduardo.

Renato Corsetti

unread,
Jun 11, 2011, 4:50:28 AM6/11/11
to la-bona...@googlegroups.com
Eduardo:

>  Jen ŝajna kulpinto:

Jes, sed ŝajne ĝi ankaŭ enestas en rusa-esperanta vortaro.

Fra Simo

unread,
Jun 11, 2011, 4:32:27 PM6/11/11
to la-bona...@googlegroups.com

2011/6/11 Renato Corsetti <renato....@virgilio.it>

Eduardo:

>  Jen ŝajna kulpinto:

Jes, sed ŝajne ĝi ankaŭ enestas en rusa-esperanta vortaro.

      Iuj vortaristoj trodiligente kolektas chion ajn, kion ili trovas en chiaj ajn tekstoj. GHuste tion ni celas kontraubatali.

     La radiko 'rikochet/" estas franca vorto ("ricochet" <rikoshe'>, el kiu la malpi ofta verbo
"ricocheter" <rikoshte'>. Jam de cent jaroj, se ne pli, oni tradukas  per "re/salt/{o,i}".
-------------------------------------------------------------------------------------
 Christ est ressuscité, alléluia ! --- Il est vraiment ressuscité, alléluia !

Kristo releviĝis, haleluja !  --- Vere li releviĝis, haleluja !

___________________________
http://www.frasimo.blogspot.com/
[journal en ligne, en français]

NE VOUS LAISSEZ PAS EMPOISONNER PAR LA VACCINATION.
NE LASU, KE ONI VIN VENENU PER VAKCINADO !

Grésillon vaut un voyage et une ou quelques semaines de séjour : http://gresillon.org

Renato Corsetti

unread,
Jun 11, 2011, 4:51:18 PM6/11/11
to la-bona...@googlegroups.com
Francisko:

La radiko 'rikochet/" estas franca vorto

Dankon, Francisko, mi neniam renkontis ĝin.

Amike

Renato
--
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages