pret-a

0 views
Skip to first unread message

ro-esp

unread,
May 14, 2009, 5:33:49 PM5/14/09
to la-bona...@googlegroups.com
El la novaj rekrutoj iuj estis pretaj morti por la patrio, sed neniu estis
preta por batalo.

La unua preta estas sinteno, dum la dua estas stato

Por angloj: prepared/ready, NL-e:bereid/klaar, gereed, DE-e:bereit/
fertig [bonvolu ne detemigi per asertoj ke unu foje jes havas la
signifon de la alia]
gxis, Ronaldo


Renato Corsetti

unread,
May 15, 2009, 2:35:16 AM5/15/09
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo:

> La unua preta estas sinteno, dum la dua estas stato
>
Verŝajne ankaŭ pri ĉi tiuj situacioj, en kiuj difinitaj lingvoj havas
nunacomontrajn vortojn dum aliaj ne havas ilin, ni devus havi komunan
principon. Mi dirus, ke Espernato devus iri la vojon de simpleco, kaj
eble rezigni pri redonado de nunancoj per malsamaj radikoj.

Se en difinita lingvo estas tri vortoj por "tablo" depende de la alteco
de la tabloj, mi kredas ke Esperanto devus havi nur unu vorton kaj en
okazo de bezono aldoni adjektivon.

Amike

Renato

Pilar Otto

unread,
May 15, 2009, 4:05:41 PM5/15/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:

> Ronaldo:
>> La unua preta estas sinteno, dum la dua estas stato
>>
> Verŝajne ankaŭ pri ĉi tiuj situacioj, en kiuj difinitaj lingvoj havas
> nunacomontrajn vortojn dum aliaj ne havas ilin, ni devus havi komunan
> principon. Mi dirus, ke Espernato devus iri la vojon de simpleco, kaj
> eble rezigni pri redonado de nunancoj per malsamaj radikoj.

Krom pri la tajperaroj, mi samopinias kun Renato. Krome, en la lingvoj
cititaj de Ronaldo la signifoj ne estas tiel nete distingataj, kiel Ronaldo
pretendas. Mi supozas, ekzemple, ke la angla "ready" povas indiki cxu
sintenon, cxu staton. Se mi diras, ke "N.N. estas preta akcepti reelekton",
ne gravas, cxu temas pri sinteno (emo) aux prepariteco. Se gravas distingi,
ni ja povas, per "ema", "preparita", "konsenta" ... Kiel diras Renato:

> kaj en okazo de bezono aldoni adjektivon.

(Aux varii la vort-uzon.)

Otto

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages