Saluton Tulio,
Via serio vorto de la tago estas tre utila.
Sed antau ne longe vi plusendis vorton el Lernu, kiu estas ne
simpla;
DELICO(*)
PIV kaj ReVo
mencias la statuson de ĉiu radiko: fundamenta, oficialigita (kun la numero de la
oficiala aldono) kaj la fako, en kiu fakvortoj
estas uzataj. Nia listo (niaj
listanoj) kunlaboras por eviti nenecesajn novajn radikojn. Ni
proponas kunlabore eviti tion.
amike,
Emilio
Delikata ĝuo (gastronomia kaj simile):
Kun granda delico mi
manĝis tiun bongustegan kukon.
Ŝi regalis nin per delica manĝaĵo.
Manĝi
tiun frukton estas pli delice ol gustumi iun ajn dolĉaĵon.
(*) La
originala titolo estis DELICA. [Tulio]
(el
www.lernu.net)
--------------------------------------------------------------------------------\
-----------
http://vortaro.brazilo.org/vtf/