Marcos Cramer
unread,Apr 27, 2009, 12:29:46 PM4/27/09Sign in to reply to author
Sign in to forward
You do not have permission to delete messages in this group
Either email addresses are anonymous for this group or you need the view member email addresses permission to view the original message
to la-bona...@googlegroups.com
Renato registris
kaŝmir·o → kaŝmir·a lan·o
Ĉi-kaze ni nepre aldonu, ke ni nur malrekomendas unu uzon de la vorto "kaŝmiro"/"Kaŝmiro" (ĉiukaze la malpli oftan):
kaŝmir·o (kiam uzata por speco de lano) → kaŝmir·a lan·o
Ĉiuokaze, eble sufiĉas ĉi-kaze "~" anstataŭ "→". Kion opinias la aliaj?
----
Mi kontraŭas la novan manieron registri la vortojn en aparta paĝo. Laŭ mi estas tre bona eco de niaj listoj, ke oni vidas multajn evitindajn novradikojn kun bonlingvaj alternativoj sur unu paĝo. Kiam oni serĉas alternativojn al iu novradiko, oni ankaŭ vidas bonlingvajn alternativojn al aliaj radikoj, kaj tial lernas multe pli ol se ĉiu vorto estus sur aparta paĝo.
Aldone, la Bonlingva Vortaro, kiun mi baldaŭ lanĉos surbaze de ReVo kaj nia listo, devos havi apartan paĝon por ĉiu vorto, ĉar tie aldoniĝos multe pli da informoj (difinoj kaj uzekzemploj kun fontindikoj). Do estos bone, se paralele al la Bonlingva Vortaro, kiu havos apartan paĝon por ĉiu vorto, nia listo konservos sian karakteron de bona ilo por havi superrigardon pri multaj vortoj samtempe.
Amike,
Marcos