listo de pli ol 100 ekzamenendaj neologismoj

21 views
Skip to first unread message

J-K Rinaldo el Padova.IT.EU

unread,
Mar 14, 2009, 12:54:09 PM3/14/09
to ET.LBL.diskutlisto
Corsetti petis esence apartigi la vortojn en du listoj de
- neologismoj anstatauxendaj per "samsignifa esprimo";
- neologismoj proponitaj kiaj "oficialigindaj radikoj".
Tamen tiu apartigo povas evidentigxi nur dum la diskuto.

Mi do
- malpezigis la liston per la jam ekzamenitaj vortoj,
- kaj aldonis kelkajn proponojn miaj kaj de de Pilar Otto.
Tamen, tute pogrande... povas esti eraregoj.

===================================================================

- bideo el bidet F (cxu oficialiginda?)
- bikino el bikini N
- bingo el bingo N
- bitniko el beatnik N
- bluso el blues N
- brigxo el bridge N (cxu oficialiginda?)
- brikolado el bricolage F
- buldogo el bulldog N
- buldozo el bulldozer N --> fosmasxino, termova masxino
- bumerango el boomerang N (cxu oficialiginda?)
- celofano el cellofan F (cxu oficialiginda?)
- cxincxilo el chinchilla H
- dazibao el la Cxina
- derbio el derby N
- dezajno el design N --> desegnoarto, dezegna plano
- diodo el diode N (cxu oficialiginda?)
- dopodo el doping N ("dopado", se oficialigita "doppi"?)
- dosiero el dossier F (cxu oficialiginda?)
- elito el elite F (cxu oficialiginda?)(cxu oficialiginda?)
- entreo el entrée F (una mangxo post la antauxmangxo)
- eks- el ex N --> jama
- fakso el fax N (cxu oficialiginda?)
- ficxo el fiche F --> papera jxetono, se "jxetoino" estus oficiala
- frankfurtajxo (hot dog) el Frankfurt G --> Frankfurta kolbas(et)o
- gadgxeto el gadget F --> reklamajxo
- gago el gag N --> spritajxo, humorajxo
- golo el goal N (cxu oficialiginda?)
- goldeno el golden delicius N --> or-verda pomo
- golfludo el golf N (malgraux la geografia signo "golfo")
- gulago el la Hungara (cxu oficialiginda?)
- gulasxo el gulash G (cxu oficialiginda?) (cxu oficialiginda?)
- gejsxo el la Japana (cxu oficialiginda?)
- gxihado el jihad R
- hamburgajxo (hamburger) el Hamburg G --> Hamburga viano, sxinko
- harakiro el la Japana (cxu oficialiginda?)
- hasxisxo el hascisc R (cxu oficialiginda?)
- hipio el hippy N (cxu oficialiginda?)
- hokeo el hokey N (cxu oficialiginda?)
- holdingo el holding N
- huligano el hooligan N --> bruema sportzeloto
- hupo el hupe G (clacson F) --> auxtosonorilo
- indiano el (amerikan) indian (cxu oficialiginda?)
- jeto el jet N (cxu oficialiginda?)
- jetsocieto el jet set N
- jankio el yankee N --> norda usonano
- jetono el jeton F (cxu oficialiginda?)
- jogurto (aux jahurto) el jogurt N --> fermentita lakto
(mi sxatus la neologismon: laktagro, same kiel vinagro)
- jxako el jack N --> konektilo
- jxamboreo el jamboree N --> skolta (monda) tendaro
- jxerzo el jersey N (cxu oficialiginda?)
- jxokero el joker, jolly (en la ludkarto) N
- kabaredo el cabaret F (cxu oficialiginda?)
- kanjono el canyon N (cxu oficialiginda?)
- kapucxino el cappuccino I (cxu oficialiginda?)
- kasxmiro el cachemir F (cxu oficialiginda?)
- kebabo el kebab R (cxu oficialiginda?)
- kecxupo el ketchup N --> tomatsauxco, tomatkoncentrajxo
- kermeso el kermess F (cxu oficialiginda?)(cxu oficialiginda?)
- kivo el kiwi (frukto) (el lingvo maora)
- klauxno el clown N (cxu oficialiginda?)
- klimakso el climax N
- klozeto por water closet N (cxu oficialiginda?)
- kojoto el coyote N (cxu oficialiginda?)
- kokakolao el coca cola N (cxu oficialigindaj
la botanikaj terminoj "kokao" kaj "kolao"?)
- koktelo el cocktail N (cxu oficialiginda?)
- kondoro el condor H (cxu oficialiginda?)
- kulmino el culmine I, culminer F
- kuskuso el kuskus R (cxu oficialiginda?)
- lagero el lager (koncentrejo) G
- lumdiodo el led N
- macxeto el machete H (cxu oficialiginda?)
- mafio el mafia I (cxu oficialiginda?)
- majxoretoj el majorettes F --> paradistinoj
- managxero el manager N (cxu oficialiginda?)
- manekeno el mannequin F --> vestpupo
- maskoto el mascotte F (cxu oficialiginda?)
- metaldetektilo el metal detector N (cxu oficialigi "detekti"?)
- metroo el metrò F (cxu oficialiginda?)
- nomenklaturao el nomemklatura (rusa)
- (K)nokauxto el knok out (aux KO) N
- ofseto el offset N (cxu oficialiginda?)
- omleto el omelette F --> ovajxo
- pasxao el la turka --> turka altrangulo
- pigxino el pidgin N (cxu oficialiginda?)
- piranjo el piranha (fisxo) (portugala)
- plejdo el plaid N --> kunportebla kovrilo
- pogromo el pogrom (russo) (cxu oficialiginda?)
- pokero el poker N (cxu oficialiginda?)
- poncxo el poncho H --> sudamerika surtuto
- poneo el pony N (cxu oficialiginda?)
- poplino el popeline F (cxu oficialiginda?)
- porna el N, F, I ktp. --> pornografa (cxu oficialiginda?)
- pouxlo el pool N > kunigitaro
- pucxo el putsch G (cxu oficialiginda?)
- pulovero el pullover N (cxu oficialiginda?)
- puncxo el punch F (cxu oficialiginda?)
- punko el punk N (cxu oficialiginda?)
- puzlo el puzzle N --> kaprompilo, cerbumilo, etkartona cerbumilo
- rancxo el ranch N --> usona bestobieno
- regemuziko el reggae N (cxu oficialiginda?)
- rokenrolo el rock and roll N (cxu oficialiginda?)
- rostbefo (aux steko) el rost beaf N --> steko, se oficialigita
- Rotario el Rotary N (cxu oficialiginda?)
- selters-akvo el seltz N --> sodakvo
- skipo (aux teamo) el equipe F (cxu oficialiginda kiel laborgrupo?)
- skotero el scooter N (cxu oficialiginda?)
- slango el slang N --> faka lingvajxo
- smokingo el smoking N --> euxropa cerimonia virvesto
- spagetoj el speghetti I (cxu oficialiginda?)
- spanielo el spaniel N
- sprinto el sprint N --> ekstarto
- sprajo el spray N --> nebulajxo
- spurto el spurt (aux rush) N --> konkursfinalo
- sputniko el sputnik (rusa) --> artefarita satelito
- steko (aux rostbefo) el steak N (cxu oficialiginda?)
- streso (mensa strecxo) el stress N --> mensa strecxo
- striptizo el striptease N (cxu oficialigiginda?)
- sxereo el sherry N --> ceriza brando
- sxika el chic F --> rafinata
- sxunti el shunt N --> faka termino: cxu "ekskluzivilo"?
- teamo (aux skipo) el team N (cxu oficialiginda nur en la sporto?)
- tranco el trance F (cxu oficialiginda?)
- turneo el turnée F (cxu oficialiginda?)
- tvido el tweed N (cxu oficialiginda?)
- vurst(et)o el wurstel G --> germana kolbaseto

Kie mi aldonis jenajn simboloj
N angle
R arabe
F france
G germane
I itale
H hispane

J-K Rinaldo

Renato Corsetti

unread,
Mar 14, 2009, 1:08:08 PM3/14/09
to la-bona...@googlegroups.com
J-K:

> Corsetti petis esence apartigi la vortojn en du listoj de
> - neologismoj anstatauxendaj per "samsignifa esprimo";
> - neologismoj proponitaj kiaj "oficialigindaj radikoj".
> Tamen tiu apartigo povas evidentigxi nur dum la diskuto.
>
Bone, sed mi ĉefe petis ke vi sendu unu mesaĝon kun NUR unu vorto. Vi
rajtas sendi ĝis 5 mesaĝojn ĉiusemajne. Kiam ni estos findiskutintaj
tiujn vortojn ni transiros la la posta 5 mesaĝojn kun NUR po unu vorto.

Mi bedaŭras, sed por niaj retaj diskutoj tro longaj listoj ne povas esti
traktataj sen konfuzo.

Amike

Renato

J-K Rinaldo el Padova.IT.EU

unread,
Mar 14, 2009, 1:26:23 PM3/14/09
to la-bona...@googlegroups.com
jen du samfakaj neologismoj

- bideo el bidet F
- klozeto por water closet N
Ne estas facile ilin anstatauxi per samsignifa vorto!

J-K Rinaldo

Renato Corsetti

unread,
Mar 14, 2009, 1:45:03 PM3/14/09
to la-bona...@googlegroups.com
J-K:

> - bideo el bidet F
>
. . .
> Ne estas facile . . . [ĝin] anstatauxigi per samsignifa vorto!
>
Mi kredas ke Otto heroe proponis "sid-kuv-o".

Amike

Renato

Renato Corsetti

unread,
Mar 14, 2009, 1:48:00 PM3/14/09
to la-bona...@googlegroups.com
J-K:

> - klozeto por water closet N
>
Fakte niaj listoj jam havas la linion:

klozet·o → neces·ej·o

Sed vi fakte celas ne la tutan ĉambron, sed nur la tiel nomatan en la
itala "taso". Esperantistoj ankaŭ uzas por tio "neces-uj-o".

Amike

Renato

Marcos Cramer

unread,
Mar 14, 2009, 2:48:47 PM3/14/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato skribis:


> Fakte niaj listoj jam havas la linion:
>
> klozet·o → neces·ej·o
>
> Sed vi fakte celas ne la tutan ĉambron, sed nur la tiel nomatan en la
> itala "taso". Esperantistoj ankaŭ uzas por tio "neces-uj-o".

Tamen jam laŭ la Fundamento "necesujo" estas saketo kun necesaĵoj. Mi persone ofte uzas la vorton por saketo kun banĉambraj necesaĵoj.

Se oni volas aparte emfazi, ke oni parolas pri la instalaĵo kaj ne pri la tuta ĉambro, oni povas uzi "necesseĝo" aŭ "neceseja seĝo" (laŭ ReVo). Do la linio pri "klozeto" prefere estu:

klozet·o → neces·ej·o, neces·seĝ·o, neces·ej·a seĝ·o

Amike,

Marcos

Marcos Cramer

unread,
Mar 14, 2009, 2:50:58 PM3/14/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato skribis pri "bideo":

Mi kredas ke Otto heroe proponis "sid-kuv-o".

Tio certe estas tre bona alternativo.

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Mar 14, 2009, 4:11:33 PM3/14/09
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:

> Tio certe estas tre bona alternativo.
Vi scias, ke mi volas nur preteksto por ne oficialigi radikon. Mi
registris tion.

Amike

Renato


Renato Corsetti

unread,
Mar 14, 2009, 4:15:05 PM3/14/09
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
klozet·o → neces·ej·o, neces·seĝ·o, neces·ej·a seĝ·o
Mi aldonis ie punktokomon por marki la ŝanĝon de signifo de ĉambro al seĝo.

Amike

Renato


Marcos Cramer

unread,
Mar 14, 2009, 4:33:31 PM3/14/09
to la-bona...@googlegroups.com
Rebato aldonis la linion

klozet·o → neces·ej·o; neces·seĝ·o, neces·ej·a seĝ·o

La uzo de punktokomo ĉi-kaze laŭ mi estas malĝusta. "Klozeto" havas nur unu signifon. La vorto "necesejo" estas tiu, kiu havas du signifojn: Unuflanke, ĝi povas esti la ĉambro, aliflanke la ĉefa instalaĵo en tiu ĉambro. La instalaĵo ankaŭ nomiĝas "neces·seĝ·o" aŭ "neces·ej·a seĝ·o".

La vorto "klozeto" havas nur la signifon de la instalaĵo. Do kiam ni listigas "necesejo" inter la alternativoj, nur temas pri necesejo en la senco de instalaĵo, ne necesejo en la senco de ĉambro. Do ĉiuj tri alternativoj celas al la sama signifo (ĉar "klozeto" ja havas nur unu signifon).

Do anstataŭ punktokomo ni uzu tie normalan komon.

(Se vi opinias ke "necesejo" ne povas esti uzata por la instalaĵo, vi devas tute forigi tiun alternativon. Sed laŭ mi ĝi ja povas havi tiun signifon. Ekzemple, se la instalaĵo rompiĝu, mi en Esperanto simple dirus "la necesejo rompiĝis".)

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Mar 14, 2009, 4:50:58 PM3/14/09
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
"Klozeto" havas nur unu signifon. La vorto "necesejo" estas tiu, kiu havas du signifojn:
Nu, antaŭ ol konkludi necesas iom pli esplori. Mi havas la impreson ke en kelkaj landoj per tiu termino oni komprenas ankaŭ la ĉambron. Mi ne certas, sed ni aŭdu la opiniojn de la aliaj.

Amike

Renato



ro-esp

unread,
Mar 15, 2009, 10:55:29 AM3/15/09
to la-bona...@googlegroups.com
necesejo estas la cxambr(et)o, tio sur kio oni sidas por feki estas
necesABo (ja komparebla kun lavABo).

Mi ne scius kiel nomi la "orientan" ajxon, tiu sur kiu oni kawras por feki.

"sid-kuvo" povas esti interpretata kiel speco de segxo "kuv-segxo"

gxis, Ronaldo


Antonio De Salvo

unread,
Mar 15, 2009, 2:24:52 PM3/15/09
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo:


1) "Necesejo" povas esti cxambreto (tio okazas ordinare en domoj), sed ankaux liberaera loko por naturaj bezonoj. Cxar en la Biblio oni trovas nekredeblan amason da lingvaj sugestoj, jen du cxerpajxoj:

Jugxistoj 3,24: Kiam li eliris, la servantoj de la regxo venis, kaj vidis, ke la pordo de la cxambreto estas sxlosita, kaj ili diris: Certe pro natura bezono li estas en la malvarmeta cxambreto.

Readmono 23,12-13: 12 Lokon vi devas havi ekster la tendaro, kien vi elirados por necesajxoj. 13 Fosileton vi devas havi cxe vi sur rimeno; kaj kiam vi sidos ekstere, fosu per gxi kaj reen kovru vian elirintajxon;

2) "Klozeto" estas, laux mia kompreno, plena sinonimo de "necesejo" (NPIV: necesejo, ordinare kun pelvo kaj akvosxpruco);

3) la truhava pelvo, sur kiu oni sidas por naturaj bezonoj, estas "(neceseja) pelvo";

4) mi ne komprenis, cxu Ronaldo sxercas, kiam li proponas "fekabo" analoge al "lavabo": se jes, mi dauxrigos sur la sama linio.
Unue tiu ilo utilas ne nur por feki, sed ankaux por "maltrinki" (kaj fakte oni parolas pri "necesejo", ne pri nura "fekejo");
due, "lavabo" estas euxfemismo (bonvorto), prenita el psalmo 26, 6 laux la latina versio ("lavabo in innocentia manus meas" = "mi lavos miajn manojn per senkulpeco"), laux formulo utiligata de katolikaj pastroj kiam ili lavas siajn manojn dum la meso (nekredeble, ankaux "latrino" - vorto kiu nuntempe akiris en itala lingvo tre malsxatan nuancon - komence estis bonvorto kun analoga deveno, cxar gxi estas kripligo de la latina vorto "lavatrina" = lavejo; kaj cetere, ankaux "water closet/ WC" signifas euxfemisme "akvo-cxambreto"). Kontrauxe, per "fekabo" oni krude iras al la kerno de la afero. Pri tio, jen cxarma soneto de la rom-dialekta poeto Giuseppe Gioachino Belli (1791-1863), en esperanta traduko de Umberto Broccatelli:

LA LINGVOJ DE LA MONDO

Mi cxiam auxdis ke en cxiuj landoj
oni parolas per lingvo malsama,
gxin oni lernas dum la agx’ infana
por komprenado inter parolantoj.

La lingvo turka, rusa, angla, dana,
uzatas por respondoj kaj demandoj;
kaj norditaloj, fraskatanoj, flandroj
cxiuj parolas per parol’ landana.

Sed nula lingvo kiel la romana
aferon tiom diras kun vario,
ke gxi aspektas magazen’ dogana.

Ekzemple diras ni al la kakejo:
komforto, loko por filozofio,
latrino, monsinjor’ kaj necesejo.

5) por nomi tion, kio en itala lingvo estas nomata "gabinetto alla turca" (= turka necesejo), mi dirus "kauxra necesejo/ fekejo";

6) propre dirite, sur bideo oni ne simple sidas, sed oni rajdas (kaj fakte la nomo venis el la franca vorto "bidet", kiu signifis "cxevaleto"); sed estas tre malfacile komprenigi pri kio temas, se neniam oni uzis gxin (strange, dum gxi estas kutima instalajxo en la italaj necesejoj, gxuste en Francujo gxi estas malofta). Laux mi, gxi devas resti tia (bideo), cxar "sidkuvo" egalas al "bankuvo, en kiu oni sidas", nome al tiu speco de bankuvo, kiu entenas sidbenketon. Eventuale, "lavpelvo por intimajxoj" povus esti gxia priskribo.

Amike
Antonio


ro-esp

unread,
Mar 15, 2009, 7:57:56 PM3/15/09
to la-bona...@googlegroups.com
Date: Sun 15 Mar 2009 11:24
From: "Antonio De Salvo"

Ronaldo:
>>necesejo estas la cxambr(et)o, tio sur kio oni sidas por feki estas
>>necesABo (ja komparebla kun lavABo).

> 1) "Necesejo" povas esti cxambreto (tio okazas ordinare en domoj),


> sed ankaux liberaera loko por naturaj bezonoj.

jes, nepre

> 2) "Klozeto" estas, laux mia kompreno, plena sinonimo de "necesejo"

jes, law la angla vorto por sxranko

> (NPIV: necesejo, ordinare kun pelvo kaj akvosxpruco);

estas NUR piv

> 3) la truhava pelvo, sur kiu oni sidas por naturaj bezonoj, estas
> "(neceseja) pelvo";

> 4) mi ne komprenis, cxu Ronaldo sxercas, kiam li proponas "fekabo"

Kiom mi scias, NECESabo estas la vorto por via "pelvo". Oni ja ne
nur fekas, sed ankaw pisas en gxin. Mi ne sxercas prie

> due, "lavabo" estas euxfemismo (bonvorto), prenita el psalmo
> 26, 6 laux la latina versio ("lavabo in innocentia manus meas"

vi detemigxegas

> Sed nula lingvo kiel la romana

por mi, "nula" estas ordinalo. Esp-o ne havas vorton kia la latina "nulla",
escepte de iomete neniu/neniom da

> Laux mi, [bideo] devas resti tia (bideo),

mi konsentas

> "lavpelvo por intimajxoj" povus esti gxia priskribo.

??? Por kiaj intimajxoj oni havu lavpelvon ??

Temas pri pelvo por lavi tiun korpoparton, kie vi havas pis- fek-
kaj seks-organojn cxu? Cxu gxi nomigxas "gropo" (nl-e kruis)?

gxis, Ronaldo


J-K Rinaldo el Padova.IT.EU

unread,
Mar 16, 2009, 7:51:31 AM3/16/09
to la-bona...@googlegroups.com
La klarigoj de De Salvo estas tre utilaj kaj staratante el tiuj mi jene
resumus la aferon.

Startante pri la fakto universale akceptata ke la cxambro (aux
bagnocxambro se gxi entenas instalajxoj por sin bani) estas "necesejo",
mi proponas:
- klozeto --> necesujo
- bideo --> neceseja pelvo
- pavima ("turka" en Italio) necesujo --> kauxra necesujo

J-K Rinaldo

Antonio De Salvo ha scritto:

Renato Corsetti

unread,
Mar 16, 2009, 8:54:55 AM3/16/09
to la-bona...@googlegroups.com
J-K:
> - klozeto --> necesujo
>
Efektive en ĉi tiu listo mem estis duboj, ĉu "klozeto" estas la ĉambro
aŭ la instalaĵo.
Nun nia linio antaŭvidas ambaŭ eblecojn.

Amike

Renato

Renato Corsetti

unread,
Mar 16, 2009, 8:56:41 AM3/16/09
to la-bona...@googlegroups.com
J-K:

> - bideo --> neceseja pelvo
>
Ni atendu ankoraŭ la opiniojn de aliaj, ĉu ni devas havi linion aŭ ĉu ni
devas proponi la radikon por oficialigo.

Amike

Renato

Grosjean Mireille

unread,
Mar 16, 2009, 9:07:21 AM3/16/09
to la-bona...@googlegroups.com
saluton!
 
Laù mi, laù franca kutimo, "bidet" ne estas neceseja ilo sed banchambra ilo. Oftas, ke necesejo trovighas en banchambro, sed ne chiam.
 
Mirejo

2009/3/16 Renato Corsetti <renato....@gmail.com>


Mireeyu (en japana lingvo)
mirejo.blogspot.com
skajpe: mirejo1
fr: A TRAVERS LE MONDE PAR
L'ESPERANTO
eo: TRA LA MONDO PER ESPERANTO
jp: SEKAIGO DE SEKAIJU
Esperanto (エスペラント) = SEKAIGO (世界語)

J-K Rinaldo el Padova.IT.EU

unread,
Mar 16, 2009, 9:10:57 AM3/16/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato Corsetti ha scritto:
Mi rediri ke sxajnas al mi universale akceptate ke la cxambro estas
"necesejo".
Do mi ne vidas dubon: "kloseto" ne estas la cxambro, sed la instalajxo.

J-K Rinaldo

Renato Corsetti

unread,
Mar 16, 2009, 9:19:17 AM3/16/09
to la-bona...@googlegroups.com
Mirejo:

> Laù mi, laù franca kutimo, "bidet" ne estas neceseja ilo sed
> banchambra ilo. Oftas, ke necesejo trovighas en banchambro, sed ne chiam.
Tio estas io alia, kion oni devas klarigi al italoj, ĉar ĉi tie estas
nur unu banĉambro kun bankuvo, lavkuvo, necesujo kaj bideo.

Amike

Renato

Grosjean Mireille

unread,
Mar 16, 2009, 9:23:26 AM3/16/09
to la-bona...@googlegroups.com
Bone, klare, dankon.
Kaze ke estas loko necesejo kaj loko banchambro en Francio ekz. bideo estos en la banchambro.

2009/3/16 Renato Corsetti <renato....@gmail.com>

Antonio De Salvo

unread,
Mar 16, 2009, 10:33:10 AM3/16/09
to la-bona...@googlegroups.com

Mirejo:
> Laù mi, laù franca kutimo, "bidet" ne estas neceseja ilo sed
> banchambra ilo. Oftas, ke necesejo trovighas en banchambro, sed ne chiam.

Renato:


>Tio estas io alia, kion oni devas klarigi al italoj, ĉar ĉi tie estas
nur unu banĉambro kun bankuvo, lavkuvo, necesujo kaj bideo.

Mi povas konfirmi (pro sperto, cxar mia filo logxas en Francujo), ke efektive en Francujo oni kutimas havi du apartajn cxambretojn, respektive por elirigi siajn necesajxojn kaj por sin lavi. Verdire, mi ne multe sxatas tion (kvankam tio ebligas samtempan uzadon de la du cxambretoj, flanke de du personoj, por diferencaj celoj), cxar laux mia persona sento mi sxatas tuj lavi min post elirigo de necesajxoj. Cxiukze, laux mi oni devas distingi inter necesejo (nepre necesa!) kaj bancxambro (eventuala), kaj ligi la koncepton pri "bideo" kun sinlavado (*) pli ol kun fekado/ pisado.

Alia afero estas, ke euxfemisme (bonvorte) en la itala oni nomas "bancxambro" la necesejon, ecx se gxi ne posedas bankuvon (interkrampe: Rinaldo mise parolis pri "bagnocxcambro", pro evidenta influo de la itala, kiu uzas la saman vorton por "stanza da bagno" = bancxcambro kaj "bagno penale" = punlaborejo).

(*) Ronaldo demandis:


>Por kiaj intimajxoj oni havu lavpelvon ??
>Temas pri pelvo por lavi tiun korpoparton, kie vi havas pis- fek- kaj seks-organojn cxu? Cxu gxi nomigxas "gropo" (nl-e kruis)?

Jes, vi bone identigis la korpoparton, sed ne la terminon (gropo = dorso; kruis = korpomezo). Zamenhof uzis "hontindajxoj", lige kun la tradukenda biblia teksto, kiu tiuepoke rigardis kiel "hontindaj" tiujn korpopartojn (la responda latina termino estas "pudenda", klare ligita kun pudoro). Mi proponis "intimajxoj" pro tio, ke tiuj korpopartoj estas kutime taksataj "nepublikaj" (diras malnovigxinta itala proverbo, evidente eldirata de virino: "gxis la genuo, rajtas rigardi cxiuj; de la genuo supren, nur mi kaj li").

Gxis
Antonio


Antonio De Salvo

unread,
Mar 16, 2009, 3:00:00 PM3/16/09
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:

> "lavabo" estas euxfemismo (bonvorto), prenita el psalmo
> 26, 6 laux la latina versio ("lavabo in innocentia manus meas"

Ronaldo:
>vi detemigxegas

Ne. Mi simple atentigis, ke "lavabo" ne konsistas el radiko lav+sufikso abo,
sed ke gxi estas tutunueca radiko lavab-, prenita el latina vorto lavabo,
kiu siavice estas futuro de verbo signifanta lavi. Do, oni ne povas analoge
diri "fekabo", simple cxar ne ekzistas la sufikso -abo (kaj, se gxi
ekzistus, gxi ne egalus al -ej aux uj-).

Gxis
Antonio


Renato Corsetti

unread,
Mar 16, 2009, 3:49:57 PM3/16/09
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:

> ne ekzistas la sufikso -abo (kaj, se gxi
> ekzistus, gxi ne egalus al -ej aux uj-).
>
Je kio, ĝi egalus. Ni jam havas la linion:

-ab- → -uj-

sed ni povas korekti aŭ aldoni.

Amike

Renato

Antonio De Salvo

unread,
Mar 16, 2009, 4:41:05 PM3/16/09
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:
> ne ekzistas la sufikso -abo (kaj, se gxi
> ekzistus, gxi ne egalus al -ej aux uj-).

Renato:



>Je kio, ĝi egalus. Ni jam havas la linion:
>-ab- → -uj-
>sed ni povas korekti aŭ aldoni.

Neniam mi estus supozinta, ke oni pritraktis -ab kiel sufikson, ecx nur por diri, ke prefere oni anstatauxe uzu -uj.
Mi ripetas, ke "-ab" ne estas sufikso, sed konsistiga parto de la radiko lavab-.
Maksimume (sed mi ne pledas por tio), ab- povus esti konsiderata prefikso, kun diversaj signifoj: abjxuri, abnegacio, abnorma, absolvi.

Gxis
Antonio


Renato Corsetti

unread,
Mar 16, 2009, 5:24:34 PM3/16/09
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:
Neniam mi estus supozinta, ke oni pritraktis -ab kiel sufikson, ecx nur por diri, ke prefere oni anstatauxe uzu -uj.
  
Kara Antonio, la profeto Danielo parolas pri la "abomeno de la ruiniĝo". En tiu situacio ni estas nun en Esperanto. Tre seriozaj esperantistoj teoriumis pri lavabo kaj necesabo. El tio venas nia averto kontraŭ ĝi.
Mi ripetas, ke "-ab" ne estas sufikso, sed konsistiga parto de la radiko lavab-.
  
Tion ni volas diri per tiu linio.

Maksimume (sed mi ne pledas por tio), ab- povus esti konsiderata prefikso, kun diversaj signifoj: abjxuri, abnegacio, abnorma, absolvi.
  
Tion oni ankoraŭ ne malkovris. Espereble oni ne legos vian mesaĝon.

Amike

Renato


Antonio De Salvo

unread,
Mar 16, 2009, 5:54:25 PM3/16/09
to la-bona...@googlegroups.com

Renato Corsetti:

>Tre seriozaj esperantistoj teoriumis pri lavabo kaj necesabo. El tio venas nia averto kontraŭ ĝi.

Fek! (pardonu la esprimon, sed gxi trafe falas en cxi tiun diskuton).

Cxu eble oni ankaux teoriumis pri la nomo de monto Tibidabo en Barcelono? (*) Kaj cxu analoge al lavabo ni ankaux havu pisabo?

 

(*) por informo: ankaux en cxi tiu kazo temas pri latinlingva futuro (tibi dabo = al ci mi donos).

Gxis

Antonio

 

Pilar Otto

unread,
Mar 16, 2009, 6:28:14 PM3/16/09
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:

> La vorto "klozeto" havas nur la signifon de la instalaĵo.

Cxu vi estas certa? Etimologie estis tute male: En la angla, de kie venis la
vorto, gxi povas signifi "cxambreto" kaj ecx "sxranko enmuntita en muro". La
instalajxon indikis la adjektiveca modifo "water". Do "water closet" estas
cxambreto, en kiu estas instalita per-akve funkcianta fekujo kaj
fekajx-forigilo.

Otto

Renato Corsetti

unread,
Mar 16, 2009, 7:37:58 PM3/16/09
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:

Kaj cxu analoge al lavabo ni ankaux havu pisabo?

Ne diru tion, ĉar vi trovos tuj iun, kiu kopios tion, kaj komencos paroli ankaŭ pri aliaj aboj.


Amike

Renato

ro-esp

unread,
Mar 17, 2009, 9:54:14 AM3/17/09
to la-bona...@googlegroups.com
Date: Mon 16 Mar 2009 04:51
From: "J-K Rinaldo el Padova.IT.EU"
:
- klozeto --> necesujo

law mi necesEjo, cxar ja "closet" estas angla vorto por granda
sxranko/malgranda cxambro

- bideo --> neceseja pelvo

iu jam klarigis ke en bideo oni ne feku/pisu

- pavima ("turka" en Italio) necesujo --> kauxra necesujo

pri necesUjo jam malkonsentas kun vi iuj vortaroj

[interkrampe pri "pelvo", cxu gxi estas pli "bona" ol kuvo kaj tino?, Cxu
gxi nur ekzistas por kovri cxiujn signifojn de bekken/becken (nl/de) ]

Date: Mon 16 Mar 2009 07:33
From: "Antonio De Salvo"

> Alia afero estas, ke euxfemisme (bonvorte) en la itala oni nomas
> "bancxambro" la necesejon, ecx se gxi ne posedas bankuvon

kiel en la usona - ni ne imitu tion en esp-o

(*) Ronaldo demandis:
> >Por kiaj intimajxoj oni havu lavpelvon ??

por mi, intimajxoj estas unue kisoj, karesoj, langumoj kaj seksumado

> >Temas pri pelvo por lavi tiun korpoparton, kie vi havas pis- fek- kaj
> > seks-organojn cxu? Cxu gxi nomigxas "gropo" (nl-e kruis)?

> Jes, vi bone identigis la korpoparton, sed ne la terminon (gropo = dorso;

Se 'gropo" egalas al "dorso", kial la vorto entute ekzistas?

> kruis = korpomezo).

mi malkonsentas pri tio. Ja la mezo de la korpo estas cxirkaw la umbiliko.
"kruis" estas plurdek centimetrojn pli malalta

> Zamenhof uzis "hontindajxoj"

la ewfemismacxulo

> (la responda latina termino estas "pudenda", klare ligita kun pudoro).

pudendo (PIV): parto de la pubo gxis la anuso... jen nia "kruis" , cxu ?

pudoro (PIV): fobia evitemo elmontri sian korpon kaj rigardi alies..

hmmm.... cxu rilato kun "pruda"? Cxu law unu signifo de angla "modest"?

> Mi proponis "intimajxoj" pro tio, ke tiuj korpopartoj estas kutime
> taksataj "nepublikaj"

mi akceptus "intimaj korpopartoj"


Date: Mon 16 Mar 2009 12:00
From: "Antonio De Salvo"

> Mi simple atentigis, ke "lavabo" ne konsistas el radiko lav+sufikso abo,

bone, mi ne diris ke gxi estus. Nur celis ke gxi versxajne estis analogie
prenita, cxar ambaw konsistas el simila materialo, havas akvon flui tra gxi,
kaj havas defluilon kiu iras al la "kloako" (mi ne sxatas la vorton, pro
gxia
tro da signifoj - sed tio flanken)
gxis, Ronaldo


Antonio De Salvo

unread,
Mar 17, 2009, 2:22:23 PM3/17/09
to la-bona...@googlegroups.com

Ronaldo:

>por mi, intimajxoj estas unue kisoj, karesoj, langumoj kaj seksumado

Antonio:
jes ja, sed (laux PIV) "intimajxo" estas ankaux "io konata nur de oni mem,
aux de oniaj amikoj"...
Mi sxercas. Tute bone "intimaj korpopartoj"

Ronaldo:


>Se 'gropo" egalas al "dorso", kial la vorto entute ekzistas?

Antonio:
cxar temas pri besta dorso (alia afero estas, ke mi neniam uzas "gropo", sed
cxiam "dorso", sendepende cxu temas pri besto aux homo)

Antonio:
> kruis = korpomezo).

Ronaldo:


>mi malkonsentas pri tio. Ja la mezo de la korpo estas cxirkaw la umbiliko.
"kruis" estas plurdek centimetrojn pli malalta

Antonio:
prave; sed tiu esprimo estis la plej proksima al la vero, el inter tiuj
registritaj en la nederlanda-esperanta vortaro de Petro De Smedt (2004)

Antonio:


> (la responda latina termino estas "pudenda", klare ligita kun pudoro).

Ronaldo:


>pudendo (PIV): parto de la pubo gxis la anuso... jen nia "kruis" , cxu ?

Antonio:
prave; sed mi volis eviti uzi latindevenan (ecx latinforman) terminon, cxar
sxajnas al mi ke en cxi tiu listo oni penas uzi nur bazajn, facile
kompreneblajn radikojn

Ronaldo:


>pudoro (PIV): fobia evitemo elmontri sian korpon kaj rigardi alies..
>hmmm.... cxu rilato kun "pruda"? Cxu law unu signifo de angla "modest"?

Antonio:
mi ne konsentas kun PIV pri la adjektivo "fobia", cxar gxi alligas malsxatan
nuancon kaj iamaniere donas moralan prijugxon. "Pruda" estas alia afero (gxi
rilatas al la hipokrita sinteno de tiuj, kiuj "afektas" hontemon)

Antonio:


> Mi simple atentigis, ke "lavabo" ne konsistas el radiko lav+sufikso abo,

Ronaldo:


>bone, mi ne diris ke gxi estus. Nur celis ke gxi versxajne estis analogie
prenita, cxar ambaw konsistas el simila materialo, havas akvon flui tra gxi,
kaj havas defluilon kiu iras al la "kloako" (mi ne sxatas la vorton, pro
gxia tro da signifoj - sed tio flanken)

Antonio:
strange, ke oni emas akcepti -ab kiel (kvazaux)sufikson, kvankam temas
simple pri latina verba formo (lav-abo = mi lav-os) sen ia ajn rilato kun la
objekto, kaj aliflanke oni malakceptas la formadon de vortoj per finajxoj
kiaj "-fono", "-grafo", "-gramo", "-skopo" ks, kiuj estas efektive
plensignifaj vorteroj en la devenaj lingvoj, kaj internacie konataj en la
faka terminaro.

Amike
Antonio


Renato Corsetti

unread,
Mar 17, 2009, 4:01:06 PM3/17/09
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:
> cxar temas pri besta dorso (alia afero estas, ke mi neniam uzas "gropo", sed
> cxiam "dorso", sendepende cxu temas pri besto aux homo)
>
Ĉe Alaho estas mia rifuĝejo!

Mi neniam ĉesas miri, kiom da senutilaj radikoj produktis la
Esperanto-komunumo kaj registris PIV. Mi ĝis ĉi tiu momento ne pensis ke
"gropo" povas ekzisti, sed tamen jes. Ĝi estas tie!

Mi rapide produktis la linion:

grop·o → (best·a) dors·o

Amike

Renato

Renato Corsetti

unread,
Mar 17, 2009, 4:04:06 PM3/17/09
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo:
>> pudendo (PIV): parto de la pubo gxis la anuso... jen nia "kruis" , cxu ?
>>

pudend-o --> seks-organ-o-j

Ĉu aliaj proponoj?

Renato

Renato Corsetti

unread,
Mar 17, 2009, 4:06:16 PM3/17/09
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:
> strange, ke oni emas akcepti -ab kiel (kvazaux)sufikson, kvankam temas
> simple pri latina verba formo (lav-abo = mi lav-os) sen ia ajn rilato kun la
> objekto, kaj aliflanke oni malakceptas la formadon de vortoj per finajxoj
> kiaj "-fono", "-grafo", "-gramo", "-skopo" ks, kiuj estas efektive
> plensignifaj vorteroj en la devenaj lingvoj, kaj internacie konataj en la
> faka terminaro.
>
Ne, Antonio. Tiuj, kiuj akceptas -ab- ankaŭ akceptas ĉion alian kaj
eventuale ankaŭ mem laŭokaze aldonas ion.

Amike

Renato

Nicolas Gaufillet

unread,
Mar 17, 2009, 4:52:36 PM3/17/09
to la-bona...@googlegroups.com
Mi auhdis ke historie "bidet" estis uzata de chiesulino, en la chambro, inter du klientoj.
Niko

2009/3/16 Grosjean Mireille <mirejo....@gmail.com>



--


l'esperanto, pourquoi pas ?
http://esperanto-jeunes.org/

Antonio De Salvo

unread,
Mar 17, 2009, 5:22:53 PM3/17/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:

>pudend-o --> seks-organ-o-j
>Ĉu aliaj proponoj?

honta parto, hontindajxoj:

Readmono 25,11-12:
11 Se du viroj kverelas inter si, kaj aliros la edzino de unu, por savi sian edzon el la mano de lia batanto, kaj sxi etendos sian manon kaj kaptos lian hontan parton: 12 tiam dehaku sxian manon, via okulo ne indulgu sxin.

Mi uzas ankaux "generiloj"; sed versxajne oni en akceptos tion, cxar oni diros, ke tiuj organoj ne havas nur nask(ig)an funkcion, kaj cxar "generi" ne estas oficiala.

Gxis
Antonio


Renato Corsetti

unread,
Mar 17, 2009, 6:23:43 PM3/17/09
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:
> honta parto, hontindajxoj:
>
Mi registris tion.
> Readmono 25,11-12:
>
Ĉu la Biblio estas konsilinda por legado ankaŭ al junaj infanoj?

Renato

Antonio De Salvo

unread,
Mar 17, 2009, 6:54:15 PM3/17/09
to la-bona...@googlegroups.com

Antonio:
> honta parto, hontindajxoj:
>

Renato:


>Mi registris tion.
> Readmono 25,11-12:
>
>Ĉu la Biblio estas konsilinda por legado ankaŭ al junaj infanoj?

Nuntempaj infanoj estas suficxe malnaivaj...
Gxis
Antonio


Harri Laine

unread,
Mar 18, 2009, 5:28:20 AM3/18/09
to la-bona...@googlegroups.com
>> Kaj cxu analoge al lavabo ni ankaux havu pisabo?
>>
> Ne diru tion, ĉar vi trovos tuj iun, kiu kopios tion, kaj komencos
> paroli ankaŭ pri aliaj aboj.

Mi dauxrigas laux la elektita stilo "realismo gxis nauxzo". En la
Esperanta Bildvortaro de Eichholz mi trovas la literojn -ab aldonitajn
sufikse en kvin okazoj, post jenaj radikoj aux kombinajxoj:

ellas-
fek-
gargar-
lav-
trink-

Mi ne skribas la vortojn tutajn cxi tie, cxar mi ne volas, ke Guglo
aux alia sercxmasxino trovu ilin :)

Parolante pri Guglo ks., mi rimarkas, ke ankaux nia bonvortaro
dauxrigas la bedauxrindan tradicion de niaj vortaroj neglekti kaj
duarangigi kunmetajxojn kaj elstarigi nur la radikojn. Ekz., se mi
faras por Guglo la peton sercxi

lavabo "bona lingvo"

gxi tuj proponas al mi la gxustan pagxon.

Sed se mi sercxas

lavkuvo "bona lingvo"

(simile pri "lavopelvo" aux "lavujo") nia pagxo tute ne troveblas.
La kialo estas simpla: sur la pagxoj de la bonvortaro ne trovigxas
la vorto "lavkuvo", nur iu lav·kuv·o, kiu por Guglo estas tri vortoj.
Tiel ankaux la bonvortaro kontribuas al la nombro de retaj trafoj pri
"lavabo", sed ne pri "lavkuvo".

Harri

Grosjean Mireille

unread,
Mar 18, 2009, 5:56:16 AM3/18/09
to la-bona...@googlegroups.com
laù mi la rajdanto sidas sur dorso de chevalo, ne sur gropo. Se la rajdanto kunprenas iun pluan personon, tiu sidas sur gropo. Do kiel diri?? Parto de la dorso inter talio kaj vosto...??
 
Mirejo el Tokyo

2009/3/17 Renato Corsetti <renato....@gmail.com>

Renato Corsetti

unread,
Mar 18, 2009, 6:38:27 AM3/18/09
to la-bona...@googlegroups.com
mirejo:

> laù mi la rajdanto sidas sur dorso de chevalo, ne sur gropo. Se la
> rajdanto kunprenas iun pluan personon, tiu sidas sur gropo. Do kiel
> diri?? Parto de la dorso inter talio kaj vosto...??
mi dirus, ke tiaj distingoj estas apenaŭ mastrumeblaj por normalaj
homoj. ĉu ni estas homoj aŭ fakuloj?

amike

renato


Renato Corsetti

unread,
Mar 18, 2009, 7:17:44 AM3/18/09
to la-bona...@googlegroups.com
Harri:

> En la
> Esperanta Bildvortaro de Eichholz mi trovas la literojn -ab aldonitajn
> sufikse en kvin okazoj, post jenaj radikoj aux kombinajxoj:
>
> ellas-
> fek-
> gargar-
> lav-
> trink-
>
Ĉu vi opinias, ke ni devus havi liniojn por ĉiu el tiuj vortoj, kvankam
almenaŭ "ellas-abo", "trink-abo" kaj "gargar-abo" mi neniam vidis?

> Parolante pri Guglo ks., mi rimarkas, ke ankaux nia bonvortaro
> dauxrigas la bedauxrindan tradicion de niaj vortaroj neglekti kaj
> duarangigi kunmetajxojn kaj elstarigi nur la radikojn.
Fakte ĝis nun ni celis ke oni trovu la evitindajn radikojn, kaj tie oni
trovu la kunmetitajn bonajn radikojn.

Estas malfacile ŝanĝi tion, sed eventuale per iu programo ni povus
produkti version por Google de niaj listoj sen la divido punktetoj.

Amike

Renato

Pilar Otto

unread,
Mar 18, 2009, 7:48:10 AM3/18/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:

Nu, mi tute ne estas fakulo pri rajdado, sed mi ja legis Donkihxoton
hispanlingve, kaj en gxi oni multloke parolas pri "las ancas". Mia
hispana-E-a vortaro tradukas gxin i.a. per "postajxo", sed mi supozas, ke
"postdorso" aux "dorsmalantauxo" aux similaj kunmetajxoj indikas suficxe
klare - ecx por fakulo - pri kiu korpoparto temas.

Otto

Renato Corsetti

unread,
Mar 18, 2009, 8:03:58 AM3/18/09
to la-bona...@googlegroups.com
Otto:

> Nu, mi tute ne estas fakulo pri rajdado

Nek mi. Mi nur scias ke en la itala "groppa" estas la ĝenerala vorto por
"besta dorso".

Amike

Renato

Harri Laine

unread,
Mar 18, 2009, 8:20:14 AM3/18/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:

> Ĉu vi opinias, ke ni devus havi liniojn por ĉiu el tiuj vortoj,
> kvankam almenaŭ "ellas-abo", "trink-abo" kaj "gargar-abo" mi
> neniam vidis?

Ne, tion mi ne volas. Tiuj estas unuavice ekzemploj pri
tiaj vortoj, kiujn ni *ne* registru, ecx ne diskutu, cxar
ili tute ne estas uzataj.

Tamen la fantomoj de tiaj vortoj sxvebas en interreto. Sercxi pri
"trinkabo", ekzemple, donas preskaux ducenton da trafoj, nur en
tekstoj kiuj diskutas pri la sufikso "-ab". Ofte tiaj ne-vortoj
aperas gxuste en tekstoj, kiujn la reto amaskopias de unu loko
al alia, kaj tiel multobligas la trovojn. Mirindas, ke la sufikso
-ab ankoraux ne trovigxas en Vikipedio, kiu estas vera kovejo
de strangajxoj, kun longaj pledoj por iuj "-icx" aux "na".

Bertilo, felicxe, suficxe klare pafmortigas la abojn en PMEG.

Harri

ro-esp

unread,
Mar 18, 2009, 7:45:16 PM3/18/09
to la-bona...@googlegroups.com
Tues 17 Mar 2009 11:22
From: "Antonio De Salvo"

Ronaldo:
>>Se 'gropo" egalas al "dorso", kial la vorto entute ekzistas?

Antonio:


> cxar temas pri besta dorso

Cxu mi rajtas forstreki la priskribon el PIV (dorsoparto inter
lumbo kaj vosto, de iuj bestoj) ?

> >> kruis = korpomezo).

Ronaldo:
> >mi malkonsentas pri tio. Ja la mezo de la korpo estas cxirkaw la
umbiliko.
> > "kruis" estas plurdek centimetrojn pli malalta

Antonio:
> prave; sed tiu esprimo estis la plej proksima al la vero, el inter tiuj
> registritaj en la nederlanda-esperanta vortaro de Petro De Smedt (2004)

Ecx li estas nur homo

Ronaldo:
> >pudendo (PIV): parto de la pubo gxis la anuso... jen nia "kruis" , cxu ?

Antonio:


> prave; sed mi volis eviti uzi latindevenan (ecx latinforman) terminon,
> cxar sxajnas al mi ke en cxi tiu listo oni penas uzi nur bazajn, facile
> kompreneblajn radikojn

oni ne troigu tion, kaj precipe por multaj orientanoj, la korpomezo
trovigxas ie inter umbiliko kaj pudendo

Ronaldo:
>>pudoro (PIV): fobia evitemo elmontri sian korpon kaj rigardi alies..
>>hmmm.... cxu rilato kun "pruda"? Cxu law unu signifo de angla "modest"?

Antonio:
> mi ne konsentas kun PIV pri la adjektivo "fobia"

Mi konsentas ke oftas en PIV troaj adjektivoj kaj "jugxaj"
precizigoj

> "Pruda" estas alia afero (gxi rilatas al la hipokrita sinteno de
> tiuj, kiuj "afektas" hontemon)

Ankaw cxi tie mi malemas agnoski la jugxon. Tute imageblas ke
homoj vere ne sxatas montri sian nudecon. Kiun malskemisman
terminon ni uzu por tio? Kial ne simple indiki la sxajnigon per la
prefikso "sxajn", kaj uzi la vorton "pruda" por la fenomeno mem?

Mi ne akceptas "hontemo", cxar eblas honti pro aferoj kiuj tute
ne rilatas al nudeco

Date: Tues 17 Mar 2009 13:01
From: Renato Corsetti

Antonio:
> cxar temas pri besta dorso (alia afero estas, ke mi neniam uzas "gropo",
sed
> cxiam "dorso", sendepende cxu temas pri besto aux homo)

> Mi neniam cesas miri, kiom da senutilaj radikoj produktis la
> Esperanto-komunumo kaj registris PIV.

Jes, PIV estas nemalgrava baro al la disvastigo de esp-o

> Mi rapide produktis la linion:

> grop·o ? (best·a) dors·o

Mi atendas komentojn
gxis, Ronaldo


ro-esp

unread,
Mar 18, 2009, 7:52:56 PM3/18/09
to la-bona...@googlegroups.com
Date: Tues 17 Mar 2009 13:04
From: Renato Corsetti

Ronaldo:
>> pudendo (PIV): parto de la pubo gxis la anuso... >>

> pudend-o --> seks-organ-o-j

.
Viro de kiu oni fortrancxus la seksorganoj tamen ankoraw
havus pudendon (se la difino en PIV tawgas....)

gxis, Ronaldo


Renato Corsetti

unread,
Mar 19, 2009, 6:27:39 AM3/19/09
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo:

> Viro de kiu oni fortrancxus la seksorganoj tamen ankoraw
> havus pudendon (se la difino en PIV tawgas....)
>
Kara Ronaldo en la Meza Epoko vi estus estinta tre sukceza jesuito, kiam
oni debatis tiel per harfendado pri ekstremaj situacioj.

Nun la linio estas:

pudend·o → hont·ind·a part·o, hont·ind·aĵ·o·j

Amike

Renato


J-K Rinaldo el Padova.IT.EU

unread,
Mar 20, 2009, 3:20:14 PM3/20/09
to la-bona...@googlegroups.com
Laux mi ne ankoraux suficxe konkludigxis la esploro.

Anstataux
- klozeto --> neces·ej·o; neces·seĝ·o, neces·ej·a seĝ·o
- bideo --> sidkuvo
- latrino (pavima necesujo) ... ne ankoraux aldonita

mi preferus
- klozeto --> necesujo ,,, ja "necesejo" estas loko; do gxi temas tute
evidente pri la "cxambro"
kaj ne tauxgas la neceseja
instalajxo;
- bideo --> neceseja lavpelvo... ja en kuvo oni plej ofte lavas la tutan
korpon;
- latrino --> kauxra necesujo

J-K Rinaldo

Renato Corsetti

unread,
Mar 20, 2009, 3:53:19 PM3/20/09
to la-bona...@googlegroups.com
J-K Rinaldo:

> Laux mi ne ankoraux suficxe konkludigxis la esploro.
>
> Anstataux
> - klozeto --> neces·ej·o; neces·seĝ·o, neces·ej·a seĝ·o
>

> mi preferus
> - klozeto --> necesujo ,,, ja "necesejo" estas loko; do gxi temas tute
> evidente pri la "cxambro"
>

Kara J-K mi notas vian opinoon, kiu tamen ne kongruas kun tio, kion
diris ĉiuj aliaj ĝis nun.

Amike

Renato

Renato Corsetti

unread,
Mar 20, 2009, 3:55:10 PM3/20/09
to la-bona...@googlegroups.com
J-K:

> - bideo --> neceseja lavpelvo... ja en kuvo oni plej ofte lavas la tutan
> korpon;
>
Mi aldonas ankaŭ tiun variaĵon.

Renato

Renato Corsetti

unread,
Mar 20, 2009, 3:59:23 PM3/20/09
to la-bona...@googlegroups.com
J-K:

> - latrino --> kauxra necesujo
>
Ĉi tiu ankoraŭ ne estis diskutita.

Bonvolu diri vian opinion.

Renato

Antonio De Salvo

unread,
Mar 20, 2009, 5:16:20 PM3/20/09
to la-bona...@googlegroups.com

J-K:
> - latrino --> kauxra necesujo

Renato:
>Bonvolu diri vian opinion.

Latrino estas gxenerala termino (kun iom malsxata nuanco) por indiki necesEJon, plej ofte publikan urinejon.
Gxi ne nepre respondas al "kauxra necesujo" (kiu rilatas al aparta arangxo de la necesUJo, konsistanta esence en truo en la planko (*), super kiu la ellasonto kauxras). Latrino, kontrauxe, povas ankaux konsisti simple en pelvoj alfiksitaj al la muro.

(*) preterpase: en iu antauxa mesagxo, versxajne pro mis-influo de la itala lingvo (kie planko nomigxas "pavimento") oni parolis pri "pavimo", kiu estas alia afero (tegajxo etendita sur la grundo, itale "pavimentazione, lastrico, selciato")

Gxis
Antonio


Anna Lowenstein

unread,
Mar 23, 2009, 8:34:01 AM3/23/09
to la-bona...@googlegroups.com
La angla vorto “latrine” ne rilatas al kaŭr-necesejo, sed al la speco de necesejo, kiun oni trovus en kazerno, tendumejo aŭ alia loko por la uzo de multaj homoj sub neluksaj kondiĉoj. Ĝenerale, ĝi estas ankaŭ ekstera, do ne interne de la ĉefa konstruaĵo, sed en iu ekstera kabano aŭ simile.
Do, mi dirus, ke latrino estas necesejaĉo, kazerna necesejo, armea necesejo aŭ simile. (Kompreneble, tiaj necesejoj ofte estas kaŭr-necesejoj, sed ne nepre!)
Kore,
Anna

-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: venerdì 20 marzo 2009 20.59
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) latrin-o

Renato Corsetti

unread,
Mar 23, 2009, 9:57:23 AM3/23/09
to la-bona...@googlegroups.com
Anna:

> La angla vorto “latrine” ne rilatas al kaŭr-necesejo, sed al la speco de necesejo, kiun oni trovus en kazerno, tendumejo aŭ alia loko por la uzo de multaj homoj sub neluksaj kondiĉoj.
Do, ĉu ni havu la linion:

latrin-o [zam] --> (plej simpl-a) neces-ej-o?

Renato

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages