ralajs-o

6 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Oct 12, 2009, 9:10:14 AM10/12/09
to °listo 'la bona lingvo'
nun ni havas la linion:

relajs·o → plu·send·il·o

Sergio Pokrovskij diras, ke tio ne kongruas kun la teĥnika signifo de "relajso", kiu estus:

----
| relajso estas aranĝaĵo por transŝalti la statojn de pli granda
| sistemo sekve de ekstera signalo aŭ valoro media parametro.
`-

Kio taŭgus laŭ ĉi tiu difino: ĉu trans-ŝalt-il-o, ŝaltper-il-o. ....?

Amike

Renato

Andreas Kueck

unread,
Oct 12, 2009, 1:10:28 PM10/12/09
to la bona lingvo
On 12 Okt., 15:10, Renato Corsetti <renato.corse...@gmail.com> wrote:

> relajs·o

... estas lau Regulo 15 uzebla vorto, prenita de interalie la
indonezia, persa kaj turka. La japana, korea kaj china uzas ne-
fremdvortajhojn. El ili la china signifas je "daurigi-kurenton/
telegramon-ilo". Eble tio ja helpas por proponi anstatauajhojn por
ghismedolaj "Regul-15-rifuzantoj".

Ni ne malshparu tempon por Regul-15-vortoj, sed enfokusigu unue ofte
bezonatajn novajn vortojn, kiel ekzemple "adjudiki", "analfabeto";
"citrusoj", "fabacoj"; "lumbago"; "stufi"; "tensio". Kiuj el ili estas
oficialigindaj?

--
Andreas Kueck

Renato Corsetti

unread,
Oct 13, 2009, 7:31:25 AM10/13/09
to la-bona...@googlegroups.com
Laŭ la respondo de Sergio Pokrovskij en alia listo, mi ŝangus la linion al:

relajs·o → plu·send·il·o, ŝalt-il-o  (laŭ la kunteksto)

Ĉu komentoj pri tio?

Amike

Renato


Renato Corsetti

unread,
Oct 13, 2009, 8:33:45 AM10/13/09
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas:
Ni ne malshparu tempon por Regul-15-vortoj, sed enfokusigu unue ofte
bezonatajn novajn vortojn, kiel ekzemple "adjudiki"
Kio estas tio? Ĉu "aljuĝi" io al iu?

Amike

Renato


Renato Corsetti

unread,
Oct 13, 2009, 8:36:34 AM10/13/09
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas:
 "analfabeto";
Ĉu analfabet-o [zam] = ne-skrib-ul-o, ne-leg-ul-o ?

Amike

Renato


Leo De Cooman

unread,
Oct 13, 2009, 10:00:27 AM10/13/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato skribis:
> relajs·o → plu·send·il·o, ŝalt-il-o  (laŭ la kunteksto)
Ĉu komentoj pri tio?
Hmm...
Ilo por plusendi ion? Ne ion ajn. Mi supozas, ke ĉi tie temas pri elektromagnetaj ondoj. Sed ne temas pri plusendo de la samaj ondoj. Fakte temas pri amplifilo (verŝajne oni eĉ ŝanĝas la frekvencojn)
En televido oni iam diris "en prokrastita relajso vi vidos la ...", kiam temis pri registraĵo de programo el alia stacio... Nun mi ne plu aŭdas tiun terminon.
 
Ŝaltilo. Ilo por ŝalti? La simplan ŝaltilon, kiun oni uzas por ŝalti lampon, oni ne nomas relajso. Ekzistas instalaĵoj, en kiuj la uzanto premas "butonŝaltilon" dum mallonga tempo. Tiu butonŝaltilo tuj revenas en sia "normale malfermita" pozicio, sed la ago estas transprenita de "relajso". Ofte temas pri "temporelajso" (?), kiu aŭtomate malŝaltiĝas post agordita tempo. Tiajn instalaĵojn oni ofte vidas en ŝtuparejoj en grandaj konstruaĵon.
Cetere ne ĉiam temas pri ŝalti, ankaŭ pri malŝalti. Ekzemple: se elektromotoro ial iĝas tro varma, en bona instalaĵo ĝi estas malŝaltata: la (relative malgranda) kurento sendata tra la elektromagneto, kiu efektivigas la ŝaltadon dum la motoro funkciu, estas nuligata ekzemple pro kurbiĝo de temperatur-kontakto, konsistanta el lameno el du kunlamenitaj metalfolioj kun diversa varmodilatiĝo teĥnike en multaj lingvoj nomataj "bimetalo", (ne en PIV kun tiu signifo).
Nuntempe pli kaj pli estas uzataj elektronikaj aparatoj. Sed ni (eble ni eraris aŭ temis pri loka kutimo) nomis "relajso" nur la (mal)ŝaltilon, kiu enhavas elektromagneton kaj elektre apartajn "eniron" kaj "eliron".
 
Mekanike oni povus ankaŭ nomi  relajsoj iujn mekanismojn, kiuj estas movataj de malgranda forto (ekzemple la startlevilo de premilo) kaj liberigas grandegan forton. Sed ni ne nomis ilin tiaj. Ankaŭ en pneŭmatikaj instalaĵoj oni povus apliki tiun nomon, sed ne estis nia kutimo. Ni uzis la nomon "relajso" nur por elektraj ŝaltiloj, kiujn oni povas ŝaltigi/ malŝaltigi per komando en cirkvito per relative eta elektra povo.
Por doni ideon: en relative simpla maŝino estis uzataj dekoj ĝis centoj da relajsoj. Nuntempe komputil(et)oj prizorgas la "logikon" kaj sendas la "rezulton" de la logikaj operacioj al relajsoj por efiki eksteren.
 
Ni uzis la vorton "contacteur" (kontaktilo?), kiam temis pri fortaj kurentoj. La vorto "relajso" estis rezervata por malpli pezaj aplikoj, kutime en logikaj cirkvitoj.
 
Ĝis nun mi ne vidas taŭgan anstataŭan vorton por relajso.
 
Amike salutas
Leo
 

Vastalto

unread,
Oct 13, 2009, 9:16:03 AM10/13/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato Corsetti <renato....@gmail.com> skribis:

>Ĉu analfabet-o [zam] = ne-skrib-ul-o, ne-leg-ul-o ?

"Senalfabetulo" trovigxas en
http://www.tejha.org/?page_id=44

Laux mi ankaux "senliterulo" estas uzebla.

Vastalto (HIROTAKA Masaaki)

Antonio De Salvo

unread,
Oct 13, 2009, 2:01:53 PM10/13/09
to la-bona...@googlegroups.com

Renato:

>Ĉu analfabet-o [zam] = ne-skrib-ul-o, ne-leg-ul-o ?


Vastalto:


>"Senalfabetulo" trovigxas en
http://www.tejha.org/?page_id=44
>Laux mi ankaux "senliterulo" estas uzebla.

Estas malfacile difini per unu sola (mallonga klaj priskriba) vorto, kio estas analfabetulo/ senanalfabetulo, cxar ja temas pri iu, kiu kapablas nek legi nek skribi, do tauxgas/ suficxcas nek neskribulo nek nelegulo (krom tio, ke temas ne pri homo, kiu ne skribas/ legas, sed pri homo, kiu ne kapablas/ scipovas * legi kaj skribi).
Mi restus cxe analfabetulo/ senalfabetulo. Teorie la sama signifo povus havi "senliterulo", sed mi dubas, cxu gxin oni tuj komprenus sen cerbumado.
Gxis
Antonio

* en la zamenhofa traduko de la Biblio estas dirite "povoscias":
Jesaja 29,12: Sed kiam oni donas la libron al homo, kiu ne povoscias legi, dirante al li:Volu legi cxi tion, li respondas:Mi ne povoscias legi.


Nguyen Xuan Thu

unread,
Oct 13, 2009, 5:55:02 PM10/13/09
to la-bona...@googlegroups.com
En la vjetnama:
 
anafabeta = mù chữ. /mu ĉu/
mù = blinda
chữ = litero
 
analfabeto (analfabetulo) = người mù chữ /nguoj mu ĉu/
người = homo, ulo
mù = blinda
chữ = litero
 
analfabeteco = nạn mù chữ  /nan mu cxu/
nan = plago, katastrofo,
 
Amike,
Thu

 

Pilar Otto

unread,
Oct 14, 2009, 3:10:48 AM10/14/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:

> Ĉu analfabet-o [zam] = ne-skrib-ul-o, ne-leg-ul-o ?

Tiuj solvoj ne placxas al mi: Homo, kiu scipovas legi kaj skribi, povas esti
"neskrib(em)ulo". La manko de scipovo, la ne-lerninteco, se vi volas, ne
estas en via propono. Min mirigas, ke "analfabeto" ne povas eniri laux
regulo 15, sed eble mi ne devus miri: en la angla oni uzas tute alian
vorton, "illiterate".

Otto

Renato Corsetti

unread,
Oct 14, 2009, 3:38:57 AM10/14/09
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:
Ĝis nun mi ne vidas taŭgan anstataŭan vorton por relajso.
Por kontentigi vin kaj Pokrovskij mi sanĝas la --> al =. Se vi protestos, mi elmetos vin al la kolero de Pokrovskij pri la neraciaj okcidentaj lingvoj.

Amike

Renato


Renato Corsetti

unread,
Oct 14, 2009, 3:59:34 AM10/14/09
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas:
"lumbago"
PIV diras ke tio estas "lumbalgio", mi dirus ke

lumbalg-o --> lumb-o-dolor-o
lumbalgi-o --> lumb-o-dolor-o

Kion pensas la aliaj?

Amike

Renato

Renato Corsetti

unread,
Oct 14, 2009, 4:01:47 AM10/14/09
to la-bona...@googlegroups.com, ° listo 'oficialigindaj radikoj'
Andreas:
"citrusoj", "fabacoj"; "stufi"; "tensio". Kiuj el ili estas
oficialigindaj?
Mi petas vin movi la diskuton pri tiuj vortoj al la listo 'oficialigindaj-radikoj'. Bonvolu sendi po unu mesaĝon rilate al ĉiu vorto kaj proponi difinon.

Tio ne signifas, ke mi mem estas por oficialigo de ĉiuj tiuj vortoj.
 
Amike

Renato


Renato Corsetti

unread,
Oct 14, 2009, 4:37:03 AM10/14/09
to la-bona...@googlegroups.com
Otto:
Min mirigas, ke "analfabeto" ne povas eniri laux 
regulo 15, sed eble mi ne devus miri: en la angla oni uzas tute alian 
vorton, "illiterate".
Dankon al ĉiuj kontribuintoj. Ĉu ni povas konkludi per

analfabet-o [zam] --> sen-alfabet-ul-o, sen-liter-ul-o ?

Amike

renato

Marcos Cramer

unread,
Oct 14, 2009, 4:54:17 AM10/14/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato proponis:

analfabet-o [zam] --> sen-alfabet-ul-o, sen-liter-ul-o

La solan problemon kiun mi vidas kun ĉi tiu propono estas, ke ekzemple iu, kiu scipovas legi la ĉinajn vorterosignojn ja scias legi (kaj sekve ne estas analfabeto), sed tamen konas neniun alfabeton (ĉar la ĉina vorterosignaro ne estas alfabeto), do sekve estas senalfabetulo.

Oni povus tamen konvencie vastigi la signifon de "senalfabetulo" aŭ "senliterulo" al "homo kiu konas neniun skribsistemon", sendepende de tio, ĉu la skribsistemo estas alfabeto aŭ ne. Tiuokaze la supra linio ja estus en ordo.

Kion opinias la aliaj pri ĉi tiu problemo?

Amike,

Marcos

Fra Simo

unread,
Oct 14, 2009, 5:07:40 AM10/14/09
to la-bona...@googlegroups.com
2009/10/14 Renato Corsetti <renato....@gmail.com>
     Tio estas tute sagha.
     Sed necesas forigi la troan lon el "lumbalg-o".
 
__________________________________________
http://www.frasimo.blogspot.com/ [journal en ligne, en français]

NE VOUS LAISSEZ PAS EMPOISONNER PAR LA VACCINATION / NE LASU, KE ONI VIN VENENIGU PER VAKCINADO !

Leo De Cooman

unread,
Oct 14, 2009, 7:06:03 AM10/14/09
to la-bona...@googlegroups.com
Thu skribis:
> anafabeta = mù chữ. /mu ĉu/
mù = blinda
chữ = litero
 
"Literblinda" plaĉas al mi!
 
Amike salutas
Leo 

Renato Corsetti

unread,
Oct 14, 2009, 7:04:57 AM10/14/09
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:
"Literblinda" plaĉas al mi!
Ankaŭ al mi, sed ni bezonas la subtenon de kelkaj aliaj por enmeti ĝin en la liston.

Amike

Renato


Renato Corsetti

unread,
Oct 14, 2009, 7:06:31 AM10/14/09
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
Oni povus tamen konvencie vastigi la signifon de "senalfabetulo" aŭ "senliterulo" al "homo kiu konas neniun skribsistemon", sendepende de tio, ĉu la skribsistemo estas alfabeto aŭ ne. Tiuokaze la supra linio ja estus en ordo.
Eble provizore jes.

Amike

Renato


mar...@melburno.org.au

unread,
Oct 14, 2009, 7:13:06 AM10/14/09
to la-bona...@googlegroups.com
Karaj!
Pardonu mian maleston en la forumo, kauzita de la fakto ke, ne
volante infekti vin per mia gripo, mi dum ses tagoj zorge ne tushis
mian komputilon.
Kaj pri "analfabeta": "literblinda" ne plachas al mi pro du tialoj:
1e. ghi povus komprenighi kiel nemetafora, nome ke blindulo vidas
iomete, sed ne literojn; kaj
2e. la metaforo devigas nin vidi similecon inter "nevidi" kaj
"nelerninti", kio ne allogas min, char "blindi" preskau egalas al "nevidi"
kaj kelkfoje metaforas por "nekompreni" sed neniam por "nelerninti".
Mi kapablas proponeti nur "senalfabet(ul)a" kaj "alfabetnescianta"
(kiuj kunmetoj estas internaciecaj, char tuj kompreneblaj tiel de
azianoj kiel de europanoj), sed esperas ke iu trovos ion per la
signifo de "nelerninti"
Amike, Marcel.
> AVG trovis neniun viruson en la sendita mesagho
> Checked by AVG - www.avg.com
> Version: 8.5.421 / Virus Database: 270.14.16/2435 - Release Date: 10/14/09
> 06:33:00
>

Cvi Solt

unread,
Oct 14, 2009, 7:41:55 AM10/14/09
to la-bona...@googlegroups.com
Saluton!

2009/10/14 <mar...@melburno.org.au>:
...............j


> 2e. la metaforo devigas nin vidi similecon inter "nevidi" kaj
> "nelerninti", kio ne allogas min, char "blindi" preskau egalas al "nevidi"
> kaj kelkfoje metaforas por "nekompreni" sed neniam por "nelerninti".
>     Mi kapablas proponeti nur "senalfabet(ul)a" kaj "alfabetnescianta"
> (kiuj kunmetoj estas internaciecaj, char tuj kompreneblaj tiel de
> azianoj kiel de europanoj), sed esperas ke iu trovos ion per la
> signifo de "nelerninti"
>     Amike,                           Marcel.
>

Se ni pretas uzi "nescianta" - estas pli simpla, mallonga kaj
tujkomprenebla "legnescianta" aux "nesciantalegi".
Tamen, ni serĉis gxis nun solvon por "analfabeto", ne "analfabeta"
kaj "legnesciantulo", alfabetnesciantulo" aspektas tro longaj kaj kaj
malbelaj.


--
Cvi Solt
Kibuc Gaaton

mar...@melburno.org.au

unread,
Oct 14, 2009, 7:50:38 AM10/14/09
to la-bona...@googlegroups.com
El Marcel:
Kio pri "interstadiejo" au simila?

Tomaž Longyka

unread,
Oct 14, 2009, 8:47:51 AM10/14/09
to la-bona...@googlegroups.com
 

 
Leo: "Literblinda" plaĉas al mi!
 
Renato:  Ankaŭ al mi, sed ni bezonas la subtenon de kelkaj aliaj por enmeti ĝin en la liston.
Por esti vere internacia, tutmondeca, mi proponas: skribonescia kaj skribonesciulo..
Por ilustri la proponon: Ĉie an la mondo oni povas demandi: 1.Ĉu Marko scias skribi? 2.Ĉu
li scias legi? 3.Ĉu li scipovas la skribon? -Kaj la respondo chie, en la mondo de literoj (alfabetoj)  
kaj en la mondoj de aliaj skribosignoj, povus esti: 1. Jes, li estas skriboscia/skribonescia.
Tiu respondo volas simple diri, ke li (ne) konas/scias skribosignojn, do ke li (ne) scipovas legi,
skribi aŭ ambaŭ.
 
Amike
Tomaso
 
 
 
 
 

Renato Corsetti

unread,
Oct 14, 2009, 9:16:04 AM10/14/09
to la-bona...@googlegroups.com
Cvi:
Tamen, ni serĉis  gxis nun solvon por "analfabeto"
Cvi, kiel oni diras en la hebrea?

Amike

Renato


Andreas Kueck

unread,
Oct 14, 2009, 9:27:14 AM10/14/09
to la bona lingvo
On 14 Okt., 09:10, "Pilar Otto" <pilo...@online.no> wrote:

> Min mirigas, ke "analfabeto" ne povas eniri laux regulo 15

Mi esploris iom la filipinan, indonezian, japanan, korean, malajan,
persan kaj turkan: Mi ne sukcesis konstati, ke iu el ili prenis tiun
vorton.

Se oni limigas la pri Regulo 15 konsiderindajn lingvojn al tiuj de la
okcidenta lingva kulturkomunumo, oni povas pravigi la vorton per
Regulo 15. Sed tia limigo ne tre plachas al mi: Tial lau mi
"analfabeto" estas nova vorto kun la konsekvenco, ke ni trovu
oportunan anstatauajhon au akcelu oficialigon. Ghis nun la lau mi plej
bona anstatauajho estas "senalfabetulo".

--
Andreas Kueck

Renato Corsetti

unread,
Oct 14, 2009, 10:02:34 AM10/14/09
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas:
Se oni limigas la pri Regulo 15 konsiderindajn lingvojn al tiuj de la
okcidenta lingva kulturkomunumo, oni povas pravigi la vorton per
Regulo 15. Sed tia limigo ne tre plachas al mi:
Pro tio vi plaĉas al mi.

Amike

Renato


Cvi Solt

unread,
Oct 14, 2009, 10:13:03 AM10/14/09
to la-bona...@googlegroups.com
2009/10/14 Renato Corsetti <renato....@gmail.com>:

> Cvi:
>
> Tamen, ni serĉis gxis nun solvon por "analfabeto"
>
> Cvi, kiel oni diras en la hebrea?
>

אנאלפבית

legu "analfabet"

Renato Corsetti

unread,
Oct 14, 2009, 10:23:53 AM10/14/09
to la-bona...@googlegroups.com
Tomaž:
skribonescia kaj skribonesciulo..
Tute klara. Ni atendo la subtenon de iuj aliaj.

Amike

Renato


Silvia Garnero

unread,
Oct 14, 2009, 10:18:16 AM10/14/09
to la-bona...@googlegroups.com
Analfabeto laux mi estas nescipovantulo priskribado kaj legado, tio estus tauxga ankaux por la cxinoj kaj japanoj kies lingvo estas signolingvo. Kore. Silvia Garnero.
----- Original Message -----
Sent: Tuesday, October 13, 2009 11:55 PM
Subject: (la bona lingvo) Re: R: analfabet-o

En la vjetnama:
 
anafabeta = mù chữ. /mu ĉu/
mù = blinda
chữ = litero
 
analfabeto (analfabetulo) = ngưỠi mù chữ /nguoj mu ĉu/
ngưỠi = homo, ulo
mù = blinda
chữ = litero
 
analfabeteco = nạn mù chữ  /nan mu cxu/
nan = plago, katastrofo,
 
Amike,
Thu

 
On 10/14/09, Antonio De Salvo <antonio...@tiscali.it> wrote:


Renato:
>Ĉu analfabet-o [zam] = ne-skrib-ul-o, ne-leg-ul-o ?

Fra Simo

unread,
Oct 14, 2009, 10:38:20 AM10/14/09
to la-bona...@googlegroups.com
     En la Dictionnaire Français-Espéranto [kion lla verkintoj ja tiel skribas, kun malghustaj grandliterigoj] <diksjoner' franseesperant'o> de Léger kaj Albault oni trovas la jenon :  
analphabète,   nelegoscia, analfabet-a, -ulo.
     Kion vi opinias pri la unua tie proponata vorto ?  Mi tiun vorton skribus kun streketo, jene : "ne-legoscia".  Cetere mi ankorau ne havas firman opinion pri ghia taugeco au preferindeco, sed ankau ghi shajnas al mi pripesinda.
      Unue necesas interkonsento pri la signifo. CHu "nekapabla skribi", kiel shajne komprenas kelkaj el vi, au chu "nekapabla skribi", kiel al mi shajnas ?
Ree ;i dirqsm ke post decidigho pri lq ghustqm ni proponu por chiu signifo nur unu vorton, qnkqu se iuj qliqj estus qkcepteblqj<    

2009/10/14 Marcos Cramer <marcos...@gmail.com>



--
http://www.frasimo.blogspot.com/
[journal en ligne, en français]

NE VOUS LAISSEZ PAS EMPOISONNER PAR LA VACCINATION.

Leo De Cooman

unread,
Oct 14, 2009, 11:44:22 AM10/14/09
to la-bona...@googlegroups.com
Tomaž:
skribonescia kaj skribonesciulo..
 
Renato: Tute klara. Ni atendo la subtenon de iuj aliaj.
"Skribonescia" plaĉas al mi. Do ankaŭ la derivaĵoj.
 
Amike salutas
Leo
 

Marcos Cramer

unread,
Oct 14, 2009, 11:30:57 AM10/14/09
to la-bona...@googlegroups.com
Francisko citis el franc-Esperanta vortaro:

> analphabète,   nelegoscia, analfabet-a, -ulo.

La fakto ke "nelegoscia" jam estis registrita en vortaro ankaŭ estas argumento (eĉ se nur malforta) por "nelegoscia" kaj "nelegosciulo".

Kutime la difino de "analfabeto" estas "iu kiu aŭ ne scias legi aŭ ne scias skribi". Tamen por mi tre malfacile imageblas kiel iu povus scii skribi sen scii legi. Tio ja signifus, ke li povus produkti iun tekston, sed poste ne povus legi kion li produktis. La inverso, ke iu ja povas legi sed ne skribi, tamen estas facile imagebla.

Do se "neskriboscia" ĉiuokaze normale sekvas el "nelegoscia", ni povas uzi "nelegoscia" anstataŭ "analfabeta" malgraŭ tio ke en la difino de "analfabeta" kutime menciiĝas kaj legado kaj skribado. Tiam niaj linioj povus esti

analfabet·a → ne·leg·o·sci·a
analfabet·o → ne·lego·sci·ul·o

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Oct 14, 2009, 12:12:01 PM10/14/09
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
analfabet·a → ne·leg·o·sci·a
analfabet·o → ne·lego·sci·ul·o
Tion mi registris por komenci de io. Nun mi revizios ĝin por konsideri la aliajn proponojn.

Amike

Renato


Harri Laine

unread,
Oct 14, 2009, 12:12:04 PM10/14/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:

>> //*skribonescia* kaj *skribonesciulo*..


> Tute klara. Ni atendo la subtenon de iuj aliaj.

Ankaŭ mi opinias, ke tiuj vortoj estas klaraj,
same la proponita "ne-legoscia".

Mi mem pensis ankaŭ pri kunmetaĵoj kun la radiko
"kler", ĉar temas pri manko en akiritaj scioj, t.e.
en klereco. La adjektivo povus esti ekz.
"legomalklera" aŭ "legoneklera".

La radiko "kler" ebligus ankaŭ sufiĉe facile formi
aliajn rilatajn esprimojn, kiuj nuntempe oftas,
kaj kiujn en la angla oni formas el aŭ laŭ modelo
de "literacy" ("legoklero"): "functional literacy",
"media literacy" (tie la problemo estas "media"),
"computer literacy", "numeracy" (kapablo kompreni
kaj uzi kaj uzi nombrojn, "nombroklero"). Pri tiuj
vortoj mi tamen ne profunde pensis, sed provis
kelkajn esprimoj kaj opinias ilin ne tute maltaŭgaj.
Eble vi trovos kontraŭargumentojn.

Finne oni diras, por nelegoscia, "lukutaidoton"
t.e. lego+scipovo+sen, ankaŭ uzebla substantive.

Harri

Leo De Cooman

unread,
Oct 14, 2009, 6:18:10 PM10/14/09
to la-bona...@googlegroups.com
Marcel skribis:

> Kio pri "interstadiejo" au simila?


Eble por iuj ceteraj signifoj, sed ne por elektromagnete aktivata
(mal-)ŝaltilo.

Amike salutas
Leo

mar...@melburno.org.au

unread,
Oct 14, 2009, 8:48:21 PM10/14/09
to la-bona...@googlegroups.com
El Marcel:
Jes, "legnesciantulo" tro longas, sed mi proponas "legnescianto" kaj
"nelegscianto", kiuj samlongas kiel "legnescianta" akceptita de Cvi.
Mi preferas ilin al mia tria elekto, la de Andreas favoritan
"senalfabetulo" iom pli longan.

Cvi Solt

unread,
Oct 15, 2009, 1:35:58 AM10/15/09
to la-bona...@googlegroups.com
2009/10/15 <mar...@melburno.org.au>:

>
> El Marcel:
>     Jes, "legnesciantulo" tro longas, sed mi proponas "legnescianto" kaj
> "nelegscianto", kiuj samlongas kiel "legnescianta" akceptita de Cvi.
> Mi preferas ilin al mia tria elekto, la de Andreas favoritan
> "senalfabetulo" iom pli longan.
>
>
...........
Marcel pravas - la "ulo" aldonita de mi estas nebezonata, "legnescianto" aū
"nelegscianto" estas bonaj

Cvi

mar...@melburno.org.au

unread,
Oct 15, 2009, 2:47:23 AM10/15/09
to la-bona...@googlegroups.com
El Marcel:
TUTE NE KLARA! Char ekzistas personoj kiuj ne povas skribi la
literojn kaj tamen lernintas legi ilin (kio okazis al mi antau ol
komenci la elementan lernejon) kaj do NE estas analfabetoj, ni povas
uzi nur "nelegsciulo" au "legnescianto", au alia vorto kun "leg". Iu
kiu povas nur legi estas alfabetulo, iu kiu povas nur skribi la
alfabeton ne estas alfabetulo, char sh/li ne scias, kion shi/li
desegnas.


> Tomaž:
>> //*skribonescia* kaj *skribonesciulo*..

Pilar Otto

unread,
Oct 15, 2009, 3:08:33 AM10/15/09
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:
> "Literblinda" plaĉas al mi!

Al mi ne, sed tute ne pro tio, ke mi mem estas blinda - kaj ne konsideras
min analfabeto! Mi havas pli objektivajn kialojn:

En la norvega oni nomas daltonismon "kolorblindeco" kaj disleksion
"vortblindeco". Cxe tiuj du statoj temas pri speco de blindeco, t.e.
nekapablo de la vid-organoj (okuloj, nervo, cerbo ...) percepti certajn
kolorojn respektive kunmetajxojn de literoj en vortojn. Cxe analfabeteco ne
temas pri fizika blindeco, sed pri nelerninteco. Daltonismon oni ne povas
kuraci simple per instruado, disleksion oni ankaux ne povas tute kuraci, nur
"kompensi" per teknikoj lerneblaj. Analfabetecon oni tamen povas forigi nur
per instruado.

Otto

mar...@melburno.org.au

unread,
Oct 15, 2009, 3:23:36 AM10/15/09
to la-bona...@googlegroups.com
El Marcel:
Ree mi pledas por "nelegsciulo", kiun evidente aprobas ankau
Francisko. Sed mi pledas ne uzi streketon: Pro estetikaj tialoj kaj
char la celo de la streketoj en Esperantaj kunmetajhoj estas nur por
montri al komencantoj la diversajn radikojn. Krome la streketo en
Esperantaj kunmetajhoj jam havas la funkcion distingi la subjunkciajn
(ekz. franclando) for de la konjunkciaj kunmetajhoj (ekz.
franc-germana vortaro). Cetere iu kunmetade simila lingvo (la
germana) neniam uzas streketojn por siaj multaj kaj longaj kunmetoj,
kaj la germanoj ne estas superraso, ne pli kleraj ol ni aliuloj,
Fine mi samopinias, ke principe ni havu fine nur unu ghustan
alternativon al la neologismo, kvankam kelketfoje iu neologismo povas
havi, pro sia devenlingvo, du au tri variajhojn au nuancojn, kie do
en Esperanto ni kapablos havi du au tri vortojn nesamajn.


> * En la Dictionnaire Français-Espéranto [kion lla verkintoj ja tiel
> skribas, kun malghustaj grandliterigoj] <diksjoner' franseesperant'o**> de
> *
> *Léger** kaj Albault oni trovas la jenon :* *
>
>> analphabète, nelegoscia, analfabet-a, -ulo.
>>
> Kion vi opinias pri la unua tie proponata vorto ? Mi tiun vorton
> skribus kun streketo, jene : "ne-legoscia". Cetere mi ankorau ne havas
> firman opinion pri ghia taugeco au preferindeco, sed ankau ghi shajnas al
> mi
> pripesinda.
> Unue necesas interkonsento pri la signifo. CHu
> "nekapabla skribi", kiel shajne komprenas kelkaj el vi, au chu
> "nekapabla skribi", kiel al mi shajnas ?
> Ree ;i dirqsm ke post decidigho pri lq ghustqm ni proponu por chiu signifo
> nur unu vorton, qnkqu se iuj qliqj estus qkcepteblqj< *

Renato Corsetti

unread,
Oct 15, 2009, 3:46:24 AM10/15/09
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon al ĉiuj kontribuintoj pri "analfabeto", kaj aparte al Harri, kiu tamen ne havas apartan meriton esti suomo.

La proponitaj solvoj estas multaj:

senalfabetulo

nelegscianto
legomalklera
legoneklera
skribonescia
nelegoscia
literblinda
neskribulo
nelegulo

Ĉiuj laŭ mi estas oportunaj, kaj neniu estas absolute supera aŭ malsupera al la aliaj. Ĉiuj montras ek Esperanto estas ekstreme riĉa lingvo.

Mi aldonus provizore al la linio:

analfabet·o [zam] → ne·lego·sci·ul·o

la variaĵojn sen-alfabet-ul-o, kiu estas jam uzata kaj la variaĵon leg-o-mal-kler-ul-o, pro ĝia potenciala uzo ankaŭ en aliaj situacioj, ekzemple "komput-mal-kler-a".

Amike

renato

Pilar Otto

unread,
Oct 15, 2009, 3:55:00 AM10/15/09
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:

> Kutime la difino de "analfabeto" estas "iu kiu aŭ ne scias legi aŭ ne
> scias skribi". Tamen por mi tre malfacile imageblas kiel iu povus
> scii skribi sen scii legi. Tio ja signifus, ke li povus produkti iun
> tekston, sed poste ne povus legi kion li produktis.

Tio okazadis al mi, antaux ol aperis la komputilo. Tiam mi devis tajpi
(masxinskribi) cxion, kion mi volis, ke vidantoj legu; sed mi ne povis
kontroli, kion mi mem skribis, ne pro tio, ke mi ne SCIpovas legi, sed pro
tio, ke vi pro mia ne nur liter-blindeco ne POVAS legi la "platskribajn"
literojn. Se oni, pro miskomprenata ideo pri integrado de handikapitoj en la
gxeneralan socion, malpermesus la "malintegrigan" brajlon, tiam oni sxovus
min en tian analfabetecon, kiu konsistas el nekapablo legi sed jes-kapablo
skribi. Pri tio vidu mian cxi-jaran IKU-prelegon!

Otto

Renato Corsetti

unread,
Oct 15, 2009, 3:59:59 AM10/15/09
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon, Marcel, pro via atnetigo pri streketoj. Fakte jam de laonga tempo ni interkonsentis dividi la elementojn de la vortoj en la listoj per punktoj.

Ĉar poe kelkaj, ekzemple ankaŭ por mi, estas malfacile enklavi tiujn punktojn, ni akceptas en la mesaĝoj la streketojn, kiel ion facile produkteblan.

Kiel oni skribas en normala teksto, tio ja estas io alia.

Amike

Renato


Renato Corsetti

unread,
Oct 15, 2009, 4:04:03 AM10/15/09
to la-bona...@googlegroups.com
Ĉu ni havu la linion:

daltonism-o [zam] = kolor-blind-ec-o ?

amike

Renato


Renato Corsetti

unread,
Oct 15, 2009, 4:07:02 AM10/15/09
to la-bona...@googlegroups.com
Otto:
En la norvega oni nomas . . . disleksion  "vortblindeco".
ankaŭ la norvega rajtas kontribui al Esperanto.


Ĉu ni havu la linion:

disleksi-o = vort-o-blind-ec-o?

Amike

Renato


Fra Simo

unread,
Oct 15, 2009, 8:04:10 AM10/15/09
to la-bona...@googlegroups.com
     Mi (Francisko) plene konsentas kun Otto.
     'Senkulpigu, ke pli multon skribi mi ne povas nun.)
    

2009/10/15 Pilar Otto <pil...@online.no>

Leo De Cooman

unread,
Oct 15, 2009, 9:28:47 AM10/15/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato skribis:

> Ĉu ni havu la linion:
disleksi-o = vort-o-blind-ec-o?

Ankaŭ en la nederlanda estas uzata la vorto "woord-blind-heid". Mi trovis 32600 trafojn en Google.
 
Disleksio (prefere vortblindeco) estas ...
 
Amike salutas
Leo

ro-esp

unread,
Oct 15, 2009, 8:32:53 AM10/15/09
to la-bona...@googlegroups.com
simple estas: homo kiu ne kapablas legi

"literblindulo" tro similas al "legblindulo", kaj troe pensigas pri
"disleksiulo"


gxis, Ronaldo N

--
http://www.esperanto.net

Renato Corsetti

unread,
Oct 15, 2009, 9:30:07 AM10/15/09
to la-bona...@googlegroups.com
Francisko:
     Mi (Francisko) plene konsentas kun Otto.
     'Senkulpigu, ke pli multon skribi mi ne povas nun.)
Vi ne bezonas senkulpigon pro tio, ke via mesaĝo estas mallonga.

Amike

Renato


Antonio De Salvo

unread,
Oct 15, 2009, 9:32:09 AM10/15/09
to la-bona...@googlegroups.com
Laux mi, ne tauxgas iu ajn kunmetajxo kun -kler-, kiu ja rilatas al la instruiteco: malklerulo estas homo nelerninta, sen sciado, kiu tamen povas kapabli legi kaj skribi. Mi ecx dirus, ke studtitolo per si mem ne certigas pri klereco, do ekzistas ankaux malkleraj profesoroj, kiuj ne kapablis profiti el siaj studoj (kiujn tamen scipovas legi kaj skribi).
Same, mi ne estas konvinkita pri kunmetajxoj per pov-, cxar ja analfabetulo ne KAPABLAS legi kaj skribi, dum nelegpovo povas dependi ankaux de cirkonstancoj (blindeco, malakra vidkapablo, malgrandeco de la literoj, granda distanco ktp) tute sendependaj de la kapablo legi kaj skribi.
Mi ankaux ne konsentas pri kunmketajxoj kun blind-, cxar ja nelegiscianto povas tute bone vidi la skribajxon sed ne kapabli interpreti gxin (= legi).

Gxis
Antonio


Renato Corsetti

unread,
Oct 15, 2009, 9:34:02 AM10/15/09
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:
Disleksio (prefere vortblindeco) estas ...
do, mi ŝangas la signon = al la signo -->, ĉu ne?

Amike

REanto


Nguyen Xuan Thu

unread,
Oct 15, 2009, 9:46:31 AM10/15/09
to la-bona...@googlegroups.com
en la vjetnama
daltonismo = chứng mù màu đỏ-lục
chứng /ĉung/ = afekcio
mù /mu/ = blinda
màu /maŭ/ = koloro
đỏ /do/ = ruĝa
lục /luk/ = verda
Do temas, pri ruĝ/verd/kolor/blindeco.
 
Amike,
Thu 

 

Renato Corsetti

unread,
Oct 15, 2009, 9:48:46 AM10/15/09
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:
Laux mi . . . 
Do, bonvolu diri, kiu estas via preferata variaĵo.

amike

Renato


Antonio De Salvo

unread,
Oct 15, 2009, 9:54:35 AM10/15/09
to la-bona...@googlegroups.com

Renato:

>Do, bonvolu diri, kiu estas via preferata variaĵo.

 


senalfabetulo

skribonescia


gxis

Antonio

 

 

Fra Simo

unread,
Oct 15, 2009, 1:16:13 PM10/15/09
to la-bona...@googlegroups.com
     Rean fojon nur unuminute mi povas kontribui.
 
     Kun la antaua mesagho de Ant. mi konsentas.
 
     Pri la proponoj en chi tiu mi ne entuziasmas. Mi  (kaj ni) ankorau ne venis al firma starpunkto pri la demando, chu ni estas serchantaj vorton por iu nekapabla skribi au por iu nekapabla legi.
     Pri "alfabtet/" prave atentigis kelkaj el vi, ke ekzistas skriboj ne-alfabetaj.

2009/10/15 Antonio De Salvo <antonio...@tiscali.it>

Renato Corsetti

unread,
Oct 15, 2009, 1:41:21 PM10/15/09
to la-bona...@googlegroups.com
Francisko:
     Rean fojon nur unuminute mi povas kontribui.
Laŭdon al Alaho, kiu okupas vin por ke viaj mesaĝoj estu mallongaj.

chu ni estas serchantaj vorton por iu nekapabla skribi au por iu nekapabla legi .
Normale en la normala mondo kun homoj nefakaj eĉ pri tio, kiam oni parolas pri tio oni intencas ke la senalfabetulo kapablas nek legi nek skribi.

Amike

Renato


Renato Corsetti

unread,
Oct 15, 2009, 5:26:43 PM10/15/09
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:

senalfabetulo
skribonescia

senalfabetulo estas tie senprobleme.

Pri skribonescia, nun ni havas la vortojn: ne·leg·o·sci·a kaj ne·lego·sci·ul·o.

Mi konsentas ke la formoj lego-ne-scia (aŭ skribo-ne-scia) estas pli logikaj. Restas la demando ĉu ni volas paroli pri legado aŭ pri skribado.

Amike

Renato


Renato Corsetti

unread,
Oct 15, 2009, 5:28:06 PM10/15/09
to la-bona...@googlegroups.com
Nguyen Xuan Thu:
ruĝ/verd/kolor/blindeco.
Se la vjetnama ne havus tro multajn tonojn, ĝi certe povus konkurenci kontraŭ Espernato kiel internacia lingvo pro sia precizeco.

Amike

Renato


Tomaž Longyka

unread,
Oct 15, 2009, 6:04:58 PM10/15/09
to la-bona...@googlegroups.com
 

From: Renato

Pri skribonescia, nun ni havas la vortojn: ne·leg·o·sci·a kaj ne·lego·sci·ul·o.
Mi konsentas ke la formoj lego-ne-scia (aŭ skribo-ne-scia) estas pli logikaj. Restas la demando ĉu ni volas paroli pri legado aŭ pri skribado.

(Mi ripetas: )
Por esti vere internacia, tutmondeca, mi proponas: skribonescia kaj skribonesciulo..
Por ilustri la proponon: Ĉie an la mondo oni povas demandi: 1.Ĉu Marko scias skribi? 2.Ĉu
li scias legi? 3.Ĉu li scipovas la skribon? -Kaj la respondo chie, en la mondo de literoj (alfabetoj)  
kaj en la mondoj de aliaj skribosignoj, povus esti: 1. Jes, li estas skriboscia/skribonescia.
Tiu respondo volas simple diri, ke li (ne) konas/scias skribosignojn, do ke li (ne) scipovas legi,
skribi aŭ ambaŭ. (Kaj mi aldonas:)  Kaj la samon ni, okcidentanoj, volas diri per analfabeta kaj analfabetulo. Tiu ĉi
signifo ankaŭ uzatas en la statistiko, parolante pri tiom kaj tiom da elcentoj da "analfabetuloj" en
iu lando. En la slavaj lingvoj kaj en la germana ekzemple oni esprimas tiun ideon ne per la radiko leg', sed
per la radiko skrib'  (ne-pis-m-en, schreib-un-kundig); do estus bone, se Thu dirus al ni, kiun el
la du radikoj uzas la tajlandanoj en sia lingvo, Renato povus diri pri la araba kaj ni tiel vidus, kiu
el la du estas pli internacie uzata.
 
Amike
Tomaso
 
 

Pilar Otto

unread,
Oct 16, 2009, 3:37:39 AM10/16/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:

Ne nur la vjetnama. Mi antauxe ne diris la tutan veron pri daltonismo. Mia
E-norvega vortaro cxe tiu vorto indikas inter krampoj ankaux
"rugxblindeco" - kvankam oni plej ofte diras "rugx-verd-blindeco". Ekzistas
pluraj specoj de kolorblindeco, el kiuj daltonismo eble estas la plej
kutima.

Otto

Renato Corsetti

unread,
Oct 16, 2009, 4:14:44 AM10/16/09
to la-bona...@googlegroups.com
Tomaž:
Por esti vere internacia, tutmondeca, mi proponas: skribonescia kaj skribonesciulo..
Evidente temas pri problemo simile al la demando ĉu unue naskiĝis ovo aŭ kokino.

Thu jam donis sian informon pri la vjetnama (liter-blinda). La araba ne helpas, ĉar ĝi baziĝas sur la radiko por "malklera".

Eble mankas ankoraŭ la japana kaj la ĉina.

Amike

Renato

Renato Corsetti

unread,
Oct 16, 2009, 4:24:56 AM10/16/09
to la-bona...@googlegroups.com
Otto:
Mi antauxe ne diris la tutan veron pri daltonismo.
Ĉu nia linio, do, estu:

daltonism-o [zam] = kolor-blind-ec-o, ruĝ-verd-blind-ec-o ?

Amike

Renato


Marcos Cramer

unread,
Oct 16, 2009, 4:43:59 AM10/16/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato proponis:

daltonism-o [zam] = kolor-blind-ec-o, ruĝ-verd-blind-ec-o ?

Laŭ mi aperu nur dua alternativo, "ruĝverdblindeco". "Kolorblindeco" ja estas pli ĝenerala fenomeno ol "daltonismo"/"ruĝverdblindeco". Aldone, laŭ mi eblus uzi "→" ĉi-kaze:

daltonism-o [zam] → ruĝ-verd-blind-ec-o

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Oct 16, 2009, 5:07:34 AM10/16/09
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:

>
daltonism·o [zam] → ruĝ·verd·blind·ec·o

Mi registris tion, sed eble la popole tre konata "kolor-blind-ec-o" povus havi ian honor-lokon en la dua loko.

Mi ne aparte insistas.

Amike

Renato

Tomaž Longyka

unread,
Oct 16, 2009, 6:47:10 AM10/16/09
to la-bona...@googlegroups.com
 
Tomaž:
Por esti vere internacia, tutmondeca, mi proponas: skribonescia kaj skribonesciulo.
 
Renato:
Evidente temas pri problemo simile al la demando ĉu unue naskiĝis ovo aŭ kokino.
Tomaž:
Ne estas tiel simple. Kion mi volas sciigi, estas, ke granda parto de la mondo, kiun mi konas, vidas  analfabetecon tra la ideo "skrib', kaj ne leg'. Tio okazas ankaŭ en lingvoj, kiuj uzas esprimojn kiel la angla:  illiteracy. Homoj en ĉiuj tiaj lingvoj ne demandas unu la alian pri (an)alfabeteco per demandoj: Ĉu vi estas (an)alfabeta? Ĉu vi scipovas legi? Kaj simile. Ili demandas: Ĉu vi scipovas skribi?  
Renato:
Thu jam donis sian informon pri la vjetnama (liter-blinda). La araba ne helpas, ĉar ĝi baziĝas sur la radiko por "malklera".
Tomaž:
Estus interese scii, kiel demandas sin prie la vietnamoj: Ĉu vi estas liter-blinda? Ĉu vi estas blinda je literoj? Ĉu vi scipovas la literojn? Ĉu vi scipovas legi? Ktp.
Aŭ : Ĉu vi scipovas skribi? Chu vi regas (scipovas) la skribon? 
Kaj araboj: Ĉu vi estas klera je skribo? Ĉu vi estas skribomalklera? Ĉu vi scipovas legi? K.s. Aŭ: Ĉu vi scipovas skribi? Chu vi regas (scipovas) la skribon? 
Renato:

Eble mankas ankoraŭ la japana kaj la ĉina.
Tomaž:
Certe. Ĉi tiu nocio /(an)alfabet'/ ja estas unu el la ŝlosilaj nocioj en ĉiuj lingvoj kaj pro tio indas peni iom pli pri ĝi.
 
Amike
Tomaso 

mar...@melburno.org.au

unread,
Oct 16, 2009, 7:08:56 AM10/16/09
to la-bona...@googlegroups.com
El Marcel:
Char la t.n. "kolorblindeco" validas nur por kelkaj koloroj, ghi ne
povus esti pli ol "kolorblindeteco", se anstatau la pli klara
"rughverdblindeco".


> Marcos:
>
> > daltonism·o /[zam]/ → ruĝ·verd·blind·ec·o

mar...@melburno.org.au

unread,
Oct 16, 2009, 7:23:50 AM10/16/09
to la-bona...@googlegroups.com
El Marcel:
Kial do ne ankau konsulti la origine grekan? Tio rezultus en
"senlitera" kaj "senliterulo".


> Tomaž:
>> Por esti /vere internacia, tutmondeca/, mi proponas: *skribonescia*
>> kaj *skribonesciulo*..

Renato Corsetti

unread,
Oct 16, 2009, 7:24:39 AM10/16/09
to la-bona...@googlegroups.com
Bone, Tomaž!

Ni atendu la respondojn de niaj ekstremorientaj amikoj. Mi iom pèli
esploros pri la araba.

Amike

Renato

mar...@melburno.org.au

unread,
Oct 16, 2009, 7:46:30 AM10/16/09
to la-bona...@googlegroups.com
El Marcel:
Mi atentigas, ke EN ESPERANTO ambau "nelegscia" kaj "legnescia" estas
principe same validaj (char AU "ne-legscia" AU "leg-nescia"). En alia
aglutina lingvo, la germana, oni preferus, kvankam ne ofte uzas kun
"ne", la formon "cigarednefumanto" ol "necigaredfumanto" el
"Nichtraucher", sed la angla preferas la kontrauon: "no cigaret
smoking" ol "cigaret no smoking" el "no smoking".
Do char ne temas pri logikeco, validas nur la pli facila au pli certa
au pli rapida kompreno. Ech konsidere tion mi ne povus elekti.

Pilar Otto

unread,
Oct 16, 2009, 8:11:29 AM10/16/09
to la-bona...@googlegroups.com
Tomaž:

> Tomaž:
> Por esti vere internacia, tutmondeca, mi proponas: skribonescia kaj
> skribonesciulo.
>
> Renato:
> Evidente temas pri problemo simile al la demando ĉu unue naskiĝis ovo
> aŭ kokino.
> Tomaž:
> Ne estas tiel simple. Kion mi volas sciigi, estas, ke granda parto de
> la mondo, kiun mi konas, vidas analfabetecon tra la ideo "skrib',
> kaj ne leg'. Tio okazas ankaŭ en lingvoj, kiuj uzas esprimojn kiel la
> angla: illiteracy. Homoj en ĉiuj tiaj lingvoj ne demandas unu la
> alian pri (an)alfabeteco per demandoj: Ĉu vi estas (an)alfabeta? Ĉu
> vi scipovas legi? Kaj simile. Ili demandas: Ĉu vi scipovas skribi?

Mi havas alian sperton.

Post sukcesa kampanjo de "alfabetigo" (alfabetización) en Kubo, kubanoj
solidare lancxis similan kampanjon en la Sandinisma Nikaragvo. Libro, kiun
oni uzis tiucele, titoligxas "Ya sé leer" (mi jam scipovas legi) (mi
siatempe provlegis brajlan eldonon de gxi!).

En mia denaska lingvo la demandoformo, kiun pridubas Tomaž, "Cxu vi scipovas
legi?", estas normala por demandi pri analfabeteco. Alternativa demando
estas "Cxu vi scipovas legi kaj skribi?". La bazajn lernejajn lernajxojn oni
kutime mencias laux la vicordo "legado, skribado kaj kalkulado". Se iu diras
"Li estas analfabeto" kaj la kunparolanto ne komprenas la signifon de
"analfabeto", normala precizigo estas "Li ne scipovas legi", eventuale "Li
ne scipovas legi kaj skribi".

La kialo, ke oni en multaj lingvoj uzas la radikon SKRIB rilate al
analfabeteco, versxajne estas, ke oni komprenas "skrib" ne ligite kun "leg",
sed ligite kun "parol": oni ne regas la skriban lingvon, sed ja la parolan.
Lingv(ajx)ojn oni klasas laux la aktiva uzo, ne laux la pasiva: "parola kaj
skriba", ne *"auxda kaj lega".

Otto

Pjer

unread,
Oct 16, 2009, 8:38:19 AM10/16/09
to la bona lingvo
al sen'alfabet' oni povus aldoni la pli gheneralan pri'skrib'ajh'sci'
aù 'ne'sci' , kiu taùgus ech pri ideogramoj!

On Oct 14, 2:27 pm, Andreas Kueck <ak1...@googlemail.com> wrote:
> On 14 Okt., 09:10, "Pilar Otto" <pilo...@online.no> wrote:
>
> > Min mirigas, ke "analfabeto" ne povas eniri laux regulo 15
>
> Mi esploris iom la filipinan, indonezian, japanan, korean, malajan,
> persan kaj turkan: Mi ne sukcesis konstati, ke iu el ili prenis tiun
> vorton.
>
> Se oni limigas la pri Regulo 15 konsiderindajn lingvojn al tiuj de la
> okcidenta lingva kulturkomunumo, oni povas pravigi la vorton per
> Regulo 15. Sed tia limigo ne tre plachas al mi: Tial lau mi
> "analfabeto" estas nova vorto kun la konsekvenco, ke ni trovu
> oportunan anstatauajhon au akcelu oficialigon. Ghis nun la lau mi plej
> bona anstatauajho estas "senalfabetulo".
>
> --
> Andreas Kueck

Antonio De Salvo

unread,
Oct 16, 2009, 9:09:57 AM10/16/09
to la-bona...@googlegroups.com
En la itala legxaro (precipe tiu pli malnova), estas komune uzata la esprimo "saper leggere e scrivere" (= povoscii legi kaj skribi). Ankoraux validas malnova legxo, laux kiu por farigxi urbestro oni devas "pruvi" ke oni povoscias legi kaj skribi (kutime, la pruvo venas el la fakto mem, ke oni prezentas tiucelan skriban deklaron).
Cetere, estas tre peza la fenomeno de la tiel dirita "revena analfabeteco": nome, ekzistas multaj homoj, kiuj kapablas skribi nur sian subskribon, cxar ili tute forgesis la lernejan instruon (cxu ili estu taksataj analfabetoj?),
Gxis
Antonio


Tomaž Longyka

unread,
Oct 16, 2009, 2:08:37 PM10/16/09
to la-bona...@googlegroups.com

Otto:


> La kialo, ke oni en multaj lingvoj uzas la radikon SKRIB rilate al
> analfabeteco, versxajne estas, ke oni komprenas "skrib" ne ligite kun
> "leg",
> sed ligite kun "parol": oni ne regas la skriban lingvon, sed ja la
> parolan.
> Lingv(ajx)ojn oni klasas laux la aktiva uzo, ne laux la pasiva: "parola
> kaj
> skriba", ne *"auxda kaj lega".


Ĝuste ĉi tio,ja estas en la malantaŭo de miaj perdemandaj klarigoj.
Analfabeto estas homo, kiu scipovas nek skribi nek legi. En la lingvoj de
la eksa
Jugoslavujo ni havas ankaŭ la vorton "pol-pism-en aŭ polu-pis-men". Ties
fideleca
esperantigo estus: duon-skribo-scia. Ĝi signifas homon kiu scipovas nur
legi, sed
ne skribi aŭ eĉ homon, kiu malbone regas la skriban lingvon. Ĉar en la
plimulto da
kazoj homoj pli frue scipovas legi (presitajn literojn aŭ aliajn signojn,
kompreneble)
kaj poste skribi, oni esprimas analfabetecon per skrib'.

Amike
Tomaso

Tomaž Longyka

unread,
Oct 16, 2009, 2:16:30 PM10/16/09
to la-bona...@googlegroups.com

--------------------------------------------------
Antonio De Salvo

> Cetere, estas tre peza la fenomeno de la tiel dirita "revena
> analfabeteco": nome, ekzistas multaj homoj, kiuj kapablas skribi nur sian
> subskribon, cxar ili tute forgesis la lernejan instruon (cxu ili estu
> taksataj analfabetoj?

Sur la teritorio de la eksa Jugoslavujo ni konsideras ilin duonskribosciuloj
(pol-pism-en-i).

Amike
Tomaso

Fra Simo

unread,
Oct 16, 2009, 4:43:06 PM10/16/09
to la-bona...@googlegroups.com
     Ree rean fojon nur unuminute mi povas kontribui.
 
2009/10/16 Antonio De Salvo <antonio...@tiscali.it>


En la itala legxaro (precipe tiu pli malnova), estas komune uzata la esprimo "saper leggere e scrivere" (= povoscii legi kaj skribi). Ankoraux validas malnova legxo, laux kiu por farigxi urbestro oni devas "pruvi" ke oni povoscias legi kaj skribi (kutime, la pruvo venas el la fakto mem, ke oni prezentas tiucelan skriban deklaron).
Cetere, estas tre peza la fenomeno de la tiel dirita "revena analfabeteco": nome, ekzistas multaj homoj, kiuj kapablas skribi nur sian subskribon, cxar ili tute forgesis la lernejan instruon (cxu ili estu taksataj analfabetoj?),
 
     En Francujo oni kutime distingon faras inter "analphabétisme" <analfabetism'> kaj "illettrisme" <iletrism'>. La una estas tiu, kiun oni transprenis en Esperanton per "analfabet/ec/o", kaj por kiu ni estas serchantaj tian egalajhon, por kiu ne necesus radiko nova, nome la pro ne-lerninteco plenan nekapablon legi kaj skribi (sed nekapablulo legi ankau ion skribi ne kapablos, pro kio, lau mia opinio, chefa estas la nekapablo legi).
     La dua nomas tion, pri kio parolas Antonio en sia lasta chi-supra alineajho. Kun tiu signifo, "illetrisme" estas novajho, dum "illettré" <iletre'> (lauvorte iel simile al "senliterulo") signifis, se mi ghuste komprenas, au "ege-malklerulo" au la samon, kiel "analphabète". Iu, kiun karakterizas "illettrisme", ja iam iom lernis legi kaj skribi, sed ne kapablas bone kompreni tekston ech simplan, kaj tre malbone au tute ne kapablas sin esprimi skribe.
     Por chi tio plachus al mi diri "mal/kler/ul/igh/int/o". Sed tiu vorto ne estas sufiche forta. GHi eble  pli bone taugas por tiaj homoj, kiuj ofte legas gazeton, sed ne seriozajn librojn, kaj pri preskau nenio interseighas ekster piedpilkado au vetado pri chevakkuroj.

Pilar Otto

unread,
Oct 17, 2009, 7:52:26 AM10/17/09
to la-bona...@googlegroups.com
Francisko:
> * En Francujo oni kutime distingon faras inter "analphabétisme" <

> analfabetism'> kaj "illettrisme" <iletrism'>.
[...]
> * La dua nomas tion, pri kio parolas Antonio en sia lasta
> chi-supra alineajho.

Tion oni norveglingve nomas "funksjonell analfabetisme" (funkcia
analfabeteco), t.e. la homo ja lern(et)is legadon kaj skribadon, sed tiom
malbone alproprigis gxin, ke li/sxi funkcias kvazaux analfabeto.

Otto

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages