"ante"

5 views
Skip to first unread message

Marcos Cramer

unread,
Aug 9, 2009, 5:17:59 AM8/9/09
to la-bona...@googlegroups.com
Ni havas la linion

ante (prepozicio) → de

Mi ne sukcesis trovi en Interreto iun ajn Esperantan uzon de "ante" kiu estus anstataŭigebla per "de". Fakte preskaŭ neniu uzas la vorton "ante". En Ido ĝi havas la tempan signifon de "antaŭ", kaj en tiu senco ĝi estas moke uzata en la komedia sceno "Lingva evoluo" de Baghy. Krom tio, mi trovis unu paĝon kie estas raportite ke iu aŭstrala Esperantisto uzas "ante" en senco simila al "rilate al". Sed krom tio mi ne trovis iujn ajn indikojn pri prepozicia uzo de tiu vorto.

Ĉu ni do eble entute forigu tiun linion?

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Aug 9, 2009, 6:18:19 AM8/9/09
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
ante (prepozicio) → de

Mi ne sukcesis trovi en Interreto iun ajn Esperantan uzon de "ante" kiu estus anstataŭigebla per "de".
Fakte la vorto estas uzata nur en paperaj bultenoj de aŭstraliaj Esperanto-grupoj kaj foje en mesaĝoj de kelkaj (tre malmultaj) aŭstraliaj esperantistoj, krom la lanĉinto de ĝi: Marcel Leereveld.

Evidente temas pri strangaĵo. Ĉu ni tenu la linion aŭ foirgu ĝin? Mi ne havas fortan opinion? Kion pensas la ceteraj?

Amike

Renato

Andreas Kueck

unread,
Aug 9, 2009, 6:58:32 AM8/9/09
to la bona lingvo
On 9 Aug., 11:17, Marcos Cramer <marcos.cra...@gmail.com> wrote:

> Ni havas la linion
>
> ante *(prepozicio)* → de

Mi komprenas nek "ante" nek tion, kial ghi estas prepozicio. Se "ante"
estas ghuste formebla el "ant'"plus "e" (pri kio mi dubas), tiam ja
temas pri adverbo.

> Krom tio, mi trovis unu
> paĝon kie estas raportite ke iu aŭstrala Esperantisto uzas "ante"

Evidente temas pri Marcel Leereveld. En la forumo "Klasika Esperanto"
li iafoje ghojigas la legantojn per "ante", ekzemple en tiu mesagho
(se mi ne eraras, li iafoje uzas ankau "ate de"):

http://groups.google.de/group/klasika-esperanto/msg/2878cd0e327b2286?hl=eo

Se mi bone memoras, li pledas por tio, ke unu vorto havu nur unu
signifon. Char tio chi ne trafas okaze de ekzemple "de" (ghi havas pli
ol dek signifojn), li iafoje uzas "ante" kaj "ate de" - vere "klasika
Esperanto", chu ne?

> Ĉu ni do eble entute forigu tiun linion?

Nu, se el ghi oni ekscias la ghustan signifon, tiam la linio utilas.

Pli interesas min tamen tio, chu "ante" estas ghuste formebla, do chu
"ant'" povas esti uzata ne-kunmetite kun signifhava radiko.

--
Andreas Kueck

Renato Corsetti

unread,
Aug 9, 2009, 9:42:44 AM8/9/09
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas:
Pli interesas min tamen tio, chu "ante" estas ghuste formebla, do chu
"ant'" povas esti uzata ne-kunmetite kun signifhava radiko.
Gramatikaj finaĵoj je emas esti uzataj en tiu maniero. Multajn fojojn mi renkontis "onta" por "estonta". Oni normale parolas pri la as-tempo.  Mi ne vidus problemojn pri tio, sed pri la fakto ke la tuta signifo de "ante de" ne estas komprenebla.

Amike

Renato

Andreas Kueck

unread,
Aug 9, 2009, 11:42:15 AM8/9/09
to la bona lingvo
Jen eble akceptebla argumento kontrau la uzo de memstaraj "ante", "ate
de" k. c.:

En la Universala Vortaro estas jenaj difinoj:

"ant' [...] ending of pres. part. act. in verbs [...]
at' [...] ending of pres. part. pass. in verbs ..."

El tio chi sekvas, ke "ant'" kaj "at'" estas finajhoj en verboj (la
analogo validas cetere por "int'", "it'", "ont'" kaj "ot'").

Lau mia interpreto ankau aliaj afiksoj, kiuj estas difinitaj kiel
"ending" (= finajho; ekz. la afikso "o") chiam antau si havu almenau
unu vorteron, kiu ne estas la "nul-vortero" (tio, kies analogo en la
matematiko estas la "malplena aro").

Au chu oni ja povas pravigi memstaraj "ante" kaj "ate de"?

Eble mi pretervidas ion gravan.

--
Andreas Kueck

Renato Corsetti

unread,
Aug 10, 2009, 3:26:05 AM8/10/09
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas:
Lau mia interpreto ankau aliaj afiksoj, kiuj estas difinitaj kiel
"ending" (= finajho; ekz. la afikso "o") chiam antau si havu almenau
unu vorteron, kiu ne estas la "nul-vortero" (tio, kies analogo en la
matematiko estas la "malplena aro").
Jes, sed la potenciala uzo de ĉiuj bazaj vorteroj (morfemoj oni diras en la eŭrop-greka) estas tiom forta en Esperanto ke jam Grabowski eksperimentis pri "la o ...". La granda limo, laŭ mi, estas pli signifa ol forma.

Oni povas kompreni frazon kiel "La anta kongreso estas pli granda ol la inta", sed mi tute ne komprenas la sencon de "ate de".

Amike

Renato


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages