Medikamento

4 views
Skip to first unread message

Anna Lowenstein

unread,
May 24, 2012, 5:03:16 AM5/24/12
to la-bona...@googlegroups.com

Mi vidas, ke mankas en La Bona Lingvo la vorto “medikamento”. Tio apartenis al la 2a OA, sed ĝi simple anstataŭas la Fundamentan vorton “kuracilo” kaj ankaŭ la vorton “medicinaĵo” (1a OA).

Anna

 

-----------------------------------------------------------------------

Anna Lowenstein

Via del Castello 1

00036 Palestrina

Italujo

Tel: 00-39-06 9575 713

anna.lo...@esperanto.org

 

 

Renato Corsetti

unread,
May 24, 2012, 6:26:03 AM5/24/12
to la-bona...@googlegroups.com
Anna:

>  Mi vidas, ke mankas en La Bona Lingvo la vorto “medikamento”. Tio apartenis al la 2a OA, sed ĝi simple anstataŭas la Fundamentan vorton “kuracilo” kaj ankaŭ la vorton “medicinaĵo” (1a OA).

la linioj povus esti:

1. medikament-o [2oa] --> kurac-il-o, medicin-aĵ-o

2.   medikament-o [2oa] ~ kurac-il-o, medicin-aĵ-o

La dua linio ŝajnas iom pli senproblema.

Amike

Renato


--

renato corsetti
via del castello, 1 00036 palestrina, italujo
ren...@esperanto.org

Anna Lowenstein

unread,
May 24, 2012, 6:47:56 AM5/24/12
to la-bona...@googlegroups.com

Estas vere, ke la vorto estis oficialigita, sed ĝi ŝajnas al mi tute malrekomendinda. Mi ne proponas, ke oni rekomendu ĝin por maloficialigo (ĉar oni ne faru tion tro facilanime), tamen laŭ mi la linio estu kun à.

 

Anna


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: giovedì 24 maggio 2012 12.26
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) Medikamento

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

Marcos Cramer

unread,
May 24, 2012, 2:18:00 PM5/24/12
to la-bona...@googlegroups.com
Anna skribis:

Mi ne proponas, ke oni rekomendu ĝin por maloficialigo (ĉar oni ne faru tion tro facilanime), tamen laŭ mi la linio estu kun .


Ghis nun ni sekvis la principon, ke se en SSV ni malrekomendas oficialan radikon per "→", tiam ni ankau listigas ghin en nian liston de maloficialigindaj radikoj. Lau mi ni ne forlasu tiun simplan principon sen tre bona kialo. Mi chi tie ne vidas bonan kialon por forlasi ghin.

Mi persone tute evitas "medikamento" kaj uzas nur "kuracilo" por tiu senco. Tamen mi nun serchis tiujn vortojn en la Tekstaro, kaj rimarkis ke "medikament/" trovighas jam en la Fundamenta Krestomatio, aldone plurfoje en aliaj Zamenhofaj verkoj, kaj entute pli ofte ol "kurac/il/" (ekster Monato nur iom pli ofte, sed pro 55 uzoj en Monato entute preskau duoble tiom ofte kiel "kurac/il/"). Pro la tiel konstata enradikighinteco de "medicino" en la efektivan lingvouzon kaj ghia aldona oficialeco, mi do malgrau mia klara persona prefero al "kuracilo" rekomendus listigi la linion nur kun "~".

Amike,
Markos

Johan Derks

unread,
May 24, 2012, 3:18:18 PM5/24/12
to la-bona...@googlegroups.com
Mi konsentas kun Anna kaj Marcos.
La vorto estas tipa ekzemplo de "intereuropeco".
Lau www.esp-evoluo.org 10 el 28 europaj lingvoj rekonas ghin (inter kiuj angla, germana, pola, rusa, hispana, franca, portugala), dum tutmonde nur 11 el 51 lingvoj rekonas ghin.
(Tiu rezulto povus esti kontestinda, char la angla ekvivalento "drug" havas duoblan signifon
(medikamento kaj (halucina) drogo) kaj tial la tradukoj en kelkaj lingvoj eble donas unuan lokon al la dua signifo.)
 
Johan
 
--

Leo De Cooman

unread,
May 24, 2012, 5:05:34 PM5/24/12
to la-bona...@googlegroups.com
Op 24/05/2012 20:18, Marcos Cramer schreef:
> Tamen mi nun serchis tiujn vortojn en la Tekstaro, kaj rimarkis ke
> "medikament/" trovighas jam en la Fundamenta Krestomatio, aldone
> plurfoje en aliaj Zamenhofaj verkoj, kaj entute pli ofte ol
> "kurac/il/" (ekster Monato nur iom pli ofte, sed pro 55 uzoj en Monato
> entute preskau duoble tiom ofte kiel "kurac/il/").
En la Tekstaro estas nur 2 "sanigiloj", el kiuj unu en la Fundamenta
ekzercaro.
Supozeble ne ĉiuj kuraciloj sanigas. :-(

Amike salutas Leo


Renato Corsetti

unread,
May 26, 2012, 8:47:11 AM5/26/12
to la-bona...@googlegroups.com
Mi aldonis la linion:

medikament·o [2oa] ~ kurac·il·o, medicin·aĵ·o, san·ig·il·o

Sanigilo ŝajnas al mi sufiĉe uzata en la reto.
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages