renom-o

2 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Dec 1, 2009, 4:57:35 PM12/1/09
to °listo 'la bona lingvo'
Ĉu

renom-o --> fam-o ?

Renato

Antonio De Salvo

unread,
Dec 1, 2009, 5:57:27 PM12/1/09
to la-bona...@googlegroups.com

Renato Corsetti

>Ĉu
>renom-o --> fam-o ?

sxajnas al mi, ke jam okazis diskuto pri tio; cxu mi malbone memoras?

 

Gxis

Antonio

 

Eduardo Trapani

unread,
Dec 1, 2009, 8:09:29 PM12/1/09
to la-bona...@googlegroups.com

> Ĉu
>
> renom-o --> fam-o ?

Jes!

Renato Corsetti

unread,
Dec 2, 2009, 2:04:05 AM12/2/09
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:

sxajnas al mi, ke jam okazis diskuto pri tio; cxu mi malbone memoras?

Vi pravas. Pardonu kaj konsideru mian mesaĝon pri tio nesendita.

Amike

Renato


Eduardo Trápani

unread,
Dec 2, 2009, 10:19:07 AM12/2/09
to la-bona...@googlegroups.com
>> sxajnas al mi, ke jam okazis diskuto pri tio; cxu mi malbone memoras?
>>
> Vi pravas. Pardonu kaj konsideru mian mesaĝon pri tio nesendita.

Kaj la rezulto tiama estis ...?

Marcos Cramer

unread,
Dec 2, 2009, 11:13:52 AM12/2/09
to la-bona...@googlegroups.com
Eduardo demandis:

Kaj la rezulto tiama estis ...?

La rezultoj de niaj diskutoj ĉiam estas listigataj sur bonalingvo.it/index.php?title=Simplaj_samsignifaj_vortoj . Tie vi povas legi la jenajn liniojn pri la radiko "renom/":

renom·a → (bon-)fam·a; kun bon·a reputaci·o
renom·o → fam·o, dis·kon·at·ec·o; (bon·a) reputaci·o

Amike,

Marcos

Eduardo Trápani

unread,
Dec 2, 2009, 12:45:06 PM12/2/09
to la-bona...@googlegroups.com
> Kaj la rezulto tiama estis ...?

> La rezultoj de niaj diskutoj ĉiam estas listigataj sur
> bonalingvo.it/index.php?title=Simplaj_samsignifaj_vortoj

Jes, kompreneble! Stulta demando, tamen afabla respondo :).

Dankon, Eduardo.

Andreas Kueck

unread,
Dec 2, 2009, 1:10:38 PM12/2/09
to la bona lingvo
On 1 Dez., 22:57, Renato Corsetti <renato.corse...@gmail.com> wrote:
> Ĉu
>
> renom-o --> fam-o ?

Mi ordinare uzas la oficialan vorton "reputacio" (lau PIV: "opinio de
la publiko pri la valoro de persono au firmo"), kvankam ghia signifo
eble estas iom alia ol tiu de "renomo" (ne-oficiala). Lau mia scio
"famo" signifas proksimume onidiron.

--
Andreas Kueck

Renato Corsetti

unread,
Dec 3, 2009, 4:20:05 AM12/3/09
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas:

> Mi ordinare uzas la oficialan vorton "reputacio" (lau PIV: "opinio de
> la publiko pri la valoro de persono au firmo"), kvankam ghia signifo
> eble estas iom alia ol tiu de "renomo" (ne-oficiala). Lau mia scio
> "famo" signifas proksimume onidiron.
>
Nu, ĉu vi sentas ke "reputacio" estas nepre pozitiva kaj sekve ni forigu
"bona" el la subaj difinoj:

renom·a → (bon-)fam·a; kun bon·a reputaci·o

renom·o → fam·o, dis·kon·at·ec·o; (bon·a) reputaci·o ?

Pri "famo" kaj "onidiro" mi ne scias. Mi havas la impreson ke "famo"
signifas "konateco"-n dum "onidiro" pli similas al "klaĉo".

Amike

Renato

Andreas Kueck

unread,
Dec 3, 2009, 10:30:28 AM12/3/09
to la bona lingvo
On 3 Dez., 10:20, Renato Corsetti <renato.corse...@uniroma1.it> wrote:

> Andreas:> Mi ordinare uzas la oficialan vorton "reputacio" (lau PIV: "opinio de
> > la publiko pri la valoro de persono au firmo"), kvankam ghia signifo
> > eble estas iom alia ol tiu de "renomo" (ne-oficiala). Lau mia scio
> > "famo" signifas proksimume onidiron.
>
> Nu, ĉu vi sentas ke "reputacio" estas nepre pozitiva

Ne. Mi uzas "reputacio" neutrale. Por esprimi, ke ghi estas bona, mi
aldonas "bona", por esprimi, ke ghi estas malbona, mi aldonas
"malbona" ktp. Sed mi ne ekskluzivas, ke mi erarare uzas tiun vorton
au ke oni miskomprenas min.

--
Andreas Kueck

Leo De Cooman

unread,
Dec 3, 2009, 11:19:07 AM12/3/09
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas Kueck skribis:

>> Nu, ĉu vi sentas ke "reputacio" estas nepre pozitiva
> Ne. Mi uzas "reputacio" neutrale. Por esprimi, ke ghi estas bona, mi
aldonas "bona", por esprimi, ke ghi estas malbona, mi aldonas "malbona"
ktp. Sed mi ne ekskluzivas, ke mi erarare uzas tiun vorton au ke oni
miskomprenas min.

Pri "reputacio" mi havas la samajn ideojn kiel Andreas.

Amike salutas
Leo

Renato Corsetti

unread,
Dec 3, 2009, 11:56:37 AM12/3/09
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:
Pri "reputacio" mi havas la samajn ideojn kiel Andreas.
Bone. En tiu okazo mi lasas la adjektivon "bona" en la samsignifaĵoj de "renomo".

Amike

Renato


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages