Ekzameninte ankau la situacion en Vikipedio,
> mi kredas ke la ideo de NPIV, ke "radiofonio" estas egala al
> "radiotelefonio" ne estas gusta.
kial ekzakte vi kredas tion?
> Lau Vikipedio
> radiofoni-o = radia dissendado
miaimprese ne nur sendado (kaj ecx ne nepre dis-), sed ankaw
ricevado, kaj produktado de sono
From: "Leo De Cooman"
> Pri radiotelefonio/ radiofonio:
> En la komencaj jaroj oni sukcesis telegrafi per elektromagnetaj
> ondoj. Tio estas multege pli facile ol transsendi sonojn: suficis
> simple salti/malsalti la sendilon.
tio nomigxas "kontinua ondo" cxu ?
[cetere mi bedawras ke al esp-o mankas bonaj vortoj por on/off, aan/uit,
ein/aus (kaj min ne kontentigos "en/el") ]
> Nur multe poste, post invento de la triodo
anstataw "nur" mi dirus "maljam"
gxis, Ronaldo
[cetere mi bedawras ke al esp-o mankas bonaj vortoj por on/off, aan/uit, ein/aus (kaj min ne kontentigos "en/el") ]
> Ronaldo:
Mi kaj iuj aliaj uzas "ek"/"for".
--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>
Mi kaj iuj aliaj uzas "ek"/"for".
Jes. Sed kompreneble tia "kontinua ondo" ne transdonas multajn informojn,
tial oni ŝaltas kaj malŝaltas ĝin laŭ konsentita kodo, ekzemple laŭ kodo de
Morso. Do la "kontinueco" fakte daŭras nur mallonge.
> [cetere mi bedawras ke al esp-o mankas bonaj vortoj por on/off, aan/uit,
> ein/aus (kaj min ne kontentigos "en/el") ]
Se oni komprenas "ŝalti" kiel "inschakelen" (laŭvorte "en-ŝalti",
"encirkvitigi kurentan aŭ tensian fonton en cirkviton") oni povus uzi
(en-)ŝalti / malŝalti aŭ el-ŝalti. Do "en/el" ŝajnas al mi defendeblaj
kvankam ili ankaŭ min ne kontentigas. (Mallongigoj malofte kontentigas min).
Aliflanke oni povus konsideri, ke la elektrofonto daŭre disponeblas (se ne
estas paneo), kaj ke oni konektas (ĉu danĝera vorto, ĉar oficialigita de la
9a aldono?) aparaton kun tiu fonto (ekzemple la "elektra reto", baterio). Ni
eble devus pripensi la plenan signifon de la mallongigoj "on/off, aan/uit".
Ŝajnas al mi, ke "aan" estas mallongigo de "aan het net geschakeld" kaj
"uit" = uitgeschakeld. Tio eble helpus nin trovi pli kontentigajn terminojn
en Esperanto.
Kiel oni diras tion en aliaj naciaj lingvoj?
>> Nur multe poste, post invento de la triodo
>
> anstataw "nur" mi dirus "maljam"
Nederlande "jam" = "reeds" (flandre "al"), kaj la malo "nog niet"? Ankoraŭ
ne? Mi timas, ke mia cerbo estas jam tro maljuna por ankoraŭ bone kompreni
:-)
Amike salutas
Leo
En la norvega la esprimmaniero similas al la anglaj "turn on" kaj "turn
off", sed la verbo, kiun oni uzas, "slå", ne signifas "turni", sed "bati,
frapi"! Ensxalti do estas "slå på" (bati sur), kaj elsxalti estas "slå av"
(bati de/el). Pri aparato, lampo ktp., kiu estas ensxaltita, oni diras, ke
gxi "estas sur" aux "staras sur"; pri aparato elsxaltita oni ne uzas
"stari", sed oni povas diri cxu, ke gxi "estas de" aux "estas de-batita".
Tian esprimmanieron mi NENIEL rekomendas por Esperanto.
En la hispana ensxalti estas "encender" = bruligi, kaj elsxalti estas
"apagar" = estingi. Por diri, ke aparato estas en- aux elsxaltita, oni uzas
la respektivajn participojn "encendido" kaj "apagado". Ankaux en la dana
lingvo la verboj "tænde" = bruligi kaj "slukke" = estingi estas uzataj kun
la signifoj "ensxalti" kaj "elsxalti".
Otto
En la hispana ensxalti estas "encender" = bruligi, kaj elsxalti estas "apagar" = estingi. Por diri, ke aparato estas en- aux elsxaltita, oni uzas la respektivajn participojn "encendido" kaj "apagado".
Oni bezonas ion mallongan, skribeblan sur s’altiloj ktp. Mi c’iam pensas, ke “ek” kaj “mal” povus tau’gi. (“Mal” = “mals’alti” au’ “mal-ek”.)
Kore,
Anna
Da: la-bona...@googlegroups.com
[mailto:la-bona...@googlegroups.com]
Per conto di Renato Corsetti
Inviato: domenica
28 giugno 2009 17.38
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) on/off
--
Mireille Grosjean
Grand-rue 9
cp 9
2416 LES BRENETS
Suisse / Svislando
+41 (0)32 932 18 88
+41 (0)79 69 709 66
www.concours-esperanto.ch
mirejo3.blogspot.com
sur l'Asie/pri Azio: mirejo.blogspot.com
sur le Canada/pri Kanado: mirejo2.blogspot.com
LA PAIX: MA VOIE
L'ESPERANTO: MA VOIX
PACO: MIA VOJO
ESPERANTO: MIA VOCHO
Sur la aparatoj ofte estas skribite "marche" < marsh > (lauvorte "ir(ad)o", t. e. "funkciado") kaj "arrêt" < are > (lauvorte "halt(ig)o" au "ne-irado, ekstaro, starado", t. e. "ne-funkci(ig)ado"),
DE Mirejo:En Svislando la unua lingvo estas la germana. En tiu lingvo sur la aparatoj oni legas EIN / AUS. Pro tio mi jam vidis fushan tradukon el la germana al la franca: DANS / HORS, kiu havas neniun signifon!!Mirejo
Francisko:
Sur la aparatoj ofte estas skribite "marche" < marsh > (lauvorte "ir(ad)o", t. e. "funkciado") kaj "arrêt" < are > (lauvorte "halt(ig)o" au "ne-irado, ekstaro, starado", t. e. "ne-funkci(ig)ado"),
ankau "haltu" estus sufiĉe klara en Esperanto.
Renato skribis:> ankau "haltu" estus sufiĉe klara en Esperanto.Por Esperantigi OpenOffice.org-n interna regulo estis uzi la imperativon, kiam la uzanto de la komputilo estas alparolata (de kiu? Nu, de la "programo", fakte do de la programisto). Se temas pri "klavo/ butono/ ŝaltilo", sur kiu estas teksto, ni uzis la infinitivon.
Ekzemple: en menuo povas aperi "konservi la tekston".En dialogujo la program(ist)o povus konsili al la uzanto (ni diris "uzulo") "Io malsukcesis. Konservu la tekston kaj restartu la programon"Mi do proponas ĉi-kaze "halti" anstataŭ "haltu".____Multaj (precipe elektronikaj, nedanĝeregaj) aparatoj havas ŝaltilojn kun duobla (aŭ plurobla) funkcio laŭ la aktuala stato.Ekzemple: kiam la aparato estas malŝaltita la funkcio de ŝaltilo S estas: funkciigi la aparaton. Kiam la aparato funkcias, la funkcio de tiu sama ŝaltilo S estas: halti
ekzakte tion mi celas. Kiel esp-o igxu mondlingvo, se ne eblas demandi:
"cxu tiu aparato estas *** aw ### ?"
" cxu en aw el" "cxu ek aw for"
Mi malaprobas "sxalti" cxar en la fontlingvo (germana) gxi tute ne
limigitas al on/off. Mi havis radioaparatojn cxe kiu oni havas unu sxaltilon
por 4 elektoj, ekz mezondo, kurtondo,longondo kaj 3-metrabendo - aw
ecx por 110, 127, 220 kaj 240 voltoj.
La nederlanda ekvivalento (schakelen) ecx uzatas por la rapidumoj de
awtomobilo (cxu esp-e oni klucxas? cxu oni suprenklucxas kaj
malsuprenklucxas?)
gxis, Ronaldo
gxis, Ronaldo
Amike
Renato
| switch on: ŝalti; aktivigi |
| Lingvo | Tradukoj |
|---|---|
| afrikanso | aktiveer; aanskakel |
| albana | aktivizohem; aktivizoj |
| finna | kytkeä |
| franca | activer; mettre en action; mettre en mouvement; allumer; brancher; mettre en circuit; mettre en marche; mettre le contact; ouvrir; tourner; tourner l'interrupteur |
| frizona | aktivearje |
| germana | aktive Bedeutung geben; aktive Form geben; aktivieren; in Gang bringen; andrehen; anschalten; einschalten |
| hungara | aktivizál; mozgósít; kapcsol |
| islanda | kveikja á |
| itala | accendere |
| kataluna | connectar; endollar |
| malaja | loncat ... meloncat |
| nederlanda | aandraaien |
| papiamento | aktivá |
| pola | włączać |
| portugala | activar; acender; ligar |
| rusa | включать |
| taja | เปิด |
| |
switch off | |
| Lingvo | Tradukoj |
|---|---|
| afrikanso | afskakel |
| dana | afbryde |
| germana | abstellen; abdrehen; abschalten; ausschalten |
| hispana | parar |
| nederlanda | afzetten; buiten werking stellen; stilzetten; stopzetten; uitschakelen; uitzetten |
| portugala | desligar |
| zulua | -vala |
----- Oorspronkelijk bericht -----Van: Renato CorsettiVerzonden: dinsdag 30 juni 2009 18:31Onderwerp: (la bona lingvo) on/off
Neniu viruso estas trovita en la ricevita mesagho
Checked by AVG - www.avg.com
Version: 8.5.375 / Virus Database: 270.13.0/2210 - Release Date: 06/30/09 06:10:00
En tia demando oni nepre uzu "ŝaltita aŭ malŝaltita".
TRE PRAVA KAJ ATENTINDA RIMARKO! surskriboj tendencas esti redaktataj en la
lingvo plej prestigxa dum la tempo de ekesto de la koncerna fako: medicinaj
receptoj latine (reit., semel), posxtajxoj france (par avion), muziko itale
(crescendo), ktp. Estontece, laux la antauxdiroj de Renato, la surskribojn
certe konsistigos cxinaj ideogramoj.
Otto
From: "Leo De Cooman"
Ronaldo skribis:
>> Mi malaprobas "sxalti" cxar en la fontlingvo (germana) gxi tute ne
>> limigitas al on/off. Mi havis radioaparatojn cxe kiu oni havas unu
sxaltilon
>>por 4 elektoj, ekz mezondo, kurtondo,longondo kaj 3-metrabendo - aw
>> ecx por 110, 127, 220 kaj 240 voltoj.
>> La nederlanda ekvivalento (schakelen) ecx uzatas por la rapidumoj de
>> awtomobilo (cxu esp-e oni klucxas? cxu oni suprenklucxas kaj
>> malsuprenklucxas?)
> Eble vi ja ŝatas la nederlandan vorton "inschakelen",
ne por la senco kiun ni priparolas cxi tie
> enŝalti, "einschalten", 'anschalten", "mettre en circuit" aŭ
> "mettre en marche", "switch on" (ŝalti, aktivigi? )
"aktiva" najbaras al tio kion mi celas, kaj mi ne celas agon, sed staton.
Simile kiel cxe "open" kaj "dicht", havi verbon ne suficxas. Se
naskigxas homo, ties fontaneloj ne estas "malfermitaj", kaj se naskigxas
hundo, ties okuloj ne estas "fermitaj"
Mi parolas pri aan/uit, terminoj kiuj ankaw utilas por priparoli "verkering"
( kolombumrilato): cxu estas "aan" aw "uit" inter tiuj du?
> Nu, plej simple estas eksidi ĉe la Kabea meblo,
se vi havas bonan konekton
> nederlanda aandraaien
mi malkonsentas. ni dirus aanzetten (meti *****)
aandraaien sxajnas anglismo (turn on)
> Kaj de "switch off"
> switch off: malŝalti; malfunkciigi
Kiun vorton esp-o havas por "to switch", kaj kiun por "off" - jen la
demandoj
> Se oni konsentus, mi proponus la spacoŝparaĵoj "en/de"
Mi opinias ke tiuj simple jam havas tro da aliaj signifoj
From: Renato Corsetti
> http://www.bonalingvo.it/index.php?title=En:_O
mi esperas rigardi post la ferioj
gxis, Ronaldo
Mi komprenas vian argumenton. Certe en la angla estas diferenco inter "open"
kaj "opened", kaj en la germana inter "offen" kaj "geöffnet". Tamen la
franca elturnigxas per "ouvert", la hispana per "abierto" kaj la rusa per
"otkrytyj" en ambaux sencoj.
Svedoj, germanoj, hispanoj, hungaroj kaj certe ankaux alilingvanoj sxatus
havi du malsamajn "sed": unu, kiu neas tion, kio estas dirita antaux la
"sed"o, kiel la sveda "utan" kontrasta al "men", kiel la germana "sondern"
kontrasta al "aber", kiel la hispana "sino" kontrasta al "pero", kaj kiel la
hungara "han(n?)em" kontrasta al "de".
Sed kiel mi diris en diversaj forumoj: se oni en Esperanton enkodigus cxiujn
gramatikajn kategoriojn kaj signifajn diferencojn ekzistantajn en ajna
etnolingvo, Esperanto farigxus ne la plej facila lingvo, sed la plej
MALfacila lingvo. Nia celo do ne devas esti trovi "la plej malgrandan
komunan oblon", sed prefere trovi "la plej grandan komunan mezuron" - aux
eble "la plej malgrandan komunan denominatoron" - mi tro malbone memoras la
bazan matematikon por konvene uzi matematikajn metaforojn! Tamen oni ne
reduktu la lingvon al stato simila al pigxineco.
> Kiun vorton esp-o havas por "to switch", kaj kiun por "off" - jen la
> demandoj
Mi faras kontrauxdemandon: cxu la angla vorto "switch" estas suficxe
preciza, por ke Esperanto prenu gxin kiel modelon? Mia angla-norvega vortaro
diras pri "switch" (mi lauxeble E-igas): "maldika bastono, elasta vergo,
vipo; relsxangxilo, vagonvicigilo[?]; (elektra) kurentoturnilo,
kurentorompilo, sxangxilo, elektilo; (malfirma) plektajxo; bastonumi, vipi;
svingi, turni, sxangxi, relsxangxi, vagonvicigi[?]; _switch off_ rompi,
elsxalti (kurenton), estingi (lumon); _switch on_ ensxalti, funkciigi,
lumigi." Poste aperas diversaj kunmetajxoj: "switchback, switchblade,
switchboard, switch box, switch button, switching, switching track,
switchman, switch-over, switchyard". Ekzistas ankaux la angla verbo "to
toggle", kiu laux mia kompreno signifas "sxalti alterne inter du funkcioj".
Teknika Esperanta termino por almenaux unu el la signifoj de "switch" estas
"komuti".
Kaj nun pri la ilo(j), per kiu(j) oni sxaltas. En la germana, "Schalter"
sxajnas gxenerala vorto, kiel la angla "switch", la norvega "bryter"
("rompilo", kvankam gxi ne cxiam rompas), kaj la hispana "interruptor"
("interrompilo", kvankam ...). En hispanaj instrukcioj oni legas ankaux
"conmutador" (komutilo). La teknikistoj certe bezonas specialigitan
terminaron, sed nefakuloj bone vivas kun sxaltiloj, cxu por la elektra lumo,
cxu por la radio, cxu por la komputilo. La sxaltilon inter ondbendoj, kiun
Ronaldo menciis alimesagxe (norvege "bølgevender" = "ondoturnilo), sed
moderne "kanalvelger" = "kanal-elektilo", oni povus nomi
"(ond)bend-elektilo".
Otto
> mi malkonsentas. ni dirus aanzetten (meti *****)
aandraaien sxajnas anglismo (turn on)
Mi simple kopiis la tekston el la citita retejo. Mi sciigis la mankojn al
ties redakcio in...@majstro.com
Respondis iu Gerard Van Wilgen, ke oni baldo povos mem alsendi vortojn en
pluraj lingvoj por kompletigi la "Kabean meblon" (la termino naskiĝis ĉi
tie, ne ĉe Majstro!). Mi petis lin averti min.
> Kaj de "switch off"
> switch off: malŝalti; malfunkciigi
Kiun vorton esp-o havas por "to switch", kaj kiun por "off" - jen la
demandoj
>> Se oni konsentus, mi proponus la spacoŝparaĵoj "en/de"
>Mi opinias ke tiuj simple jam havas tro da aliaj signifoj
Nu, same kiel on/off; aan/uit; en/hors; ĉu ne?
Mi provis plenumi la peton de Renato per tiu propono. Cetere mi povas trovi
normajn SIGNOJN por montri konektiĝon/malkonektiĝon de kontaktiloj, sed tio
supozeble ne estis la peto de Renato.
Amike salutas
Leo
se oni en Esperanton enkodigus cxiujn gramatikajn kategoriojn kaj signifajn diferencojn ekzistantajn en ajna etnolingvo, Esperanto farigxus ne la plej facila lingvo, sed la plej MALfacila lingvo.
kompreneble gxi havas tro da signifoj en la angla, sed ni sercxas tiun
signifon kiun gxi havas komuna kun NL-a "schakelen'
> Mia angla-norvega vortaro diras pri "switch" (mi lauxeble E-igas):
> "maldika bastono, elasta vergo, vipo; relsxangxilo, vagonvicigilo[?];
>(elektra) kurentoturnilo, kurentorompilo, sxangxilo, elektilo; (malfirma)
plektajxo;
mi parolis pri "_to_ switch", do nepre pri verbo
> Teknika Esperanta termino por almenaux unu el la signifoj
> de "switch" estas "komuti".
nu, preskaw
gxis, Ronaldo