ree pri la vortfarado

15 views
Skip to first unread message

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Jan 6, 2017, 4:16:58 AM1/6/17
to ED.BL.DISKUTLISTO
La temo revenas ofte, ĉar neniam oficiale reguligata.

Resumante, laŭ miaj konoj, estas du solvoj:
- tiu "limiga" de la sveda Milmò (1970), kiu ja limigas la kunmetaĵojn nur al
antaŭelentoj ligitaj al ĉzefelemento per komplemento nur regata de prepozicio
[ekz. vaporŝipo (ŝipo JE vaporo), dompordo (pordo DE la domo), bastonfrapi
(frapi PER bastono), prespreta (preta POR presi), belsona (KUN bela sono),
nudokule (Je nuda okulo), jarcento (cento DA jaroj), kapjeso (jeso PER la
kapo)....];
- tiu "etendiga" de Wennergen (2010), kiu etendigas la Milmò-uzon al:
* objektaj komplementojn (sen prepozicioj) [ekz. voĉdoni, fiŝkapti,
pagi/pago.pova...];
* antaŭelementoj regataj de subprenataj korelativaj vortoj [sanruĝo=ruĝo kiel
sango, dikfingro)=fingro, kiu plej dikas, sovaĝbesto=besto kiu sovaĝas];
* adverbaj antaŭelementoj regata de verbo [ruĝfarbi, plenŝtopi, laŭtlegi...]

Mi emus al limiga solvo (sume subtenata de ABC-gramatiko), dum Corsetti
- se mi bone komprenis - emas al etendiga solvo (sumke subtenata de la
Wennergen-gramatiko.

Ĉu inter la listanoj estas iuj kiuj
- emas subteni ĉu la limigan, aŭ la etendigan solvon?
- aŭ havas malsaman solvon sinteze esprimeblan?

Dankon, JoKo Rinaldo

Renato Corsetti

unread,
Jan 6, 2017, 5:41:02 AM1/6/17
to ~ listo 'lbl'
Johano Karlo:
 
​| ​
 dum Corsetti
​ 
- se mi bone komprenis - emas al etendiga solvo (sumke subtenata de la Wennergen-gramatiko.

​Verdire mi ne havas apartan teorion pri tio. Mi pensas, ke ĉio estas ebla, se la rezulto havas sencon: fer-vojo (vojo je/de fero), sang-ruĝa (ruĝa je/de sango), ktp.
La sola afero, kiun mi trovas malfacile akceptebla estas la kunmeto de adjektivo kaj substantivo, dik-fingra, nov-jaro, nov-jorko.

Se iu volas verki artikoleton pri tio, mi volonte enmetus ĝin en la reton.

Amike

Renato
~~~
Renato Corsetti, 117 Dukes Avenue, London N10 2QD, UK/Britujo
tel. +393286315655, +447399273515 renato....@gmail.com

Cvi Solt

unread,
Jan 6, 2017, 6:19:35 AM1/6/17
to la-bona...@googlegroups.com
Saluton

Finfine ni havas nun la klaran kaj bone difinitan demandon, kaj ne nur pri la subtason. La eblaj respondoj estas fakte kvar, ne du, ĉar la etendigo enhavas 3 partojn, aparte akcepteblaj aŭ ne.

Mi preferas la plenan etendigan solvon

Cvi Ŝolt





--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://bonalingvo.net/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
--- You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingvo+unsubscribe@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.



--
Cvi Solt
Kibuc Gaaton

Pjer

unread,
Jan 7, 2017, 1:55:47 PM1/7/17
to la bona lingvo
Kompreneble ankaŭ mi : kial kompliki (malsimpligi  :-) ) kiam io simplas.
Ni komprenu la Fundamenton danke al la unua libro, precize ties frazojn (kaj ĉefe la substrekitajn liniojn) :

La duan problemon mi solvis en la sekvanta maniero :

a) Mi aranĝis plenan dismembrigon de la ideoj en memstarajn vortojn, tiel ke la tuta lingvo, anstataŭ vortoj en diversaj gramatikaj formoj, konsistas sole nur el senŝanĝaj vortoj. Se vi prenos verkon, skribitan en mia lingvo, vi trovos, ke tie ĉiu vorto sin trovas ĉiam kaj sole en unu konstanta formo, nome en tiu formo, en kiu ĝi estas presita en la vortaro. Kaj la diversaj formoj gramatikaj, la reciprokaj rilatoj inter la vortoj k. t. p. estas esprimataj per la kunigo de senŝanĝaj vortoj. Sed ĉar simila konstruo de lingvo estas tute fremda por la Eŭropaj popoloj kaj alkutimiĝi al ĝi estus por ili afero malfacila, tial mi tute alkonformigis tiun ĉi dismembriĝon de la lingvo al la spirito de la lingvoj Eŭropaj, tiel ke se iu lernas mian lingvon laŭ lernolibro, ne traleginte antaŭe la antaŭparolon (kiu por la lernanto estas tute senbezona), — li eĉ ne supozos, ke la konstruo de tiu ĉi lingvo per io diferencas de la konstruo de lia patra lingvo. Tiel ekzemple la devenon de la vorto « fratino », kiu en efektiveco konsistas el tri vortoj : frat (frato), in (virino), o (kio estas, ekzistas) (— kio estas frato-virino = fratino), — la lernolibro klarigas en la sekvanta maniero : frato = frat; sed ĉar ĉiu substantivo en la nominativo finiĝas per « o » — sekve frat'o; por la formado de la sekso virina de tiu sama ideo, oni enmetas la vorteton « in »; sekve fratino — frat'in'o; kaj la signetoj estas skribataj tial, ĉar la gramatiko postulas ilian metadon inter la apartaj konsistaj partoj de la vortoj. En tia maniero la dismembriĝo de la lingvo neniom embarasas la lernanton; li eĉ ne suspektas, ke tio, kion li nomas finiĝo aŭ prefikso aŭ sufikso, estas tute memstara vorto, kiu ĉiam konservas egalan signifon, tute egale, ĉu ĝi estos uzata en la fino aŭ en la komenco de alia vorto aŭ memstare, ke ĉiu vorto kun egala rajto povas esti uzata kiel vorto radika aŭ kiel gramatika parteto.


Malfeliĉe, ŝajnas, ke multaj lernis Esperanton ne traleginte la antaŭparolon, konforme al la "ŝajna konsilo" de Z. (aŭ neaprobante kelkajn ideojn tute fremda por Eŭropanoj), ili malfacile povus alkutimiĝi al ili, do preferis krei limigajn regulojn al la genia kunmetadebleco de nia internacia lingvo. La plej tikla punkto estas la rifuzo de multaj (eĉ akademianoj) konsideri kaj apliki tiun Fundamentan frazon :

"la gramatikaj finiĝoj estas rigardataj ankaŭ kiel memstaraj vortoj", kiu estas nur unu konsekvenco de la ĉi supre lasta substrikita frazo de la Unua Libro.


Claude Piron verkis en La Bona Llingvo pri tiaj kunmetoj, kiuj ŝajne ĝenas vin Renato : la kunmeto de adjektivo kaj substantivo, por mi, kuŝas tie neniu problemo je la lumo de la Zamenhofaj klarigoj.


Pri tiu vortfarado, mi neniam plu diros, ke ĝi estas facila, ĝi estas simpla.

Fakte, kiel diris Z., estas tro malfacila por eŭropanoj alkutimiĝi al tiaj ideoj, kiuj estas tre neordinaraj al ili kvankam ili estas tiel simplega (kaj produktpova) !


Amike, Pjer.

To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.

For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.

Renato Corsetti

unread,
Jan 7, 2017, 3:01:40 PM1/7/17
to la-bona...@googlegroups.com

Pjer, mi tre ofte citas tiujn vortojn de Zamenhof.  Min ĝenas la kunmeto de adjektivo kaj substantivo ĉar mi ne povas klarigi al mi la signifon de dik'fingr'o, ĉu fingro je diko? Ĉu oni rajtas diri bel'frat'in'o?

Amike

Renato


--

Tomaž Longyka

unread,
Jan 7, 2017, 8:08:02 PM1/7/17
to la-bona...@googlegroups.com

Mi subtenas la etendigan solvon laŭ la Wennergen-gramatiko.

 

Amike

Tomaso Longyka

Pjer

unread,
Jan 8, 2017, 3:04:25 PM1/8/17
to la bona lingvo
Renato, se mi bone memoras C. Piron klarigis, ke estus tre malbona ideo malpermesi al si uzi tiajn kunmetadojn; mi ne estas hejme ne povas doni precizan citaĵon.
Persone mi opinias ilin tre kompreneblaj.
Jes, dikfingron oni ne povas klarigi pere de fingro je diko, sed eĉ same pri vaporŝipo, ĝi ne estas ŝipo je vaporo, nek ŝipo el vaporo (povus okazi nubo de vapor, kiu aspektus kiel ŝipo ĉu ne ? :-)  )
vaporŝipo estas ŝipo KIU FUNKCIAS per vaporo. Ĉiam kunmetado estas io pli preciza ol nur ties elementoj.
Paralele dikfingro estas fingro DE IU MANO (aù piedo), kiu estas dika (LA dika fingro de...).
Oni povas paroli pri dika fingro, sed dikfingro estras ne iu ajn dika fingro, sed la dika fingro de iu mano...
Iu povas trovi mian dikfingron ne dika kompare al la sia !

Same fervojo ne estas iu ajn fera vojo, sed vojo FARITA PARTE el fero aŭ fera vojo por trajnoj...
Oni devas bone distingi fera vojo de fervojo same kiel dika fingro de dikfingro; kaj same plenluno de plena luno ... k.t.p.

Resume, nenio ĝenas min ĉiokaze, eĉ belfratino oni povus uzi por montri ion alian ol "bela fratino".

Amike, Pjer.

Renato Corsetti

unread,
Jan 9, 2017, 5:21:53 AM1/9/17
to ~ listo 'lbl'
Pjer:

​|   ​
Resume, nenio ĝenas min ĉiokaze, eĉ belfratino oni povus uzi por montri ion alian ol "bela fratino".

​Sed ĝuste tio ĝenas min, ke novjaro estas io alia ol 'nova jaro'. Angloj, se mi ne eraras, en tiuj okazoj almenaŭ ​ŝanĝas la emfazo de la kunmetita vorto al la unua silabo. Tio apenaŭ eblas en Esperanto.

Amike

Renato
~~~

ro-esp

unread,
Jan 9, 2017, 6:13:07 PM1/9/17
to la bona lingvo


Op maandag 9 januari 2017 11:21:53 UTC+1 schreef Renato Corsetti:
Pjer:

​|   ​
Resume, nenio ĝenas min ĉiokaze, eĉ belfratino oni povus uzi por montri ion alian ol "bela fratino".

​Sed ĝuste tio ĝenas min, ke novjaro estas io alia ol 'nova jaro'.


Mi konsentas. "belfratino" (kio ajn gxi signifu) ne estas "bela fratino". Mi versxajne neniam akceptos "brunpano" aw "malebla", kvankam jes foje uzeblas "brunpana". Esperanto ne estas la Germana. Ke ekzistas A-fina-vorto ne signifas ke devas ekzisti paralela O-fina vorto.

"novjaro"="la unua tago de januaro"  (cxu jes?)

                                                                     gxis, Ronaldo N

Michał Ryszard Balicki

unread,
Jan 9, 2017, 6:50:24 PM1/9/17
to la-bona...@googlegroups.com
Laŭ mi „Novjaro” devas esti komprenata kiel mallongigo de „la Festo de Novjaro”. Ĝi funkcias simile al „hodiaŭ ni festas Epifanion” por mallonge diri „la Solenaĵon de la Epifanio”, aŭ „tio okazos je Sankta Patriko” por mallongigi „je la Tago de Sankta Patriko”.

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://bonalingvo.net/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingvo+unsubscribe@googlegroups.com.

For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.



--
ϻϐ

Renato Corsetti

unread,
Jan 9, 2017, 6:54:42 PM1/9/17
to la-bona...@googlegroups.com

Michal:

|   „je la Tago de Sankta Patriko”.

Ĉu vi akceptus 'Sanktpatriko' por la 'Tago de Sankta Patriko'?

Amike

Renato

--

Michał Ryszard Balicki

unread,
Jan 9, 2017, 7:15:47 PM1/9/17
to la-bona...@googlegroups.com
Estas iom ridige tiel fari kunmetaĵojn uzante personan nomon. :D
Tamen, se eble por artaj celoj al iu plaĉus el ĉiuj Patrikoj
distingi sanktan Patrikon per ĉi tiu kunmetaĵo, kial malpermesi?
Li estas ja Patriko, iel karakterizita je sankteco, do ĉio logikas.
Kaj se mi akceptas je „Sankta Patriko”, kiel mallongigon de
la plena nomo de la festotago, ankaŭ je „Sankt-Patriko” mi devus.

Sed mi komprenas la demandon: Ĝenerale mi ne vidas problemon
en tiaj kunmetaĵoj, tamen en konkretaj kazoj ankaŭ mi sentas nuancon.

Ofte mi sentas iun interan malaprobon al troigo ĉe ili,
do ekzemple anstataŭ ĉiu „Esperanto-asocio” mi preferus vidi
je „Esperanta asocio”, kaj anstataŭ ĉiu „Zamenhof-tago”
mi preferus paroli pri „Zamenhofa Tago” aŭ „la Tago de Zamenhof”.

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://bonalingvo.net/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingvo+unsubscribe@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.



--
ϻϐ

lowenstein, anna

unread,
Jan 10, 2017, 4:21:30 AM1/10/17
to la-bona...@googlegroups.com
Mi ne sekvis ĉi tiun diskuton, kaj mi ne scias, kio estas la celo de la demando. Sed ĉiuokaze, mi ne akceptus la vorton Sanktpatriko, kiu havas neprononceblan grupon de konsonantoj en la mezo. Sed eĉ se temus pri Sanktagato anstataŭ Sanktpatriko, mi ne akceptus tion kiel mallongigon.

Anna

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://bonalingvo.net/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingvo+unsubscribe@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.



--
Anna Lowenstein
117 Dukes Avenue
London N10 2QD
Britujo
Tel: 00-44-(0)794 313 7891
anna.lo...@esperanto.org

Renato Corsetti

unread,
Jan 10, 2017, 5:13:47 AM1/10/17
to la-bona...@googlegroups.com

Mi vidas, ke opinioj estas malsamaj. Eble ni ĉiuj devas ankoraŭ cerbumi pri la problemo.

Vastalto

unread,
Jan 10, 2017, 8:12:11 AM1/10/17
to la-bona...@googlegroups.com
Saluton!

Al mi, japano, "novjaro" povas signifi "novan jaron" kaj
"komencon de nova jaro". Laŭ mi "la unua tago de januaro" estas
"novjara tago". (Miaj ideoj fakte estas influitaj de la japana
kaj la ĉina lingvoj.)

Amike,
Vastalto


Michał Ryszard Balicki <bali...@gmail.com> skribis:
>> email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
>> For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.
>>
>
>
>
>--
>ϻϐ
>
>--
>--
>la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
>http://bonalingvo.net/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
>---
>You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la
>bona lingvo" group.
>To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an
>email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
>For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.
>
>
>--------html-part included links-------
>mailto:ro-...@dds.nl
>mailto:la-bona-lingv...@googlegroups.com
>https://groups.google.com/d/optout

Pjer

unread,
Jan 10, 2017, 3:51:24 PM1/10/17
to la bona lingvo
Mi aprobas, kion diris Michal kaj Vastalto.

Ankaŭ vi prave rimarkigis Renato, ke :

         "Ke ekzistas A-fina-vorto ne signifas ke devas ekzisti paralela O-fina vorto".
Sed se la paralela o-fina vorto signifas klare ion en la kunteksto, ĝi povas esti kelkfoje avantaĝe uzita; tio okazs precize kun novjara kaj novjaro en la proponoj de Vastalto.
Sed uzi egale novjaron anstataù novan jaron, estas malkonsilinda en la sama kunteksto.

En la Bona Lingvo, C. Piron prezentis nuancon inter klarigi kaj igi klara :
klarigi pli koncernas la agadon, kontraùe igi klara koncernas la rezulton de la agado.
Simile novjaro koncernas la ago (komenco, noveco de la jaro) kontraùe nova jaro koncernas la aĵon, la tutan jaron, kiu estas nova.


          "​Sed ĝuste tio ĝenas min, ke novjaro estas io alia ol 'nova jaro'."
Post miaj supraj rimarkoj, mi min demandas : Kial Renato volus vi, ke nova jaro signifus la samon kiel novjaro, kiu estas skribita malsame ?

Amike, Pjer.

Renato Corsetti

unread,
Jan 10, 2017, 4:30:13 PM1/10/17
to la-bona...@googlegroups.com

Pjer:

|   Post miaj supraj rimarkoj, mi min demandas : Kial Renato volus vi, ke nova jaro signifus la samon kiel novjaro, kiu estas skribita malsame ?

Cxar Esperanto estas lingvo simpla. 'Vapor(o)sxipo' signifas 'sxipo je vaporo'. La du vortoj ne sxangxas sian signifon en la kunmetita vorto. Kial 'no-' en 'novjaro' signifas ion alian ol 'nov;' en nova jaro?

Amike
Renato

--

Pjer

unread,
Jan 11, 2017, 4:45:02 PM1/11/17
to la bona lingvo
Kion vi volas diri ?
Nov" signifas la samon en nova jaro kaj en novjaro ! La diferenco venas de la rolo de "o", en la kunmeto, ĝi havas apartan rolon.
sed en vaporŝipo "o" ne speciale gravas por la kunmeto kaj oni povas analizi kune kun ŝip : ŝipo
cetere PAGanoj analizas vapor'ŝipon, vidante en ĝi nur du vortojn, kvankam la Fundamenta gramatiko parola pri tri !
Same en "nova jaro", o ne estas analzinda disde de jar, kontraùe en nov'jar'o oni nepre devas distingi o de jar, nov'jar'o estas o pri jar' kaj nov' precizigas, ke temas pri novo, ke la jaro estas nova;ne estas nova jaro sed estas io pri nova jaro.
Se vi preferas, oni ne analizas la vorton kiel nov(jaro) sed kiel (novjar)o, tamen, kiel mi skribis komencante, en tiu kunmetado nov' kaj jar' konservas ĉiam la saman sencon.

Finfine, kiel mi jam diris, la problemo venas ĉefe, ke ofte oni ne estas preta rigardi la finaĵojn kiel vortoj.

P.S. Pri fervojo kaj fera vojo okazas saman aferon, kiel mi jam klarigis en antaùa mesaĝo, eĉ se tiuokaze fer' kaj voj' estas ambaù o-vortoj.

Amike, Pjer.

Pjer

unread,
Jan 14, 2017, 10:13:13 AM1/14/17
to la bona lingvo
Jen la citaĵo el La Bona Lingvo pri kiu mi antaŭe aludis, temas pri utilo de tiaj formoj de kunmetado, kiuj ŝajne ĝenas kelkajn :

" Al mi, neologismo estas vorto, kiu tute ne plaĉas (vi ne miras, ĉu?). Mi flaras en ĝi la logon de neo, de neniaĵo, tiel ke ĝi odoras iom diable. Mi preferas vorton, kiu sekvu la principojn de mia infana formo de la lingvo: novformo, novvortonovradiko mi tiam dirus, kaj mi fakte ankaŭ utiligas tiujn formojn, kvankam mi sentas min devigita kompromisi kaj do ankaŭ uzas la grekaĵon. Mi sinceru: ĉi-lastan mi eldiras nur kun piko de la konscienco, kvazaŭ mi ne estus tute honesta, aŭ perfidus ion sanktan...

Preterpase mi notu, ke, se, laŭ mia konvinko, la lingvo evoluos al pli intensa ekspluato de la riĉaĵoj kaŝe kuŝantaj en ĝia baza vortprovizo, ĝi servos al si per sistemo, relative malofte uzata, sed kies ebla fekundeco estas ege granda: la prefiksa uzo de kelkaj radikoj plej ofte uzataj adjektive. De longe oni diras bonfari, bonvoli, novedzo, etindustrio, etburĝo, grandsinjoro, belartoj, belsoneco, ktp. Mi opinias, ke pli vasta apliko de tiu sistemo povus serioze riĉigi la lingvon, respektante ĝiajn demokratiajn tendencojn. Tiu sistemo havigas la tri ĉi-supre cititajn sinonimojn al neologismo, kaj laŭ mia sento, vorto kiel klarvidi ne tute samsignifas kiel klare vidi, sed havas sencon pli proksiman ol "ĝuste percepti". Kiam mi verkis novelojn per limigita vortprovizo, mi plurfoje uzis tiajn formojn kaj ili montriĝis bone akceptitaj de la publiko.

Vorto do necesas por la koncepto "neologismo", sed se novformo aŭ io simila sufiĉas, kial devigi ampleksan parton de la homaro encerbigi al si plian, pli malfacile memoreblan sonĉenon? "

Mi havas la saman konvinkon !
Vere, tiu verkaĵo de Claude Piron estas interesege releginda, ĉu ne ?
Amike, Pjer.

Vilhelmo Lutermano

unread,
Jan 14, 2017, 1:11:40 PM1/14/17
to la-bona...@googlegroups.com
Pjer, pardonu mian nescion: Min interesas viaj noveloj per limigita
vortprovizo. Ĉu ili estas ie akireblaj?

Kore,
Vilhelmo Lutermano.

2017-01-14 10:13 GMT-05:00, Pjer <pj...@ozone.net>:
> Jen la citaĵo el *La Bona Lingvo *pri kiu mi antaŭe aludis, temas pri utilo
>
> de tiaj formoj de kunmetado, kiuj ŝajne ĝenas kelkajn :
>
> " Al mi, *neologismo* estas vorto, kiu tute ne plaĉas (vi ne miras, ĉu?).
> Mi flaras en ĝi la *logon de neo*, de neniaĵo, tiel ke ĝi odoras iom
> diable. Mi preferas vorton, kiu sekvu la principojn de mia infana formo de
> la lingvo: *novformo*, *novvorto* aŭ *novradiko* mi tiam dirus, kaj mi
> fakte ankaŭ utiligas tiujn formojn, kvankam mi sentas min devigita
> kompromisi kaj do ankaŭ uzas la grekaĵon. Mi sinceru: ĉi-lastan mi eldiras
> nur kun piko de la konscienco, kvazaŭ mi ne estus tute honesta, aŭ perfidus
>
> ion sanktan...
>
> *Preterpase mi notu, ke, se, laŭ mia konvinko, la lingvo evoluos al pli
> intensa ekspluato de la riĉaĵoj kaŝe kuŝantaj en ĝia baza vortprovizo, ĝi
> servos al si per sistemo, relative malofte uzata, sed kies ebla fekundeco
> estas ege granda: la prefiksa uzo de kelkaj radikoj plej ofte uzataj
> adjektive.* De longe oni diras *bonfari, bonvoli, novedzo, etindustrio,
> etburĝo, grandsinjoro, belartoj, belsoneco*, ktp. Mi opinias, ke pli vasta
> apliko de tiu sistemo povus serioze riĉigi la lingvon, respektante ĝiajn
> demokratiajn tendencojn. Tiu sistemo havigas la tri ĉi-supre cititajn
> sinonimojn al *neologismo*, kaj laŭ mia sento, vorto kiel *klarvidi* ne
> tute samsignifas kiel *klare vidi*, sed havas sencon pli proksiman ol
> "ĝuste percepti". Kiam mi verkis novelojn per limigita vortprovizo, mi
> plurfoje uzis tiajn formojn kaj ili montriĝis bone akceptitaj de la
> publiko.
> Vorto do necesas por la koncepto "neologismo", sed se *novformo* aŭ io
>>> *Renato Corsetti, 117 Dukes Avenue, London N10 2QD, UK/Britujo*
>>> *tel. +393286315655, +447399273515 renato....@gmail.com*
>>>
>>
>
> --
> --
> la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
> http://bonalingvo.net/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
> ---
> You received this message because you are subscribed to the Google Groups
> "la bona lingvo" group.
> To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an
> email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
> For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.
>


--
Vilhelmo Lutermano aktivas ĉe "Le Monde diplomatique en Esperanto"
http://eo.mondediplo.com kaj la Monda Asembleo Socia (MAS)
http://mas-eo.org
--
Linukso - Esperanto de la komputiloj,
Esperanto - Linukso de la lingvoj. -vl
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages