Mi pardonpetas: cxe "kamizolo" mi skribis "senmanika cxemizo", sed fakte mi estus devinta diri "mallongmanika cxemizo" (cxiam en ligo kun la itala signifo, ne kun tiu Esperanta)
Antonio De Salvo
-----Messaggio originale-----
Da:
la-bona...@googlegroups.com [mailto:
la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Antonio De Salvo
Inviato: lunedì 26 settembre 2016 10:51
A:
la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: R: (la bona lingvo) pri pulovero/svetero
La proponita anstatauxajxo (trikita torsovesto) ne estas termino, sed priskribo; cetere, ne tute trafa, cxar (almenaux en la itala uzo, laux vortaro Zingarelli) pulovero estas "vesto el lano aux kotono, sen butonoj, kun longaj manikoj aux sen manikoj, kiun oni surmetas tra la kapo", do la fakto ke pulovero estas trikita ne elcxerpas (neplene identigas) la koncepton. Se mi ne eraras, la angla "pull-over" (tiru supre-n) montras gxuste ke gxi estas surmetata desupre. Krome, ankaux jako estas torsovesto, kaj ankaux gxi povas esti el triksxtofo.
Persone, mi uzas "pulovero" kaj "trikotajxo", lauxbezone (sed nur se nepre necese por distingi) kun aldonoj (altkoluma, senmanika, lana, kotona, ktp).
Neniam mi uzis aux uzus "svetero", tamen ne pro gxia finajxo, sed cxar gxi estas al mi tute fremda (same kiel estas al mi fremda "vesxto"; kaj kauxzas al mi problemojn "kamizolo", pro gxia simileco kun la itala "camiciola", kiu estas tute alia afero - senmanika cxemizo).
Pri vortoj finigxanta per -er:
mi ne volas re-eltombigi la diskuton pri "komputero-komputoro-komputro-komputilo". Mi nur atentigas, ke se oni forigas tiajn vortojn por eviti dusensecon, tiam oni devas trovi anstatauxajxojn por ekzemplero, kapero, kolero, konkero, kulero, kvakero, mortero, papero, sukero, tolero, tubero, vespero, vetero, viziero, ktp.
Antonio De Salvo
-----Messaggio originale-----
Da:
la-bona...@googlegroups.com [mailto:
la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Johano Karlo Rinaldo
Inviato: lunedì 26 settembre 2016 09:54
A:
la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) pri pulovero/svetero
Antonio De Salvo
> - brustovesto estas tro gxenerala; laux la sama (tro simpliga)
> pensomaniero, oni povus diri “trikotajxo”; sed tio egalas kiel nomi
> “kapvesto” jen cxapelon, jen cxapon, jen kufon, ktp;
tamen "trikita torsovesto" estas jam sufiĉe detaligita
> - gxin mi komprenas kiel egalan al la franca “gilet”,
pri "gilet" mi vidis specifan oficialan vorton, sed bedaŭrinde mi ĝin forgesis.
Ĉiokaze oni povus uzi "senmanika brustovesto"
> - pulovero sxajnas al mi suficxe internacia termino: el la angla, gxi eniris en la uzon (minimume) de la itala, de la germana, de la franca. Certe gxi estas pli internacia ol svetero (kaj - cxeokaze - ankaux ol “vesxto”, kiu krude pauxsas la germanan).
Se oni volus uzi specifan vorton, mi pli ŝatus "pulovro"... tiun "er" mi tute ne ŝatas.
JoKo
--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://bonalingvo.net/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to
la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit
https://groups.google.com/d/optout.
--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://bonalingvo.net/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to
la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit
https://groups.google.com/d/optout.