Re: grejs-o

0 views
Skip to first unread message

ro-esp

unread,
Nov 21, 2010, 6:21:06 PM11/21/10
to oficialigin...@yahoogroups.com, la-bona...@googlegroups.com
> 1. grejs-o
> Posted by: "Renato Corsetti" renato....@virgilio.it
> Date: Sat Nov 20, 2010 12:40 pm ((PST))
>
> Johan:
>
> /> Tial mi proponas: grejso 1. (s^tonaj^o) = sablos^tonaj^o 2.
> (produkto el sablos^tonaj^o) --> grejsa (artaj^o/kahelo/.......)/

Law PIV (mangxu gxin la mefisto) la vorto ankaw indikas ian
ceramikajxon. Cxu tiun signifon ni fortraduku?

>
> C^u, Johan, vi proponas oficialigi la radikon "grejs-"?

mi suspektas :-) ke ne

> Se vi volas intertempe proponi s^ang^on de la linio:
>
> grejs·o ? sablo·s^ton·ar·o

Dum ankoraw neniu fakulo protestas kontraw gxi, mi supozas la linion tawga..

gxis, Ronaldo N


--
http://www.esperanto.net http://www.moneyasdebt.net

Nguyen Xuan Thu

unread,
Nov 21, 2010, 7:57:27 PM11/21/10
to la-bona...@googlegroups.com, oficialigin...@yahoogroups.com
Mia opinie, la difinoj en PIV tute taŭgas, kaj ne rekomendas fari ajnan ŝanĝon/forviŝon.
En Vjetnamujo, grejso estas ankoraŭ tre populare uzita. Per ekzemple oni uzas vazegoj el grejso por prepari la nŭokmamon (fiŝ-saŭcon - vidu la vorton en Azia terminaro). Ne decas diri, ke oni preparas fiŝ-saŭcon en ujoj el sabloŝtonaĵo...  
Amike
Thu

2010/11/22 ro-esp <ro-...@dds.nl>

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

344.gif

Nguyen Xuan Thu

unread,
Nov 21, 2010, 8:09:40 PM11/21/10
to la-bona...@googlegroups.com
344.gif

renato corsetti

unread,
Nov 22, 2010, 5:29:22 AM11/22/10
to la-bona...@googlegroups.com

Thu:

 

|   Mia opinie, la difinoj en PIV tute taŭgas, kaj ne rekomendas fari ajnan ŝanĝon/forviŝon.

|   En Vjetnamujo, grejso estas ankoraŭ tre populare uzita. Per ekzemple oni uzas vazegoj el grejso por prepari la nŭokmamon (fiŝ-saŭcon - vidu la vorton en Azia terminaro). Ne decas diri, ke oni preparas fiŝ-saŭcon en ujoj el sabloŝtonaĵo...  

 

Bone! Releginte la novan PIV-on, mi dubas, ĉu ni entute forigu la linion:

 

grejs·o → sablo·ŝton·ar·o

 

aŭ transformu ĝin al

 

grejs·o → ceramik-aĵ-o

 

Kion pensas la listanoj?

 

Amike

 

Renato

image001.gif

Marcos Cramer

unread,
Nov 22, 2010, 9:51:24 AM11/22/10
to la-bona...@googlegroups.com
Laŭ ReVo kaj la Esperanta Vikipedio, la kunmetaĵo "sabloŝtono" estas samsignifa al "grejso". Mi ne scias, kial nia alternativo havis la aldonan sufikson "-ar-", kiu ŝajnas al mi foriginda.

Mi momente ne havas PIV ĉemane por kontroli la diversajn sencojn de "grejso" difinitajn tie. Sed se tie listiĝas iuj objektoj faritaj el sabloŝtono, oni rekomendu por tiuj sencoj alternativojn de la formo "sabloŝtona artaĵo/kahelo/ujo".

Thu:


> Ne decas diri, ke oni preparas fiŝ-saŭcon en ujoj el sabloŝtonaĵo...

Kio estas la problemo kun la frazo: "Oni prepara fiŝsaŭcon en sabloŝtonaj ujoj."? Kaj se estas iu problemo, kiel vi esprimus tiun frazon per la uzo de la radiko "grejs/"?

Amike,

Marcos

Leo De Cooman

unread,
Nov 22, 2010, 2:44:42 PM11/22/10
to la-bona...@googlegroups.com
Je 22/11/2010 11:29, renato corsetti skribis:

aŭ transformu ĝin al

 

grejs·o → ceramik-aĵ-o

 

Kion pensas la listanoj?

Niaj gepatroj havis en la kelo diversajn ujojn el bakita miksaĵo de sablo kaj argilo, en kiuj oni konservis salitajn legomojn, ovojn en silikatakvo, ktp.
Mi memoras el nia kurso pri konstrumateriala ĥemio, ke oni distingas diversajn materialojn faritajn el diversaj specoj de argilo kaj sablo: briko, grejso, fajenco, porcelano, ankaŭ laŭ la temperaturo ĉe la produktado. Ekzemple por fari porcelanon necesis la plej alta temperaturo.
Mi tute ne estas specialisto pri tiuj materialoj, sed mi supozas, ke almenaŭ fakuloj bezonas la diversajn vortojn.
 Mi supozas, ke ceramikaĵo estas (tro) ĝenerala termino por ĉiaj tiaj materialoj.

Amike salutas Leo

 

Johan Derks

unread,
Nov 22, 2010, 1:53:37 PM11/22/10
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:
Mi metis la proponon en la-bona-lingvo-redaktantoj kaj pro kopiado al la-bona-lingvo fare de Ronaldo legantoj ne plu scias pri kiu shangho temas.
 
Mi proponis shanghi la originan linion en SSV:
grejso --> sabloŝtonaro je
grejso 1. (ŝtonaĵo) = sabloŝtonaĵo
          2. (produkto el sabloŝtonaĵo) --> grejsa (artaĵo/kahelo/.......)
Ne temas chi-tie pri difino de la vorto grejso, nur ke ghi estu rezervita por la materialo sabloŝtonaĵo.
Do la difinoj 1. kaj 3. en PIV povas esti uzataj, eventuale:
1. = sabloshtono
2. Tre malmola ceramikajho kiu bakighas je 1200 C = sabloshtonajho
3, (produkto el sabloŝtonaĵo) --> grejsa (artaĵo/kahelo/.......)
Mi opinias ke la vorto ne estu malrekomendita. Vershajne ech ghi estas internacia lau Andreas Kueck (chu ghi estas uzata en la vjetnama lingvo ?).
Kaj supozeble ekzistas pluraj specoj de ceramikaĵ-oj.
 
Amike,
Johan
image001.gif

ro-esp

unread,
Nov 23, 2010, 12:00:25 PM11/23/10
to la-bona...@googlegroups.com
Nguyen Xuan Thu <autu...@gmail.com> Nov 22 07:57AM +0700 ^


> Miaopinie, la difinoj en PIV tute ta?gas, kaj [mi] ne rekomendas fari ajnan
> ?an?on/forvi?on.

Mi ne jam certas. Cxu mi erare kredas ke temas pri du esence malsamaj
materialoj ?
Sablosxtono estas *natura* materialo, dum la ceramikajxo estas
*homfarita* materialo.

Cetere mi iom timas ke tro da homoj misprononcos la vorton kiel la
angla "grace".

{mi CC-is la mesagxon de renato al cxi tiu listo, cxar mi taksis ke
Johan ne intencis proponi gxin por oficialigo - se mi eraris, li diru
ke]

Renato Corsetti

unread,
Nov 27, 2010, 4:45:09 PM11/27/10
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:

>ᅵᅵ Laŭ ReVo kaj la Esperanta Vikipedio, la kunmetaĵo "sabloŝtono" estas samsignifa al "grejso". Mi ne scias, kial nia alternativo havis la aldonan sufikson "-ar-", kiu ŝajnas al mi foriginda.

Mi forigis la elementon -ar-.

Amike

Renato



-- 
---------------------------------------------
Renato Corsetti
Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
renato....@esperanto.it
---------------------------------------------

Renato Corsetti

unread,
Nov 27, 2010, 4:47:19 PM11/27/10
to la-bona...@googlegroups.com
Thu:

|ᅵᅵ En Vjetnamujo, grejso estas ankoraŭ tre populare uzita.

Kiel oni nomas ĝin en la vjetnama?

Amike

Renato

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages