teorio de la gramatika karaktero de radikoj - vund-

2 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Mar 21, 2015, 9:45:20 AM3/21/15
to °listo 'lbl', lbl - Leo De Cooman
Leo en alia listo:


Plia vorto (ĉi-foje supozeble diskutota) por la kolekto de Johano:

Lau http://vortaro.net/#vundo la radiko "vund" estas transitiva, ĉar mi vidas steleton en la vorto vund*i
Laŭ la akademia vortaro, "vund" estas substantiva, ĉar la radiko aperas en la vorto vund/o.

Se PIV pravas, la vundiĝo de falinto gravas, se la akademia vortaro pravas, lia vundo gravas.

Se mi sendis ĉi tiun mesaĝon al misa forumo, Renato pardonu min.

Amike salutas Leo



~~~

renato corsetti
renato....@gmail.com

Renato Corsetti

unread,
Mar 21, 2015, 10:54:36 AM3/21/15
to °listo 'lbl', lbl - Leo De Cooman
Temas pri diskuto komencita en alia listo sed daŭrigebla ĉi tie.

Leo diras:


|   Se PIV pravas, la vundiĝo de falinto gravas, se la akademia vortaro pravas, lia vundo gravas.

En ĉi tiu okazo estas malfacile decidi kiu pravas. En la Universala Vortaro la radiko 'vund-' estis certe verba.

En la Baza Radikaro oni registris ĝin kiel substantivon.

Amike

Renato

~~~

renato corsetti
renato....@gmail.com

lowenstein, anna

unread,
Mar 21, 2015, 11:09:23 AM3/21/15
to la-bona...@googlegroups.com
Estas diferenco inter la du frazoj "La vundiĝo de la falinto gravas" kaj "Lia vundo gravas". "La vundiĝo" rilatas al la fakto, ke la homo ricevis vundon, ne al la vundo mem.

Anna

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.



--
Anna Lowenstein
Via del Castello 1
00036 Palestrina
Italujo
Tel: 00-39-06 9575 713
anna.lo...@esperanto.org

Josenilton

unread,
Mar 21, 2015, 11:16:48 AM3/21/15
to la-bona...@googlegroups.com

En la praktiko, VUNDO estas la rezulto de la ago vundi, laŭ ekzempligis Zamenhof mem. Do ĝi estas kaj substantiva kaj verba radiko.

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages