"hejmpagho"

1 view
Skip to first unread message

Marcos Cramer

unread,
Oct 29, 2008, 9:51:46 PM10/29/08
to la-bona...@googlegroups.com
"hejm-paĝ-o" ne estas sufiĉe logika kunmetaĵo, kaj por ambaŭ signifoj, por kiuj ĝi estas uzata, ekzistas pli bonaj ekvivalentoj:

hejm-paĝ-o (en la senco de 'kolekto de retpaĝoj ĉe unu TTT-adreso/servilo') --> ret-paĝ-ar-o
hejm-paĝ-o (en la senco de 'ĉefa/komenca paĝo de retpaĝaro') --> ĉef-paĝ-o, en-ir-paĝ-o

La unua linio temas pri tio, kion oni angle nomas "website", dum la dua temas pri tio, kion oni angle nomas "homepage". (En la germana oni foje ankaŭ uzas "homepage" por "retpaĝaro", kio klarigas la tre fuŝan uzon de "hejmpaĝo" en tiu senco).

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Oct 30, 2008, 5:44:58 AM10/30/08
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
hejm-paĝ-o (en la senco de 'kolekto de retpaĝoj ĉe unu TTT-adreso/servilo') --> ret-paĝ-ar-o
hejm-paĝ-o (en la senco de 'ĉefa/komenca paĝo de retpaĝaro') --> ĉef-paĝ-o, en-ir-paĝ-o
Mi kopiis tion (en iom redaktita formo). Nia paĝaro uzas la esprimon "ĉefpaĝo". Mi havas la senton, ke eble "ĉefa paĝo" estus pli bona, sed tio estas detalo.

Amike

Renato


Leo De Cooman

unread,
Oct 30, 2008, 3:06:36 PM10/30/08
to la-bona...@googlegroups.com
Se mi bone memoras, mi iam vidis "ekpaĝo" por "ĉefpaĝo", kvankam "paĝo" ne estas ago. Ĉu tio taŭgas?
Amike salutas
Leo
----- Oorspronkelijk bericht -----
Verzonden: donderdag 30 oktober 2008 10:44
Onderwerp: (la bona lingvo) "hejmpagho"

Renato Corsetti

unread,
Oct 30, 2008, 2:20:26 PM10/30/08
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:
  "ekpaĝo"
Al mi ĝi ŝajnas  tute bela.

Amike

Renato


Marcos Cramer

unread,
Oct 30, 2008, 5:41:13 PM10/30/08
to la-bona...@googlegroups.com
Leo proponis:
  "ekpaĝo"
Tio estas tre malbona vorto. Ĝi logike nur povus esti substantivigo de "ekpaĝi", kio estas sensenca!

Se oni volas aparte esprimi, ke temas pri paĝo, ĉe kiu oni komencas, kaj ne pri ĉefa paĝo, oni uzu la kutiman kaj logike eblan esprimon "enirpaĝo".

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Oct 30, 2008, 6:46:57 PM10/30/08
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos pri "ekpaĝo":

Tio estas tre malbona vorto.
Mi ne registris ĝin, sed ĉu ankaŭ en la formo "eka paĝo", ĝi estus tiel terura?

Amike

Renato


Marcos Cramer

unread,
Oct 31, 2008, 4:11:05 AM10/31/08
to la-bona...@googlegroups.com
Renato pri "ekpagho":

Mi ne registris ĝin, sed ĉu ankaŭ en la formo "eka paĝo", ĝi estus tiel terura?

"eka pagho" ne estus same terura kiel "ekpagho". Tamen, ghi ankau ne estas tre bona: Lau mi ghi sonas kvazau la pagho mem ekas ion, dum fakte oni ekas ion (nome la retumadon en certa retpagharo) che tiu pagho.

 Do "enirpagho" estas pli bona ol "eka pagho", kaj ne estas neceso mencii ion alian apud "enirpagho" kaj "chefpagho".

Amike,

Marcos

Pilar Otto

unread,
Oct 31, 2008, 8:37:04 AM10/31/08
to la-bona...@googlegroups.com
La cxi-subajxon mi skribis tuj, leginte la mesagxon de Marcos, sed mi ne tuj
sendis gxin, bolante esplori, cxu la posta diskuto alportos ion aldonindan
aux superfluigos la sendon. Nenio tia okazis gxis nun, do mi sendas.

Marcos:


> hejm-paĝ-o (en la senco de 'kolekto de retpaĝoj ĉe unu
> TTT-adreso/servilo') --> ret-paĝ-ar-o

Pri tio mi samopinias.

> hejm-paĝ-o (en la senco de 'ĉefa/komenca paĝo de retpaĝaro') -->
> ĉef-paĝ-o, en-ir-paĝ-o

Pri tio mi ne senkondicxe samopinias. Hejmpagx(ar)o de N.N. estas pagx(ar)o
administrata de N.N. kaj prezentanta la aferojn, kvazaux la "hejmon", de
N.N. En tiu senco mi trovas "hejmpagxo"n tauxga esprimo.

Otto

Renato Corsetti

unread,
Oct 31, 2008, 9:17:04 AM10/31/08
to la-bona...@googlegroups.com
Otto:
Hejmpagx(ar)o de N.N. estas pagx(ar)o
administrata de N.N. kaj prezentanta la aferojn, kvazaux la "hejmon", de
N.N. En tiu senco mi trovas "hejmpagxo"n tauxga esprimo.
Bone, sed mi kredas, ke Marcos pensis pri la unua paĝo de paĝaro.

Amike

Renato


Leo De Cooman

unread,
Oct 31, 2008, 12:24:16 PM10/31/08
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos skribis:
>> RC: Leo proponis:         "ekpaĝo"
> MC: Tio estas tre malbona vorto. Ĝi logike nur povus esti substantivigo de "ekpaĝi", kio estas sensenca!
Mi samopiniis. Mi fakte ne proponis la vorton, sed diris, ke mi ie vidis ĝin kaj starigis demandon pri ĝi: ek estu nur antaŭ verbaj radikoj laŭ mia scio.
 
Amike salutas
Leo

Anna Lowenstein

unread,
Nov 1, 2008, 5:01:10 AM11/1/08
to la-bona...@googlegroups.com
Otto skribis:

> Hejmpagx(ar)o de N.N. estas pagx(ar)o
administrata de N.N. kaj prezentanta la aferojn, kvazaux la "hejmon", de
N.N. En tiu senco mi trovas "hejmpagxo"n tauxga esprimo.

S'ajnas al mi natura afero diri "hejmpag'o": tio estas traduko de "home
page", kaj evidente enestas la ideo, ke tiu pag'o estas la "hejmo" de la
koncerna homo, do la loko, kie s'i/li preferas resti. Eble la koncepto ne
estas absolute logika, sed klasikaj Esperantaj kunmetaj'oj ne c'iam estas
100%-e logikaj, ekzemple "respondeca" au' "subac'eti". Oni tamen facile
memoras kaj lernas ilin, c'ar ili konsistas el elementoj, kiujn oni jam
konas.
Do, kvankam la termino "c'efpag'o" certe estas pli bona, mi opinias, ke
"hejmpag'o" povus pluvivi apud g'i.
Anna

Renato Corsetti

unread,
Nov 1, 2008, 6:31:50 AM11/1/08
to la-bona...@googlegroups.com
Anna:
Do, kvankam la termino "c'efpag'o" certe estas pli bona, mi opinias, ke
"hejmpag'o" povus pluvivi apud g'i.
Mi pensas, ke ili indikas du malsamajn aĵojn. "Ĉefpaĝo" estas la komenca paĝo de paĝaro, angle "start page".

Renato


Marcos Cramer

unread,
Nov 1, 2008, 1:06:59 PM11/1/08
to la-bona...@googlegroups.com
Leo skribis:

ek estu nur antaŭ verbaj radikoj laŭ mia scio.

"ek" ankau povas esti antau neverbaj radikoj, sed la kunmetajho inter "ek-" kaj la radiko, al kiu ghi estas aldonata, nepre havas verban karakteron. Ekzemple "flor-" havas substantivan karakteron. Tamen eblas "ekflori", char ja ekzistas la verbo "flori". Ech eblas "ekfloro", sed ghi nepre estas substantivigo de "ekflori" kaj ne simla aldono de "ek-" al la vorto "floro" (tio ne havus sencon, char "floro" ne estas ago).

Amike,

Marcos

ts

unread,
Nov 8, 2008, 12:24:08 PM11/8/08
to la bona lingvo

hejmpagho = homepage
retejo = (web)site

Mi ne vidas problemon.
Lau mi oni evitu reformi la tutan Esperanton.

Renato Corsetti

unread,
Nov 8, 2008, 4:16:43 PM11/8/08
to la-bona...@googlegroups.com
Thierry:
hejmpagho = homepage
retejo = (web)site

Mi ne vidas problemon.
Temis nur pri erraj uzoj de "hejmpaĝo" fare de germanaj esperantistoj.

Lau mi oni evitu reformi la tutan Esperanton.
Certe ne. Nur tiun 10%-on superfluan en PIV.

Amike

Renato


Bertilo Wennergren

unread,
Nov 8, 2008, 7:34:31 PM11/8/08
to la-bona...@googlegroups.com
ts skribis:

> hejmpagho = homepage
> retejo = (web)site

> Mi ne vidas problemon.

La chefa problemo chi-okaze estas, ke necesas bone
scii, kion signifas la koncernaj vortoj, por povi
diskuti pri ili.

"Website" ne signifas "ejo en la Reto". La Reto
estas pli vasta afero ol "web". "Web" estas mallongigo
de "world-wide web". Tio nomighas en Esperanto
"Tut-Tera Teksajho", mallonge "TTT". TTT ne egalas
al la tuta Interreto. Tial "Retejo" ne estas trafa
redono de la celita senco. Ghi estas tamen bone uzebla
kiel nepreciza termino, kiu inkluzivas la celitan nocion.
Sed ghi estas principe pli vasta. Interalie ghi inkluzivas
la multegajn FTP-ejojn.

La precize trafa termino estas "TTT-ejo". Tiu
termino estas praktike uzata.

--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages