trilogio

0 views
Skip to first unread message

Adam Raizen

unread,
Oct 7, 2007, 8:00:53 AM10/7/07
to la-bona...@googlegroups.com
Kiel oni diru 'trilogio' bonlingve? Cxu 'trirakonto'? 'Trilibro'?

(En la hebrea oni diras טרילוגיה trilogia.)

--
Adam Raizen <adam....@gmail.com>
Kiu ne komprenas Esperanton, estas kondamnita rekrei ĝin, fuŝe.

Renato Corsetti

unread,
Oct 7, 2007, 8:37:23 AM10/7/07
to la-bona...@googlegroups.com

>Kiel oni diru 'trilogio' bonlingve? Cxu 'trirakonto'? 'Trilibro'?

En la itala oni diras "trilogia", sed la sencoj s'ajnas esti pluraj.
C'u vi celas la sencon: "verko konsistanta el tri libroj"?

Amike

Renato

~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
Renato Corsetti/Korseti
Via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo
<renato....@gmail.com>
~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~

Adam Raizen

unread,
Oct 7, 2007, 8:50:48 AM10/7/07
to la-bona...@googlegroups.com
Gxuste. Kiuj aliaj sencoj estas?

On 10/7/07, Renato Corsetti <renato....@gmail.com> wrote:
>
>
> >Kiel oni diru 'trilogio' bonlingve? Cxu 'trirakonto'? 'Trilibro'?
>

> En la itala oni diras "trilogia", sed la sencoj s'ajnas esti pluraj.
> C'u vi celas la sencon: "verko konsistanta el tri libroj"?
>
> Amike
>
> Renato
>
>
>
> ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
> Renato Corsetti/Korseti
> Via del Castello, 1
> IT-00036 Palestrina, Italujo
> <renato....@gmail.com>
> ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
>
>

Pilar Otto

unread,
Oct 7, 2007, 9:51:26 AM10/7/07
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:

>> Kiel oni diru 'trilogio' bonlingve? Cxu 'trirakonto'? 'Trilibro'?
>
> En la itala oni diras "trilogia", sed la sencoj s'ajnas esti pluraj.

En la norvega oni devus diri "trilogi", sed multaj diras "triologi". Mi
proponus "triparta romano" aux "trilibra romano".

Otto

Keyhan Sayadpour

unread,
Oct 7, 2007, 10:09:16 AM10/7/07
to la-bona...@googlegroups.com
Karaj:
 En la persa "Segane" signifanta "triajxo". Aludas al libroj, filmoj, ktp.
 
Sincere,
Keyhan

 
On 10/7/07, Renato Corsetti <renato....@gmail.com> wrote:


>Kiel oni diru 'trilogio' bonlingve? Cxu 'trirakonto'? 'Trilibro'?

En la itala oni diras "trilogia", sed la sencoj s'ajnas esti pluraj.

Anna Lowenstein

unread,
Oct 7, 2007, 11:53:57 AM10/7/07
to la-bona...@googlegroups.com

Sed, fakte, “trilogy” en la angla lau’ mia kompreno, ne estas trivoluma romano, sed serio konsistanta el tri libroj. Do, c’iu el la tri libroj estas sendependaj, sed ili ja iel estas ligitaj. Do, pli g’uste, temas ne pri “trilibra romano”, sed “trilibra serio”.

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Keyhan Sayadpour
Inviato: domenica 7 ottobre 2007 16.09
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) Re: trilogio

Adam Raizen

unread,
Oct 7, 2007, 11:55:09 AM10/7/07
to la-bona...@googlegroups.com
On 10/7/07, Keyhan Sayadpour <ksaya...@gmail.com> wrote:

> En la persa "Segane" signifanta "triajxo". Aludas al libroj, filmoj, ktp.

Do se ni uzos ion tiel gxeneralan, eble simple 'triopo' tauxgus.

Keyhan Sayadpour

unread,
Oct 7, 2007, 12:17:06 PM10/7/07
to la-bona...@googlegroups.com
Jes. Triopo sxajnas tauxga anstatauxanto por trilogio.
 
Keyhan

 

Renato Corsetti

unread,
Oct 7, 2007, 11:28:34 AM10/7/07
to la-bona...@googlegroups.com
Adam:

>Kiuj aliaj sencoj estas?

Lau' vortaroj:

1 - kunaj'o de tri tragedioj, kiuj kune kun satira dramo, devis estis
prezentantaj de verkisto, kiu volis esti akceptata en la teatra
konkurso dum la dionizaj festoj;
2 - kunaj'o de tri verkoj de la sama verkisto, kiuj havas artan
unuecon ppro tema au' stila simileco;
3 - en sciencaj verkoj "serio de tri elementoj"

Lau' tio, kion la normalaj homoj pensas: verko en tri volumoj.

Renato Corsetti

unread,
Oct 7, 2007, 12:52:44 PM10/7/07
to la-bona...@googlegroups.com
Adam:

>Do se ni uzos ion tiel gxeneralan, eble simple 'triopo' tauxgus.

Mi registras ankau' tion.

Anna Lowenstein

unread,
Oct 7, 2007, 4:41:00 PM10/7/07
to la-bona...@googlegroups.com
Kio pri "libro-triopo"?
Anna

-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com]
Per conto di Renato Corsetti
Inviato: domenica 7 ottobre 2007 18.53
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) trilogio

Renato Corsetti

unread,
Oct 7, 2007, 4:53:42 PM10/7/07
to la-bona...@googlegroups.com

>Kio pri "libro-triopo"?

Gis nun mi registris la jenajn:

trilogi-o = tri-part-a roman-o, tri-libr-a novel-o, tri-op-o,
tri-libr-a seri-o, libr-o-tri-op-o<br>

Kiun vi preferas?

Marcos Cramer

unread,
Oct 7, 2007, 5:25:16 PM10/7/07
to la-bona...@googlegroups.com
> trilogi-o = tri-part-a roman-o, tri-libr-a novel-o, tri-op-o,
> tri-libr-a seri-o, libr-o-tri-op-o
>
> Kiun vi preferas?

Laŭ mi nur "trilibra novelo" estas malbona alternativo: "Novelo" estas mallonga beletra rakonto (do traduko de la germana "Novelle" kaj la angla "novelette", ne de la angla "novel", kiu estas romano), do trilogio ne povas esti novelo.

Laŭ mi ni konservu la aliajn kvar alternativojn en la listo.

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Oct 8, 2007, 3:32:20 AM10/8/07
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:

>Lau' mi ni konservu la aliajn kvar alternativojn en la listo.

Bone. Cetere, c'u iu el la listanoj havas la eblecon sisteme tralegi
la vortojn en unu litero, ekzemple tiujn sub T, kaj kontroli pri la
oficialeco/fundamenteco de ili? Tio helpos por decidi c'u oni metu
--> au' = au' = -->.

Amike

Anna Lowenstein

unread,
Oct 9, 2007, 9:08:36 AM10/9/07
to la-bona...@googlegroups.com
Tute hazarde, mi ja devis hodiau' traduki la anglan vorton "Trilogy".
Hazarde, temis pri g'uste la originala senco de la vorto, lau' PIV: serio de
tri teatraj'oj en la antikva mondo. Sekve de nia diskuto, mi pensis pri
"dramo-triopo", sed enkuntekste tio sonis iom artefarite. Do, mi diris
"tri-parta serio" - pro la kunteksto, estis jam klare, ke temas pri
teatraj'oj.
Anna

-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com]
Per conto di Renato Corsetti

Inviato: lunedì 8 ottobre 2007 9.32


A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) trilogio

Adam Raizen

unread,
Oct 10, 2007, 4:15:40 AM10/10/07
to la-bona...@googlegroups.com
On 10/9/07, Anna Lowenstein <anna.lo...@virgilio.it> wrote:

Tute hazarde, mi ja devis hodiau' traduki la anglan vorton "Trilogy".
Hazarde, temis pri g'uste la originala senco de la vorto, lau' PIV: serio de
tri teatraj'oj en la antikva mondo. Sekve de nia diskuto, mi pensis pri
"dramo-triopo", sed enkuntekste tio sonis iom artefarite. Do, mi diris
"tri-parta serio" - pro la kunteksto, estis jam klare, ke temas pri
teatraj'oj.
Anna
 
 
Mi pensas, ke tio devas atentigi al ni la bezonon kontroli niajn proponitajn anstatauxajxojn per reala lingvouzo. Estas tro facile tuj proponi ian sxajne bonan anstatauxajxon, kiu ne sonas tre bone enkuntekste.
 
Do jen ia provo de tio pri 'trilogio'. Mi cxerpis la frazojn el google-sercxo en la angla kaj hebrea:
 
- Oni parolas pri tio, ke tio entute estos *trilogio*. (--mi dirus 'triopo' aux 'triopo da filmoj/libroj').
- [tio estas] la vera temo de la tuta *trilogio*. (--'triopo' aux 'serio')
- tamen la 'mage'-*trilogio* estas pli bona ol la 'centauri'-*trilogio*, laux mi. (cxi tie simple 'serio' sxajne tauxgus)
- tio estas nur unu libro el la libroj de la *trilogio* de la konata brita verkistino. (--'triopo' por 'libroj de la trilogio')
- oni nomas tion '*trilogio* ene de *trilogio* ene de *trilogio*'. (--eble 'serio ene de serio ene de serio'. la informo ke temas pri tri libroj cxiufoje sxajne estas kroma)

Renato Corsetti

unread,
Oct 10, 2007, 1:04:07 PM10/10/07
to la-bona...@googlegroups.com
Adam:

>Mi pensas, ke tio devas atentigi al ni la bezonon kontroli niajn
>proponitajn anstatauxajxojn per reala lingvouzo.

Certe. Se ni sukcesus konvinki kelkajn rigardi en www.bonalingvo.it
kaj provi en la normala vivo ilin, ni povus havi pli da informoj pri
la viv-ebleco de ili.

Amike

Renato

~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
Renato Corsetti/Korseti, Via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo,
<renato....@esperanto.it>
~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages