Lingva demando

1 view
Skip to first unread message

Leo De Cooman

unread,
Sep 10, 2010, 11:00:03 AM9/10/10
to la-bona...@googlegroups.com
Tradukante frazon ĉe  http://tatoeba.org/epo/sentences/show/408874
mi dubis, ĉu mi skribu "amas" aŭ "amis" :
"La poeto esprimis sian ardan pasion al la virino, kiun li amis."

Nacilingve la tradukistoj uzis "amis"  (ankaŭ en la japana, se la tradukmaŝino taŭgas):
- Le poète exprima sa passion brûlante pour la femme qu'il aimait.
- The poet expressed his burning passion for the woman he loved.
- 詩人は愛する女性に対する燃えるような情熱を表現した。

Supozante, ke la poeto amis tiun virinon en la tempo, kiam li verkis poemon, ĉu mi uzu la "rektan modon", kiel ni faras en frazo, kia "Li diris, ke li amas ŝin"?

Amike salutas Leo

Vastalto

unread,
Sep 10, 2010, 10:28:07 AM9/10/10
to la-bona...@googlegroups.com
Leo De Cooman <Leo.De...@pandora.be> skribis:

>Nacilingve la tradukistoj uzis "amis" (ankaŭ en la japana, se la
>tradukmaŝino taŭgas):

Laux la japana devas esti "amas". La japana frazo signifas, ke la poeto
ankaux nun amas la virinon.

Vastalto

Renato Corsetti

unread,
Sep 10, 2010, 10:31:57 AM9/10/10
to la-bona...@googlegroups.com

"La poeto esprimis sian ardan pasion al la virino, kiun li amis."

 

Ankaŭ mi dirus tiel!

 

Amike

 

Renato

 

Bertilo Wennergren

unread,
Sep 10, 2010, 4:12:15 PM9/10/10
to la-bona...@googlegroups.com
Leo De Cooman skribis:

> Tradukante frazon ĉe  http://tatoeba.org/epo/sentences/show/408874
> mi dubis, ĉu mi skribu "amas" aŭ "amis" :
> "La poeto esprimis sian ardan pasion al la virino, kiun li amis."

> [...]


> Supozante, ke la poeto amis tiun virinon en la tempo, kiam li verkis poemon,
> ĉu mi uzu la "rektan modon", kiel ni faras en frazo, kia "Li diris, ke li
> amas ŝin"?

Ne. Ne temas pri t.n. nerekta parolo (nek pri rekta parolo).

Sed ja en la jena varianto.

La poeto esprimi sian ardan pasion al la virino, pri kiu li diris,
ke li amas ŝin.

(Li tiam diris: "Mi amas ŝin".)

Kiel aliaj skribis, en la origina versio, la elekto inter "amis" kaj
"amas" dependas nur de tio, ĉu li ankoraŭ nun amas ŝin. Se li ja
ankoraŭ amas ŝin, estu prefere "amas". Se li ne plu amas ŝin, aŭ se
oni ne scias ion pri la nuna situacio, oni povas paroli nur pri la
tiama stato, kun "amis".

--
Bertilo Wennergren
bert...@gmail.com http://bertilow.com

Johan Derks

unread,
Sep 11, 2010, 3:07:42 AM9/11/10
to la bona lingvo
Leo de Cooman:
> Supozante, ke la poeto amis tiun virinon en la tempo, kiam li verkis
> poemon, ĉu mi uzu la "rektan modon", kiel ni faras en frazo, kia "Li
> diris, ke li amas ŝin"?

Ne estas kazo de ne-rekta modo. Tio estus la kazo nur, se la poeto
estas citita pli-malpli lauvorte. Ne estas dirite kiel li 'esprimis
sin'.

Cetere mi tute konsentas kun la ne-rekta modo en
"Li diris, ke li amas ŝin"?

(Lau mi oni distingu 1. rekta modo: Li diris: "Mi amas vin." 2. ne-
rekta modo: "Li diris, ke li amas ŝin"?)

Amike,
Johan Derks
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages