nabo

4 views
Skip to first unread message

J-K Rinaldo el Padova.IT.EU

unread,
Jan 13, 2015, 2:15:17 PM1/13/15
to ED-BLdiskutlisto
En la bonligva vortaro estas jena linio
    nab·o → aks·ing·o

Ĝi laŭlitere taŭgas, sed ne sufiĉas. La vorto ja havas tri aliajn gravajn signifojn:
- en informadiko, temas pri la aparato kiu kunligas la klientkomputilojn kun la servilo. Eble > komputila retkoncentrilo
- en aerveturado, temas pri internacia aviadilhaveno por traveturi al naciaj aerlinioj. Eble > internacia aviadilhaveno
- en la energidukta liverado, temas pri energistokejo pleje ĉe eksterlandaj limoj, kien limaj landoj liveras gason aŭ petrolon. Eble > ĉelima gasostokejo/petrolostokejo

J-K Rinaldo

Renato Corsetti

unread,
Jan 14, 2015, 10:28:59 AM1/14/15
to la-bona...@googlegroups.com
J-K Rinaldo:
|   nab·o → aks·ing·o

- en informadiko, temas pri la aparato kiu kunligas la klientkomputilojn kun la servilo. Eble > komputila retkoncentrilo
(en informadiko) ret-koncentr-il-o

|   - en aerveturado, temas pri internacia aviadilhaveno por traveturi al naciaj aerlinioj. Eble > internacia aviadilhaveno
(en aerveturado) cxef-a flug-haven-o

|   - en la energidukta liverado, temas pri energistokejo pleje ĉe eksterlandaj limoj, kien limaj landoj liveras gason aŭ petrolon. Eble > ĉelima gasostokejo/petrolostokejo
(en energi-liverado) gas-o-stok-ej-o, petrol-stok-ej-o

Mi ne aparte kompetentas pri tiuj kampoj. Kion pensas niaj teĥnikistoj pri la aldonado de ĉi tiuj eroj al la linio, kiun ni jam havas?

Amike

Renato


~~~

renato corsetti
renato....@gmail.com

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages