Konsilo de la tago

9 views
Skip to first unread message

Anna Lowenstein

unread,
Feb 6, 2012, 9:45:53 AM2/6/12
to la-bona...@googlegroups.com

Mi estis iom ŝokita pro la apero en “Konsilo de la tago” de la vorto Alumeto (fun.) à fajrobastoneto. Mi ne scias, ke kie venis tiu propono, sed ĝi efektive ne taŭgas kiel “konsilo de la tago”. Renato invitis min, eventuale iom ŝerce, trarigardi la liston. Mi ne havas tempon por fari tion serioze, sed mi almenaŭ rigardis la kelkajn postajn vortojn.

 

Al “ambasadoro” mi aldonus la formon “ambasadisto”.

 

“Amoro” estas en la 4a OA, kaj laŭ tiu vidpunkto oni povus konsideri, ke ankaŭ la verbo estas oficiala. Ĉu ĝi estas neuzinda?

 

Anstataŭ “amplifikitoro” ni proponas “amplifilo”, sed ankaŭ “amplifi” estas neoficiala.

 

“Analfabeta” estas tre ofta vorto en Esperanto, kvankam neoficiala. Ĉu malrekomendi ĝin?

 

“Anarĥio” estas oficiala, kaj krome ĝi estas tre ofta vorto en Esperanto kaj nomo de konata politika filozofio. Ĉu malrekomendi ĝin?

 

“Anatomio” estas oficiala vorto, sufiĉe ordinara ŝajnas al mi.

 

Same oni povus diri pri “Anĉovo”. Laŭ PIV, ĉiuokaze anĉovo estas sproto aŭ engraŭlo (kio estas tio?) La vorto ŝajnas rilati al multaj specoj de salitaj aŭ konservitaj fiŝetoj, depende de la lando.  La vorto bezonas plian pripensadon antaŭ ol ni blinde dissendos konsilon pri ĝia uzo.

 

Rilate al la “Konsilo de la tago”, mi proponas, ke anstataŭ simple trairi la liston alfabete, ni faru liston de vortoj jam detale diskutitaj kaj konsentitaj, kaj dissendu ilin laŭ tiu sinsekvo. Ankaŭ la “Vortoj de la tago” de Lernu ne aperas laŭ alfabeta sinsekvo.

 

Kore,

Anna

 

-----------------------------------------------------------------------

Anna Lowenstein

Via del Castello 1

00036 Palestrina

Italujo

Tel: 00-39-06 9575 713

anna.lo...@esperanto.org

 

 

Marcos Cramer

unread,
Feb 6, 2012, 10:24:33 AM2/6/12
to la-bona...@googlegroups.com

Mi estis iom ŝokita pro la apero en “Konsilo de la tago” de la vorto Alumeto (fun.) à fajrobastoneto. Mi ne scias, ke kie venis tiu propono, sed ĝi efektive ne taŭgas kiel “konsilo de la tago”.


Nu, "alumeto" aperas kun la milda simbolo "~", kio signifas ke ni ne malrekomendas ĝin. Mi ne scias precize al kiuj oni sendas la konsilon de la tago kaj kiun celon ĝi havas, sed eble havas sencon limigi sin al vortoj listigitaj kun la malrekomenda signo "→". Sed ĉiuokaze mi preferus forigon de la linio pri "alumeto".

Al “ambasadoro” mi aldonus la formon “ambasadisto”.


Por mi "ambasadisto" estas ajna profesiulo laboranta por ambasado, dum "ambasadoro" celas nur la estron.

 “Amoro” estas en la 4a OA, kaj laŭ tiu vidpunkto oni povus konsideri, ke ankaŭ la verbo estas oficiala. Ĉu ĝi estas neuzinda?


Laŭ mia memoro, en nia diskuto pri tiu vorto oni atentigis pri tio ke la baza senco de "Amoro" estas "malnovroma dio de amo", kaj ke la oficialigo klare celis nur tion. Ĉiuokaze, la linio aperas nur kun "~". Sed mi neniel kontraŭus tute forigi ĝin.

 Anstataŭ “amplifikitoro” ni proponas “amplifilo”, sed ankaŭ “amplifi” estas neoficiala.


Eble ĝi aldonindas al nia listo de oficialigindaj radikoj.
 

 “Analfabeta” estas tre ofta vorto en Esperanto, kvankam neoficiala. Ĉu malrekomendi ĝin?


Ni longe diskutis pri ĝi kaj venis al tiu konkludo. Ĉiam eblas relevi iun diskuton, sed mi ne sentas apartan bezonon ĉi-okaze.
 

 “Anarĥio” estas oficiala, kaj krome ĝi estas tre ofta vorto en Esperanto kaj nomo de konata politika filozofio. Ĉu malrekomendi ĝin?  


“Anatomio” estas oficiala vorto, sufiĉe ordinara ŝajnas al mi.

 

Same oni povus diri pri “Anĉovo”. 

La linioj aperas kun "~", do ne temas pri malrekomendoj.

Amike,
Markos

Anna Lowenstein

unread,
Feb 6, 2012, 11:42:35 AM2/6/12
to la-bona...@googlegroups.com

La komentoj de Marcos montras, ke mi ne estas la plej taŭga homo por fari tian kontrolon, ĉar mi mem ne detale sekvas ĉiujn diskutojn. Sed iu devus fari. Per konsiloj de la speco “fajrobastoneto”, ni nur ridindigas nin.

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Marcos Cramer
Inviato: lunedì 6 febbraio 2012 16.25
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) Konsilo de la tago

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

Leo De Cooman

unread,
Feb 6, 2012, 12:26:36 PM2/6/12
to la-bona...@googlegroups.com
Op 6/02/2012 15:45, Anna Lowenstein schreef:
Laŭ PIV, ĉiuokaze anĉovo estas sproto aŭ engraŭlo (kio estas tio?)

Kiel klarigas PIV sub la kapvorto "engraŭlo", ĝi estas fakvorto por la science nomata specaro Engraulis.

Amike salutas Leo

Ronald Schindler

unread,
Feb 6, 2012, 1:48:23 PM2/6/12
to la-bona...@googlegroups.com

Ankaŭ mi miris pri tiu propono, sed ĉar mi ricevis la taskon rondsendi la liston laŭvorte, sen antaŭplendi, mi do kaŭzis etan diskuton. Per tio mi ankaŭ povis konstati, ke la “Konsilo de la tago” estas legata.

Mi eĉ forstrekus tiun linion, subtenante la vorton “alumeto”.

Ronaldo S.

Renato Corsetti

unread,
Feb 6, 2012, 2:42:19 PM2/6/12
to la-bona...@googlegroups.com
Anna:

>  Mi estis iom ŝokita pro la apero en “Konsilo de la tago” de la vorto Alumeto (fun.) = fajrobastoneto. Mi ne scias, de kie venis tiu propono, sed ĝi efektive ne taŭgas kiel “konsilo de la tago”.

Ni fakte iam diskutis pri tio kaj la konkludo estis en tiu formo. Tio, kion vi estas proponanta estas, ke ni rediskutu tiun linion.

Mi lanĉas la diskuton kune kun la diskutoj pri ĉiuj aliaj vortoj, pri kiu vi havas proponojn en via mesaĝo.

> Rilate al la “Konsilo de la tago”, mi proponas, ke anstataŭ simple trairi la liston alfabete, ni faru liston de vortoj jam detale diskutitaj kaj konsentitaj, kaj dissendu ilin laŭ tiu sinsekvo. Ankaŭ la “Vortoj de la tago” de Lernu ne aperas laŭ alfabeta sinsekvo.


Jes, sed Ronald, nia dissendisto, nun ne havas problemojn dum decidado pri kiu linio estas findiskutita kaj pri kiu ne estas findiskutita ne estus tro facila afero.


Renato


--

renato corsetti
via del castello, 1, 00036 palestrina, italujo,
ren...@esperanto.org

Renato Corsetti

unread,
Feb 6, 2012, 4:15:41 PM2/6/12
to la-bona...@googlegroups.com
Markos:


>  Nu, "alumeto" aperas kun la milda simbolo "~", kio signifas ke ni ne malrekomendas ĝin.

Fakte en ĉiu mesaĝo estas la piednoto kun la klarigo pri la signifoj de niaj simboloj.


> Mi ne scias precize al kiuj oni sendas la konsilon de la tago kaj kiun celon ĝi havas

Al trideko da sinanoncintoj.  La celo estas konigi niajn solvojn ekster nia rondo. Saman celon havas la aperigo de pecoj de niaj listoj en la reta revuo Facila Vento.


>   sed eble havas sencon limigi sin al vortoj listigitaj kun la malrekomenda signo "→". Sed ĉiuokaze mi preferus forigon de la linio pri "alumeto".

Mi tuj metas la demandon en la listo.

Amike

Renato


--

--------------------
Renato Corsetti
renato....@uniroma1.it
--------------------

Renato Corsetti

unread,
Feb 6, 2012, 4:17:28 PM2/6/12
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon, Ronald! Daŭrigu momente laŭkutime.

Leo De Cooman

unread,
Feb 6, 2012, 4:35:07 PM2/6/12
to la-bona...@googlegroups.com
Op 6/02/2012 16:24, Marcos Cramer schreef:

 Anstataŭ “amplifikitoro” ni proponas “amplifilo”, sed ankaŭ “amplifi” estas neoficiala.


Eble ĝi aldonindas al nia listo de oficialigindaj radikoj.


Se ni ne trovas taŭgan anstataŭan vorton, jes.
La nederlanda vorto por amplifilo estas "versterker", laŭvorte "plifortigilo".
En la aliaj ĝermanaj lingvoj la vorto estas simila.

Mi provizore proponas liniojn:

amplifikatoro --> (pli-)fort-ig-il-o

amplifi --> (pli-)fort-ig-i


Amike salutas Leo

Renato Corsetti

unread,
Feb 7, 2012, 2:48:58 AM2/7/12
to la-bona...@googlegroups.com
Momente ni havas la linion:

amplifikator·o → amplif·il·o

Anna levis la problemon, ke "amplif-" ne estas oficiala.

Markos proponis oficialigi ĝin.

Leo proponas provizore la ŝanĝon al:


amplifikatoro --> (pli-)fort-ig-il-o
amplifi --> (pli-)fort-ig-i

Ĉu, Leo, vi akceptus ankaŭ

amplifikator-o --> (pli-)laŭt-ig-il-o
amplif-i --> laŭt-ig-i

Amike

Fabio Bettani

unread,
Feb 7, 2012, 5:14:24 AM2/7/12
to la-bona...@googlegroups.com
> Momente ni havas la linion:
> amplifikator·o → amplif·il·o

Bone. Ni memoru, ke oni ankaux uzas samsencan radikon "amplifik·", do
estu ankaux linio

amplifik·i → ...

kie la dua parto dependas, je kion ni decidos pri "amplif·".

> amplifikator-o --> (pli-)laŭt-ig-il-o
> amplif-i --> laŭt-ig-i

Mmm, trafa ideo, kiam temas pri sono. Tamen, gxenerale oni povas
amplifi cxian elektran signalon. Eble la radiko estas vere
oficialiginda, sed ni tamen proponu la cxi-suprajn alternativojn (post
ondeto kaj ne post sago) klarigante, ke ili tauxgas okaze de
sonamplifiloj.

--
Fabio

Johan Derks

unread,
Feb 7, 2012, 5:30:17 AM2/7/12
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:
Mi provizore proponas liniojn:
amplifikatoro --> (pli-)fort-ig-il-o
amplifi --> (pli-)fort-ig-i

Mi ne komprenas vin, Leo.
Iu, ne la malplej valora, proponas 'oficialindigi' la vorton 'amplifi' kaj
vi konsentas, "se ni ne trovas taŭgan anstataŭan vorton" kaj poste vi
proponas malrekomendi ghuste tiun vorton !?
Chu ekzistas en Esperanto lau la bonlingvanoj nur du eblecoj: au malrekomendo au oficialigo?
Chu restas ankorau iu kategorio por libera evoluo de la lingvo?
 
Amike,
Johan
 
--

Leo De Cooman

unread,
Feb 7, 2012, 6:23:02 AM2/7/12
to la-bona...@googlegroups.com
Op 7/02/2012 8:48, Renato Corsetti schreef:

> Ĉu, Leo, vi akceptus ankaŭ
>
> amplifikator-o --> (pli-)laŭt-ig-il-o
> amplif-i --> laŭt-ig-i

Ne. Amplifikatoro plifortigas enigitan elektran tension aŭ kurenton aŭ
povon. Nur en tre limigita nombro da kazoj temas pri sono.
Ekzemple: en televidilo estas multaj amplifikatoroj, kiuj amplifas
(plifortigas, plipovigas, ...) la altfrekvencaj signaloj enirantaj ĉe la
anteno. Granda parto de tiuj signaloj konstituigas lla bildon, nur eta
parto enhavas la sonon.
Ekzemple en radaro tute ne temas pri sonoj.

Por plilaŭtigi sonon oni bezonas almenaŭ kromajn mikrofonon kaj
laŭtparolilon. La mikrofono "kaptas" la sonon kaj transformas ĝin en
elektran signalon. La amplifikatoro plifortigas la elektran signalon,
kaj la laŭtparolilo transformas la plifortigitan elektran signalon en sonon.
Amplifikatoro (amplifilo) estas nur parto de tia (pli)laŭtigilo. Cetere
ĝi estas uzata en multe pli da aliaj aplikaĵoj, kie tute ne temas pri sono.

Eble ni povas trovi pli taŭgan radikon ol "fort", kvankam la ĝermanaj
lingvoj ja uzas ĝin. Ĉu "pov"? Ĉu "intens"? Ĉu "potenc"?
Ĉu "plipovigilo" eble pli plaĉus ol "plifortigilo" (por indiki tiun
aparaton)?

Mi ne nepre kontraŭas oficialigon de "amplif". Mi nur provas trovi
taŭgan fortradukon.


Amike salutas Leo


Marcos Cramer

unread,
Feb 7, 2012, 6:48:39 AM2/7/12
to la-bona...@googlegroups.com
Johan demandis:

Chu ekzistas en Esperanto lau la bonlingvanoj nur du eblecoj: au malrekomendo au oficialigo?
Chu restas ankorau iu kategorio por libera evoluo de la lingvo?

Kion signifas "libera evoluo de la lingvo"? Estas tute kutime ke lingvo evoluas interalie pro konsciaj decidoj de la lingvo-uzantoj uzi certajn vortojn por certaj aferoj, kaj en Esperanto (kompare kun etnaj lingvoj) tiaj konsciaj decidoj estas aparte oftaj kaj influaj. Do libera evoluo de la lingvo devas certe permesi tiajn konsciajn decidojn. Kaj se oni faras konscian decidon, oni ofte emas informi ankaŭ aliajn lingvo-uzantojn pri sia konscia decido.

La bonlingvanoj estas grupo de Esperantistoj kun relative similaj ideoj pri la lingvaj aspektoj de Esperanto, kaj kun emo al konsciaj decidoj pri sia lingvouzo. Per ĉi tiu diskutlisto kaj la vortolisto SSV ili kreis manieron por pli efike interŝanĝi siajn ideojn por veni al saĝaj lingvaj decidoj kaj por poste publikigi tiujn konsciajn decidojn, por ke alia Esperantistoj povu laŭvole sekvi ilin.

Kiam oni volas esprimi iun koncepton, oni nepre bezonas iun esprimon por ĝi. Se la kutima esprimo pro sia neoficialeco kaŭzas dubon ĉe la bonlingvanoj, ili ne plu povas eviti fari konscian decidon pri sia propra lingvouzo por plu priparoli tiun koncepton, ĉu la decido estas por la neoficiala radiko aŭ por iu anstataŭaĵo. Kompreneble ili povus poste tute prisilenti sian decidon en SSV. Sed la kutima funkcimaniero de nia listo estas ke se ni povas trovi konsenton pri iu esprimo, ni ja publikigas tiun konsenton en SSV, kaj estas neniu kialo por ŝanĝi tiun kutimon. Ja libera evoluo ne povas esti kialo por ne publikigi ion en SSV, ĉar al libera evoluo apartenas libera ide-interŝanĝo, kaj SSV jam estas firma parto de la ide-interŝanĝo pri Esperantaj esprimoj. Do limigi la publikigon de niaj interkonsentaĵoj en SSV estus limigo al la libera evoluo de Esperanto.

Fakte ĉe fakaj vortoj ni ofte venas al konkludo nek malrekomendi ilin nek proponi ilin por oficialigo. Sed tio laŭ mi klarigeblas per tio, ke tiujn fakajn vortojn la plejmulto el ni (aŭ eĉ ni ĉiuj) ne bezonas en la propra lingvouzo, do la plejmulto el ni ne bezonas fari iun konscian decidon pri sia propra lingvouzo. Do ni ne sentas la neceson veni al iu fina konkludo, kaj lasas la decidon al la fakuloj kiuj efektive uzas tiujn esprimojn.

Amike,
Markos

Renato Corsetti

unread,
Feb 7, 2012, 8:27:44 AM2/7/12
to la-bona...@googlegroups.com
Johan:

>   Chu restas ankorau iu kategorio por libera evoluo de la lingvo?

Markos jam respondis. Mi ne havas ion plian por aldoni.

Amike

renato

Renato Corsetti

unread,
Feb 7, 2012, 8:34:28 AM2/7/12
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:


>   Ne. Amplifikatoro plifortigas enigitan elektran tension aŭ kurenton aŭ povon. Nur en tre limigita nombro da kazoj temas pri sono.

Viaj neoj estas pezaj. Viajn teĥnikajn kialojn mi akceptas pro mia fido al vi kaj provizore registras:


amplifikatoro --> (pli-)fort-ig-il-o
amplifi --> (pli-)fort-ig-i

Marcos Cramer

unread,
Feb 7, 2012, 8:37:22 AM2/7/12
to la-bona...@googlegroups.com
Laŭ mi ni tamen decidu ĉu proponi "plifortigi" aŭ "fortigi" por "amplifi". Laŭ mi preferindas "plifortigi".

Amike,
Markos

Renato Corsetti

unread,
Feb 7, 2012, 9:21:56 AM2/7/12
to la-bona...@googlegroups.com
Fabio:
amplifik·i → ...
  

Mi registris ankaŭ tion.


>   Mmm, trafa ideo, kiam temas pri sono. Tamen, gxenerale oni povas amplifi cxian elektran signalon.

Ankaŭ vi, kiel Leo, insistas pri aferoj nekonataj al la ĝenerala parolanto.  Ne gravas.

Franklin Montenegro-Rodas

unread,
Feb 7, 2012, 8:47:48 AM2/7/12
to la-bona...@googlegroups.com
Interesa propno!

Interesa vidpunkto, laŭ tio oni povus diri ke 
kafo, rumo kaj multaj aliaj ĥemiaĵoj estas "ampifikatoroj", ĉar ili estas plifortigiloj, de homoj...  :)

(Tio okazas kiam oni nur pensas ke unu vorto povas anstatŭi tute la ailian, kiam nur parto de signifo estas komuna)

franklin

2012/2/7 Renato Corsetti <renato....@virgilio.it>
--

Marcos Cramer

unread,
Feb 7, 2012, 10:16:45 AM2/7/12
to la-bona...@googlegroups.com
Franklin:

Interesa vidpunkto, laŭ tio oni povus diri ke 
kafo, rumo kaj multaj aliaj ĥemiaĵoj estas "ampifikatoroj", ĉar ili estas plifortigiloj, de homoj...  :)

Neniu diras ke oni povas anstataŭigi "plifortigilo" per "amplifikatoro". La propono estis anstataŭigi "amplifikatoro" per "plifortigilo", kio estas tute alia afero.

Amike,
Markos

Leo De Cooman

unread,
Feb 7, 2012, 10:22:30 AM2/7/12
to la-bona...@googlegroups.com
Op 7/02/2012 11:30, Johan Derks schreef:

> Chu restas ankorau iu kategorio por libera evoluo de la lingvo?

Kiel vi bone scias, en Esperanto ekzistas tiu eblo, eĉ evoluiga sistemo:
kunmetado de radikoj.
Antaŭ ol oficialigi novan radikon, ni ja provu uzi tiun sistemon, ĉu ne?
Nur se ni ne torvas akcepteblan fortradukon, ni proponu neologismon.
Mi provis fari tion kaj sendis unuan proponon.
Eble mi ne sufiĉe klare diris tion en mia mesaĝo, kiun vi ne komprenas.

Ĉi-kaze mi proponis Esperantigon de la ĝermana vorto. Supozeble ankaŭ
niaj orientaj amikoj havas sian propran manieron por klare esprimi
"amplifikatoro"n.

Amike salutas Leo

Renato Corsetti

unread,
Feb 7, 2012, 10:44:33 AM2/7/12
to la-bona...@googlegroups.com
Markos:


>  Laŭ mi ni tamen decidu ĉu proponi "plifortigi" aŭ "fortigi" por "amplifi". Laŭ mi preferindas "plifortigi".

Nun estas:

amplif·i → (pli·)fort·ig·i

Ĉu mi forpreni la krampojn?

Marcos Cramer

unread,
Feb 7, 2012, 10:54:28 AM2/7/12
to la-bona...@googlegroups.com
Renato skribis:

Nun estas:

amplif·i → (pli·)fort·ig·i

Ĉu mi forpreni la krampojn?

Laŭ mi jes.

Amike,
Markos

Renato Corsetti

unread,
Feb 7, 2012, 11:23:29 AM2/7/12
to la-bona...@googlegroups.com
Markos:

>  Laŭ mi jes.
Bone. Mi forigis ilin.

Harri Laine

unread,
Feb 7, 2012, 12:03:25 PM2/7/12
to la-bona...@googlegroups.com
Renato Corsetti skribis, 7.2.2012 17:44:

> amplif·i → (pli·)fort·ig·i
>
> Ĉu mi forpreni la krampojn?

Laŭ mi vi nepre forprenu la krampojn kaj la interkrampajn
literojn. Alie oni ricevas plene frenezan teknikajn
terminojn, eĉ por ĉiutagaĵoj: hejtiloj ne plu varmigas kaj
estas varmigiloj, sed plivarmigas kaj estas plivarmigiloj.
Simile ni havos plimalvarmigilojn kaj plilumigilojn ne
akrigas sed pliakrigas niajn tranĉilojn. Kiam estas
necese, oni scias mem aldoni bezonatan prefikson.

"Fortigi" estas tute bona vorto por "amplifi(ki)".
Oni povus eĉ pensi pri "pliigi", sed "forta" estas taŭga
vorto por priskribi kurenton, tension kaj povumon, kiuj
estas la plej oftaj elektraj grandoj, kiujn la aparatoj
fortigas. Ne malmultaj aliaj lingvoj ol la Germana,
Nederlanda kaj Skandinavaj uzas vorton derivitan
simile el "forta, potenca", ekz. la Rusa (усилитель).

Tio donas al ni ankaŭ: atenui -> malfortigi
(se ni ne rekomendas diri "fortigi", ni rekomendu
almenaŭ atenui -> malamplifi)

Mi ne tre kontraŭas la verbon "amplifi", sed
ĝi ankaŭ ne estas tre bezonata. "Amplifi", kompreneble,
havas etimologian rilaton al la Fundamenta "amplekso",
kaj al la (pli-malpli samsignifa) teknika "amplitudo".
Teorie eblus diri ankaŭ "ampleksigi" (aŭ "vastigi",
aŭ "grandigi"), sed "forta" ŝajnas al mi pli natura
elekto el pure Esperanta vidpunkto. ("Amplifikatoro"
estas formortanta vorto, komparebla kun "komputoro".)

Harri

Marcos Cramer

unread,
Feb 7, 2012, 12:29:00 PM2/7/12
to la-bona...@googlegroups.com
Post la mesaĝo de Harri mi nun ankaŭ preferas la formon "fortigi" al "plifortigi".

Amike,
Markos

Renato Corsetti

unread,
Feb 7, 2012, 12:48:14 PM2/7/12
to la-bona...@googlegroups.com
Harri:



Laŭ mi vi nepre forprenu la krampojn kaj la interkrampajn
literojn.

Mi ne havas problemojn pri tio. Ĉu iu protestas pri:

amplifikatoro --> fortigilo?



Tio donas al ni ankaŭ: atenui -> malfortigi

Mi ĵus konstatis ke efektive "atenŭi" ne venas el via fantazio, sed ke PIV trankvile registras ĝin. Mi tuj enmetos linion pri tio.

Renato Corsetti

unread,
Feb 7, 2012, 12:59:59 PM2/7/12
to la-bona...@googlegroups.com
Markos:


>  Post la mesaĝo de Harri mi nun ankaŭ preferas la formon "fortigi" al "plifortigi".

Se neniu protestas, mi forigos la vorton "pli".

Amike

Renato

Anna Lowenstein

unread,
Feb 7, 2012, 1:28:18 PM2/7/12
to la-bona...@googlegroups.com
Mi komprenas, ke amplifiloj ne unuevice laŭtigas, sed fortigas elektran signalon. Tamen por nefakaj parolantoj, amplifiloj estas ĉefe tio, kion ili renkontas en tro laŭtaj koncertoj. Tion mi nature nomus "laŭtigilo", ne "fortigilo". ("Miaj oreloj ankoraŭ zumas, ĉar mi staris tuj apud la laŭtigiloj.") Evidente en aliaj okazoj, pli taŭga vorto estus "fortigilo". Tamen, mi proponas, ke almenaŭ en difinitaj okazoj, "laŭtigilo" estus taŭga termino.
Anna

-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Leo De Cooman
Inviato: martedì 7 febbraio 2012 12.23
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) amplifikator-o


Amike salutas Leo


Johan Derks

unread,
Feb 7, 2012, 1:52:52 PM2/7/12
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
Kion signifas "libera evoluo de la lingvo"? Estas tute kutime ke lingvo evoluas interalie pro konsciaj decidoj de la lingvo-uzantoj uzi certajn vortojn por certaj aferoj, kaj en Esperanto (kompare kun etnaj lingvoj) tiaj konsciaj decidoj estas aparte oftaj kaj influaj. Do libera evoluo de la lingvo devas certe permesi tiajn konsciajn decidojn. Kaj se oni faras konscian decidon, oni ofte emas informi ankaŭ aliajn lingvo-uzantojn pri sia konscia decido.
Mi ne scias al kio mi dankas tiun larghan reagon !
Per "libera evoluo de la lingvo" (ne la plej trafa esprimo, mi konstatas nun) mi volis diri simple, ke ech 'grupo de Esperantistoj kun relative similaj ideoj pri la lingvaj aspektoj de Esperanto' ne kapablas fiksi por chiuj kazoj la plej trafan esprimon. Chiu lingvo havas marghenon, stokon da vortoj, kiuj estas ne tre ofte uzataj, depende de la cirkonstancoj, ekzemple char ili estas sufiche sciencaj.
Malrekomendi (malpermesi) tiam al la propra grupo (kaj eble ech al esprantistoj ekster la grupo) uzi tiun vorton estas aroga kaj kontraunatura.  
Do mi tute ne kritikas la kategoriojn 'malrekomendi' kaj 'oficialigi', sed lau mi devas resti spaco por vortoj, kiuj provizore ne estu trudtitaj en unu el tiuj du kategoriojn.
 
Marcos:
Kiam oni volas esprimi iun koncepton, oni nepre bezonas iun esprimon por ĝi. Se la kutima esprimo pro sia neoficialeco kaŭzas dubon ĉe la bonlingvanoj, ili ne plu povas eviti fari konscian decidon pri sia propra lingvouzo por plu priparoli tiun koncepton, ĉu la decido estas por la neoficiala radiko aŭ por iu anstataŭaĵo. Kompreneble ili povus poste tute prisilenti sian decidon en SSV. Sed la kutima funkcimaniero de nia listo estas ke se ni povas trovi konsenton pri iu esprimo, ni ja publikigas tiun konsenton en SSV, kaj estas neniu kialo por ŝanĝi tiun kutimon.
 
Al kiu vi parolas? Kiun vi riprochas ?
 
Marcos: Do limigi la publikigon de niaj interkonsentaĵoj en SSV estus limigo al la libera evoluo de Esperanto.
Kiu proponis tion ?
 
La afero estas sufiche granduigita de Marcos, char mi simple skribis:
Iu Marcos) proponas 'oficialindigi' la vorton 'amplifi' kaj vi (Leo) konsentas, "se ni ne trovas taŭgan anstataŭan vorton" kaj poste vi
proponas malrekomendi ghuste tiun vorton !?
Tiu frazo simple mirigis min, char antau ol malrekomendi vorton oni minimuem, kiel Leo mem rimarkigas, klopodu trovi taugan anstatauianton.
Povus ja, ke ni ne trovos tiun anstatauanton, ke, oni tamen ne volas oficialigi la koncernan vorton.
Se oni volas traduki en kiun ajn naturan lingvon, oni trovos vortojn, kiuj ne estas tradukeblaj. Chu tiam oni devas difini novan vorton en tiu lingvo, 'oficialigi' ech ?
Oni devas akcepti, ke la retajho de vortoj kiu 'kovras' la koneblajhojn en la mondo ne estas sufiche densa por kapti chion.
Mi miras, ke Marcos ne komprenis, ke tio estas la fono de mia demando (vershajne pro tiu 'ideologie sharghata' voro 'libera evoluo de la lingvo'.
Do mi volonte reprenas tiun esprimon.

Amike,
Johan

Leo De Cooman

unread,
Feb 7, 2012, 4:38:51 PM2/7/12
to la-bona...@googlegroups.com
Op 7/02/2012 19:28, Anna Lowenstein schreef:

> Mi komprenas, ke amplifiloj ne unuevice laŭtigas, sed fortigas elektran signalon. Tamen por nefakaj parolantoj, amplifiloj estas ĉefe tio, kion ili renkontas en tro laŭtaj koncertoj. Tion mi nature nomus "laŭtigilo", ne "fortigilo". ("Miaj oreloj ankoraŭ zumas, ĉar mi staris tuj apud la laŭtigiloj.") Evidente en aliaj okazoj, pli taŭga vorto estus "fortigilo". Tamen, mi proponas, ke almenaŭ en difinitaj okazoj, "laŭtigilo" estus taŭga termino.

Se viaj oreloj zumas, vi verŝajne staris tro proksime al la laŭtparoliloj.
Ĉiukaze laŭtigilo ne estas sinonimo de amplifikatoro.

Amike salutas Leo

Renato Corsetti

unread,
Feb 7, 2012, 4:43:57 PM2/7/12
to la-bona...@googlegroups.com
Anna:
>  Tamen, mi proponas, ke almenaŭ en difinitaj okazoj, "laŭtigilo" estus taŭga termino.
  
Hontu, ĉar vi havas la pensojn de ne-teĥnikisto, kiu eĉ ne komprenas pri la fortigado de la "elektra tensio"! Vere estas granda fendo inter normalaj homoj kaj fakuloj.

Mi agnoskas mian malscion pri elektra tensio kaj aldonas la variaĵon "laŭtigilo", kio estas tio, kion normaluloj komprenas.

Anna Lowenstein

unread,
Feb 7, 2012, 5:21:52 PM2/7/12
to la-bona...@googlegroups.com

Tamen, Leo pravas, ke mi miksas “amplifilo” kaj “laŭtparolilo”. Por mi (kaj supozeble ankaŭ por multaj aliaj homoj!) tio ŝajnas la sama afero.

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: martedì 7 febbraio 2012 22.44
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) amplifikator-o

--

Renato Corsetti

unread,
Feb 8, 2012, 3:27:20 AM2/8/12
to la-bona...@googlegroups.com
Anna:


>   Tamen, Leo pravas, ke mi miksas “amplifilo” kaj “laŭtparolilo”.
Por mi (kaj supozeble ankaŭ por multaj aliaj homoj!) tio ŝajnas la sama afero.


Ĝuste pro tio mi pensas ke la linio povus iĝi:

amplifikator·o → fort·ig-il-o, (se temas pri sono ankaŭ) laŭt-ig-il-o

Johan Derks

unread,
Feb 8, 2012, 3:37:23 AM2/8/12
to la-bona...@googlegroups.com

mar...@melburno.org.au

unread,
Feb 8, 2012, 7:06:14 AM2/8/12
to la-bona...@googlegroups.com
El Marcel:
1) Lau mi la ideoj de Marcos kaj de Johan similas pri la disvolvigho
de lingvoj naturaj kaj artefaritaj.
2) Nenio en la mondo estas libera, char dependa de cirkonstancoj.
3) Tial, se oni uzas la vorton "libera", oni antaue au dume au poste
specifigas la signifon, kiu dependas de tio kion oni trovas iomete
mallibera kontrau tre mallibera.
4) Estas ghenerale akceptata, ke "libera evoluo de la lingvo", kiun
havas naturaj lingvoj kaj kiu estas ofte nekonscia, kontrauas al
konscia evoluigo ante al la lingvo, kiu povas okazi en planlingvo
kaj kiu devas okazi en Esperanto, por ne ruinigi ghin.
5) Per sia ideo ke ni ne tuj povas reguligi chion en la evoluo de
Esperanto, Johan simple rimarkigas, ke ne estas sufiche da
Esperantistoj kiuj okupighas pri tiu "reguligita evoluo".
6) Anstatau uzi la "ne la plej trafan esprimon" mi konsilas uzi "la
ne jam reguligitan parton de la evoluo de la lingvo".
7) Do ankorau atendas nin grandega laboro!
Amike, Marcel.

mar...@melburno.org.au

unread,
Feb 8, 2012, 7:14:18 AM2/8/12
to la-bona...@googlegroups.com
El Marcel:
Mi samopinias kun Renato, sed mi atentigas ke nuntempe kutime temas
pri "lautigaparato", kontrau la malmoderna "vochlautigilo".
Amike, Marcel.


> Anna:
>
>> Tamen, Leo pravas, ke mi miksas “amplifilo” kaj
>> “laŭtparolilo”. Por
> mi (kaj supozeble ankaŭ por multaj aliaj homoj!) tio ŝajnas la sama
> afero.
>
>
> Ĝuste pro tio mi pensas ke la linio povus iĝi:
>
> amplifikator·o → fort·ig-il-o, (se temas pri sono ankaŭ)
> laŭt-ig-il-o
>
> Renato
>
> --
>

> /renato corsetti/
> /via del castello, 1, 00036 palestrina, italujo,/
> /ren...@esperanto.org/

mar...@melburno.org.au

unread,
Feb 8, 2012, 7:32:01 AM2/8/12
to la-bona...@googlegroups.com
El Marcel:
Ci tute pravas, Leo. Des pli, char principe, kaj ofte praktike, chiu
mazlnova au nova vortkunmetajho estas neologismo, char la unua(j)
uzanto(j) devas decidi, kiun nocion (reprezentantan nocion en etnaj
lingvoj) oni donu al la nova vorto. La tialo estas, unue ke tio
dependas de la nocio en la etnaj lingvoj, kaj duo pro tio, ke che la
kreo ante kunmetajhon oni povas diversmaniere signifigi la vorton pro
la chiam aldonita ekstra signifero de specialeco.
Amike, Marcel.

Johan Derks

unread,
Feb 9, 2012, 2:30:44 AM2/9/12
to la-bona...@googlegroups.com, L...@de-cooman.be
Mia problemo, Leo, estas en tio, ke ghenerale oni multe tro rapide emas
malrekomendi iun vorton.
Ankau vi - mi pensis - apartenas al tiuj kiuj volas 'kondamni'
(esperantistojn kiuj uzas iun malrekomenditan) vorton.
Tiu sinteno de bonlingvanoj metas nian grupon en la angulon de reformemuloj.
Pro tio jam Andreas Kueck forlasis la grupon kaj aliaj ne interesighas pri
nia klopodado. Ghuste tio estas granda maloportuno por atingi 'bonan
lingvon'.
Chiu nia energio investighas en buroan laboron, dum mi ne konstatas iun
plibonighon de vortuzado en la Esperantaj medioj.
Kiu prelegas pri landonomoj (ankau aspekto de la bona lingvo !) ? Kiu
prelegas pri la 15a regulo ? Mi faris tion plurokaze, lastfoje ankorau en
Bitburg. Tio okazas ankau en la kadro de la kunveno de Tutmondeca Esperanto
dum UK. Tie oni atingas la ordinarajn esperantistojn.
Kiu proponis koncentri la energion al iu revuo kaj fari chiujaran raporton
pri tiu revuo? (Renato konsentis pri Monato, sed poste la ideo
forvaporighis.)

Cetere mi opinias, ke ekzistas multaj vortoj kiuj estas taugaj en la busho
de iu, sed ne en tiu de alia. Homoj bezonas/rajtas je iu libereco chu uzi
iun (internacian) vorton, kiun aliaj 'bonlingvemaj' homoj ne shatas (char
ghi estas ne sufiche internacia).
Se ni volas esprimi pri chiu ebla, hazarde renkontita vorto nian preferon,
ni faras la lingvon rigida (kvankam vershajne ekster nia rondo oni fajfas
pri nia reguligado). Niaj jughoj ja ofte ne estas unuanimaj (alie ol Marcos
asertas) kaj jughoj povas shanghighi tra la tempo.
Tial mi pledas por tio, ke ech se ni ne trovas taugan alternativon, ni ankau
konsideru la eblecon ne decidi.
Mi dubas, chu Marcos konsentas en tio kun mi, kiel Marcel skribas/esperas.

Amike,

Johan

----- Original Message -----
From: "Leo De Cooman" <Leo.De...@pandora.be>
To: "Johan Derks" <derk...@tiscali.nl>
Sent: Wednesday, February 08, 2012 5:57 PM
Subject: Re: (la bona lingvo) Konsilo de la tago


> Kara Johano,
> en mia mesaĝo 6/02/2012/22:35 mi skribis:
>
> "Se ni ne trovas taŭgan anstataŭan vorton, jes. "
>
> "... Mi provizore proponas liniojn: ..."
>
> Ĉu mi ne sufiĉe klare esprimis la kondiĉon "se ni ne trovas taŭgan
> anstataŭan vorton"
> Ĉu mi ne rajtis samtempe fari "provizoran" proponon?
>
> Mi konfesas, ke mi ne komprenas vian reagon. Ĉu vi ne kontentas pro la
> sageto, kiun mi metis en mia provizora propono?
> Kion mi laŭ vi devintus skribi por ne malplaĉi al iu?
>
>
> Amike salutas Leo
>
>
>

Marcos Cramer

unread,
Feb 9, 2012, 4:03:11 AM2/9/12
to la-bona...@googlegroups.com
Johan skribis:

Se ni volas esprimi pri chiu ebla, hazarde renkontita vorto nian preferon, ni faras la lingvon rigida

En ĉi tiu frazo (kaj ankaŭ en aliaj frazoj de via mesaĝo) vi montras klaran miskomprenon de nia afero. Ni ja ne opinias nin leĝdonantoj, kiuj havas la kapablon fiksi la lingvon en certa maniero. Ni simple interŝanĝas lingvajn konsilojn surbaze de certaj komunaj aliroj, kaj publikigas interkonsentitajn konsilojn, por ke aliaj povu laŭvole sekvi nin. Kompreneble, se iu Esperantisto, kiu iom konsentas kun nia strebaso, renkontas iun rekomendon kiun li ial ne opinias praktikebla, li ne praktikos ĝin. Kaj tio estas tute en ordo, laŭ mi. Sed tamen nia laboro laŭ mi jam nun kontribuas al plibonigo kaj evitado de malpliboniĝo de Esperanto, eĉ se nur etpaŝe.

La fakto ke eĉ unu el niaj listanoj povas tiel miskompreni ni laŭ mi ankaŭ montras, ke ni devas pli klare kontraŭbatali tiun miskomprenon de nia strebado.
 
Niaj jughoj ja ofte ne estas unuanimaj (alie ol Marcos asertas)

Mi neniam asertis ke niaj juĝoj estas unuanimaj. Mi nur asertis, ke ni publikigas tiujn konsilojn, al kiuj la plejparto de ni povas konsenti. Kompreneble ankaŭ venas en niaj diskutoj multaj proponoj kaj opini-esprimoj, pri kiuj la aliaj ne povas konsenti, sed tiuj kutime ne eniras SSV-on.

Amike,
Markos

Renato Corsetti

unread,
Feb 9, 2012, 4:51:14 AM2/9/12
to la-bona...@googlegroups.com
Markos:


>  Ni simple interŝanĝas lingvajn konsilojn surbaze de certaj komunaj aliroj, kaj publikigas interkonsentitajn konsilojn, por ke aliaj povu laŭvole sekvi nin.

Precize tiel! Indiko pri la fakto ke nia laboro havas iun efikon estas en tio, ke oni daŭre aludas je ĝi (kvankam malpozitive, se la aludanto havas alian aliron al la lingvo). Alia indiko estas en la nombro da vizitoj al niaj paĝoj, kiuj jam atingis dekojn da miloj (44.000 proksimume por la litero A).

Do, Johan, vi devas esti fiera pri tio, kion ni faras.

Amike

renato


--

renato corsetti


via del castello, 1, 00036 palestrina, italujo,

Johan Derks

unread,
Feb 10, 2012, 4:06:27 PM2/10/12
to la-bona...@googlegroups.com
Kara Marcos,
 
Chu vi akceptas, ke mi havas alian opinion ol vi?
Chu vi ankau povus esti pli modesta en viaj deklaroj pri 'nia afero' kaj 'la miskomprenon de unu el niaj listanoj' ?
Via stilo kreas polusighon, kiun mi ne serchas.
Kaj vi ne respondis al mia 'dubo', chu eblas akcepti ke estas vortoj pri kiuj oni intence lasas necertecon pri tio, al kiu kategorio ili apartenas: oficialiginda au malrekomendinda.
Vere, se oni ne akceptas 'grizan zonon', mi pensas, ke ni supertaksas niajn kapablojn kaj pretervidas, ke buroa laborado de multaj jaroj ne automate povas konvinki la esperantistaron.
 
Amike,
 
Johan
----- Original Message -----
Sent: Thursday, February 09, 2012 10:03 AM
Subject: Re: (la bona lingvo) Konsilo de la tago

Johan skribis:

Se ni volas esprimi pri chiu ebla, hazarde renkontita vorto nian preferon, ni faras la lingvon rigida

En ĉi tiu frazo (kaj ankaŭ en aliaj frazoj de via mesaĝo) vi montras klaran miskomprenon de nia afero. Ni ja ne opinias nin leĝdonantoj, kiuj havas la kapablon fiksi la lingvon en certa maniero. Ni simple interŝanĝas lingvajn konsilojn surbaze de certaj komunaj aliroj, kaj publikigas interkonsentitajn konsilojn, por ke aliaj povu laŭvole sekvi nin. Kompreneble, se iu Esperantisto, kiu iom konsentas kun nia strebaso, renkontas iun rekomendon kiun li ial ne opinias praktikebla, li ne praktikos ĝin. Kaj tio estas tute en ordo, laŭ mi. Sed tamen nia laboro laŭ mi jam nun kontribuas al plibonigo kaj evitado de malpliboniĝo de Esperanto, eĉ se nur etpaŝe.

La fakto ke eĉ unu el niaj listanoj povas tiel miskompreni nin laŭ mi ankaŭ montras, ke ni devas pli klare kontraŭbatali tiun miskomprenon de nia strebado.
 
Niaj jughoj ja ofte ne estas unuanimaj (alie ol Marcos asertas)

Mi neniam asertis ke niaj juĝoj estas unuanimaj. Mi nur asertis, ke ni publikigas tiujn konsilojn, al kiuj la plejparto de ni povas konsenti. Kompreneble ankaŭ venas en niaj diskutoj multaj proponoj kaj opini-esprimoj, pri kiuj la aliaj ne povas konsenti, sed tiuj kutime ne eniras SSV-on.

Amike,
Markos

--

Johan Derks

unread,
Feb 10, 2012, 4:37:17 PM2/10/12
to la-bona...@googlegroups.com
Ne temas pri fiereco au ne.
Se mi ne multe aprezus la ideon de la bona lingvo, mi ne kunlaborus kaj ne estu sekretario de TE.
Mi faris fakte nur unu sugeston por ke la diskutado farighu pli facila, sed ankorau ne venis respondo.
Provizore mi konkludas el kelkaj kontribuoj de listanoj ke ni ne havas sufiche komunajn alirojn.
 
Johan
----- Original Message -----
--

Johan Derks

unread,
Feb 11, 2012, 2:56:28 AM2/11/12
to la-bona...@googlegroups.com
Marcel: Lau mi la ideoj de Marcos kaj de Johan similas pri la disvolvigho

de lingvoj naturaj kaj artefaritaj.

Ci vershajne pravas, Marcel.
Tial mi ne komprenis la deklaron de Marcos, kvazau tiu celus korekti mian
opinion.

Amike,
Johan

> La afero estas sufiche grandigita de Marcos, char mi simple skribis:


> Iu Marcos) proponas 'oficialindigi' la vorton 'amplifi' kaj vi (Leo)
> konsentas, "se ni ne trovas taŭgan anstataŭan vorton" kaj poste vi
> proponas malrekomendi ghuste tiun vorton !?
> Tiu frazo simple mirigis min, char antau ol malrekomendi vorton oni

> minimume, kiel Leo mem rimarkigas, klopodu trovi taugan anstatauanton.


> Povus ja, ke ni ne trovos tiun anstatauanton, ke, oni tamen ne volas
> oficialigi la koncernan vorton.
> Se oni volas traduki en kiun ajn naturan lingvon, oni trovos vortojn, kiuj
> ne estas tradukeblaj. Chu tiam oni devas difini novan vorton en tiu
> lingvo, 'oficialigi' ech ?
> Oni devas akcepti, ke la retajho de vortoj kiu 'kovras' la koneblajhojn en
> la mondo ne estas sufiche densa por kapti chion.
> Mi miras, ke Marcos ne komprenis, ke tio estas la fono de mia demando

> (vershajne pro tiu 'ideologie sharghata' vorto 'libera evoluo de la

Marcos Cramer

unread,
Feb 11, 2012, 8:18:27 AM2/11/12
to la-bona...@googlegroups.com
Johan skribis:

Kaj vi ne respondis al mia 'dubo', chu eblas akcepti ke estas vortoj pri kiuj oni intence lasas necertecon pri tio, al kiu kategorio ili apartenas: oficialiginda au malrekomendinda.

Ni tion jam faras ne-malofte por fakaj radikoj. Por nefakaj radikoj ni foje uzis tiun eblon kiam ni ne povis veni al iu interkonsento inter klara plejmulto de ni. Pro la argumentoj, kiujn mi menciis en antaŭa mesaĝo, mi ne aparte entuziasmas pri la uzo de tiu eblo kiam temas pri nefaka radiko, pri kiu plejmulto de ni ja trovas interkonsenton.

Amike,
Markos

Johan Derks

unread,
Feb 11, 2012, 2:04:29 PM2/11/12
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
Johan skribis:

Kaj vi ne respondis al mia 'dubo', chu eblas akcepti ke estas vortoj pri kiuj oni intence lasas necertecon pri tio, al kiu kategorio ili apartenas: oficialiginda au malrekomendinda.

Ni tion jam faras ne-malofte por fakaj radikoj. Por nefakaj radikoj ni foje uzis tiun eblon kiam ni ne povis veni al iu interkonsento inter klara plejmulto de ni. Pro la argumentoj, kiujn mi menciis en antaŭa mesaĝo, mi ne aparte entuziasmas pri la uzo de tiu eblo kiam temas pri nefaka radiko, pri kiu plejmulto de ni ja trovas interkonsenton.
 
Dankon pro via respondo.
Tio, en mia interpreto, signifas, ke iu povas pledi NEK malrekomendi vorton NEK klopodi fari ghin oficiala.
Tio estas grava neceso pro la provizora necerteco kiel funkcipovigi la 15an regulon de la fundamenta gramatiko,
sed ankau por ne doni la impreson al esperantistoj, ke la-bona-lingvo (oficiale: la bona vortaro) brovumas, se verkanto uzas novvorton,
char tia lau difino nek apartenas al unu nek al alia kategorio.
La kreado de novvortoj (pardonu Francisko!) ja estas priskribita en la Antauparolo al la Fundamento.
Mi intence skribis 'verkanto' kaj ne 'verkisto', kiun vorton uzis Zamenof.
La sagha konsilo de Zamenhof (sekvi la verkistojn) ja nuntempe malfacile estas aplikebla, char ne plu ekzistas klara hierarhhio,
kaj la ordinara esperantisto, en siaj mesaghoj kaj dum gufumado, prenis la rolon ankau de lingvokreanto (au de facila pausanto de misenkondukitaj vortoj en PIV).
Se mi, konfuze, uzis la esprimon 'libera evoluo de Esperanto', mi celas al tiu ebla anarhhia evoluo, kiun la bonlingvanoj, lau mia kompreno, celas bridi.
 
Amike,
 
Johan
 

Pjer

unread,
Feb 11, 2012, 2:38:52 PM2/11/12
to la bona lingvo
Tiufoje mi malkonsentas kun vi Harri.
Piv donas: Plifortigi elektrajn oscilojn aŭ alternajn kurentojn.
Via komparo kun varmigilo... ne taŭgas.
Fakte oni ne povas "amplifi" ion, kiu ne estas jam iamaniere
forta, kontraŭe oni povas varmigi ion, eĉ se ĝi ne estas varma,
oni povas akrigi tranĉilon eĉ se - kaj prefere se - ĝi estas ne
akra.
...
Plie vi proponis tute prave: pliigi.

Finfine mi konsentas kun Marcos, ne bezonas krampojn.
Ni povus aldoni: pliigi, ĉar fakte oni pliigas energion, iu ajn
estas ĝi, kiam oni "amplifias".
Ne legu am·pli·fi·as, mi petas !

Amike, Pjer.

Pjer

unread,
Feb 11, 2012, 3:04:24 PM2/11/12
to la bona lingvo
Pardonu min, mi legis nur la 26 unuajn mesaĝojn, antaŭ
skribi, do nun (kontraŭ tio, kion mi skribis ĵus antaŭe),
mi ne plu konsentas kun Marko, kiu volas nun forigi: pli!

Mi konsentus, ke pli estu interkrampe, sed pri la elektra
"amplifilo", necesas la "pli" en plifortigilo, pro la antaŭa
klarigo.

(Pardonu ankoraŭ pri la troa "i", en am·pli·fi·as, amplifas ne
ebligus vortludon, ĉu am·pli·filo).
Amike, Pjer.

Fra Simo

unread,
Feb 15, 2012, 11:46:04 AM2/15/12
to la-bona...@googlegroups.com


2012/2/11 Johan Derks <derk...@tiscali.nl>
Marcos:
Johan skribis:

Kaj vi ne respondis al mia 'dubo', chu eblas akcepti ke estas vortoj pri kiuj oni intence lasas necertecon pri tio, al kiu kategorio ili apartenas: oficialiginda au malrekomendinda.

[...]
 
Tio, en mia interpreto, signifas, ke iu povas pledi NEK malrekomendi vorton NEK klopodi fari ghin oficiala.
Johan

     La frazojn kaj la intencojn de Johano kaj de Marko   en la kunteksto  de tio, kion chi-supre mi ne forvishas, mi ne tre klare komprenas. (Sed ne urghas, ke mi klare komprenu. Mi petas, ke oni ne provu nun reklarigi.)
     Ni certe chiuj konsentas, ke estas renkonteblaj iuj vorteroj kaj vortoj, kiujn ni pretas nek firme malrekomendi per postmeto de la simbolo
" " kaj posta fortradukajho, nek tuj rekomendi por oficialigo. Demando estas, chu en tia okazo ni kreu novan paragrafon en nia ssv-tabelo, au chu ni nenion ajn publikigu, kiel ghis nun ni faras. Pli bone, se nenion, ol se ion malsaghan.

     
Vortojn au vorterojn certe malrekomendindajn, sed pri kies fortraduko ni ne venis al jnterkonsento, ni povus signi kiel malrekomendindajn (per fina  " " au  " → ? "), sen posta fortadujajho, sed eble kun interkrampa klarigo pri la kialo de la malrekomendo (ekzemple, pro enesto de ne-Esperanta litero, au pro kunpushigho kun io samsignifa kaj aliforma, au alisignifa kaj samforma).
     Mi opinias, ke interkonsilighadon pri la jhusa proponeto ni povas prokrasti.

 ___________________________
http://www.frasimo.blogspot.com/
[journal en ligne, en français]

NE VOUS LAISSEZ PAS EMPOISONNER PAR LA VACCINATION.
NE LASU, KE ONI VIN VENENU PER VAKCINADO !

Grésillon vaut un voyage et une ou quelques semaines de séjour : http://gresillon.org

Un clic, votre signature = un acte de bon sens:
http://esperanto-au-bac.fr

Renato Corsetti

unread,
Mar 3, 2012, 8:51:39 AM3/3/12
to la-bona...@googlegroups.com
Mi iom perdiĝis en la mesaĝoj pri "amplifikatoro".

Ĉu ĉi tiu estas la lasta linio proponita?


amplifikator·o → fort·ig-il-o, (se temas pri sono ankaŭ) laŭt-ig-il-o

Amike

renato

Leo De Cooman

unread,
Mar 3, 2012, 10:36:28 AM3/3/12
to la-bona...@googlegroups.com
Op 3/03/2012 14:51, Renato Corsetti schreef:
Ĉu ĉi tiu estas la lasta linio proponita?

amplifikator·o → fort·ig-il-o, (se temas pri sono ankaŭ) laŭt-ig-il-o

Mi ne plu scias, ĉu eble estis (pli-) antaŭ fort·ig-il-o

Amike salutas Leo

Marcos Cramer

unread,
Mar 3, 2012, 12:23:08 PM3/3/12
to la-bona...@googlegroups.com
Leo skribis:


> Mi ne plu scias, ĉu eble estis (pli-) antaŭ fort·ig-il-o

Enkrampa "(pli-)" laŭ mi certe malbonas: Ni faru klaran decidon por aŭ kontraŭ "(pli-)", kaj ne lasu la uzantojn de niaj listoj en nebuleco pri tio. Ja temas pri preciza termino.

Ĉu ni aldonu senkrampan "pli-" estas alia demando. Harri argumentis kontraŭ tio, kaj sukcesis konvinki min tiam. Poste Pjer argumentis por "pli-", kaj lian argumentadon mi opiniis malpli konvinka. Do laŭ mi povas resti sen "pli-", sed mi ne havas fortan opinion pri tio. Mi nur havas fortan opinion pri la netaŭgeco de enkrampa "(pli-)".

Amike,
Markos

Leo De Cooman

unread,
Mar 3, 2012, 2:07:28 PM3/3/12
to la-bona...@googlegroups.com
Op 3/03/2012 18:23, Marcos Cramer schreef:

> Ĉu ni aldonu senkrampan "pli-" estas alia demando. Harri argumentis
> kontraŭ tio, kaj sukcesis konvinki min tiam. Poste Pjer argumentis por
> "pli-", kaj lian argumentadon mi opiniis malpli konvinka. Do laŭ mi
> povas resti sen "pli-", sed mi ne havas fortan opinion pri tio. Mi nur
> havas fortan opinion pri la netaŭgeco de enkrampa "(pli-)".

Mi komprenas vian malŝaton pri krampoj en tiaj esprimoj. Renato povus
solvi la problemon jene:
amplifikator·o → fort·ig·il·o, pli·fort·ig·il·o

Amike salutas Leo

Renato Corsetti

unread,
Mar 3, 2012, 3:27:13 PM3/3/12
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:


>  Renato povus solvi la problemon jene:
   amplifikator·o → fort·ig·il·o,   pli·fort·ig·il·o
Mi solvis ĝin tiel.

Amike

Renato


--

renato corsetti
via del castello, 1 00036 palestrina, italujo
ren...@esperanto.org

Marcos Cramer

unread,
Mar 3, 2012, 4:40:19 PM3/3/12
to la-bona...@googlegroups.com
Leo skribis:

Mi komprenas vian malŝaton pri krampoj en tiaj esprimoj. Renato povus solvi la problemon jene:
  amplifikator·o → fort·ig·il·o,   pli·fort·ig·il·o

Tio estas logike samvalora al "amplifikator·o → (pli·)fort·ig·il·o". Mi ne kontraŭis la krampan esprimon pro tipografia malŝato al krampoj, sed pro tio, ke mi opinias malbone doni al preciza termino pli ol unu alternativon sen informi la uzantojn de nia listo pri tio, en kiuj situacioj ili preferu kiujn el la proponitaj terminoj. Do la de vi proponitan linion mi same kontraŭas kiel la linion kun krampoj. Ĉar ni ne intencas malsaman signifon per tiuj du malsamaj alternativoj, ni nepre faru decidon pri tio, kiun el ili i prezentas en la listo. Mi preferas la pli koncizan sen "pli-", sed ne insistas pri tio. Sed mi ja insistas pri tio ke estu nur unu alternativo en ĉi tiu linio pri preciza termino.

Amike,
Markos

Leo De Cooman

unread,
Mar 3, 2012, 6:35:45 PM3/3/12
to la-bona...@googlegroups.com
Op 3/03/2012 22:40, Marcos Cramer schreef:

> Tio estas logike samvalora al "amplifikator·o → (pli·)fort·ig·il·o".
> Mi ne kontraŭis la krampan esprimon pro tipografia malŝato al krampoj,
> sed pro tio, ke mi opinias malbone doni al preciza termino pli ol unu
> alternativon sen informi la uzantojn de nia listo pri tio, en kiuj
> situacioj ili preferu kiujn el la proponitaj terminoj. Do la de vi
> proponitan linion mi same kontraŭas kiel la linion kun krampoj. Ĉar ni
> ne intencas malsaman signifon per tiuj du malsamaj alternativoj, ni
> nepre faru decidon pri tio, kiun el ili i prezentas en la listo. Mi
> preferas la pli koncizan sen "pli-", sed ne insistas pri tio. Sed mi
> ja insistas pri tio ke estu nur unu alternativo en ĉi tiu linio pri
> preciza termino.
-
Fakte mi prenas la nederlandan vorton "versterker" kiel bazon. Ĝi
signifas "pli-fortigilo"n. En "amplifikatoroj" oni kutime havas
"antaŭamplifikatorajn etaĝojn" (ĉu mi rajtas diri "etaĝo-n"?), kiuj
plialtigas la ege malaltan povon enigitan de ekzemple anteno aŭ mikrofo)
ĝis sufiĉa (sed ĉiam relative tre malalta) nivelo por "stiri" la finan
etaĝon, kiu siavice liveru sufiĉan povon (de kelkaj vatoj ĝis multaj
kilovatoj) al konsumanta aparato (laŭtparolil(ar)o, motoro, sendanteno, ...)
Ĉiu etaĝo plifortigas la antaŭan "signalon", sed dum la antaŭaj etaĝoj
liveras nur malgrandegan povon ("forton" por nefakuloj) en la ordo de
mikrovatoj ĝis milivatoj, nur la lasta etaĝo liveras la necesan povon
(forton) al la konsumanta aparato.
En la nederlanda fakuloj nomas la antaŭajn etaĝojn "voorverversterker"
(antaŭ-pli-fort-ig-ilo/ antaŭ-amplifikatoro) kaj la lastan etaĝon
"eindversterker" (fina amplifikatoro) aŭ "eindtrap" (fina etaĝo) aŭ
"vermogentrap" (povan etaĝon)
Tial mi preferis/as la vorton "plifortigilo" por ĉiu aparta etaĝo. Sed
mi povas akcepti la pli mallongan vorton "fortigilo", kiun nefakuloj
uzas por indiki la tutan aparaton. Mi supozas, ke fakulo preferos uzi aŭ
bezonos la vorton "plifortigilo", se temas pri la vere malaltajn
"fortojn" de "antaŭ-plifortigiloj" (angle pre-amplifier).
Mi do emas pledi por du vortoj.


Amike salutas Leo

Renato Corsetti

unread,
Mar 4, 2012, 4:14:39 AM3/4/12
to la-bona...@googlegroups.com
Markos:
>   Mi preferas la pli koncizan sen "pli-", sed ne insistas pri tio. Sed mi ja insistas pri tio ke estu nur unu alternativo en ĉi tiu linio pri preciza termino.
Mi legis ankaŭ la reagon de Leo. Mi, kiel nefakulo pri amplifado kaj iom supraĵa parolanto, ne havas preferojn kaj havas la impreson ke la du vortoj "fortigilo" kaj "plifortigilo" estas praktike samaj.  Pro tio mi realvokas al multaj aliaj doni siajn preferojn kaj mi sekvos.

Amike

Renato


--

renato corsetti

Pjer

unread,
Mar 7, 2012, 10:22:01 AM3/7/12
to la bona lingvo
Pri plifortigilo, mi konstatas, ke Leo bone klarigis kiel mi volis
fari.
Do por paroli science nepre ni uzu plifortigilo (same kiel
plirapidigi
anstataŭ akceli). Oni povus kompreni danke al la konteksto pri
fortigilo, sed kelkfoje ĉu oni ne povus pensi pri ia drogo aŭ
medikamento,
kiu donas pli da fortoj?
Tamen mi preferas (almenaŭ unue) plifortigilo.
Amike, Pjer.

Leo De Cooman

unread,
Mar 7, 2012, 1:43:51 PM3/7/12
to la-bona...@googlegroups.com
Op 7/03/2012 16:22, Pjer schreef:

> Oni povus kompreni danke al la konteksto pri
> fortigilo, sed kelkfoje ĉu oni ne povus pensi pri ia drogo aŭ
> medikamento,
> kiu donas pli da fortoj?

Via rimarko estas prava laŭ mi.

Eĉ science eblas miskompreni la vorton "plifortigilo". Fakte, levilo
povas esti konsiderata kiel plifortigilo. Sed simpla levilo ne estas
"plipovumigilo".

Se mi bone memoras, mi proponis samtempe kun "(pli)fortigilo" ankaŭ
"(pli)povigilo". Eble "(pli)povumigilo" estintus pli preciza.

Eble vi memoras, ke mi iam skribis, ke elektra rezistilo povas esti
malgranda (laŭ dimensioj: mallonga, maldika) kaj samtempe granda laŭ sia
rezista kapablo (multmilionaj omoj). Dum elektrosciencisto parolas pri
"grandega rezistilo", nefakulo trovas ĝin malgrandega... Fakte ekzistas
(neoficiala) fakvorto "rezistanco", kiun la elektrosciencisto devus uzi:
La (dimensie) malgranda rezistilo havas grandegan rezistancon.

Homa lingvo ekestis kaj evoluis laŭ tio, kion la homoj vidis, sentis,
aŭdis, spertis. Ni do havas vortojn (foje tro multe da ili) por esprimi
tion, sed ankoraŭ ofte mankas vortoj por esprimi aliajn ne senpere
videblajn "dimensiojn". Ni ekzemple diras, ke aerpremo estas alta,
kvankam "ju pli alte oni mezuras ĝin, des pli malalta ĝi estas" ... Ĉu
ni ne diru, ke premo estas "ega"?

"Granda poeto" povus esti du metrojn alta homo, sed eble li estas1,5 m
alta homo, kiu verkis rimarkindajn poemojn. Tial nia lingvo havas la
vortojn "granda" kaj "grandioza", laŭ mia kompreno.

Ni havas radikojn "eg" kaj "et". Ĉu elektra tensio de 100 000 V estas
"forta"? aŭ "ega"?
Ĉu aparato, kiu pliigas la enigitan povumon de kelkaj mW ĝis vatoj aŭ
kilovatoj eble estu nomata "(pli-)eg-ig-il-o"?

Amike salutas Leo


Pjer

unread,
Mar 8, 2012, 5:08:26 PM3/8/12
to la bona lingvo

Leo skribis>
> Eĉ science eblas miskompreni la vorton "plifortigilo". Fakte, levilo
> povas esti konsiderata kiel plifortigilo. Sed simpla levilo ne estas
> "plipovumigilo".

Jes prave, mi opinias, ke ni devus proponi plurajn vortojn.
Eble "plipovilo" sufiĉus sen um kaj ig.

> Ni havas radikojn "eg" kaj "et".
> Ĉu aparato, kiu pliigas la enigitan povumon de kelkaj mW ĝis vatoj aŭ
> kilovatoj  eble estu nomata "(pli-)eg-ig-il-o"?

jes mi eĉ opinias ke tiam "pli" ne necesas, ĉar "eg" jam indikas pli
alta
grado. Do povus esti : "egigilo", kiu aspektas tamen iom artefarita.

Ĉu : amplifi - -> pli·pov·ig·i, pli·fort·ig·i, eg·ig·i ?
Kaj :amplifikator -> pli·pov·ig·il·o, pli·fort·ig·il·o, eg·ig·il·o ?

Aliparte, mi min demandas kiel diri "amplitudo".
Ĉu eblas gardi ligon al niaj tieaj (S.S.V)aj vortoj ?

Amike salutas Pjer.

Renato Corsetti

unread,
Mar 9, 2012, 3:18:49 AM3/9/12
to la-bona...@googlegroups.com
Ĝis nun la partianoj de "plifortigilo" kaj de "fortigilo" estas samnombraj kaj tro malmultaj.

Diru vian opinion.

Leo De Cooman

unread,
Mar 9, 2012, 4:53:30 AM3/9/12
to la-bona...@googlegroups.com
Op 8/03/2012 23:08, Pjer schreef:

> Aliparte, mi min demandas kiel diri "amplitudo".

Mi havas la saman demandon.
Kutime ni diras, ke tiu vorto estas faka vorto, kaj ke ni ne devas
konsideri ĝin en ĉi tiu listo.

Tamen... Kion vi opinias pri linio

amplitudo ... amplekso
? Provizore mi metas nur punktetojn anstataŭ --> aŭ ~

Tio samtempe pensigas min pri "ampleksilo" por "amplifikatoro"

Amike salutas Leo

Renato Corsetti

unread,
Mar 9, 2012, 7:05:57 AM3/9/12
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:
amplitudo ... amplekso 
Kial ne? Oni povus konsideri ankaŭ:

aplitud-o .... vast-ec-o

Kiel oni dirtas en la suoma, hungara, japana, vjetnama,...ktp.?

Leo De Cooman

unread,
Mar 9, 2012, 7:37:20 AM3/9/12
to la-bona...@googlegroups.com
Op 8/03/2012 23:08, Pjer schreef:
> Aliparte, mi min demandas kiel diri "amplitudo".

Mi ĵus pripensis, ke amplitudo estus nur la duono de amplekso.
Amplekso estus tio, kion oni angle indikas per "peak-to-peak" valoro, ĉu ne?

Amike salutas Leo

Cho Chaoming

unread,
Mar 9, 2012, 8:59:27 AM3/9/12
to la-bona...@googlegroups.com

La ĉina ideogramo por amplitude estas 振幅 (zhen fu), kiu signifas vorte “oscila larĝo” aŭ “vibra larĝo”.Ĉinoj, japanoj, koreoj aŭ vjetnamoj uzas la saman vorton ,kies prononoco estas simila inter ili.

 

Abengo

--

la vortoj, pri kiuj ni diskutas

ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

Cho Chaoming

unread,
Mar 9, 2012, 9:09:32 AM3/9/12
to la-bona...@googlegroups.com
Mi konas la vorton "gajno" (en la angla gain), kiu signifas la akiran signon, aŭ la intencon de akira signo.
Angla "intensify" kaj "intensifier" estas esperante intensigi kaj intensigilo. Pro tio la vorto amplifikatoro povas esti signointensigilo aŭ gajnointensigilo (gajnofortigilo).

Abengo

Amike salutas Leo

--

Leo De Cooman

unread,
Mar 9, 2012, 2:33:16 PM3/9/12
to la-bona...@googlegroups.com
Op 9/03/2012 15:09, Cho Chaoming schreef:

> Mi konas la vorton "gajno" (en la angla gain), kiu signifas la akiran signon, aŭ la intencon de akira signo.

Miatempe la angla vorto "gain" signifis la rilatumon inter la (meza)
"grando" de la elira signalo dividita per tiu de la enira signalo
aplikata al cirkvito (ne necese amplifikatoro). Iuj ŝatas esprimi tiun
"gain" per la dekoblo de la logaritmo de tiu rilatumo, tiukaze esprimita
en dB (decibelo).
Tiuj "grandoj" povas esti la tensio aŭ la kurento aŭ la povumo de la
eniraj kaj eliraj signaloj.

Amike salutas Leo

Pjer

unread,
Mar 9, 2012, 4:28:35 PM3/9/12
to la bona lingvo
> Miatempe la angla vorto "gain" signifis la rilatumon inter ...
Jes ja, PIV proponas por gajno 3. amplifa faktoro(multiplikanto,
obliganto).
Do, ni ne uzu "gajn"-on.
Kurioze ke 振幅 (zhen fu) precizigas vibra aŭ oscila larĝo, same kiel
PIV
difinas amplifi, tamen ŝajnas ke amplifi povas ricevi pli larĝan
sencon,
ne nur pri vibra grandeco.

Fakte la vorto "amplekso" elektita de Z. venas de la latina vorto
amplus
kiu signifas vasta, pova, larĝa... en E-o : grado de volumena
grandeco,
de vasteco, intervalo de la pli malgranda al la pli granda valoro...
En la franca oni ricevis: ample, amplitude, amplifier (lat. ampliare),
amplification, amplificateur ou -trice.

Mi opinias, ke estus pli bone konstrui unue ekde tiu radikalo, do :
amplifi -> ampleks·ig·i

Ĉi tie, kontraŭe pri plifortigi, mi opinias, ke oni povus forlasi
"pli",
oni venas de ampleks: ovorto, ne de fort: avorto, kaj ĉar ampleksa =
havanta grandan amplekson, do danke al ig, oni komprenas, ke la
amplekso iĝos pli granda.
Oni povus tamen konservi plifortigi, egigi ... por pli ĝenerala
uzo . ?
Amike, Pjer.

mar...@melburno.org.au

unread,
Mar 11, 2012, 7:56:04 AM3/11/12
to la-bona...@googlegroups.com
El Marcel:
Se oni volas uzi en la 'ciutaga lingvo la vorton "signo" por la
speciala te'hnika signifo, t.e. "funkcisigno" au la metafora
"vivsigno", oni povas uzi anstatau "amplifikatro" la vorton
"signintensigilo". Mi pensas ke la vorto "gajno", kvankam uzata
metafore, estas tro fora de sia normala baza signifo.
Amike, Marcel.

mar...@melburno.org.au

unread,
Mar 11, 2012, 8:23:20 AM3/11/12
to la-bona...@googlegroups.com
El Marcel:
Mi tute samopinias kun Pjer, ke ne temas pri "pli" en la signifo de
la internacia vorto "amplifiki". Se mi bone komprenas,estas ke la
"amplifikilo" baze tradukas neaudeblan elektran lingvon al de homoj
audebla elektra lingvo, per sonoj. La plieco au malplieco de tiuj
sonoj estas nur flanka funkcio. Do 'cu ne temas pri "audebligilo"?
Cetere, se oni uzus "pli", oni ankau devus "malpli malfortigi la
"signon", kiam mi 'san'gas la lautecon de tre mallauta al mallauta.
'Cu eble vorto kun "lauta" plibonus?
Kun respekto, Marcel.

Fra Simo

unread,
Mar 11, 2012, 12:01:49 PM3/11/12
to la-bona...@googlegroups.com
     Unuaimprese "ampleks/o" shajnas al mi pli bona ol "vast/ec/o". Mi tamen suspektas, ke la vorto estos klara nur en difinitaj kuntekstoj, kiujn ni devus precizigi.
     Unue ni devus per difinoj kaj ekzemploj scii, lau kiuj sencoj ni volas fortraduki la vorton "amplitud/o".


2012/3/9 Renato Corsetti <renato....@virgilio.it>

Leo:
amplitudo ... amplekso 
Kial ne? Oni povus konsideri ankaŭ:

aplitud-o .... vast-ec-o

Kiel oni dirtas en la suoma, hungara, japana, vjetnama,...ktp.?

Amike

Renato
 
___________________________

Leo De Cooman

unread,
Mar 11, 2012, 12:54:32 PM3/11/12
to la-bona...@googlegroups.com
Op 11/03/2012 13:23, mar...@melburno.org.au schreef:

> Mi tute samopinias kun Pjer, ke ne temas pri "pli" en la signifo de
> la internacia vorto "amplifiki". Se mi bone komprenas,estas ke la
> "amplifikilo" baze tradukas neaudeblan elektran lingvon al de homoj
> audebla elektra lingvo, per sonoj. La plieco au malplieco de tiuj
> sonoj estas nur flanka funkcio. Do 'cu ne temas pri "audebligilo"?
> Cetere, se oni uzus "pli", oni ankau devus "malpli malfortigi la
> "signon", kiam mi 'san'gas la lautecon de tre mallauta al mallauta.
> 'Cu eble vorto kun "lauta" plibonus?
Mi konscias, ke mi parolos en faka lingvo. Sed mi ne scias, kiel eviti
fakan lingvon, kiam temas pri sciencaj aŭ teĥnikaj aferoj. Cetere mi ne
kapablas diri ĉiujn vortojn en Esperanto, ĉar aŭ ili (ankoraŭ) ne
ekzistas, aŭ (ankoraŭ) estas neoficialaj, aŭ ĉar mi ne konas ilin.
Ĝenerale "amplifikatoro" povas esti konsiderata kiel "aparato", kiun oni
fake ŝatas nomi "nigra skatolo" (angle: black box), kiu havas "enirejon"
kaj "elirejon".
Se temas pri elektr(onik)a aparato (ekzistas aliaj "amplifikatoroj"),
oni povas priskribi ĝin per la "kvarpolusa teorio" (provizora traduko
por la nederlanda "vierpooltheorie") jene: estas du "klemoj" por la
enira signalo, kaj du klemoj por la elira signalo. Konkrete, kiam temas
pri "(pli)laŭtiga" amplifikatoro, mikrofono estas konektata per siaj du
kondukiloj al la du eniraj "klemoj" (la du kondukiloj en la speciala
konektilo, kiuj "pinĉas" la respondajn kondukilojn), dum la
laŭtparolil(ar)o estas konektata kun la eliraj klemoj (kondukaj ŝraŭboj
aŭ pinĉiloj).
Eblas matematike priskribi la funkcion de la "amplifikatoro" (pli
elegante: "amplifilo", sed "amplifi" ankaŭ estas neoficiala vorto). Tio
signifas, ke eblas matematike priskribi la (kompleksan) rilatumon inter
eliraj kaj eniraj signaloj. (Mi uzas la vorton "kompleksa" en ties
matematika senco, vidu NPIV: kompleksa 2)

Ekzistas multegaj matematike perfekte priskribeblaj "kvarpolusoj",
ekzemple elektr(onik)aj filtriloj. Tiuj ne necese amplifas la signalon,
sed malhelpas aŭ favoras komponantajn erojn el ili.
Bonvolu legi en NPIV sub filtr-ilo 3 (kie ankaŭ la vorto "kvarpoluso"
estas uzata).

Ĉu ni diru "signo" aŭ "signalo"? Mi emas uzi la vorton signalo. NPIV
mencias ĝin sub "signalo 4", (kvankam mi dubas pri la taŭgeco de tiu
priskribo.)

Kiel mi jam diris, vorto kun "laŭt" taŭgas nur por tre limigita nombro
da amplifikatoroj.

Amike salutas Leo

Leo De Cooman

unread,
Mar 11, 2012, 4:56:59 PM3/11/12
to la-bona...@googlegroups.com
Op 11/03/2012 17:01, Fra Simo schreef:
  Unuaimprese "ampleks/o" shajnas al mi pli bona ol "vast/ec/o". Mi tamen suspektas, ke la vorto estos klara nur en difinitaj kuntekstoj, kiujn ni devus precizigi.
     Unue ni devus per difinoj kaj ekzemploj scii, lau kiuj sencoj ni volas fortraduki la vorton "amplitud/o".

Bone. Mi tuj provas skribi teksteton, kiun ĉiu povos kritiki. Kompreneble ĝi estas scienc-teĥnika. Estas multaj neoficialaj fakvortoj en ĝi.

Hejme ni havas elektran reton, kies "efika tensio" estas 230 V (voltoj). Estas tiu tensio, kiu estas indikita sur la aparatoj, kiujn oni volas uzi.
Mi supozas, ke ĉiuj listanoj havas similan reton en sia hejmo. Eĉ pli: multaj retoj sur la eŭropa kontinento estas interkonektitaj.
Temas pri alterna tensio.
Ĝia amplitudo estas 230 x la kvadrata radiko el 2, tio estas 325 V.
Kiam mi rigardas la tension per mia "osciloskopo", mi vidas sinusformajn ondojn. Oni nomas la videblan formon ankaŭ sinusoido.
La tempa distanco inter du sinsekvaj pintoj (tiun tempodaŭron oni nomas periodo) estas 20 milisekundoj. Tio signifas, ke la "frekvenco" de nia alterna tensio en nia hejma reto estas 50 Hz (hercoj). Ĝi estas la nombro da kompletaj ondoj en sekundo.
La (tensia) distanco inter la pintoj kaj la malpintoj de la ondo estas 650 V. Tiun tension mi povas relative facile legi sur la ekrano de mia osciloskopo. Oni povus nomi tiun tensian distancon la "amplekso" inter la plej altaj kaj la plej malaltaj punktoj sur la ekrano. Ni povus proponi nomon por ĝi, kiu similas al tiu, kiun oni kutime uzas: la pint-malpinta valoro.
Se mi ĝustigas la osciloskopon tiel, ke ĝi montras rektan linion je meza alto, kiam la enira signalo egalas al nul, mi legas la amplitudon inter tiu "nullinio" kaj la "pinto" de la ondo.
En tiu kazo la amplitudo estas la duono de tiu "amplekso": 325 V

Matematike oni povas esprimi la momentan tension e(t) jene:

e(t) = 325 * sin (ω*t)    en kiu ω = 2*pi*50, tio estas proksimume 314
kondiĉe, ke la origino de t estas tie, kie la tensio egalas al nul.
Kompreneble la valoro de la angulo estas en radianoj.

(Reale tia mezurado rekte sur la elektra reto estus vivdanĝera, ĉar la framo de la osciloskopo estus konektita kun unu el la retaj kondukiloj!!! Necesas speciala apartigilo aŭ severegaj antaŭzorgoj)

Amike salutas Leo

Marcos Cramer

unread,
Mar 11, 2012, 5:54:32 PM3/11/12
to la-bona...@googlegroups.com
Post konsidero de ĉiuj ĝisnunaj argumentoj kaj proponoj, tiu faka uzo de "amplitudo" ne ŝajnas al mi taŭge anstataŭigebla per kunmetaĵo de oficialaĵoj, kaj tial ja uzinda. Ni povus aldoni ĝin al nia listo de oficialigindaĵoj, sed laŭ mi ĝi estas tiel faka ke ni ankaŭ povas simple tute ne aperigi ĝin en niaj listoj.

Amike,
Markos

Pjer

unread,
Mar 13, 2012, 5:16:44 AM3/13/12
to la bona lingvo
La diskuto tiel ampleksiĝis - same kiel fabele pri bufo, kiu volas
iĝi
tiel dika kiel bovo - ke ĝi riskas fuŝi!
Per tiu mesaĝo mi ampleksigas ĝin plu, sed esperante konkludon!

Marcos Cramer wrote:
> Post konsidero de ĉiuj ĝisnunaj argumentoj kaj proponoj, tiu faka uzo de
> "amplitudo" ne ŝajnas al mi taŭge anstataŭigebla per kunmetaĵo de
> oficialaĵoj, kaj tial ja uzinda.
Titole mi estas inĝeniero pri meĥaniko kaj elektroniko kaj mi
instruis
fizikon kaj matematikon; tamen kiel Bonalinvanto tute ne ĝenus min
legi aŭ uzi la vorton amplekso anstataŭ amplitudo pri statistiko, pri
elektraj osciloj, ekzemple moduladoj de amplekso... ,
(temas pri vibramplekso, kiel en la ĉina: vibrlarĝo)
Pri la teksto de Leo:
absolute pinta amplekso=325V
absolute efika amplekso=230V
signuma pinta amplekso=650V
Resume ni povas Bonlingvane esprimi sen uzi amplitudo.

Do: amplitudo -> amplekso, (pinta aŭ efika) amplekso.
Sekve, ni ricevas logikan serion:
amplifi -> ampleksigi(teknike), plifortigi(ĝenerale),
egigi(larĝasence)
amplifikatoro -> ampleksigilo (teknike kaj vortofontoscience)
(elektra, vibra) plifortigilo (ĝenerale kaj klarigvorte)
sonfortigilo (sonaparate)
Fakte ne fakuloj konas ĉefe tiun lastan sencon de la vorto, atentu
ne konfuzi kun, laŭtparolilo, kiu entenas ene sonkaptilon
kaj plifortigilon aŭ sonfortigilon, kaj laŭtigilo, kiun oni ofte nomas
laŭtparolilo (laŭ mi ne prave, imitante la francan lingvon kaj eble
aliajn).

Mi esperas rapidan konkludon!
Amike al ĉiuj. Pjer.
Amike, Pjer.

mar...@melburno.org.au

unread,
Mar 13, 2012, 6:29:44 AM3/13/12
to la-bona...@googlegroups.com

el Marcel:
Multan dankon al ci Leo, pro la klarigo. Estu certa, ke mi komprenas
kion mi komprenas kaj kion mi ne komprenas. La klarigo tute temas pri
la uzo de la vorto "amplifikatoro" en sciencaj priskriboj. E'c la
klarigon kiun ci donis al FraSimo. Kaj do mi konsentas kun Marco, ke
por tiu uzo, la pure scienca au te'hnika, kaj vasta, ni ne povas
trovi Esperantecan alternativon.
Sed la nete'hnikulo, kiel mi, tamen uzas la vorton "amplifikatoro" en
la 'ciutaga lingvo, nome kiam mi parolas pri la "amplifikatoro" kiun
mi havas hejme kaj kiun mi uzas por audi radion, k.t.p.. Nur pri tiu
"ampl." mi konscias en la 'ciutaga vivo, kaj mi kaj aliaj sufi'ce
ofte uzas la vorton. Estas por (nur) tiu aparato, por kiu mi 'satas
havi Esperantecan vorton, se eblas kunmeti tian. Kaj kion 'gi faras?:
'gi simple (!) audebligas al mi la neaudeblajn sonojn, signojn,
enirantajn en 'gin. 'Cu iu povas proponeti (ne "sugesti", 'car mi ne
volas "brainwash", menspolucii, miajn geamikojn) taugan vorton ?
Multan dankon!
Amike, Marcel.

mar...@melburno.org.au

unread,
Mar 13, 2012, 7:11:36 AM3/13/12
to la-bona...@googlegroups.com
El Marcel:
Jes, mi 'satas la vorton "egigilo" por la angla "amplifier".
Sed 'cu en la 'ciutaga vivo ne ekzistas multaj tute malsamaj
"egigiloj"? Ekz se mi hejtas akvon sur mia gasforno, la gaso
"egigas", do estas egigilo". Kaj mia elektra akvohejtilo estas ankau
"egigilo".
'Cu ne bezoni'gas limiga ekstra'jo, ekz sonegigilo?
Respekte, Marcel.

mar...@melburno.org.au

unread,
Mar 13, 2012, 7:39:42 AM3/13/12
to la-bona...@googlegroups.com
El Marcel:
La tensio estas "forta", ne "ega", same kiel homo estas "forta", sed
ne necese "ega".
"ega" signifas, ke io au iu havas kvaliton, kvazau la io au la iu
fari'gis io speciala, kvazau iu fari'gis "homego", "giganto", au
tensio fari'gis speciala speco de "tensio", "ega tensio".
Mi do restus 'ce la vorto "forta", sed aldonus kvalifikon dirantan ke
temas pri sono au io alia.
Amike, Marcel.

Leo De Cooman

unread,
Mar 13, 2012, 4:01:31 PM3/13/12
to la-bona...@googlegroups.com
Op 13/03/2012 12:39, mar...@melburno.org.au schreef:

> La tensio estas "forta", ne "ega", same kiel homo estas "forta", sed
> ne necese "ega".
> "ega" signifas, ke io au iu havas kvaliton, kvazau la io au la iu
> fari'gis io speciala, kvazau iu fari'gis "homego", "giganto", au
> tensio fari'gis speciala speco de "tensio", "ega tensio".
> Mi do restus 'ce la vorto "forta", sed aldonus kvalifikon dirantan ke
> temas pri sono au io alia.

Elektristoj kutime parolas pri "alta" tensio (almenaŭ en la lingvoj,
kiujn mi scipovas: hoge spanning/ hoogspanning, haute tension, high
tension, Hochspannung, high tension)
Tensio de 100 000 V ne necese estas "forta". Kiam la aero estas seka,
kaj vi kombas viajn harojn, aŭ kiam vi surmetas veston el nilono, la
tensio povas atingi altan valoron, sed ĉar la ŝargo estas malgrandega,
tiuj tensioj havas preskaŭ neniun "fortan" efikon: eblas altiri
polverojn, se la distanco estas ne tro granda.
Tamen, kiam ni parolas pri kurentoj, ni emas nomi 10 A (dek amperojn)
jam relative forta.
Ekzemple kurento de proksimume 3 centonoj de ampero tra la kora regiono
sufiĉas por mortigi homon.

Mi volas nur montri, ke ni emas uzi en scienco aŭ teĥniko vortojn, kiujn
ni prenas el naciaj lingvoj. Mi scivolas, ĉu ni uzas la samajn vortojn
en ĉiuj lingvoj, ekzemple kiel oni diras "alta tensio" en la hungara,
ĉina, ...

Amike salutas Leo

Leo De Cooman

unread,
Mar 13, 2012, 4:47:52 PM3/13/12
to la-bona...@googlegroups.com
Op 13/03/2012 11:29, mar...@melburno.org.au schreef:

> Estas por (nur) tiu aparato, por kiu mi 'satas
> havi Esperantecan vorton, se eblas kunmeti tian.

Se ni ne trovos taŭgan fortradukon por amplifikatoro, mi preferus
proponi la vorton "amplif-i" kaj
linion amplifikatoro --> amplifilo
(Teĥnikistloj ofte uzas la slangan mallongigon "ampli")

Nur informe pri amplitudo:
mi serĉis en PIV la vortojn finiĝantajn per "tudo" kaj samtempe estas
uzataj en scienco. Jen ili:
altitudo, amplitudo, kolatitudo, latitudo, longitudo, magnitudo

Amike salutas Leo


Vastalto

unread,
Mar 13, 2012, 8:23:06 PM3/13/12
to la-bona...@googlegroups.com
Leo De Cooman <Leo.De...@pandora.be> skribis:

>ni prenas el naciaj lingvoj. Mi scivolas, ĉu ni uzas la samajn vortojn
>en ĉiuj lingvoj, ekzemple kiel oni diras "alta tensio" en la hungara,
>ĉina, ...

En la japana oni parolas pri "alta/malalta tensio" (takai/hikui den'atu).

Amike,
Vastalto

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages