fiki

11 views
Skip to first unread message

J-K Rinaldo el Padova.IT.EU

unread,
Jan 28, 2010, 12:07:36 PM1/28/10
to ED-LBLdiskutlisto
- fiki --> virinamori, virinseksumi...
oni ja devas kompreniki ke la aganto estas viro

Ĉu? J-K Rinaldo

Marcos Cramer

unread,
Jan 28, 2010, 12:11:24 PM1/28/10
to la-bona...@googlegroups.com

- fiki --> virinamori, virinseksumi...
oni ja devas kompreniki ke la aganto estas viro

Ĉu virino ne povas fiki? Laŭ mi "fiki" uzeblas por ambaŭ seksoj.

NI jam havas la linion

fiki [sla] ~ seks·um·i

Mi tute konsentas kun tio, ke la linio aperu nur kun "~". Malrekomendi iujn jam kutimajn slangajn esprimojn ja ne estas la ĉefa celo de tiu grupo. Ĉiu vivanta lingvo ja nature havas ankaŭ slangajn esprimojn, kaj se ni provus forigi tiujn el Esperanto, ni nur malhelpus al ĝi esti vivanta lingvo. Laŭ mi ni eĉ povus tute forigi la ekzistantan linion pri "fiki".

Amike,

Marcos

J-K Rinaldo el Padova.IT.EU

unread,
Jan 28, 2010, 12:28:23 PM1/28/10
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos Cramer ha scritto:
> fiki *[sla]* ~ seks·um·i
>
> ... Laŭ mi ni eĉ povus tute forigi la ekzistantan linion pri "fiki".
>
Pli bone ke ĝi restu... temas pri grava vorto
J-K Rinaldo

Andreas Kueck

unread,
Jan 28, 2010, 12:52:16 PM1/28/10
to la bona lingvo
On 28 Jan., 18:11, Marcos Cramer <marcos.cra...@gmail.com> wrote:

> Mi tute konsentas kun tio, ke la linio aperu nur kun "~". Malrekomendi iujn
> jam kutimajn slangajn esprimojn ja ne estas la ĉefa celo de tiu grupo.

Alivorte: Se la malbonlingva vorto estas tiel malbonlingva, ke ghi
estas slanga, tiam ghi estas akceptata. Interesa faceto de l'
bonlingvismo ;-)

> Ĉiu
> vivanta lingvo ja nature havas ankaŭ slangajn esprimojn, kaj se ni provus
> forigi tiujn el Esperanto, ni nur malhelpus al ĝi esti vivanta lingvo.

Kaj chu tio analoge ne ankau validas por ne-slangaj esprimoj?

--
Andreas Kueck

José Antonio Vergara

unread,
Jan 28, 2010, 12:55:48 PM1/28/10
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos :

> Ĉiu
> vivanta lingvo ja nature havas ankaŭ slangajn esprimojn, kaj se ni provus
> forigi tiujn el Esperanto, ni nur malhelpus al ĝi esti vivanta lingvo. Laŭ
> mi ni eĉ povus tute forigi la ekzistantan linion pri "fiki".

Tute prave, lau mi. Mi kredas ke la celo devus esti proponi
alternativojn al la malregulaj, troeuropecaj kaj precipe nenecesaj,
balastaj neologismoj (mi ne memoras chu "novvortoj" estas akceptebla).

J-K Rinaldo


> Pli bone ke ĝi restu... temas pri grava vorto

Nu, fakte temas pri grava ago... Mi opinias same al Marcos. Mi forigus
tiun linion.

Jose' Antonio

J-K Rinaldo el Padova.IT.EU

unread,
Jan 29, 2010, 6:43:49 AM1/29/10
to la-bona...@googlegroups.com

>> Marcos: ... Ĉiu vivanta lingvo ja nature havas ankaŭ slangajn esprimojn, kaj se ni provus forigi tiujn el Esperanto, ni nur malhelpus al ĝi esti vivanta lingvo. Laŭ mi ni eĉ povus tute forigi la ekzistantan linion pri "fiki".
>>
>
> J-A Vergara: ... Tute prave, lau mi. Mi kredas ke la celo devus esti proponi

> alternativojn al la malregulaj, troeuropecaj kaj precipe nenecesaj,
> balastaj neologismoj (mi ne memoras chu "novvortoj" estas akceptebla).
Bone. Tiokaze utilus ilin listigi aparte en "slanga" terminareto.
Eĉ ne slango estas oficiala vorto.

J-K Rinaldo

ro-esp

unread,
Jan 30, 2010, 9:41:24 AM1/30/10
to la-bona...@googlegroups.com
J-K Rinaldo el Padova.IT.EU" <espera...@libero.it> Jan 28 06:07PM +0100 ^


> - fiki --> virinamori, virinseksumi...

> oni ja devas komprenigi ke la aganto estas viro

ne, oni devas komprenigi ke la aganto havas kacon/penison, aw io
simila al kaco, kaj eble
ke la alia persono havas vaginon/picxon.

sodomii, se mi bone komprenas, estas "multekosta" sinonimo de "bugri"

bugri kaj fiki estas tiom komunuzaj ke ne necesas LBL-linio.


"amori" estas pli problema. Tute ne klaras al mi cxu/kiam gxi signifas
"seksumi" aw cxu/kiam nura "kolombumado" jam estas amorado..

gxis, Ronaldo N

--
http://www.esperanto.net

Renato Corsetti

unread,
Feb 2, 2010, 7:09:06 AM2/2/10
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
Mi tute konsentas kun tio, ke la linio aperu nur kun "~".
Bone, ni restu tiel momente. Niaj linioj havas ankaŭ la celon klarigi slangajn vortojn. Vi eble memoras pri la miskomprenoj ĉirkaŭ "knajpo" kaj "gufejo".

Pri la senco de la radiko "fik-" evidente estas alia kultura miskompreno. Latinidoj, inkluzive de PIV, tradukas per ĝi vortojn pri la ago farata de viro, ĝermanidoj eble konsideras ĝin ambaŭseksa.

Mi ne scias, kiel solvi tion. Ankoraŭfoje ni devas apelacii al japanoj, ĉinoj, koreoj kaj vjetnamoj.

Amike

Renato


Antonio De Salvo

unread,
Feb 2, 2010, 1:00:44 PM2/2/10
to la-bona...@googlegroups.com

Renato:

>Pri la senco de la radiko "fik-" evidente estas alia kultura miskompreno. Latinidoj, inkluzive de PIV, tradukas per ĝi vortojn pri la ago farata de viro, ĝermanidoj eble konsideras ĝin ambaŭseksa.

Tio, kion diras Renato, estis vera en itala lingvo gxis la sesdekokaj jaroj: gxis tiam, la itala verbo responda al “fiki” (“scopare”, lauxvorte “balai”) jam per si mem indikis viran agon, kaj estis uzata precipe en transitiva formo (“scopare una donna” = fiki virinon). Ankoraux nun, en la italaj vortaroj, la verbo estas klarigita per “sekse ekposedi”, kio montras tre klare la koncepton pri vira superregado. La termino estis uzata ankaux absolute, sed cxiam en rilato kun vira ago.

Tamen, kun la “revolucio de moroj”, la verbo estas nun uzata ankaux en rilato kun virino: krom en absoluta formo (“quella donna scopa volentieri” = tiu virino fikas volonte), ecx en transitiva formo sed renverse (nuntempaj knabinoj rakontas sengxene al siaj amikinoj: “ieri ho scopato il mio ragazzo” = hieraux mi fikis mian fiancxon).

Temas, memkompreneble, pri aserto de virina memstareco kaj memdecido, kompare kun la iama submetigxo.

Mi ecx emus konsideri “fiki” ne nur netransitiva/ absoluta, sed ankaux transitiva.

Pri PIV: en NPIV 2002 estas ankaux la ekzemplo (rilatigita al virino) “kiel arde kaj arte sxi fikas!”.

Gxis

Antonio

P.S. “Fiki” estas komunuza, sed triviala termino. Laux mi ne eblas gxin trafe anstatauxigi per “kleraj” terminoj, kiaj koiti, sekskunigxi, amori ktp.

 

 

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages