krizolito

0 views
Skip to first unread message

Adam Raizen

unread,
Nov 3, 2007, 1:58:22 PM11/3/07
to la-bona...@googlegroups.com
Kion oni pensas pri vorto kiel 'krizolito'? Ĉu ĝi estas akceptebla, aŭ
anstataŭinda per io kiel eble 'orŝtono'?

--
Adam Raizen <adam....@gmail.com>
Kiu ne komprenas Esperanton, estas kondamnita rekrei ĝin, fuŝe.

Renato Corsetti

unread,
Nov 5, 2007, 4:20:21 AM11/5/07
to la-bona...@googlegroups.com
Adam:

>Kion oni pensas pri vorto kiel 'krizolito'? C'u g'i estas
>akceptebla, au' anstatau'inda per io kiel eble 'ors'tono'?

Ors'tono certe estas pli klara, sed aliflanke en PIV mi vidis ke eble
la oro tute ne eniras la veran aj'on. S'ajne temas pri kristala juvelo.

Amike

Renato

~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
Renato Corsetti/Korseti, Via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo,
<renato....@esperanto.it>
~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~

Adam Raizen

unread,
Nov 5, 2007, 4:55:49 AM11/5/07
to la-bona...@googlegroups.com
On 11/5/07, Renato Corsetti <renato....@gmail.com> wrote:

Adam:

>Kion oni pensas pri vorto kiel 'krizolito'? C'u g'i estas
>akceptebla, au' anstatau'inda per io kiel eble 'ors'tono'?

Ors'tono certe estas pli klara, sed aliflanke en PIV mi vidis ke eble
la oro tute ne eniras la veran aj'on. S'ajne temas pri kristala juvelo.
 
Gxi certe ne enhavas oron; gxi estas nur juvelsxtono. Simile, ankaux orfisxo ne enhavas oron.
 

Renato Corsetti

unread,
Nov 5, 2007, 5:12:26 AM11/5/07
to la-bona...@googlegroups.com
Adam:

>Gxi certe ne enhavas oron; gxi estas nur juvelsxtono. Simile, ankaux
>orfisxo ne enhavas oron.

En ordo. C'ar mi ne havas la minimuman ideo pri la aj'o, eble vi
decidu pri la plej bona samsignifaj'o. Kiel oni diras "krizolito" en
aliaj lingvoj?

adam....@gmail.com

unread,
Nov 5, 2007, 2:44:59 PM11/5/07
to la-bona...@googlegroups.com
On 11/5/07, Renato Corsetti <renato....@gmail.com> wrote:
>
> Adam:
>
> >Gxi certe ne enhavas oron; gxi estas nur juvelsxtono. Simile, ankaux
> >orfisxo ne enhavas oron.
>
> En ordo. C'ar mi ne havas la minimuman ideo pri la aj'o, eble vi
> decidu pri la plej bona samsignifaj'o. Kiel oni diras "krizolito" en
> aliaj lingvoj?

Mi certe ne havas pli da sperto ol vi. Mi proponis 'orŝtono' nur kiel
tradukon de la radikoj en 'krizolito' (por ke oni ne pensu, ke
krizolito estas la kuŝejo por homo kun viv-minaca malsano).

La vikipedia artikolo troviĝas ĉe 'olivino' (ne pli bona vorto, laŭ
me) kaj ne ĉe 'krizolito'). En la hebrea oni diras (laŭ vikipedio)
'olivin', sed mi ne havas efektivan sperton paroli pri tiu ŝtono. La
malnova PIV enhavas 'oliveno' anstataŭ 'olivino'.

Renato Corsetti

unread,
Nov 5, 2007, 3:33:22 PM11/5/07
to la-bona...@googlegroups.com
Adam:

>La malnova PIV enhavas 'oliveno'

Nu, provizore mi registras trion.

Pilar Otto

unread,
Nov 6, 2007, 3:14:21 AM11/6/07
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:

> Kiel oni diras "krizolito" en
> aliaj lingvoj?

En la norvega "krysolitt". Vortaro klarigas: "verdkolora, klara kaj
travidebla juvelsxtono".

Otto

Anna Lowenstein

unread,
Nov 6, 2007, 1:41:19 PM11/6/07
to la-bona...@googlegroups.com
Chrisolyte. Vidu:
http://en.wikipedia.org/wiki/Olivine
La sekcio pri historiaj kaj mitaj uzoj donas iom da klarigoj pri g'ia nomo.
Anna

-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com]
Per conto di Renato Corsetti
Inviato: lunedì 5 novembre 2007 11.12
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) krizolito


Adam:

>Gxi certe ne enhavas oron; gxi estas nur juvelsxtono. Simile, ankaux
>orfisxo ne enhavas oron.

En ordo. C'ar mi ne havas la minimuman ideo pri la aj'o, eble vi

decidu pri la plej bona samsignifaj'o. Kiel oni diras "krizolito" en
aliaj lingvoj?

Amike

Renato Corsetti

unread,
Nov 6, 2007, 2:09:01 PM11/6/07
to la-bona...@googlegroups.com

>http://en.wikipedia.org/wiki/Olivine
>La sekcio pri historiaj kaj mitaj uzoj donas iom da klarigoj pri g'ia nomo.

Mi legis c'ion kaj scias ke pri la vorto "krizolito" kulpas la 70
tradukintoj de la biblio al la greka.

Aliflanke mi malkovris ion ankorau' pli amuzan: en PIV estas la
vortoj "krizolito", "oliveno" kaj "peridoto", c'iuj kun malsamaj
nunacoj pri la sama afero.

Lau' Vikipedio "peridoto" s'ajnas esti la plej tau'ga por la juvelo
kaj "oliveno" por la mineralo. C'u mi registru tion kiel
samsignifaj'ojn de "krizolito"?

Pilar Otto

unread,
Nov 8, 2007, 9:23:40 AM11/8/07
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:

> Aliflanke mi malkovris ion ankorau' pli amuzan: en PIV estas la
> vortoj "krizolito", "oliveno" kaj "peridoto", c'iuj kun malsamaj
> nunacoj pri la sama afero.

Mi antauxe afisxis difinon de "krysolitt" el norvega fremdvortaro. Jen gxiaj
difinoj de "olivin" kaj "peridot":
"Olivin: oliv-verda, vitreca mineralo (fer-magnezia silikato)"
"Peridot: flav-verda, travidebla varianto de olivin"

Sxajnas do, ke estas nuancaj diferencoj eble gravaj por fakulo.

Otto

Renato Corsetti

unread,
Nov 8, 2007, 9:30:23 AM11/8/07
to la-bona...@googlegroups.com

>"Olivin: oliv-verda, vitreca mineralo (fer-magnezia silikato)"
>"Peridot: flav-verda, travidebla varianto de olivin"
>
>Sxajnas do, ke estas nuancaj diferencoj eble gravaj por fakulo.

eble. do, ni bezonas fakulon por decidi, c'ar en vikipedio mi
komprenis ke peridoto estas la juvelo kaj oliveno la mineralo.

amike

renato

Adam Raizen

unread,
Nov 8, 2007, 10:09:57 AM11/8/07
to la-bona...@googlegroups.com
On 11/8/07, Renato Corsetti <renato....@gmail.com> wrote:
>
>
> >"Olivin: oliv-verda, vitreca mineralo (fer-magnezia silikato)"
> >"Peridot: flav-verda, travidebla varianto de olivin"
> >
> >Sxajnas do, ke estas nuancaj diferencoj eble gravaj por fakulo.
>
> eble. do, ni bezonas fakulon por decidi, c'ar en vikipedio mi
> komprenis ke peridoto estas la juvelo kaj oliveno la mineralo.

Pri la gxustaj fakaj difinoj mi ne scias. Sed en la kunteksto, kiu
instigis min skribi pri la vorto, la ekzakta tipo de sxtono ne estas
tre grava, gxi cxeestis nur por elvoki certan rakontan etoson. Do mi
proponas 'orsxtono' (aux eble alian kunmetajxon, se ni decidos, ke tio
ne estas suficxe gxusta) kiel gxeneralan tegmentan nefakan vorton por
la afero, kaj en faka lingvajxo oni povas lauxbezone precizigi per la
aliaj vortoj. (Cetere, 'oliveno' sxajnas multe preferinda al
'olivino'.)

Renato Corsetti

unread,
Nov 8, 2007, 10:21:34 AM11/8/07
to la-bona...@googlegroups.com
Adam:

>Sed en la kunteksto, kiu instigis min skribi pri la vorto, la
>ekzakta tipo de sxtono ne estas tre grava, gxi cxeestis nur por
>elvoki certan rakontan etoson.

Fakte ankau' en la Biblio (kaj en Zamenhof) g'i estas nur juvelo,
gemo au' io simila.

>Do mi proponas 'orsxtono' (aux eble alian kunmetajxon, se ni
>decidos, ke tio ne estas suficxe gxusta) kiel gxeneralan tegmentan
>nefakan vorton por la afero, kaj en faka lingvajxo oni povas
>lauxbezone precizigi per la aliaj vortoj. (Cetere, 'oliveno' sxajnas
>multe preferinda al 'olivino'.)

Bone.

Amike

Renato

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages