minimuma garantiata enspezo/baza enspezo

8 views
Skip to first unread message

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Apr 6, 2015, 3:08:09 PM4/6/15
to ED.BLdiskutlisto
En la eŭropaj landoj preskaŭ ĉiuj landoj aprobis leĝon pri tio; eble nur Italio
kaj Hungario ne havas ĝin.

Tamen:
- en iuj landoj temas pri iu rajto je civitaneco (eble "civitana/baza enspezo"),
http://eo.wikipedia.org/wiki/Baza_enspezo
- en aliaj temas pri minimuma garantiata enspezo, nur por tiuj kies jara enspezo
estas sub la sojlo je malriĉeco. Eble “minimuma certigita enspezo”.
http://en.wikipedia.org/wiki/Guaranteed_minimum_income
Pri tio ekestis diskuto en la listo de italaj esperantistoj.
Miaopinie estus pli interese doni prioritaton al la dua esprimo, ĉar estas
nepenseble ke la landaj ekonomioj povu elteni tioman elspezon ankaŭ por riĉuloj.

Ne akurate pritaksante al kiu el la du signifoj rilatas la difino, itala listano
resumigis jene la internacian uzon:
- en Google kaj vikipedio oni uzas “baza enspezo”
- en la angla oni uzas “basic income”,
- en la franca “revenue de base”,
- en la germana “Bedingungsloses Grundeinkommen”.
Ŝajne la plej uzata esprimo estas “baza enspezo”.

Estus bone diskuti pri la afero, J-K Rinaldo


Renato Corsetti

unread,
Apr 6, 2015, 3:59:09 PM4/6/15
to la-bona...@googlegroups.com
Baza enspezo ŝajnas bona, sed ankaŭ la alia 'minimuma garantiata enspzo' estas klara.

Renato

~~~

renato corsetti
renato....@gmail.com

ro-esp

unread,
Apr 6, 2015, 8:09:49 PM4/6/15
to la-bona...@googlegroups.com


Op maandag 6 april 2015 21:08:09 UTC+2 schreef J-K Rinaldo de Padova.IT.EU:
En la eŭropaj landoj preskaŭ ĉiuj landoj aprobis leĝon pri tio; eble nur Italio
kaj Hungario ne havas ĝin.

Kiom mi scias, NENIU lando havas legxon pri gxi. Jes, multe da landoj havas iom da provizoj ke homoj ricevas monon se ili ne perlaboras suficxon, sed la cxefa trajto de la (senkondicxa) baza enspezo estas ke , se senpostenulo komencas labori 5 aw 20 horojn en la semajno, ri rajtas teni la salajron anstataw ricevi malpli da sxtata subteno. Homo kiu ricevas la jaman monprovizon kutime gajnas NENIOM se ri laboras 5 horojn semajne.

La termino "senkondicxa" signifas ke cxiu kiu mendas, ricevas, ecx la ricxuloj. Estas atendeble (ne atendeble, sed atendeble) ke multe da ricxuloj ne mendos.

                                           gxis, Ronaldo N

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Apr 7, 2015, 1:33:16 AM4/7/15
to la-bona...@googlegroups.com
J-K Rinaldo de Padova.IT.EU: ....En la eŭropaj landoj preskaŭ ĉiuj landoj aprobis leĝon pri tio
N. Ronaldo: Kiom mi scias, NENIU lando havas legxon pri gxi. Jes, multe da landoj havas iom da provizoj ke homoj ricevas monon se ili ne perlaboras suficxon, sed la cxefa trajto de la (senkondicxa) baza enspezo estas ke , se senpostenulo komencas labori 5 aw 20 horojn en la semajno, ri rajtas teni la salajron anstataw ricevi malpli da sxtata subteno. Homo kiu ricevas la jaman monprovizon kutime gajnas NENIOM se ri laboras 5 horojn semajne. La termino "senkondicxa" signifas ke cxiu kiu mendas, ricevas, ecx la ricxuloj. Estas atendeble (ne atendeble, sed atendeble) ke multe da ricxuloj ne mendos.
PRI LA ENHAVO
Kelkajn frazojn mi ne komprenis... tamen laŭ la Eurostat-datumoj mge (minimuma garantiata enspezo) en Eŭropo, ĝisdatigita je januaro 2015,  varias de 184 al 1923€.
En ok eŭropaj landoj mge estas sub 500€:
- 184 Bulgario
- 218 Romanio
- 300 Litovio
- 333 Ĉeĥio
- 333 Hungario
- 360 Latvio
- 380 Slovakio
- 390 Estonio.
En kvin landoj ĝi estas komprenata inter 500-1000€
- 589 Portugalio
- 684 Grekio (kaj en ĉi tagoj Tsipras anocis pliigon)
- 720 Malto
- 757 Hispanio
- 791 Slovenio
En aliaj sep landoj mge superas 1000€
- 1.379 Britio
- 1.458 Francio
- 1.462 Irlando
- 1.473 Germanio
- 1.502 Belgio kaj Nederlando
- 1.923 Luksemburgio.
En ok EU-landoj ne estas antaŭvidata mge: Aŭstrio, Kipro, Kroatio, Danlando, Finlando, Italio, Pollando, Svedio
Interese ke mge en Usono estas 1.035€

PRI LA LINGVA ESPRIMO
Tamen pli ol pri la enhavo, mi celis diskuton pri la taŭgeco de la esprimo "minimuma garantiata enspezo/baza enspezo".
J-K Rinaldo

ro-esp

unread,
Apr 8, 2015, 6:58:04 PM4/8/15
to la-bona...@googlegroups.com


Op dinsdag 7 april 2015 07:33:16 UTC+2 schreef J-K Rinaldo de Padova.IT.EU:

Tamen pli ol pri la enhavo, mi celis diskuton pri la taŭgeco de la esprimo "minimuma garantiata enspezo/baza enspezo".

Do, klaras ke la "minimuma garantiata enspezo" (pri kiu evidente jes ekzistas legxoj) estas signifagrade alia afero ol "baza enspezo" (pri kiu ne jam ekzistas legxoj en Ewropo, sed Svislando planas referendumon prie).

Krome mi devas suspekti ke MGE validas por cxu familio, cxu por havanto de plena (40 horojn semajne) posteno. Mi mem ja havas nur 800 ewrojn monate, ne 1500.

                                    gxis, Ronaldo N

J-K Rinaldo de Padova.IT.EU

unread,
Apr 9, 2015, 10:17:00 AM4/9/15
to la-bona...@googlegroups.com
J-K Rinaldo skribis
... laŭ la Eurostat-datumoj mge (minimuma garantiata enspezo) en Eŭropo, ĝisdatigita je januaro 2015,  varias de 184 al 1923€.

En ok eŭropaj landoj mge estas sub 500€:
- 184 Bulgario
- 218 Romanio
- 300 Litovio
- 333 Ĉeĥio
- 333 Hungario
- 360 Latvio
- 380 Slovakio
- 390 Estonio.
En kvin landoj ĝi estas komprenata inter 500-1000€
- 589 Portugalio
- 684 Grekio (kaj en ĉi tagoj Tsipras anocis pliigon)
- 720 Malto
- 757 Hispanio
- 791 Slovenio
En aliaj sep landoj mge superas 1000€
- 1.379 Britio
- 1.458 Francio
- 1.462 Irlando
- 1.473 Germanio
- 1.502 Belgio kaj Nederlando
- 1.923 Luksemburgio.
En ok EU-landoj ne estas antaŭvidata mge: Aŭstrio, Kipro, Kroatio, Danlando, Finlando, Italio, Pollando, Svedio
Interese ke mge en Usono estas 1.035€
Mi devas min senerarigi: tiu longa listigo ne koncernas MGE, sed la "MINIMUMAJ SALAJROJj", ja fiksitaj en 20 EU-landoj, kaj ne fiksitaj en 8 EU-landoj

Krome, responde al Ronaldo, kiu skribis "...
mi devas suspekti ke MGE validas por cxu familio, cxu por havanto de plena (40 horojn semajne) posteno",
mi precizigas ke, laŭ la itala signifo,
MGE
- koncernas
jamajn laboristojn
- estas ligita al sociaj helpiloj
- estas limigita en la tempo
- estas condicigita al akcepto de laborofertoj aŭ al partopreno al programoj enkondukaj al laboro.

Per ĉi mesaĝo mi konkludus ĉi diskuton, ĉar ekstertema en ĉi diskutlisto.

PRI LA LINGVA PROBLEMO
Mi konscias ke la sistemoj pri MGE estas konsiderinde malsamaj en la EU-landoj, tial mi rezignus pliprofundigi la aferon.
 J-K
 
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages