On Nov 9, 8:40 am, Masako TAHIRA <
tahiramas...@gmail.com> wrote:
> > Malgranda debato okazis en alia listo pri la vorto "his-i".
>
> > Leo proponis:
>
> > his-i --> lev-i
>
> > Francisko preferus "supre-n-tir-i".
Devas esti io kia: levi per sxnuro desupre. Sen sxnuro ne temas pri
hisado, kun sxnuro sed ne desupre (kiel oni ekzemple faras starigante
tendegan foston) ankaw ne temas pri hisado.
> > Leo malkovris ke PIV ankaŭ havas en ekzemplo "levi, 4" levas standardon.
>
> > Kion vi pensas?
ke bonege eblas levi standardon sen hisado, precipe se la standardo ne
estas tukforma (SPQR).
kaj ke PIV-on mangxu la mefisto (esp-o fartus pli bone sen gxi, aw
ecx nur sen la kredo je gxia awtoritateco))
gxis, Ronaldo N