cxapeloj

1 view
Skip to first unread message

ro-esp

unread,
Sep 10, 2008, 2:32:24 PM9/10/08
to la-bona...@googlegroups.com

-----Oorspronkelijk bericht-----
Van: Renato Corsetti <renato....@gmail.com>

Pablo:
> Por ricelisto, hieraw mi tute nature ekpensis: fi-re-vend-isto
> Mi sxatas gxin. Cxu ankaw vi?

ne mi, gxi sxajnas indiki ke iu fie reportas ion al la vendejo de kie ri
gxin acxetis

> Mi profitas por demandi: Lastatempe mi transiris al programo kiu povas
> akcepti ĉapelojn sur la literoj. Ĉu la plejmulto en ĉi tiu listo ŝatas
> mesaĝojn kun la ĝustaj ĉapeloj aŭ preferas anstataŭan alfabeton kun x aŭ
> h aŭ ' ?

se mi povus elekti:
1 latin-3/cxapelilo
2 x-w (tiun mi efektive uzas
3 plena x
4 h-umado

mi nepre ne uzus apostrofojn cxar tiu havas aliajn funkciojn

mi ne uzus unikodon cxar la cxapelitoj aspektos kiel kvadratoj aw
kiel po paro de maloftaj majuskloj (unu skandinava kaj unu germana)

gxis, Ronaldo

ts

unread,
Sep 27, 2008, 12:42:41 PM9/27/08
to la bona lingvo

Mi jam havas malfacilajhojn kompreni
kial tiom multaj homoj uzas la x-metodon, sed
mi ech pli miras kial kelkaj uzas la "x- kaj w-" metodon...

Che:
http://www.angelfire.com/ny2/ts/neikso.html

vi povas legi la novan versio de "kelkaj vortoj pri la x-metodo".

Andreas Kueck

unread,
Sep 27, 2008, 2:47:30 PM9/27/08
to la bona lingvo
On 27 Sep., 18:42, ts <abonas...@gmail.com> wrote:
> Mi jam havas malfacilajhojn kompreni
> kial tiom multaj homoj uzas la x-metodon,

Chu eble char multaj homoj lernis per "lernu!"?

Ankau vi per via subskribo povas helpi je tio, ke la tieaj lernantoj
almenau sciighu pri la alternativo:
<http://www.bonalingvo.it/index.php/H-alfabeto>

--
Andreas Kueck

Antonio De Salvo

unread,
Sep 27, 2008, 3:32:05 PM9/27/08
to la-bona...@googlegroups.com

Mi legis atente kaj kun intereso la menciitan artikolon.
Mi ne volas cxi tie (re)malfermi diskuton; mi nur volas ion precizigi rilate la suban aserton:
atentigas, ke ne estas ekzakte, ke ekzistas simileco inter la uzo de "h" por formi cxapelitajn literojn en esperanto kaj la uzo de "h" en la itala:

>La h-metodo aspektas pli natura, ĉar "h" estas uzata en multaj lingvoj por ŝanĝi la valoron de la litero, kiu estas antaŭ ĝi. Ekzemple:
itale: "chiave", "chiamare", "orecchio", "ghepardo", "preghiera", lunghezza" ktp...
angle: "choose", "which", "fish", "ship" ktp...
france: "chez", "acheter" ktp...

Nu, la problemo kusxas en tio, ke en la itala la litero "h" (ordinare ne-elparolata, tiel ke la italaj esperantistoj malofte prononcas gxuste la esperantan "h", cxar ili ne kutimas gxin prononci en la itala) ja sxangxas la sonon de la literoj "c" kaj "g", sed ekzakte en la mala direkto ol en esperanto: la supre cititaj vortoj, ja, estas elparolataj "kjave", "kiamare", "orekkjo", "gepardo", "preghjera" pro tio ke ekzistas tiu MALMOLIGA "h".
Ne-esperantista italo versxajne sentas gxenon cxe esperanta teksto kun amaso da "h", ne malpli ol cxe teksto kun amaso da "x".
Kompreneble, la plejbono estas, kiam oni povas prezenti al la publiko tekstojn sen supersignitaj literoj (tion mi klopodas fari, pene elektante samsignifajn vortojn); sed tio ne cxiam eblas.
Ekzemplo de la unua tipo: por la Kristnaska saluto de la Papo
http://www.ikue.org/kristnasko2007/bn_kristanasko2007.mp3
oni elektis formulon sen supersignoj ("Di-benitan Kristnaskon kaj Prosperan Novjaron"), dum en la la Paskaj bondeziroj
http://www.ikue.org/pasko2006/pasko2006.htm
estas unu supersignita litero ("Felicxan Paskon en Kristo Resurektinta");
por la oficiala retpagxo de la (eksaj) elsendoj en esperanto de la Itala Radio
www.international.rai.it/radio/multilingue/presentazioni/esperanto.shtml
oni devis kontentigxi pri neaperigo de supersignoj.
Gxis
Antonio De Salvo


Nguyen Xuan Thu

unread,
Sep 27, 2008, 6:53:01 PM9/27/08
to la-bona...@googlegroups.com
Kara Renato,
Ĉu tiu listo estas diskutejo inter h-emuloj kaj x-emuloj?
Ĉiakaze, dankon al Thierry por sciigi interesan dokumentaron.
Amike,
Thu

 

Renato Corsetti

unread,
Sep 28, 2008, 5:11:29 AM9/28/08
to la-bona...@googlegroups.com
Thu:
Ĉu tiu listo estas diskutejo inter h-emuloj kaj x-emuloj?
Fakte ne! Pri ĉi tiu problemo okupiĝas homoj en la listo:

<klasika-...@googlegroups.com>.

Amike

Renato


Andreas Kueck

unread,
Sep 28, 2008, 8:54:05 AM9/28/08
to la bona lingvo
On 27 Sep., 21:32, "Antonio De Salvo" <antoniodesa...@tiscali.it>
wrote:
> Mi legis atente kaj kun intereso la menciitan artikolon.
> Mi ne volas cxi tie (re)malfermi diskuton; mi nur volas ion precizigi rilate la suban aserton:
> atentigas, ke ne estas ekzakte, ke ekzistas simileco inter la uzo de "h" por formi cxapelitajn literojn en esperanto kaj la uzo de "h" en la itala:

La aserto (sube citita) esence estas, ke la litero h havas (ankau)
kromsignan funkcion en multaj lingvoj (kian precizan funkcion ghi
havas, tio chi ne estas precizigata, kaj ankau ne bezonas esti tia,
char la funkcio ne estas unueca). La aserto trafas.

> >La h-metodo aspektas pli natura, ĉar "h" estas uzata en multaj lingvoj por ŝanĝi la valoron de la litero, kiu estas antaŭ ĝi. Ekzemple:
>
> itale: "chiave", "chiamare",  "orecchio", "ghepardo", "preghiera", lunghezza" ktp...
> angle: "choose", "which", "fish", "ship" ktp...
> france: "chez", "acheter" ktp...
> [...]
> oni devis kontentigxi pri neaperigo de supersignoj.

Eble. Sed esperantisto (chu ankau bonlingvisto au ne) neniel
kontentighu pri neaperigo de ghuste skribita Esperanto-teksto, kaj
ghuste pro tio shi au li havu almenau konon pri la tiucela rimedo,
nome la Fundamenta anstataua skribsistemo (ch, gh, hh, jh, sh, u).
(Tiu chi kono ne estas perata en ekzemple la prisupersigna helppagho
de "lernu!", do tie, kie lernanto unue serchas.)

--
Andreas Kueck

Renato Corsetti

unread,
Sep 28, 2008, 9:33:27 AM9/28/08
to la-bona...@googlegroups.com, ° listo 'Klasika Esperanto'
Andreas:
la Fundamenta anstataua skribsistemo (ch, gh, hh, jh, sh, u).
(Tiu chi kono ne estas perata en ekzemple la prisupersigna helppagho
de "lernu!", do tie, kie lernanto unue serchas.)
Dankon, Andreas, pro via batalo ĉi-rilata. Mi tamen devas peti vin kaj la aliajn, kiuj interesiĝas pri ĉi tiu aparta temo aliĝi al la listo  <klasika-...@googlegroups.com>, kaj daŭrigi la diskuton tie.

Amike

Renato


Andreas Kueck

unread,
Oct 2, 2008, 1:02:48 PM10/2/08
to la bona lingvo
On 28 Sep., 11:11, Renato Corsetti <renato.corse...@gmail.com> wrote:
> Thu:> Ĉu tiu listo estas diskutejo inter h-emuloj kaj x-emuloj?
>
> Fakte ne!

Ankau mi opinias, ke chi tie oni ne diskutu pri la avantaghoj kaj
malavantaghoj de la diversaj skribmanieroj kaj kodoj. Tamen oni nepre
diskutu pri tio, kiom al la instruado de la bona lingvo apartenas
ankau tio, informi lernantojn sufiche frue pri la eblo skribi
Esperanto-tekston kaj supersigne kaj lau-Fundamente.

--
Andreas Kueck

Renato Corsetti

unread,
Oct 2, 2008, 4:19:43 PM10/2/08
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas:
Tamen oni nepre
diskutu pri tio, kiom al la instruado de la bona lingvo apartenas
ankau tio, informi lernantojn sufiche frue pri la eblo skribi
Esperanto-tekston kaj supersigne kaj lau-Fundamente.
Bone, sed prefere en la alia listo, klasika-esperanto, ĉar ĉi tie ni pleje diskutas nur pri vortaraj problemoj.

Amike

Renato


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages