en Vikipedio mi trovis artikolon pri homofobio
(http://eo.wikipedia.org/wiki/Homofobio).
Homofobiuloj ne havas timon (aŭ eĉ malamon) al ĉiuj homoj, sed nur al gejoj.
Vikipedio mem sugestas la alternativon "kontraŭgejismo", kiun eble ni
menciu en niaj listoj.
Mi ja antaŭvidas kritikon, ke homofobiuloj ne nur malamas gejojn, sed
ĉiajn ne-aliseksemulojn: lesbaninojn, ambaŭseksemulojn, ktp...
Sed mi akceptus "kontraŭgejismo" ĉiuokaze, ĉar la vorto laŭ mi sufiĉe
klaras por klarigi la koncepton.
Kion vi opinias?
--
Fabio
| Vikipedio mem sugestas la alternativon "kontraŭgejismo", kiun eble ni
menciu en niaj listoj.
Mi pensas, ke la afero estUS farebla. Nun ni havas la linion:
gej·o ~ sam·seks·em·ul·o
Kiu ne malpermesus la linion
Homofobi-o --> kontraŭ-gej-ism-o .
Ĉu ni povus provi aldoni ankaŭ la variaĵon "kontraŭ-sem-seks-ism-o"?
Amike
Renato
Ĉu ni povus provi aldoni ankaŭ la variaĵon "kontraŭ-sem-seks-ism-o"?
"kontrawgejismo" sugestas ke ekzistas iu malsano aw vivkoncepto
(elektebla!) "gejismo". Se mi ne eraras, efektive ekzistas homoj kiuj
kredas gejecon io ia, sed tiuj ne nepre ekskludas/evitas/batas
gejulojn. (huh, ge-julojn ;-))
Mi ne scias cxu fareblas fortraduki vorton tiom vaste uzata kiom
"fobio" (cxu ekzistas esp-a vorto kiu havas la signifojn de
timo/evitemo/malamo), sed eble jes la alian parton.
Cetere, cxu mi bone komprenis ke "gejo" ampleksas ambaw seksojn, aw
nur la icxojn?
gxis, Ronaldo N
--
http://www.esperanto.net http://www.moneyasdebt.net
Ĉu la vorto "gejo" rilatas nur al viroj eventuale estas demando, kiun la koncernatoj mem devus decidi. Sed la sama ambigueco rilatas al "homo" en "homofobio". Mi ĉiam pensas, ke estus oportune en Esperanto diri "gejo, gejino", dum la E-gejoj mem uzas la vorton "lesbanino".
Anna
-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di ro-esp
Inviato: giovedì 10 febbraio 2011 2.24
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) Re: homofobio
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
homofobi·o → kontraŭ•sam•seks•em•ism•o, kontraŭ·gej·ec·o
Kritikoj bonvenaj.
Renato
--------------------------------------------------
Renato Corsetti
Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
renato....@esperanto.it
Mi provizore aldonis la linion:
homofobi·o → kontraŭ•sam•seks•em•ism•o, kontraŭ·gej·ec·o
Kritikoj bonvenaj.
Ĉu plia eblo estus fortraduki nur la radikojn?
Amike salutas Leo
>ᅵᅵ Ĉu plia eblo estus fortraduki nur la radikojn?
-- --------------------------------------------- Renato Corsetti Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo renato....@esperanto.it ---------------------------------------------
Marcos:
> Estas iom strange proponi unu formon kun "-ismo" kaj la alian kun "-eco". Laŭ mi ambaŭ finaĵoj eblas ĉe ambaŭ versioj, kompreneble kun nuanca signifodiferenco. Unu solvo povus esti mencii ĉiujn kvar formojn, ĉu aparte ("kontraŭ·sam·seks·em·ism·o, kontraŭ·sam·seks·em·ec·o, kontraŭ·gej·ism·o, kontraŭ·gej·ec·o"), aŭ ĉu matematikece ("kontraŭ·sam·seks·em·[ism/ec]·o, kontraŭ·gej·[ism/ec]·o"). La dua verŝajne estas iom malfacile komprenebla por normaluloj, dum la unua eble igas la linion iom tro peza. ALia ebla solvo estas decidiĝi pri unu ĝenerale preferinda sufikso; mi persone konsideras homofobion pli ismo ol eco, sed eble aliaj malsamopinias.
Mi mem ankaŭ ne estas kontenta pri la nuna linio. Eble ni povas limiĝi nur al la vortoj kun -ismo.
Leo:
> Ĉu plia eblo estus fortraduki nur la radikojn?
MI ne komprenas. Bonvolu klarigi plie aŭ doni ekzemplon.
>ᅵᅵ Ekzemple homofobiᅵ → kontraŭ•sam•seks•em•, kontraŭᅵgejᅵ
> "Kontraŭsamseksemo" ŝjanas al mi tute ebla. Pri "kontraŭgej-" verŝajne oni devas elekti inter "ismo" kaj "eco".
>ᅵ En ambaŭ okazoj oni certe aldonu aŭ "-ism-" aŭ "-ec-".
-- --------------------------------------------- Renato Corsetti Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo renato....@esperanto.it ---------------------------------------------
Mi samopinias kun Anna kaj almenaŭ du gravaj vortaroj en la hispana[1]
kaj la angla[2] subtenas la uzadon de "fobio" per iliaj difinoj.
Kaj se ni jam sugestis aldoni radikon per indikado de oficialigindeco ni
produktigu ĝin! Kaj se tio ne eblas ni produktigu la jam ekzistantajn.
Jen nia celo, ĉu ne? Neproduktemajn novradikojn oni ne proponus.
mia propono:
homofobio -> samseksemfobio
aŭ
homofobio -> samseksemabomenon
Ni ne uzu gej-. Neniu certe scias ĉu tiu inkluzivas virojn kaj virinojn
kaj aldone, se ni uzus tiun radikon ni devus forigi la linion
gej->samseksem, ĉu ne? Uzi ambaŭ formojn ne aspektas kohere.
Amike, Eduardo.
[1] http://buscon.rae.es/draeI/SrvltConsulta?TIPO_BUS=3&LEMA=homofobia
[2] http://oxforddictionaries.com/view/entry/m_en_us1255551#m_en_us1255551
mia propono:
homofobio -> samseksemfobio
Ni ne uzu gej-. Neniu certe scias ĉu tiu inkluzivas virojn kaj virinojn kaj aldone, se ni uzus tiun radikon ni devus forigi la linion gej->samseksem, ĉu ne? Uzi ambaŭ formojn ne aspektas kohere.
> mia propono:
>
> homofobio -> samseksemfobio
>
> aŭ
>
> homofobio -> samseksemabomenon
ambaw law mi rilatas al homofili-fobio/abomeno, dum tio kion ni celas
konsistas el
malamo, evitemo, perforto al samseksemuloj
>
> Ni ne uzu gej-.
Mi konsentas (ecx se nur estus cxar homoj ne komprenas ke la ej estu
prononcata kiel en rejno, mejlo kaj hejmveo)
> Neniu certe scias ĉu tiu inkluzivas virojn kaj virinojn
> kaj aldone, se ni uzus tiun radikon ni devus forigi la linion
> gej->samseksem, ĉu ne? Uzi ambaŭ formojn ne aspektas kohere.
> From: Marcos Cramer <marcos...@gmail.com>
> Nia linio pri "gej/" ne estas "gej->samseksem" sed "gej·o ~
> sam·seks·em·ul·o".
efektive
gxis, Ronaldo N
Tamen ne. Vidu ĉe Oxford (angle)[1] kaj RAE (hispane, norma) [2]. En ambaŭ
difinoj temas pri la sama signifon kiun ni donas al fobio. Eble indus serĉi en
aliaj lingvoj. Mi daŭre opinias kiel Anna, ke estus tro pedante, en tiu ĉi
vorto, ne uzi "fobio".
[1] http://www.oxforddictionaries.com/definition/homophobia?view=uk
[2] http://buscon.rae.es/draeI/SrvltConsulta?TIPO_BUS=3&LEMA=homofobia
> Ni ne uzu gej-. Neniu certe scias ĉu tiu inkluzivas virojn kaj virinojn kaj
> aldone, se ni uzus tiun radikon ni devus forigi la linion gej->samseksem, ĉu
> ne? Uzi ambaŭ formojn ne aspektas kohere.
>
> Nia linio pri "gej/" ne estas "gej->samseksem" sed "gej·o ~ sam·seks·em·ul·o".
> La signo "~" signifas, ke ni ne malrekomendas "gej/" sed nur proponas eblan
> alternativon sen mem esprimi malrekomendon aŭ rekomendon de "gej/". Neniel estas
> nekohere havi linion pri "gej/" kun la signo "~" kaj uzi "gej/" en alternativo
> de aliaj linio; ni jam havas plurajn similajn kazojn en nia listo.
Dankon pro la klarigo, mi ne tro atentis pri -> kaj ~.
Iel mi havas la senton ke bonlingve oni uzus nur la radikojn ĉe la dekstra
flanko. Kaj tial mi daŭre pensas ke uzi vorton de la maldekstra flanko de nia
proponoj en la dekstra flanko de alia difino estas ... iomete strange. Kial
diskuti kaj serĉi samsignifajn vortojn kiujn eĉ ni ne uzas?
gej·o ~ sam·seks·em·ul·o
homofobi·o -> gej·xxxx·o
Sed se vi taksas tion kohera kaj se oni jam faras tion en aliaj okazoj en nia
listo, nu, estu tiel. Mi ne ŝatas sed mi estas rimarkeble tro nova ĉi tie por
kontraŭstari tion.
Amike, Eduardo.
Eble foje estas eĉ avantaĝe esti novulo. Novulo, kiu lernis per klasika kurso, certe seniluziiĝus, kiam li aŭ ŝi irus la unuan fojon al la loka grupo, kaj malkovras, ke neniu utiligas la vortkreajn ecojn de Esperanto. Claude Piron rakontis en “La Bona Lingvo”, kiel tio okazis al li.
Aliflanke, novulo kiu lernis per Vikipedio kaj la “vorto de la tago” en lernu.net, verŝajne ne komprenus, kial ni kontraŭstaras “normalajn” vortojn kiel “lanta” kaj “averaĝa”.
Anna
Da: la-bona...@googlegroups.com
[mailto:la-bona...@googlegroups.com]
Per conto di Renato Corsetti
Inviato: giovedì
17 febbraio 2011 13.46
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo)
homofobio
Eduardo:
> Sed se vi taksas tion kohera kaj se oni jam faras tion en
aliaj okazoj en nia listo, nu, estu tiel. Mi ne ŝatas sed mi estas
rimarkeble tro nova ĉi tie por kontraŭstari tion.
Jes, efektive pri kelkaj vortoj, kiel "gejo" ni ne volas malrekomendi
ĝin sed ankaŭ ni scias, ke multaj preferas alian kunmetitan vorton. En tiuj
okazoj ni uzas la signon de =.
Neniu estas tro nova ĉi tie.
Amike
Renato
-- ---------------------------------------------Renato CorsettiVia del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujorenato....@esperanto.it---------------------------------------------> Mi plurfoje pensis same kiel Edouard pri kohero. Se ni havos = plie de
> ~, eble malsimpli?os la kompreno por uzantoj.
Mi ne komprenas pri kio temas cxi supre. Bonvolu reformuli, kaj evt citi
> Dum fobi'o ne aperas en S.S.V., ?u povis esti :
> homo'fobi'o --> sam'seks'em'abomeno, sam'seks'em'fobi'o ~
> sam'seks'em'abomen'a > malsano ?
Cxu malamo gxenerale estas malsano? Eblete iel jes.
Cxu rasismo estas malsano? Law mi ne, kaj por homofobio validas la
samo. Temas pri....opinio, sinteno, kredo ke samseksemuloj estas
malpli valoraj ol aliaj homoj.
La SSV-linio pri ksenofobio diras fremdulmalamego, ne fremdulecabomeno