Saluton,
- abat·o [fun] ~ (krist·an·a) monaĥ·ej·estr·o
- adjektiv·o [fun] ~ a·vort·o, ec·o·vort·o
- akcel·i [fun] ~ (pli·)rapid·ig·i
- anunciaci·o (kristana religio) [fun] ~ anonc·o (al Maria)
- april·o [fun] ~ la 4·a monat·o
- aŭgust·o [fun] ~ la 8·a monato (mankas la punkteto monat.o)
Oni supozeble trovas pliajn alternativojn* de fundamentaj vortoj en la aliaj liter-paghoj.
Oni indikis al mi, ke La Bona Lingvo celas ne anstataui la vortojn fundamentajn, (+ de la 1-a ghis 3-a eldono), sen bone cerbumi la aferon antaue.
Mi memoras ke oni klarigis (ech foje akre) tion al mi, kadre de diskuto pri la propono barikad.o = strat.bar.il.o, trans.bar.il.o.
Mi ne refaru cerbumadon pri la supre menciitaj elektoj, mi mem apogas la principon "simpligi" vortojn ech fundamentajn. En ordo. Kaj mi ne restarigu proponon pri barikad', la projekto LBL lasu spacon por ontaj plibonighoj, se la kritikantoj shanghus sian opinion.
Nu, pri ekz la indiko:
april·o [fun] ~ la 4·a monat·o
Atentu 1/ Aprilo havas komencan grandliteron en la Fundamento, 2/ Aprilo ne chiam estis la unua monato -
https://eo.wikipedia.org/wiki/Julia_kalendaro, 3/ tia elekto estas iom audaca - efektive, tio ebligas cerbumi pri chi proponoj:
- poleks.o --> (man.)dik.fingr.o, la 1.a (man.)fingr.o
- haluks.o --> pied.a dik.fingr.o, la 1.a pied.fingr.o
- (same pri la aliaj montra fingro, grand-/longa-/mez-fingro, ringfingro (centrita je difinita kulturo k vivstilo), etfingro resp. 2a, 3a, 4a, 5a)
- Dimanch.o [Fun], Lund.o [Fun], Mard.o [Fun], Merkred.o [Fun], Jaud.o [Fun], Vendred.o [Fun], Sabat.o [Fun] ~ resp. 1a-,2a-3a-,4a-,5a-,6a-,7a-tago (tiel nombras la anglo- k portugalo-parolantoj, k multaj aliaj, vd https://fr.wikipedia.org/wiki/Noms_des_jours_de_la_semaine#Jours_num.C3.A9rot.C3.A9s (FR), au 2a-3a-,4a-,5a-,6a-,7a-,1a- (Svahilo), au 7a-,1a-,2a-3a-,4a-,5a-,6a- (lau la ISO 8601) <-- chi lasta estas lau mi preferinda
(*) mi proponas ankau:
alternativ.o [2oa] ~ (elekt.)ebl.ec.o, ali.ajh.o, ali.ebl.ec.o, krom.ebl.ec.o, ali.elekt.o, anstatau.ajh.o - vd ankau "opci.o"
Mi profitas la mesaghon por fari alian sugeston:
Au
start·i [8oa] ~ ek·i, ek·ir·i, ek·funkci·i
al
start·i [8oa] ~ ek·i, ek·ir·i, ek·funkci·i, komenc.igh.i
Au "alternative" :-): konservi la nunon pri start.i, sed havigi al la vortaro:
Amike
Shtonchjo