stereotipo

2 views
Skip to first unread message

Adam Raizen

unread,
Nov 2, 2007, 10:48:01 AM11/2/07
to la-bona...@googlegroups.com
Por 'stereotipo' la malnova PIV proponas 'kliŝo', sed mi ne certas ĉu
la afero tute samas. Ĉu iu havas alian proponon?

En la hebrea oni diras סטריאוטיפ stereotip, sed laŭ la hebrea
vikipedio la Akademio por la Hebrea Lingvo kreis la vorton הטפס
hetpes, kiu estas derivaĵo per la radiko de טיפוס tipus, 'tipo' (mi
preskaŭ certas, ke tiu vorto estas origine grekdevena). (Jes ja, la
hebrea akademio provas anstataŭigi fremdvortojn per hebreaj derivaĵoj,
malkiel la nia :-)

--
Adam Raizen <adam....@gmail.com>
Kiu ne komprenas Esperanton, estas kondamnita rekrei ĝin, fuŝe.

renato....@virgilio.it

unread,
Nov 2, 2007, 4:46:32 PM11/2/07
to la-bona...@googlegroups.com
Adam:

>Por 'stereotipo' la malnova PIV proponas 'kliŝo', sed mi ne
certas ĉu
>la afero tute samas. Ĉu iu havas alian proponon?

Mi
registris "klisxo" sed mi volonte registros aliajn.

Amike

Renato

***************************
Renato Corsetti
<renato....@esperanto.org>
***************************

Detlef Karthaus

unread,
Nov 3, 2007, 8:21:22 AM11/3/07
to la-bona...@googlegroups.com
Mi notis en PIV ke stereotipo estas Zamenhofa.
Ankaux PIV ne bone klarigas la precizan teknikan signifon de stereotipo en la presado.
En la figura senco mi proponas: gxeneralajxo.
 
Detlef K

 
--

Esperanto Office Hours: Open Friday night to Tuesday at noon. Closed Wednesdays and Thursdays
Esperanto grammar  http://web.mit.edu/esperanto/courses/iap/textbook.pdf

TAKE 2008 Julio, Tut-Amerika Kongreso de Esperanto, Montreal Canada
Auskultu: www.radioverda.com
http://radioaktiva.esperanto.org.uy/

Adam Raizen

unread,
Nov 5, 2007, 4:25:51 AM11/5/07
to la-bona...@googlegroups.com

Adam:

>Por 'stereotipo' la malnova PIV proponas 'kliŝo', sed mi ne
certas ĉu
>la afero tute samas. Ĉu iu havas alian proponon?

Mi
registris "klisxo" sed mi volonte registros aliajn.
 
Eble io kun "sxablono": klisxsxablono, sxablonklisxo, aux simile.
 

Renato Corsetti

unread,
Nov 5, 2007, 4:45:48 AM11/5/07
to la-bona...@googlegroups.com
Adam:

>klisxsxablono, sxablonklisxo

Jes, sed foje ankau' simple "banal-a" por "stereotipa".

Amike

Renato

~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
Renato Corsetti/Korseti, Via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo,
<renato....@esperanto.it>
~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~

Pilar Otto

unread,
Nov 5, 2007, 5:56:58 AM11/5/07
to la-bona...@googlegroups.com
Adam:

> Por 'stereotipo' la malnova PIV proponas 'kliŝo', sed mi ne certas ĉu
> la afero tute samas. Ĉu iu havas alian proponon?
>
> En la hebrea oni diras סטריאוטיפ stereotip, sed laŭ la hebrea
> vikipedio la Akademio por la Hebrea Lingvo kreis la vorton הטפס
> hetpes, kiu estas derivaĵo per la radiko de טיפוס tipus, 'tipo' (mi
> preskaŭ certas, ke tiu vorto estas origine grekdevena).

Sxajne jes, kvankam mi ne kompetentas pri la origino de hebreaj vortoj! La
etimologio de "stereotipo" estas interesa, sed ne tre uzebla por nia celo.
laux la fonto, kiun mi konsultis, "stereo-" signifas "spac-", "profund-",
kaj "typos" origine signifas "stampo". La pli gxenerala signifo de "tipo"
devenas de la moner-fara metio: oni stampis cxiun moneron per la "typos"
respondanta al gxia kategorio. La origina signifo de "stereotipo" versxajne
estas la tipografia: "profund-stampajxo", do "klisxo"; sed gxi nun pli ofte
havas la metaforan signifon "unuforma, sennuanca imago pri io" - aux cxu oni
enkondukis ankaux "stereotipio"???

Vortojn, kiujn oni volas enkonduki sub la "sxirmo" de la dekkvina regulo,
sed kiuj havas tiom disajn signifojn, oni prefere evitu. Se tian evitadon
oni ne povas eviti, oni difinu por tiu "internacia" vorto nur unu el la
disaj signifoj, kaj la alia(j)n oni esprimu alimaniere.

Mi ne scias, kion fari pri "stereotipo". Por la tipografia signifo ekzistas
ja ne nur "klisxo", sed eble ankaux "kompostajxo".

Otto

Renato Corsetti

unread,
Nov 5, 2007, 5:42:02 AM11/5/07
to la-bona...@googlegroups.com
Pardonu, Detlef! Mi forestis dum kelkaj tagoj kaj nun legas la
mesag'ojn en inversa ordo. Nur nun mi atingis c'i tiun de vi.

Detlef:

>Mi notis en PIV ke stereotipo estas Zamenhofa.

Certe, sed ne Fundamenta nek oficiala.

>Ankaux PIV ne bone klarigas la precizan teknikan signifon de
>stereotipo en la presado.
>En la figura senco mi proponas: gxeneralajxo.

Mi registris tion.

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages