Fwd: Mi jam kvazau nulan esperon havas

0 views
Skip to first unread message

Fra Simo

unread,
Jul 22, 2009, 9:31:10 AM7/22/09
to la-bona...@googlegroups.com, klasika-...@googlegroups.com
     Karaj geamikoj !
     Mi estis gvidonta en Bjalistoko dum la "Kleriga Lundo" unu kunvenon pri la Bulonja Deklaracio. Bedaurinde, kiel vi povas legi en la chi-sube kopiata mesagho, mi kvazau certe ne povos veturi al Polujo. La kunveno eble okazos, sed kun iu alia gvidanto.Tamen povos utili tiu demandaro, kiun mi tiucele preparis.
     CHar vi, same kiel mi, strebas al resanigado, unuavice lingva, de la Esperantistaro, viaj konsiloj por plibonigo de la demandaro eble estos speciale valoraj. Pro tio mi tiun sendas al vi en ankorau malneta stato (precipe : sen la supersignitaj literoj, krom en iuj citajhoj), ke vi ghin havu pli frue. Mi antaudankas por la komentarioj, kiujn vi sendus al mi.
     Konsciu, ke ne chie mia maniero vortigi la demandojn ebligas diveni, kiel mi mem respondus !  Mia tasko chefe estis la homojn pripensigi.
 
     Mi tre dezirus scii, kiuj el vi estos en la Kongreso, kaj kiuj tie iros, se tiu efektive okazos, al la lunda kunveno pri la Bulonja Deklaracio.
 
      Tre kore vin salutas                                       Francisko

---------- Forwarded message ----------
From: Fra Simo <fra...@gmail.com>
Date: 21 juil. 2009 20:43
Subject: Mi jam kvazau nulan esperon havas
To: Michela Lipari 
 
     Kara Michela !   
  
     Jam kvazau certe estas, ke mi ne povos veturi al Bjalistoko, pro manko de pasporto kaj legitimilo. Tion mi ghislarme bedauras, ne nur pro la Kleriga Lundo.
 
     La kunvenon pri la Bulonja Deklaracio mi do povos partopreni nur trakomputore, se tion vi opinios farinda.
 
     En la alligitajho mi sendas malneton de demandaro, kiu povus helpi al la okazigo de la kunveno, kun au sen mia partopreno, kaj kiu povus por la interesighantoj pri la temo iel kompensi la ne-okazigon, se vi decidus pri la kunveno plene rezigni.
      Mi poste sendos novan formon de tiu sama demandaro, post chapeligo de la chapelindaj literoj, kaj kun iuj aliaj plibonigoj, se tiajn vi au, eble, iu alia antauleginto tion rekomendus al mi.
 
     Tre amike vin salutas                    Francisko
 
JHusa respondo de Michela :        

Dankon pro viaj klopodoj

Mi estas forveturonta kaj kunportos en mian etstorilon vian demandaron

Mi ne opinias, kiel mi jam diris al vi, ebla la gvidado de fore

Mi esperas trovi anstatauanton

Plej amike

michela

Bulonja Deklaracio.doc
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages