(la bona lingvo) Re: celeri-o kaj api-o

0 views
Skip to first unread message

ro-esp

unread,
May 11, 2010, 2:56:32 PM5/11/10
to oficialigin...@yahoogroups.com, la-bona...@googlegroups.com
> Posted by: "Fra Simo" fra...@gmail.com fsdua
> Date: Mon May 10, 2010 3:34 am ((PDT))

> mi miras, ke chi tiu grupo volas proponi oficialigadon de nomoj
> de kreskajhospec(ar)oj, da kiaj ekzistas multegaj, krom, eble, en tiaj
> okazoj, en kiuj urghus elektado inter kunpushighantaj formoj.

se uzatas/troveblas en vortaroj pluraj nomoj por la sama ajxo, tiam law
mi nepre jes indas pridiskuti

> Se ne estus jam oficialigita la formo "*kumin/o*", ni povus proponi
> oficialigon de "* kumen/o*".

jes

> Se ne estus jam oficialigitaj ambau formoj "*celeri/o*" kaj
> "api/o", ni povus proponi oficialigon de la dua, kun tia difino, ke oni
> klare vidu, ke la unua ne utilas.

kial gxi ne utilu?

> Sed mi forte rekomendas, ke tion ni lasu,
> ghis ni estos maturaj por plena repripensado pri la nomoj de
> kreskajhospec(ar)oj kaj bestospec(ar)oj.

Mi malkonsentas. Esp-o uzatu hodiaw, kaj homoj bezonas la vortojn hodiaw.
Tute ne havas sencon lasi okazi la disvastigon de "aptenodito", dum klare
jam venkas kaj venku "pingveno"

gxis, Ronaldo N


--
http://www.esperanto.net

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

Marcos Cramer

unread,
May 11, 2010, 4:30:08 PM5/11/10
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo:

Tute ne havas sencon lasi okazi la disvastigon de "aptenodito", dum klare
jam venkas kaj venku "pingveno"

Laŭ la Esperanta Vikipedio (kiu estas la sola Esperanta fonto en kiu mi trovis mencion de "aptenodito", ĉar nek ReVo nek PIV konas tiun vorton), "aptenodito" estas specaro el la familio de pingvenoj. Laŭ mi oni prefere nomu tiun specaron "grandpingvenoj", imite al la germana "Großpinuine" kaj la (nefaka) angla "great penguins" (en Esperanto simile kiel en la germana "grandpingvenoj" ja povas esti faka esprimo).

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
May 11, 2010, 5:26:51 PM5/11/10
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:

Laŭ mi oni prefere nomu tiun specaron "grandpingvenoj", imite al la germana "Großpinuine" kaj la (nefaka) angla "great penguins" (en Esperanto simile kiel en la germana "grandpingvenoj" ja povas esti faka esprimo).
Ĉu ni bezonas linion:

aptenodit-o --> grand-pingven-o ?

Amike

Renato


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages