Dankon,
Renato.
Mi tradukis la plej multajn lecionajn
tekstojn el la angla, sed nun temas pri ekzercetoj, kiuj komence ne estis en la
tradukendaj tekstoj. Tradukita razeto estos akceptata nur post atingo de 5
poentoj kaj nur post akcepto de ĉiuj frazetoj la Esperanta kurso aperos en
la forumo
Oni ankaŭ voĉdonu por prononcitaj tekstoj.
Por povi traduki, mi registriĝis por lerni la
anglan, asertante, ke mia gepatra lingvo estas Esperanto kaj ke mi bone regas la
nederlandan... (mensogeto por la bona celo...)
Mi ne certas, ke necesas lerni iun lingvon
por povi traduki, sed verŝajne necesas esti akirinta jam sufiĉe da poentoj
(lerninte, farinte la ekzercojn, ktp.)
Ni nepre bezonas kelkajn kunlaborantojn por
(mal)aprobi la frazetojn.
Esperanta kurso ĉe Livemocha estus bona
afero, mi opinias.
Multaj vizitantoj de Livemocha voĉdonis por
havi ĝin.
Amike salutas
Leo