Marcos:
| Ni ne igu la dogmon, ke chiu radiko estu nur unusignifa, parto de la bonlingvismo. En la verko "La bona lingvo" dusignifaj radikoj estas tute ne kritikataj. Kompreneble oni evitu enkonduki novajn dusignifajn radikojn, sed che la forte enradikighintaj sen facilaj solvoj oni simple akceptu la situacion. Kelkaj tiaj vortoj lau mi tute ne igas Esperanton pli malfacile lernebla, ech se ili shokas iujn logikemegulojn.
En ordo. Multa akvo devas flui sub la pontoj de Bjalistoko antaŭ ol oni diros “difin-vorto” aŭ “teksto”. Ni akceptas momente la perforton de eŭropanoj (fakte de Zamenhof mem) kaj restas kun la sola linio:
artikl·o → var·o, komerc·aĵ·o
Kompreneble ĉiu estas libera ne uzi la radikon “artikol-“, se ĝi malbone efikas al la mensa sano.
Amike
Renato
La signifo "varo en vendejo" neniam enradikighis por "artikolo" esEsperanto. Se oni tamen trovas kelkajn uzojn de "artikolo" kun tiu signifo, ni ja havu linion kiu malrekomendas tiun signifon de "artikolo".
Amike,
Marcos
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
Marcos:
| Ni ne igu la dogmon, ke chiu radiko estu nur unusignifa, parto de la bonlingvismo.
En la verko "La bona lingvo" dusignifaj radikoj estas tute ne kritikataj.
Kompreneble oni evitu enkonduki novajn dusignifajn radikojn, sed che la forte enradikighintaj sen facilaj solvoj oni simple akceptu la situacion. Kelkaj tiaj vortoj lau mi tute ne igas Esperanton pli malfacile lernebla, ech se ili shokas iujn logikemegulojn.
[Renato : ]
En ordo. Multa akvo devas flui sub la pontoj de Bjalistoko antaŭ ol oni diros “difin-vorto” aŭ “teksto”.
Ni akceptas momente la perforton de eŭropanoj (fakte de Zamenhof mem)
4. Esperanto havas neniun personan leĝdonanton kaj dependas de neniu aparta homo. Ĉiuj opinioj kaj verkoj de la kreinto de Esperanto havas, simile al la opinioj kaj verkoj de ĉiu alia esperantisto, karakteron absolute privatan kaj por neniu devigan. La sola unu fojon por ĉiam deviga por ĉiuj esperantistoj fundamento de la lingvo Esperanto estas la verketo «Fundamento de Esperanto», en kiu neniu havas la rajton fari ŝanĝon.
kaj restas kun la sola linio:
artikl·o → var·o, komerc·aĵ·o
komerc' commercer | trade | handeln, Handel treiben | торговать | handlować.
komerc'aĵ' marchandise | ware, merchandise | Waare | товаръ | towar.
artikl·o → komerc·aĵ·o [fun]
var·o → komerc·aĵ·o [fun]
Kompreneble ĉiu estas libera ne uzi la radikon “artikol-“, se ĝi malbone efikas al la mensa sano.
Francisko, mi petas vin komenci uzadi la radikon “tekst-“ por “artikol-“. Tio estas la sola maniero por igi la nepojn vin beni rilate al ĉi tiu vorto.
Amike
Renato
2011/9/6 Renato Corsetti <renato....@virgilio.it>
Francisko, mi petas vin komenci uzadi la radikon “tekst-“ por “artikol-“. Tio estas la sola maniero por igi la nepojn vin beni rilate al ĉi tiu vorto.
Francisko:
| Kiu alia, simile kiel mi, scias, ke la Fundamento estas por Esperanto modela, au ke Esperanton ankorau pli severe ol aliajn lingvojn karakterizas unusignifeco kaj unuformeco de chiu vortero, tiu min imitu (je tio, ne je chio ajn, char, bedaurinde, okazas, ke ankau neimitindajhojn mi faras !), ke ankau ilin la nepoj benu.
Mi, malforta kaj ŝanĉeliĝanta Fundament-ano, provos imiti vin.
Amike
Renato
Francisko (6-9-13h53) demandas: "Chu do ni enprenu en la Fundamenton
la tutan verkaron Zamenhof'an?".
Mia respondo estas "jes", sed samtempe ni konsciu, ke se Zamenhof
faris lau ni (en au ekster la Fundamento) eraron (kaj kiu ne faras?),
ni rajtas (ech devas) ne uzi tian oficialan eraron (NE
maloficialigante ghin), do lasi ghin en la arhhivoj), kaj simple uzi
la ghustan vorton (radikan au kunmetitan).
Pri la koncerna "artikolo": Kvankam tute malakceptindas ke Esperanto
havu du tute malsamajn signifojn por unu radiko, ghi estas multe pli
maloftajho ol en etnaj lingvoj. Komparu tion kun la angla lingvo, en
kiu mi iam legis en ekzameno universitata la jenan instrukcion en kiu
unu vorto uzatis por kvin tute malsamaj signifoj:
"This PAPER consists of two PAPERS dealing with a PAPER somebody
wrote in a well known Melbourne PAPER; the answer should be written
on special PAPER provided." (Chi tiu EKZAMENO konsistas el du
DEMANDOJ (au PARTOJ) , unu el kiuj traktas ARTIKOLON de iu verkitan
en bonkonata melburna JHURNALO; la respondo skribatu sur speciala
PAPERO havigita).
Bonshance en Esperanto solveblas chiu tia problemo; chikaze per la de
Zamenhof ne formulita sed (en lingvoj ghenerale) praktikata "Regulo
pri Signiforedukto" (au "-limigo"), io simila al la "Regulo pri
Neceso kaj Suficho". Ekzemplo estas la regulo ke ekz. "falinto"
indikas nur homon, malgrau sia teoria signifo "io au iu ajn kiu
falis". Tiu regulo ebligas nin uzi "verkitajho"n anstatau
"artikolo"(en la malghusta Zamenhofa senco), kvankam teorie sed ne
praktike tiu vorto signifus "iu ajn skribajho (au artajho) havanta
ideosencon.
Unu el la tialoj kial tio eblas estas, ke ghenerale la vorto
"verkitajho" en nia lingvo ankorau ne estas uzata en sia propra au en
alia reduktita signifo (ja unu el la kondichoj en la Regulo pri
Signiforeduktado). Mi do oficiale proponas, ke por "artikolo" ni uzu
"verkitajho"n.
Amike, Marcel.