José Antonio Vergara
Dankegon, Marcos! Mi provis fari iom da ekzempleroj de la listo siatempe farita de nia norvega listano, sed g’i estas tro peza por kunporti. Mi volontre uzos la foliojn, kiujn vi proponas. Nur unu detalo: se vi sendas al mi la word-versiojn, mi povos mem ĝustigi, aŭ vi bonvolu korekti. Nun la adresoj, ĉe kiuj oni serĉu havas la finaĵon .org anstataŭ .it. La folioj estas uzeblaj ankaŭ sen korektoj, sed se vi povas….
Amike
Renato
Marcos, ne plu estas bezonate, ke vi faru ion pri tiuj folioj. Mi trovis la manieron g’isdatigi ilin.
Dankon!
Renato
Marcos:
> Se vi havas problemojn malfermi la kunsenditajn dosierojn, mi ankaŭ povas transformi ilin en aliajn dosierformatojn (ekzemple HTML), tamen ne en tekstformatajn doierformatojn kiel DOC aŭ ODT.
Mi povis tute bone malfermi ilin, sed havas problemojn redakti ilin. Ĉiuokaze centoj da ekzempleroj estis disdonitaj en Havano.
Amike
Renato