Onomatopeo, imitanta: 1. Rapidan senĉesan babiladon: Tra ra ra! Mi ne povas kompreni kion vi diras, parolu malpli rapide. Ni iom drinkis kaj komenciĝis tra ra ra. 2. Bruon de rapida marŝo aŭ galopo: Mi aŭdis, kiel ili marŝis sur la strato - tra ra ra, tra ra ra... 3. Senpaciencan rifuzon plu aŭskulti: Tra ra ra! Mi nenion volas aŭdi. -------------------------------------------------- DIRLIDIDI Interjekcio, uzata por montri, ke oni rigardas la ĵus diritan aferon bagatela: Dirlididi! Por mi tio ne estas grava. Dirlididi! Pri tio mi ne zorgas. Tio ne estas problemo.
Kiam mi laboris en la Centra Oficejo, iu malkovris tiun esprimon “Dirlididi” en PIV. Tio kompreneble fariĝis ŝerco en la oficejo, kaj ĉiuj dum ioma periodo uzadis ĝin. Laŭ mia memoro (eble misa), Simo Milojevic aparte ŝatis ĝin.
Sed tio estis interna ŝerco. Ĉu ĝi eniru vortaron kiel serioza vorto estas alia afero.
Mi demandas min, kiel la esprimo eniris PIV-on. Se ĝi aperis ie unufoje en traduko de Zamenhof, tio povus esti aparta esprimo uzata de rolulo en romano. Tio estus persona apartaĵo, ne daŭra parto de la lingvo.
Anna
Da: la-bona...@googlegroups.com
[mailto:la-bona...@googlegroups.com]
Per conto di Renato Corsetti
Inviato: lunedì 7
dicembre 2009 10.29
A: °listo 'la bona lingvo'
Oggetto: (la bona lingvo) TRA RA
RA kaj DIRLIDIDI
> Mi demandas min, kiel la esprimo eniris PIV-on. Se ĝi aperis ie unufoje en
> traduko de Zamenhof, tio povus esti aparta esprimo uzata de rolulo en
> romano. Tio estus persona apartaĵo, ne daŭra parto de la lingvo.
chu do oni dirlididu ghin (=flankenmetu ghin char bagatela) ? ;o)
Jose' Antonio
Pri "dirlididi": mi neniam renkontis "gin, sed mi proponas la interjekcion "bagabaga" indikantan bagatelajhon.
Kial oni uzas 4-silaban, relative longan, son-imitajxon "dirlididi"
anstataux simpla kaj klara "bagatela"?
Vastalto (HIROTAKA Masaaki)
Renato Corsetti:
>Kiel vi ekkrius por montri, ke io estas bagatela?
Laux la cirkonstancoj, mi uzas:
ba! (zamenhofa)
blag!
fusx!
Antonio
Provizore mi registris
dirlididi --> ba (zam)
kaj ankaŭ malfermis linion pri "ba!" en
http://www.bonalingvo.it/index.php?title=Son-imitoj_en_Esperanto .
Amike
Renato